LIBROJ PRI JUKIO HIRAI

Libro de Jukio Hirai en la japana

Libro memore al la japana hispanisto kaj esperantisto Jukio Hirai, titolita: Taglibro de Barcelono. Nun eldonita en la japana, en junio 2003.

Libro de Jukio Hirai en Esperanto

LIBROS SOBRE YUKIO HIRAI

Reeldono de la artikoloj verkitaj en Esperanto fare de Jukio Hirai. Elstaras du ĉefaj temoj: liaj informoj pri Hispanio kaj Katalunio, okaze de lia plurjara ĉeesto en Barcelono, kaj pri hispana historia figuro de la intermilita periodo, Julio Mangada. Estas inkludataj ankaŭ tri rakontoj originalaj. Eldonita en oktobro 2003 de la eldonejo “Riveroj”, omaĝe en la unua datreveno de lia forpaso.

LIBROS SOBRE YUKIO HIRAI

Libro editado en homenaje a un hispanista y esperantista japonés Yukio Hirai. Su título: Diario de Barcelona. Editado en japonés, en junio del 2003.

Reedición de los artículos publicados en esperanto por Yukio Hirai. Sobresalen dos temas: sobre España y Cataluña, con ocasión de su permanencia en Barcelona durante muchos años, y sobre una figura histórica española del periodo de entreguerras, Julio Mangada. Además, se incluyen tres cuentos originales. Editado en octubre del 2003, como homenaje en el primer aniversario de su fallecimiento.

Advertisements
Posted in Azio ( Ĉinio - Japanio – Koreio ) | Tagged , , , | Leave a comment

La milito, estas la kapitalo kaj la nacio-ŝtato !

♪ « Mi, mia Kolonel’, el tiu, ke mi preferas,,
Estas tiu de dek kvar-dek ok ! » ♫


Brassens pravas, el ĉiuj masakroj elfaras per armeanaj kapitalistoj , tiu estas milito de 14/18 la plej bela!

Sed kiel tie okazis tiu ?

Meze XIV-a jarcento, eŭrope, la nigra pesto alvenas. Elimininte la trionon el la eŭropa loĝantaro, ĝi kaŭzos originalan krizon de la feŭdismo. La angla respondo, al la XVI-a jarcento, pri tio « manko por gajni » estis rekvizicio de grundoj (enclosures – angllingve) kaj la « prunto » de ĉi tiuj, kontraŭ rento (farmopago), al farmantoj, kiuj konkurence metis kaj, kiuj dungis salajrulojn por maksimumigi la produktadon : la kapitalismo naskiĝis !


Fine XVII-a jarcento, la kapitalistaj aristokratoj (gentry) kaj la anglaj monarkistoj tenataj de la absoluta reĝimo (nobility) reciproke opozicias por havi la povon. Fine, ili dividas ĝin, la unuaj prenas la ekonomion kaj la dua la politikon. Tiutempe estas France 360 malsamaj juraj kodeksoj, en Anglio la feŭdismo sin centralizas, kaj la solan « common law » aplikis (ellaborita ekde XI-a ĝis XV-a jarcento) : la nacio-ŝtato naskiĝis !
Kvankam la kapitalismo ne donas naskiĝon mi la nacio-ŝtato (sola sociala organizaĵo en la XVII-a jarcento, kiu dispartigas la ekonomian kaj politikan sferojn), kaj ke tiu lasta ne estas pro origino de kapitalismo, la sociaj transformoj, kiuj akcelis ĝian kreskon, estis la samaj, kiuj ebligis la nacio-ŝtaton instali sin kaj difini sin. Ekde tiam la nacio-ŝtato kaj kapitalismo estas nedisigeblaj, Tiel ke evidente al ni ŝajnas, ke abolicii unu ne fariĝos sen abolicii la alian.
Investante grandan parton de ĝiaj koloniaj rabadoj en ĝia produktaĵo, rapide Anglio iĝis tre potenca lando. La aktiveco estis tiam mekanika (grupigo de metiistoj en manufakturoj ; la laboristoj konservis la regadon de la produktado), kaj la hidraŭlika maŝino, kies funkciado necesigas kolektivan koherecon (konstruaĵo, poste prizorgo de kanaloj por konstanta akvalportado), estis forlasita profite de la vapormaŝino, kiu oferas pli da fleksebleco kaj movebleco (la karbo ne frostu !). Ĉu tiu historia « elekto » ne devas esti ekzamenanta je la lumo de la nunaj ekologiaj problemoj ? Ĝis la malfino de la XVIII-a jarcento, la aliaj eŭroplandoj uzis siajn koloniajn rabaĵojn por starigi armeojn cele, unuflanke, pligrandigi iliajn koloniojn, sed ankaŭ en la celo preni impostojn kaj aliajn taksojn je la propra kamparanaro. Ankaŭ tio permesis revendi la rabajxon de iliaj koloniaj ŝteloj aŭ la frukto de la sklavararlaboro en malsamaj merkatoj (sukero, tabako, ktp.). Kvankam la kapitalismo basiĝas pri la racionala kaj la konkurenca produktado, la feŭdalismo, ĝi, apogis sin sur la cirkulado de la bienoj por la riĉigo de siaj tenantoj.
La imperiismo, kiu ne estas propra al la kapitalismo, en tiaj kondiĉoj prenis novan formon. La angla potenco koloniis Irlandon akaparante grundojn kaj instalante tie la farmopagon. Tiuj koloniitaj grundoj « asignis » al la anglaj, skotaj kaj irlandaj kamparanoj, kiuj estas prenitaj kiel ostaĝo kaj konkurence metas. La kapitalismo, kiu estas tiumomente nur agrikultura, vastiĝas ĝis Anglio finis absorbi siajn najbarojn.
Aliaj Eŭroplandoj sekvos la angla « sukceso ». Ekzemple, necesas atendi ĉirkaŭ unu jarcenton por, ke lando kiel Francio pasas de absolutista monarkista reĝimo, kun administracio kun feŭda tipo, al « respubliko » de nacio-ŝtata tipo disigante, fakte, la ekonomian kaj politikan sferojn.
Tiel la nacio-ŝtatoj starigiĝis kiel formo de imperio, konstitucia monarkio, respubliko… kaj, ĉiu, sinsekve transformis la meĥanizado al kapitalista industriigo (Britio 1790, Francio 1830, Germanio 1850, Rusio 1880, japanio 1890, Italio 1890, Ktp.). Ekde tiam, la fabrikoj estos mastrumataj de la kapitalistoj kun reguloj por pliigi produktadon — labortempo, puno por manko de rendimento, Ktp.
Konsekvence rilate al tiu ekonomia, politika kaj sociala ŝanĝego, malakordoj aperas, puŝanta la nacio-ŝtatojn militariĝi. Interne, tiuj konfliktoj venas pri politikaj diverĝoj — serĉo de la sistemo la plej adaptita por la kapitalo — kaj ankaŭ pri ekonomiaj diverĝoj — transformo de la meĥanizado ĝis industriigo (revolucioj en 1818, 1830, 1848, 1870…). Kaj, eksterne, tio sin tradukas en du komplementaj voloj ; ĉu redistribui kaj akiri koloniojn por tie elverŝi la varsuperproduktadon – konsiderinda riĉigfonto -, ĉu akiri malmultekostajn unuajn materiojn – la garantio de daŭra produktado dank’al kontinua kaj sekura provizado.
Komence de XX-a jarcento, ni vidigos du speciale markantajn faktojn. Unue, oni povas rimarki disfaligon de la otomana imperio (favoranta sian aliancon kun germanio inter alie) sur fono de geostrategiaj militoj, la pli ofte latentaj, kiel atestas la krizo dirita « Agadir ». Jen tie la resumo : En 1911, je la alvoko de sultano si sentanta minacita per la avideco de germania potenco si taksanta malfrue pri la kolonia vetkuro, la registaro sendas sian armeon en Marokon. Apenaŭ la milito estos evitanta danko al diplomatika ludo, kiu sukcesos en 1912 je la Feso-traktato, aktiganta la secesion al la germania empirio de antaŭe grundoj konkeritaj al Kongo kaj al Kameruno de la franciaj militistoj ; kompense , la franca respubliko kaj la hispana reĝlando havos la librajn manojn en Maroko. Poste, estas sur la eŭropa kontinento, ke tio kontinuas.
En 1914, la Aŭstrio-Hungario, subtenanta per la germania potenco, proklamas la militon al Serbio akuzita instigi la murdon de la arkiduko. La unua monda milito ĵus ekis.
Ne plu kalkulas la mortojn, ke tiu politika-ekonomia organizo, nacio-ŝtatoj kaj Kapitalo, digestas kaj ankoraŭ kaj ĉiam digestas. Estas por eliri de tiu marasmo, ke ni, anarkisindikatistoj, aspiras al novaj organizformoj de la socio.

Laŭ ni, la ŝanĝo neniel venos de nova posedaĵo-regimo de la iloj de produktado aŭ de pli ĝusta disdivido far la profitoj de tiu ĉi. Ni, nian celas, estas la fino de la klas-antagonismoj ! Tial, por elimini tiun mortan impulson de la « produktado-por-la-produktado-kaj-por-la-profito », ŝajnas evidenta al ni, ke necesas eksproprietigi la posedantojn de la iloj de produktado (kun la konsekvenco la forlaso de la salajrularo kaj de ĉiuj ĝiaj formoj derivantaj) kaj abolicii la ŝtaton. Ĉio, kio subtenas la komercan logikon ne havas kialon ekzisti aliloke, ke en ĝia propa sistemo : la militara kaj polica dungitaroj, la bankoj, la financa sistemo kaj la asekuroj, la reklamo kaj la merkatiko, la naciaj kaj internaciaj burokratismoj, konsiderindaj partoj de la industrio (militaro ⇾ produktado de armiloj kaj militara ekipaĵo ; kemia ⇾ la agrokemiaĵa sektoro superŝutanta – pesticidoj, fungicidoj, herbicidoj, ktp. –, la bioteknikoj : GMO ; energio ⇾ la mortiga nuklea sektoro, ktp.). Unufoje liberantaj de ilaj ĉenoj, la produktantoj si organizos libere kaj komencos la socian transformadon.

Ne al ĉioj la militoj !

For la nacio-ŝtatoj kaj la kapitalismojn !

Vivu la anarkio !

NKL-IAL-a Montpeliera Interkorporacia Sindikato
http://www.cnt-ait-montpellier.org

Posted in kontraumilita, NKL, Uncategorized | Leave a comment

LA HISPANA INTERCIVITANA MILITO KAJ LA ROTERDAMA SAT – KONGRESO DE 1937

Vinko Markov

Publikigita de “La Sago”, numero 31, decembro 2006*

Pri la Hispana Intercivitana milito jam ekzistas sufiĉe multaj tekstoj en Esperanto. Ĝeneralajn skizojn pri la partopreno de esperantistoj en ĝi liveris U. Lins (Ilustrita historio de la laborista Esperanto-movado, Fritz-Hüser Instituto, 1993, p. 75-83.) kaj, iom pli detale, kun abundaj informoj pri la kunteksto, A. Marko Botelja (Laboristaj Kronikoj, SAT-broŝurservo, 1996). Pri la socia revolucio tiam plenumita informas la broŝuro Fronto kaj postfronto de Aragonio, de A. Prats, eldonita en esperanta traduko de la barcelona CNT-AIT en 1938 (kaj tamen plu mendebla ĉe la libroservo de SAT-Amikaro), kaj la prelego de Eduardo Vivankos, travivinto de la eventoj.

Aliaj gravaj informofontoj estas la tiam eldonitaj esperantlingvaj gazetoj, el kiuj elstaris la Informa bulteno de CNT-AIT kaj Popola Fronto, el kiu du tekstoj (Tra objektiva lorno kaj Oriento!) datumantaj de februaro 1937, nun estas denove legeblaj en la retaj kulturpaĝoj de SAT.

Pri unuopaj batalantoj eblas legi interalie en la Liberecanaj Pensoj (Vol.1, SAT-broŝurservo 1999) priskribon de la kazo de Duruti, ĉe concerna retpaĝo kaj en libro de Jukio Hirai, “Hispana, kataluna, Mangada…” (Riveroj, Osaka 2003) pri tiu de Mangada, kaj en Japanaj Vintraj Fabeloj (Mijamoto Masao, SAT 1989), rete legebla artikolo Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio pri la japana brigadisto Jack Sirai. Por kompreni la kuntekston, kiu kondutis al la ribelo de la generaloj ankaŭ indas konsulti la skizon de Pablo Foĉe pri la Dua hispana respubliko.

    Kial plu paroli pri tiuj malnovaĵoj?

La Hispana Intercivitana Milito, foje ankaŭ nomita Hispana Revolucio, estis unu el la plej gravaj ĝisnunaj provoj pri starigo de socialismo, kaj ĝi levis plurajn plu solvendajn problemojn. Ĉu unue certigi militan venkon kontraŭ la reakciularo aŭ prioritatigi la revolucion? Ĉu interveni aŭ ne de ekstere? Ĉu provi venkigi siajn idealojn per uzo de perforto? Tiuj demandoj meritas ampleksan debaton, kaj SAT estas la ĝusta kadro por tio. Ĉi tie mi nur provos analizi la okazaĵojn de la SAT-kongreso en Roterdamo, ne pro la plezuro kirli malnovaĵojn, sed ĉar la teoriaj problemoj, kiuj tiam stariĝis, aliokaze revenis, kaj probable plu revenos.

    Kio okazis en Roterdamo dum somero 1937?

Al la SAT-Kongreso veturis du hispanaj kamaradoj, Hernandez kaj Bosk, redaktantoj de la gazeto Popola Fronto. Pri Hernandez indas substreki, ke li jam distingiĝis tri jarojn pli frue kiel ĉefa organizanto de la SAT-kongreso en Valencio. Ambaŭ estis akceptitaj kun certa simpatio. Pri tio atestas la aklama nomumo de Hernandez kiel prezidanto de unu el la laborkunsidoj, « simbole por sento de interligiteco kun la hispaniaj K-doj », kiel diras la protokolo, kaj la monkolektado organizita dum la interfratiĝvespero favore al la hispanaj batalantoj. Tamen la etoso ne estis tute serena, kaj eĉ okazis sufiĉe viglaj disputoj pri kelkaj punktoj.

La unua kaŭzo de disputo estis aperigo en Popola Fronto, de artikolo rifuzita de Sennaciulo, kaj transdonita al la redaktanto de la Sennaciista bulteno, ĉar ĝi ŝajne pritraktis internan problemon de la sennaciista frakcio. Tion iuj taksis « atako kontraŭ SAT ». Pri tio ĉi estis atingita interkonsento, ĉar la redaktantoj de Popola Fronto certigis, ke ili celis ataki neniun per tiu artikolo, kaj konfirmis sian fidelecon al SAT. La etoso iĝis multe pli streĉa okaze de la lasta laborkunsido, kiam estis pritraktita la kongresa gvidrezolucio. En ĝi ne aperis subtena frazo pri la batalo de la respublikanoj, kaj Bosk proponis aldoni tiurilatan alineon. Li samtempe ripetis riproĉojn jam skribe formulitajn dum la jaro, ke « la PK [= Plenumkomitato] de SAT ne kapablas juĝi la signifon de [ilia] lukto ».Per tio li aludis al la malabundeco de artikoloj en Sennaciulo pri la situacio en Hispanio. En sia responda letero al la redaktantoj de Popola Fronto, la PK tiam defendis sin per maloportunaj konsideroj pri supozita malsameco de temperamentoj: « se [nia subteno] ne esprimiĝas tiel flamavorte en niaj gazetoj, kiel atendas la valencianoj, pri tio ne devus kulpigi nin niaj sudtemperamentaj k-doj: ja la plimulto el nia membraro loĝas proksime al la ”glacia zono”, kaj ilia temperamento estas konforme kvieta, kio tute ne signifas, ke mankas al ili profunda sento de simpatio kaj solidaro por la iberia batalo ».

Tamen al tio ĝi aldonis la pravan aserton, ke SAT estas kultura, kaj ne agita organizo. Ja ne estus ĝia tasko persvadi per propagando pri la pravo de la hispanaj batalantoj, sed doni al ĉiuj legantoj faktojn kaj argumentojn, por ebligi al ĉiu memstare decidi pri sia propra sinteno. Sed ĉu tiu informa laboro estis plenumita? Tralegante la tiaman jarkolekton de Sennaciulo, mi efektive konstatis, ke sufiĉe diskretaj estas la artikoloj pri la situacio en Hispanio. Interalie aperas nenia kritiko pri la pasiveco de la franca aŭ nederlanda ŝtato fronte al la aktiva milita subteno de nazia Germanio kaj de la faŝista Italio, dum male estis kritikata la naciemo de la gazetoj eldonitaj de hispanaj esperantistoj.

Dum sia enkonduka parolado okaze de la solena malfermo, Bartelmes, reprezentanto de la PK, referencis al la hispana situacio nur por emfazi la abomenecon de la milito. Dekkvin jarojn poste, li en la Historio de SAT parolas pri la « profunda fendo partieca », kiu aperis okaze de la diskuto pri uzado de la kolektita mono, ĉu por aĉeto de armiloj, ĉu por hospitallito, kaj reduktas la tutan disputon al tiu ĉi punkto. Atenta lego de la protokolo tamen supozigas, ke la vera problemo kuŝis aliloke. Hernandez mem rimarkigis, ke « La K-doj en Hispanio bezonas, por defendi sin k venki, armilojn, k ankaŭ medikamentojn », kaj senprobleme akceptis, ke la roterdama SAT- rondo mem decidu pri la plej taŭga maniero uzi la monon. Aliflanke, la riproĉoj pri malvigla subteno flanke de la SAT-organoj kaj de la PK aperis ne nur el komunista flanko, sed ankaŭ el liberecana, kie atestas A. Marko Botelja je p. 73 en siaj Laboristaj Kronikoj. En la sama libro plurfoje aperas cetere indikoj, ke malgraŭ fundamentaj malkonsentoj pri kelkaj principaj demandoj, la respublikanaj esperantistaj komunistoj kaj anarĥiistoj interŝanĝis gazetojn kaj informojn ĝenerale kun granda toleremo kaj reciproka respekto.

Dum la kongreso aperis sufiĉe akraj diskutoj, ĉar kelkaj ĉeestantoj estis sufiĉe bone informitaj, eĉ pri la bataloj inter diversaj laboristaj tendaroj en Barcelono dum majo 1937, pri kiu aperis ampleksa artikolo en julia numero de la Informa Bulteno de CNT/FAI. Aliaj ĝisostaj pacistoj emfazis, ke la mortigitaj faŝistaj soldatoj ankaŭ estas proletoj… Tio ja estis embarasaj punktoj…

Plej mirige estas, ke tiu diskuto, kiu ja vigliĝis ĝis la nivelo de disputo, kondukis al peto fermi la debaton. Kelkaj intervenoj estas sufiĉe konsternaj: « La tuta afero estas ekster la tagordo. Mi ne venis ĉi tien por aŭdi diskutojn pri la militaj problemoj en Hispanio ». « La kongreso suriris danĝeran terenon. Ni devas memori, ke ĉi tie ni povas pridiskuti, sed ne solvi la problemon. Se ni havas fervorajn SATanojn en Valencio, ni ankaŭ havas tiajn en Barcelono. Sekve mi proponas forlasi tuj ĉi tiun diskuton.» Ja kompreneble la kongreso ne solvus la problemon, kaj estus dezirinde, ke la debatantoj esprimiĝu malpli pasie, sed ĉu ĉesigo de debato estas inda je kultura kaj kleriga asocio? Certe ne per tia tabuigo la ĉeestantoj rehejmiĝis kun pli klara bildo pri la problemoj, aluditaj en la gazetaro.

Por kompreni tiun paradoksan sintenon necesas konscii, ke la amaraj spertoj ĉirkaŭ Sovetio, kiuj kondukis al skismo, estis ankoraŭ tute freŝaj. Krome, laŭ pure sekureca vidpunkto, povas esti, ke la organizantoj ne sciis, ĝis kia grado la surloka esprimlibereco estas certigita (Hernandez kaj Bosk tamen mistrafis unu laborkunsidon ĉar ilin kunvokis la polica oficejo…).

Kion lerni el tio?

Al la riproĉo pri malabundeco de artikoloj en Sennaciulo oni povus rebati, ke la nekontentuloj povus mem verki. Sed oni ankaŭ povas supozi, ke la verkemuloj esprimiĝis aliloke… ekzemple en organoj de la Internacio de Proletaj Esperantistoj, kiu, male al SAT, senrezerve apogis la hispanan bataladon dum sia kongreso. Estas malfacile pravigi la klopodojn de multaj tiamaj subtenantoj de Sovetio fari el SAT apendicon de Kominterno. Sed necesas konfesi, ke tiuj dogmemaj kamaradoj montris pli grandan intereson al siaj batalantaj samklasanoj, dum en SAT disvolviĝis iu timo al debatoj pri tiklaj temoj, kiu eĉ nun foje reaperas kun la kroma timo esti taksita sterilaj babilantoj, ĉar ja gravas plej la « agado »… kondiĉe ke ĝi estu nepolitika, aŭ se jes, en la kadro de esperanta partio, kiu ja ne havos la mankojn de la aliaj samspecaj strukturoj…

Feliĉe aperis dum la lastaj jaroj pozitiva evoluo al pli komprenemaj kaj senkompleksaj debatoj. La laboro tiudirekten estas daŭrigota okaze de la venonta kongreso, kie tri posttagmezoj estos dediĉitaj al sociaj forumoj. Ni esperu, ke amasa partopreno al ĝi (aŭ ĝia skriba kompletigo, por tiuj, kiuj ne povos fizike ĉeesti) helpos levi la mezan kulturnivelon pri aktualaj socipolitikaj temoj, kaj forigos la ideon, ke komparo de ideoj kun malsamopiniantoj estas tempoperdo.

Vinko Markov

* Artikolo verkita ene de dosiero pri la Hispana Intercivitana Milito aperinta en “La Sago”, organo de SAT-Amikaro, okaze de la 70-a datreveno de la milito. Legu alian artikolon de la dosiero.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Anarkiismo kaj diskonigo de Esperanto en Ĉinio

La disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio en la komenca stadio karakteriĝas per strikta ligiĝo kun anarkiismo, kaj pro tio iuj opiniis, ke la idealo de la esperantistoj ja estas anarkiismo.

Anarkiismo formiĝis en Francio kaj Germanio dum la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kaj aperis Stirne-anarkiismo kaj Proudhom-socialanarkiismo. Poste floris en Rusio la kolektiva anarkiismo de Bakunin, kaj anarki-komunismo kaj anarki-sindikatismo de Kropotkin. La ismoj propagandataj de ili estis diversaj. Krom la scienca socialismo, tiam troviĝis diversspecaj socialismoj. Tiaj ismoj multe influis intelektulojn kaj vicaron de laboristoj. Grupo da ĉinaj studentoj en Japanio kaj Eŭropo, inkluzive de progresemaj junuloj, kiel ekz., Bakin, akceptis la influon de anarkiismo.

La ĉinaj anarkiistoj kombinis la anarkiismon kun Konfucianismo kaj la doktrino de Kang Youwei pri “granda harmonio” kaj “komuna harmonia rondo” de la homaro, kun la revo fondi perfektan socion, en kiu “beboj petolas en la sino de la patrino kaj plenkreskuloj sate ĝuas plezuron, ili vivas sen batalo, sen ĉagreno, sen plendo kaj sen konkuro, nur en ĝojo kaj harmonio tra la mondo”. Tiuj pensoj nature koincidis kun la interna ideo de Esperanto, iniciatita de Zamenhof. D-ro Zamenhof kreis Esperanton por nuligi la diskriminacion kaj malamon inter gentoj kaj rompi la septon inter religioj, kun la celo fondi mondpacon kaj grandan harmonian rondon de la homaro. La ĉinaj anarkiistoj prenis Esperanton kiel miraklan lingvon por fondi idealan socion kaj harmonian rondon de la homaro, opiniante, ke la valoro de Esperanto kuŝas ne nur en restarigo de Ĉinio, sed ankaŭ en interkompreniĝo kaj interligiĝo de nacioj kaj revoluciuloj. Pro tio ili senlace kaj tutanime klopodis disvastigi Esperanton.

Pluraj pioniroj de la ĉina Esperanto-movado en la komenca periodo estis adeptoj de anarkiismo, ekz., Liu Shipei, Zhang Ji, Wu Zhihui, Li Shizeng, Zhang Jingjiang, kaj poste Liu Shifu (Sifo), Ou Shengbai (Sinpak Au), Huang Zunsheng (Wong Kenn) k.a. ili aktive diskonigis Esperanton unuflanke kaj anarkiismon aliflanke. Liu Shipei, Zhang Ji kaj Li Shizeng eldonis eksterlande revuon plenan je anarkiismo. Liu Shifu prenis disvastigon de anarkiismo kiel sian mision por la tuta vivo. Dum la jaroj 1913-1915, li redaktis la revuon Voĉo de la Popolo, kiu servis kiel lia ĉefa batalkampo por diskonigi anarkiismon kaj Esperanton. Kvankam la anarkiismo en Ĉinio estis delonge jam neita de la historio, tamen estas aprobinde, ke la anarkiistoj enkondukis Esperanton en Ĉinion kaj faris energiajn klopodojn por disvastigi la lingvon en Ĉinio.

 

http://es.chinabroadcast.cn/1/2004/12/13/1@18375.htm

Posted in Azio ( Ĉinio - Japanio – Koreio ), Ĉinio | Leave a comment

Anarkio (Informa Monata Bulteno de Anarkio – 11 – Julio 2011)

Nia nova informa bulteno Anarkio numero 11 estas preta!

En tio eldono vi legas tekston pri hispana intercivitana milito, nia organizacio Fenikso Nigra kaj Anarkio tuj.

Karaj samideanoj, vi klavas en imago al elsxuti PDF.

Sano kaj anarkio al tuta mondo!

anarkio11

Posted in ANARKIO, BKL-ILA / COB-AIT, Brosuroj, ILA | 1 Comment

Ne stari sur la barikado por la multkulturismo

 De Fabel van de illegaal 62, januaro/februaro 2004

Aŭtoro: Eric Krebbers


 

Intertempe iĝis “politike ĝuste” kontraŭi la multkulturismon. Ĉiutage, politikistoj kaj opiniofaristoj voĉigas la temon de la laŭ ili “plene fiaskinta multkultura socio”. Fuĝintoj kaj migrantoj laŭ ili estu devigitaj multe pli “integriĝi” kaj transpreni la “nederlandajn lingvon kaj kulturon”. Pli ol klare, tiu atako estas rasisme motivita. Ĉu do la radikala maldekstrularo devas defendi la multkulturismon?

Antaŭ nur kelkaj jaroj la multkulturisma penso ankoraŭ okupis centran lokon en la establita politiko. Farantoj de la oficiala politiko, opinifaristoj, la meza kampo de la socio kaj zorgantaj civitanoj – praktike ĉiam ili estis alkalkulendaj al la multkulturistoj. La deirpunkto de la multkulturismo estas “la agnosko de la kultura diverseco” en Nederlando. Aliaj “naciaj kulturoj” estas kiom eble plej respektendaj. Kaj la alispecajn kutimojn kaj tradiciojn de novalvenantoj oni rigardu en ilia “kultura rilataro” kaj tial ne tro rapide kondamnu ilin. Ĉe konservado de “ilia propra kulturo” kaj sub la devizo de “unueco en diverseco”, oni volas doni al novalvenantoj propran lokon en la socio. Fine, oni pledas por faroj celantaj efike ataki la sociajn kaj ekonomiajn deficitojn de la grupoj de novalvenantoj. Farante tion, oni kelkfoje citas la “aŭtoktonan” rasismon kiel problemon. La tiama pozitiva kaj optimisma publika imago pri la multkultura ideologio ankaŭ strikte kunrilatis kun ĝia emfaza forturniĝo de la rasismo de la malgrandaj ekstremdekstraj partioj.

Imagoj

Kiam ajn ni rigardas la socion, nia politika vizio grandparte difinas, kion ni vidas. La radikala maldekstro memkompreneble vidas unualoke kapitalismajn, patriarkismajn kaj rasismajn potencrilatojn, kiujn oni devas kontraŭbatali. Kontraste, multkulturistoj kredas percepti ĉefe abundon da “naciaj kulturoj”, kiuj inter si rimarkinde diferencas kaj kiuj devus ĉiuj resti konservitaj. La pensado bazita sur “kulturoj” kaj la al ili apartenantaj “etnoj” estas do finfine naciisma politika elekto. Ĝuste kiel la naciismo, la multkulturismo puŝas en la fonon la konscion pri la potencrilatoj ene de la supozataj “etnoj” kaj la subpremaj praktikoj ene de la laŭdiraj “naciaj kulturoj”. “Etnoj” kaj “naciaj kulturoj” estas finfine nenio alia ol imagitaĵoj promociataj de la potenculoj, kies intereso estas sapei la maldekstran batalon kontraŭ la subpremado. “Naciaj kulturoj”, kaj sekve ankaŭ la multkultura socio, ekzistas nur kiel produkto de ĉiuj agadoj, kiuj daŭre celas “konservi la kulturojn”.

Antaŭ ĉio estas la enmigrintoj kaj rifuĝantoj, kiujn la multkulturistoj alparolas koncerne “ilian nacian kulturon”. Oni taksas ilin unualoke kiel reprezentantojn de tiu aŭ alia “nacia kulturo”. Ili ĉiuj laŭdire devus ankaŭ transdoni al siaj infanoj tiun, kaj nepre ne iun alian “nacian kulturon”, ekzemple per specialaj lecionoj pri la “propra lingvo”. Krome, oni supozas, ke ilia tuta konduto rezultas el “ilia kulturo”. Tiel do oni asertas, ke la “maroka kulturo” difinas la konduton de junuloj, kies gepatroj aŭ eĉ geavoj iam devenis el Maroko. Laŭ tiu pensmaniero, enmigrintoj kaj rifuĝantoj devus ankaŭ helpi antaŭ ĉio membrojn de “sia propra kulturkomunumo”. Eĉ tiujn enmigrintojn kaj rifuĝantojn, kiuj trovis la “kulturon” en la “propra lando” tro limiga kaj interalie pro tio venis al Nederlando, la multkulturistoj ĉi tie realnajlas al ĝi. Ĉar la reginstancoj agnoskas kaj financas ofte ĝuste la plej konservativajn organizaĵojn de enmigrintoj kaj fuĝintoj, kun la pravigo, ke tiuj laŭdire plej bone reprezentas “la originajn kulturojn” de siaj devenlandoj. La organizaĵoj kun progresivaj deirpunktoj estas laŭsupoze “kulture” ne sufiĉe “aŭtentikaj”. Per tio la reginstancoj firmigas la internajn potencrilatojn ene de la komunumoj de enmigrintoj kaj fuĝintoj, kaj per tio la malavantaĝado de laboristoj, virinoj kaj malplimultoj estas plifortigata. Tiel okazas, ke la instancoj regule interkonsultiĝas kun imamoj kaj moskeaj estraroj, kvazaŭ tiuj reprezentus ĉiujn enmigrintojn kaj fuĝintojn el Turkio kaj Maroko.

Flikaĵaj litkovriloj

Kiel ajn honesta estas ilia protestado kontraŭ la ekstremdekstrularo, la multkulturistoj tamen dividas ĝuste kun la ekstremdekstruloj la centran deirpunkton, ke ĉiuj homoj determiniĝas de kaj hejmas en “sia propra kulturo”. Ĉe la novdekstra tendenco ene de la ekstremdekstrularo la nocio “kulturo” staras eĉ tute en la centro. Tiel, kaj la novdekstrismo kaj ankaŭ la multkulturismo vidas la mondon unuavice kiel flikaĵan litkovrilon de “unikaj kulturoj”. “Ni devas strebi al la konservado de kiel eble plej riĉe diversiĝinta multkultura mondo, elirante de la absoluta egalvaloreco de ĉiuj kulturoj”, opinias la ĉefranga ideologo de la Flandra Bloko [Vlaams Blok] Luc Pauwels. (1) “En la multkultura vizio ne estas loko por alvoko al la universalaj homaj rajtoj kiel tiu de la francaj revoluciuloj. Anstataŭ tio, oni devas rekoni, ke homoj estas antaŭdeterminitaj – de historiaj, geografiaj kaj multe da aliaj faktoroj – por loĝi en diversaj lokoj, honorigi siajn proprajn tradiciojn kaj ritojn, uzi malsamajn moralajn kodojn kaj lingvojn.”

La plej grava diferenco respektive la multkulturistojn estas tio, ke kvankam Pauwels pledas por multkultura mondo, li kontraŭas multkulturajn ŝtatojn. “Neniuj radikoj sen tero, neniu kulturo sen radikoj. Ĉiu identeco estas minacita de asimiliĝo kaj malapero, kiam oni apartigas ĝin de la teritorieco”, diras Pauwels. Krome, diversaj “kulturoj” unu apud la alia en unusola lando kondukas laŭ li aŭtomate al interna milito aŭ diktaturo. La plej multaj adeptoj de multkulturismo estas por dialogo inter la laŭdiraj “naciaj kulturoj” en iu lando, kaj kontraŭ la apartejdo aŭ separatismo de Pauwels. La novdekstrismo volas cetere akceli ankaŭ “la propran kulturon”, sed pro la “rajto je diverseco” ne altrudi tiun al aliaj “etnoj”. Tio laŭ Pauwels estas “kultura imperiismo”. Kontraste kun tio, la multkulturistoj apenaŭ rilatigas sin eksplicite al sia “propra nacia kulturo”. Sed pere de sia unuflanka kaj patroneca orientiĝo je “etnaj malplimultoj” kaj ties “kulturoj”, ili implice difinas sin mem kiel la deirpunkton, kiel normalajn.

Ovorulaĵoj

Ankaŭ ĉar ili povis kalkuli pri la varma subteno de la konservativaj elitoj de la enmigranto-komunumoj, la nederlanda politika elito dum longa tempo trovis la multkulturismon interesa ideologio. Multkulturismo ĉiukaze akcelas ian paraleligon de la diversaj “kulturoj” en kolono-similaj strukturoj. Kaj tio ŝajnis esti ekde la komenco de la 20-a jarcento tre efika armilo kontraŭ radikala rezistado. Subklasoj distribuitaj en kolonoj kaj unuope regataj de la respektiva propra elito ja malfacile povas organizi solidarecon inter si kaj kontraŭpovon.

La multkulturismo estas krome tre oportuna por akceptigi la ekspluatadon kaj ekskludadon de laborenmigrintoj. Estas ĝuste la multkulturistoj, kiuj ĉiam emfazas, kiom la laborenmigrintoj kaj fuĝintoj ja kontribuas al “nia” ekonomio kaj al “la kultura vivo”. Ili alparolas per kortuŝaj rakontoj pri diligentaj turkoj, kiuj purigas “niajn” necesejojn, artismaj afrikanoj, kiuj faras tiel belajn artaĵojn por “ni”, kaj vjetnamoj, kiuj dorlotas “nin” per siaj ovorulaĵoj. La multkulturismo plej volonte atribuas an ĉiu loĝantara grupo difinitajn “kulturajn” kapablojn. Aliflanke, por enmigrintoj kaj fuĝintoj, kiuj ne povas aŭ ne volas fari sin utilaj, la multkulturistoj plej ofte multe malpli interesiĝas. Je ties apogo ekzemple kontraŭ elloĝejigo ili ne bezonas kalkuli. Kvankam estas vero, ke multkulturistoj protestas kontraŭ la ekstremdekstra rasismo, ili neniam faras tion kontraŭ la ŝtata rasismo kaj la maŝino de deportado.

Asimilo

La dekstreniranta politika tendenco kaj la pliiĝanta rasismo kondukis fine de la 90-aj jaroj al la rezigno je multkulturismo. La multkultura naciismo, kiu pledas por la “propra kulturo por ĉiu grupo”, estas ŝanĝita kontraŭ konservativa naciismo kun la kunligita asimila premo. Enmigrintoj kaj fuĝintoj estas nun pli kaj pli metitaj sub premon, por ke ili brakumu la konservativajn kaj kapitalismajn normojn kaj valorojn, pri kiuj oni supozas, ke ili konstituas “la nederlandan kulturon”. Tiu evoluo kongruas kun la kreskanta bezono de la supra parto de la socio je nigra ŝafo, per kiu eblus en ĉi tiu tempo de ekonomiaj malboniĝoj iugrade forturni la publikan atenton.

La hodiaŭa dekstra kritiko je la multkultura socio ĉiam entenas apenaŭ kaŝitan rasismon kontraŭ enmigrintoj, fuĝintoj kaj la islamo. Do kiom ajn multe la radikala maldekstrularo havas kritikon pri la multkulturismo, ĝi aliflanke ne konsentas aktive agadi kontraŭ ĝi. Estas pli bone kontraŭbatali la kreskantan rasismon sen defendi la multkulturismon. Ĉar la radikala maldekstrularo certe ne devus lasi sin kuntreni en la pensadon surbaze de “kulturoj”. Aŭ lasi sin miskonduki al la dividado de homoj en “kulturojn” aŭ “etnojn”. Nek pledi por dialogoj inter “kulturoj”, kia ajn estus la enhavo de tio. Nek alstrebi “kulturkonservadon”. Sed ankaŭ ne strebi al “kosmopolita kulturo”. Kaj anstataŭ serĉi la kaŭzojn de ĉiaj maljustaĵoj en “kulturoj”, la radikala maldesktrularo devas kutimi direkti la atenton al neegalecoj de la potenco kaj kontraŭbatali tiujn.

Noto

  • 1. “Een spook dwaalt door Europa…”, Luc Pauwels. En: TeKos 95, 1999.

 

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Anarkio (Informa Monata Bulteno de Anarkio – 10 – Junio 2011)

Vi klavas en la imago al elŝuti PDF . Bonan legon!

Nia popolon estas sur densa atako de Ŝtato, de kapitalo kaj de religioj.

Kontraŭ tio atakon, nur nia organizado, nia unuiĝo ebligas alfronti tion malamikojn kaj ĝi konstrui unu nova socio.

Kaj la Esperanto estas la voĉo de tio libera kaj nova socio.

Se la angla idiomo estas tirana lingvo, Esperanto estas premata voĉo de nia popolon!

Sano kaj anarkio!

anarkio_10

Posted in ANARKIO, BKL-ILA / COB-AIT, Brazio, Brosuroj, ILA | Leave a comment