MESAĜO EN ESPERANTO AL ĈIUJ TUTMONDAJ KAMARADOJ [Radio Malaga 1937]

MESAĜO EN ESPERANTO AL ĈIUJ TUTMONDAJ KAMARADOJ

Per tiu ĉi elsendo ni deziras saluti ĉiujn kamaradojn el ĉiuj kontinentoj, kiu sekvas kaj apogas la heroan lukton de la hispana popolo, cele al la liberigo de ĝia lando. Kaj por tiuj kiuj nin demandis pri la stato kaj la celo de nia revolucio, ni trovis plej bonan solvon: ni sekve legas tekston ĵus aperintan en la revuo “Popola Fronto – Informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo”, kiun ĉiun duan semajnon eldonas la Grupo Laborista Esperantista de Valencio. Jen ĝi:

KIEL LA RANOJ!

Ŝajne estas personoj, kiuj ankoraŭ ne komprenis la veran sencon de revolucio kaj pro tio ili ne kapablas opinii pri ĝi. Estas aluditaj tiuj, kiuj prijuĝas maltrafe la hispanan situacion.

La hispanaj popolanoj ne vane atendis longan tempon por konkeri dignan politikan sistemon. Sed tiu aspiro ne estis simple partia, ĝi estis vere ideala, ĝi devenas el profunda skuo de malsupruloj kaj subpremitoj. La mensogantaj diboĉaj bigotuloj, la perfidaj politikistoj, la malŝatataj kapitalistoj, la fieraj altranguloj aŭ stultaj nobeloj agis pli favore por la revolucio ol la noblaj predikoj kaj tre saĝaj konsiloj de modernaj verkistoj kaj fervoraj progresemuloj.

La pluvego kovras per nenormala superfluo de akvo la landon, kaŭzante inundon, kaj la inundo detruas ĉion, ĝi detruas ankaŭ purige la putrajn marĉojn. Nur tio okazis en nia lando, tamen ekzistas kelkaj falsaj patriotoj, kiuj, kiel la ranoj, preferas putriĝi en la senpura marĉo de mizero kaj nesciado, kaŝitaj sub densa ŝlimo, ol rigardi la helan lumon de la suno.

 

=====================

 

MENSAJE EN ESPERANTO A LOS CAMARADAS DE TODO EL MUNDO


Por medio de esta emisión, queremos enviar un saludo a los camaradas de todos los continentes, que siguen y apoyan la heroica lucha del pueblo español por la liberación de su país. Y para ello, nada mejor que emplear la lengua esperanto, un vehículo de paz y de hermandad internacional, que ha permitido a los círculos progresistas españoles dar a conocer la realidad de nuestra revolución, por encima de la propaganda fascista y de los intentos de los derrotistas. A continuación, vamos a leer un texto recién publicado en la revista “Popola Fronto”, que con el subtítulo “Boletín informativo internacional sobre la lucha española contra el fascismo” edita el Grupo Obrero Esperantista de Valencia.

¡COMO LAS RANAS!
Parece que hay personas que todavía no han entendido el verdadero sentido de la revolución, y por eso no son capaces de opinar acerca de ella. Nos referimos a esos que juzgan erróneamente la situación española.

El pueblo español no ha esperado largo tiempo en vano para conquistar un sistema político digno. Pero esta aspiración no era sólo partidista, se trata de un idealismo auténtico, procede de una profunda sacudida de los de abajo, de los explotados. Los beatos falsos y viciosos, los políticos traidores, los odiosos capitalistas, las élites soberbias o los nobles estúpidos han hecho más por la revolución que las nobles prédicas y los sabios consejos de los autores modernos y los progresistas fervorosos.

Una intensa lluvia ha cubierto de agua el país, causando una inundación, que lo destruye todo, y limpia así también las charcas pútridas. Esto es lo único que ha ocurrido en nuestro país, y, sin embargo, existen algunos falsos patriotas que, como las ranas, prefieren pudrirse en la sucia charca de la miseria y la ignorancia, escondidos bajo un denso barro, en vez de mirar la clara luz del sol.

http://www.laprimeraenelpeligrodelalibertad.com/?p=497

 

 

Advertisements
This entry was posted in Hispana revolucio [1936-1939]. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s