PRI LA HISTORIO DE “SENŜTATANO”

PRI  LA  HISTORIO  DE  “SENŜTATANO”

Eduardo Vivancos

Teksto verkita en la jaro 1953. “Senŝtatano” estis liberecana revuo eldonita dum la jaroj 40-aj kaj 50-aj de la pasinta jarcento.

La jaroj forpasas, Senŝtatano daŭre aperas malgraŭ multnombraj malfacilaĵoj kaj baroj sur sia vojo. Ekde la fino de la milito nekalkulebla kvanto da ĉiuspecaj gazetoj aperis kaj malaperis post pli malpli longa vivo, kaj dume Senŝtatano daŭre aperis kaj daŭre aperos dank’ al la sola kontribuo de la legantoj.

Nia gazeto troviĝas sur firma vojo, kaj nun mi konsideras oportune raporti pri ĝia deveno kaj naskiĝo, kaj pri la neimageblaj malfacilaĵoj kiuj devis esti venkitaj. Malmultaj k-doj scias pri tiuj malfacilaĵoj kaj ofte mi aŭdis riproĉojn kaj kritikojn pri neregula apero k.t.p. Sed ni iru al la celo kaj lasi la faktojn paroli.

Numero de SenstatanoTuj post la fino de la milito, la Hispana Liberecana Movado, vivante ekzile en Francio, oficiale organiziĝis kaj aperadis plurajn hispanlingvajn gazetojn. Tiuj gazetoj akceptis artikolojn pri Esperanto kaj komunikojn de la liberecanaj esperantistoj, kiuj troviĝis en diversaj lokoj en Francio. Tio ebligis la unuajn kontaktojn. Ĉefe en la Junul-Liberecana Movado la grundo estis favora, kaj en la monata bulteno de la Ibera Liberecana Junul-Federacio (F.I.J.L.) de la pariza regiono, “Crisol”, aperis esperanto-paĝo titolita “Nia Paĝo”. Tiam ni kontaktis francajn k-dojn, P. Camus kaj P. Champs, kiuj celis eldoni anarkistan gazeton en Esperanto titolitan: “La Nigra Flago”. Post tio ni kunvenis kaj decidis unuigi niajn klopodojn kaj eldoni gazeton kies titolo estas “Senŝtatano” opiniante ke tiu ĉi titolo pli kongruis kun nia idealo. La celo estis survojigita kaj ni komencis pretigi la materialon por la unua numero, kaj starigi kontaktojn kun alilandaj k-doj. Intertempe okazis en Tuluzo kongreso de F.I.J.L. en kiu oni decidis la kreon de provizora komitato por la restarigo de Junul-Anarkista Internacio. Tiu komitato formita de k-doj G. Gracia kaj E. Vivancos kun la partopreno de francaj kaj italaj k-doj devis prizorgi la necesajn kontaktojn kun alilandaj junul-anarkistaj organizoj kaj prepari la okazigon de Internacia Kongreso.

Punkto 6 el le referato de la kongreso de F.I.J.L. tekstis jene:

“La Restariga Komisiono eldonos informan bultenon por sciigi la realigitan laboron kaj informi pri la situacio de la diversaj liberecanaj organizoj en la mondo:

a) La komisiono devos pristudi en kiaj idiomoj estos redaktata la menciita bulteno, prefere en Esperanto, por pligrandigi ĝian efektivecon.”

Lanti

Kaj tiel, kiel organo de la Provizora Komsiono de la J.A.I. aperis la unua numero de “Senŝtatano” en aprilo de 1946. La eldonkvanto estis 1500 ekzempleroj, kiuj estis sendataj al k-doj en pluraj landoj kaj baldaŭ ni ricevis leterojn favorajn. Kuraĝigaj leteroj atingis nin el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj, el Ameriko kaj Azio, kaj E. Lanti, fondinto de S.A.T., skribis: “Mi havis la okazon legi la 1-an numeron de Senŝtatano, kaj tiam mi sentis min emociita, tial ke mi mem estis anarkisto dum 17 jaroj el mia vivo”.

La akcepto de nia organo estis sukcesplena, tamen ne mankis tiuj kiuj ridetis skeptike; kelkaj anarkistoj asertante ke Esperanto estas infanaĵo; kelkaj esperantistoj ke anarkismo estas utopio, kaj ĉiuj certigis ke la bulteno estas mortnaskito. Ni vidis la rezukton.

Evidentiĝis ke la ideo de restarigo de J.A.I. estis tro frua pro la fakto, ke la Junul-Anarkista Movado ne estis organizita en aliaj landoj. La entuziasmo de la hispanaj junuloj troviĝis antaŭ la neekzisto de similaj organizoj. La franca kaj la itala movadoj bedaŭrinde lamis; la bulgara, kiu estis sufiĉe forta, havis tro da malfacilaĵoj pro la persekuto de la stalinisma reĝimo.

El aliaj landoj foje alvenis leteroj de izolital k-doj, sed tio ne sufiĉis por la celo restarigi la Internacion. Dum du jaroj la Provizora Komisiono sendis cirkulerojn kaj demandarojn; informpetoj kiuj, plej ofte, restis sen respondo. Meze de la jaro 1948 la P.K. eksiĝis pro neeblo atingi sian celon.

Sed, se la tempo ne estis sufiĉe matura por la Junul-Internacio, ĝi estis favora por Tutmonda Informilo de la Anarkistaj Esperantistoj kaj daŭrigis la taskon, kiun entreprenis antaŭ la milito la k-doj kiuj redaktis “Libera Laboristo-n”.

Kiel mi supre menciis, la unua numero de Senŝtatano estis bonege akceptata kaj kuraĝigaj leteroj instigis nin daŭrigi nian laboron. Ĝis la fino de 1948 aperis 14 numeroj en Francio, sed kiom da klopodoj, kiom da ŝvito, kiom da malfacilaĵoj. Tuj post la apero de la unua numero, la kaso estis malplena, kaj la ekster-franciaj kotizoj ne povis atingi nin. En tiaj kondiĉoj ni devis trovi la monon nur en Francio, kie estis ĉirkaŭ 200 abonantoj. Por ĉiu numero ni devis atendi la eblon por aperigi sekvontan numeron. Tia procedo estis la sola, aŭ rezigni la aperadon de Senŝtatano, kaj ni ne volis tion. La superaj instancoj de la Franca kaj Hispana Liberecanaj Movadoj konsideris nin simpatie, sed simpatio ne sufiĉas por plenigi la kason kaj pagi presiston. En tiu tempo la prezoj altiĝis senĉese en Francio. Kaj de unu al alia numero la preskosto estis ankaŭ pli alta. Kiam ni sukcesis ricevi monon el alia lando, ofte ĝi estis por ni duonvalora ol kiam ĝi estis kolektita.Germinal Gracia, Bayo, Raul Carballeira

Krom la financaj malfacilaĵoj ekzistis alia grava problemo, tiu de la tempo kaj de la cirkonstancoj. Ĉiuj k-doj, senescepte, kiuj partoprenis en la taskoj de Senŝtatano, havis aliajn gravajn okupojn en la sino de la Liberecana Movado. Kelkaj k-doj alilokiĝis; Julian Hortelano elmigris al Meksikio, Germinal Gracia kaj Helios Volga estis arestitaj en Hispanio; tiu ĉi lasta troviĝas ankoraŭ nun en frankista karcero Penal del Dueso (ni ne forgesu la ekziston de Solidarservo por helpi lin), kaj fine, unu el niaj plej valoraj k-doj, Raŭlo Carballeira, kiu kunlaboris al nia gazeto sub pseŭdonimo de Armando Lacunza, estis mortpafita en Barcelono komence de la jaro 1948. [En la dekstra bildo vidiĝas Gracia maldekstre kaj Carballeira dekstre]

Ankaŭ en Francio la situacio malboniĝis, kaj la hispanaj k-doj devis esti pli prudentaj pro la leĝoj rilate al fremduloj koncerne politikajn kaj sociajn aferojn. Iam min vizitis policano kaj mi devis deklari ke mi okupiĝis nur pri esperantaĵoj. Jen en kiaj kondiĉoj Senŝtatano faris siajn unuajn paŝojn, sed la bulteno daŭre vivas dank’ al la kunlaboro de ĉiuj. Menciinda en tiu ĉi raporto estas la grava tasko farita de nia movado kiam poŝtaj rilatoj inter Francio kaj Hispanio estis ĉesigitaj. Ni ebligis korespondadon inter ambaŭ landoj al la hispanaj kamaradoj kaj iliaj parencoj, pere de Nederlando kaj Svedio. Dum tiu tempo pluraj miloj da leteroj trairis niajn manojn. La redakcio de Senŝtatano iĝis vera poŝtoficejo. Tre efike kontribuis en tiu tasko la tiama Nederlanda peranto, Ad Smit, en Amsterdamo, kaj nia karmemora samideano Hartvig Johansson en Svedio.

Dank’ al tiu korespondservo miloj da hispanaj rifuĝintoj kontaktis kun siaj parencoj, kaj la nomo Senŝtatano famiĝis en la ekzilitaj hispanaj medioj. Sed la situacio de nia organo restis kritika. La 13-an de septembro 1948 konferencis en Parizo pluraj k-doj el diversaj landoj, kaj decidis, ke ekde tiam la organo aperu en Nederlando kiel sendependa organo liberecana sub redakto de k-do Adriano.

Okaze de la 22-a kongreso de SAT en Parizo, dum 1949, en tute grava kunveno la ĉi supre menciita decido estis unuanime ratifata de la multnombraj ĉeestantoj.

Ekde 1950 ĝis nun Senŝtatano aperis regule ĉiumonate dank’ al la persistemo kaj penado de la k-doj, kiuj nun okupiĝas pri ĝia eldono. Sed ni ne devas forgesi, ke ankoraŭ nun estas malfacilaĵoj, kaj ke tiuj k-doj ne povas fari kelkope tiun taskon, kiu apartenas al ni ĉiuj. Ĉiu el ni devas iamaniere helpi ilin. Necesas, ke ni tenu alte la spiriton de la idealismo kia ĝin tenis niaj k-doj Raŭlo Carballeira kaj Hartvig Johansson, kiuj dediĉis sian vivon al anarkisma idealo.

Se ĉiu el ni alportas sian sableron, pli granda kaj pli kompleta Senŝtatano povos plenumi sian celon. Disvastigu nian idealon tra la mondo.

Advertisements
This entry was posted in ANARKIO, Hispana revolucio [1936-1939] and tagged , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s