50-a DATREVENO DE LA HISPANA REVOLUCIO

50-a  DATREVENO  DE  LA  HISPANA  REVOLUCIO

De Eduardo Vivancos

Prelego farita dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en Julio 1986.

Estas interesa la fakto ke la 59-a kongreso de SAT okazas en Barcelono en 1986 koincide kun la 50-a datreveno de la Hispana Revolucio, ĉar estas precize en tiu ĉi urbo kie la revoluciaj eventoj de 1936 donis al la laboristoj la plej grandan esperon de kompleta emancipiĝo. Estis efektive en Barcelono kie troviĝis la kerno de la plej aŭdaca revolucia movado de tiu epoko. Kiam, la 17-an de julio, generalo Franco kaj aliaj generaloj, kun la kompliceco de la eklezia hierarkio, la hispana plutokratio kaj kun materia helpo de faŝistaj alilandaj registaroj, ribeliĝis kontraŭ la respublika reĝimo troviĝis kun la neatendita (neatendita por ili) kontraŭstaro flanke de la popolo ĉefe organizita en la laboristaj sindikatoj kaj liberecanaj organizaĵoj. La aktiva lukto inter du kontraŭaj kaj nerepacigeblaj vivkonceptoj komenciĝis.

Dum la lastaj 50 jaroj miloj da libroj aperis pritraktante kaj analizante tiujn eventojn. Multaj opinioj, ĉu favoraj, ĉu malfavoraj, estis esprimitaj, kaj preskaŭ ĉiam temis pri subjektivaj opinioj. Tre ofte la aŭtoroj interpretis tiujn eventojn laŭ tre personaj vidpunktoj kie antaŭjuĝoj estis tre evidentaj. Multaj ne komprenis nek la signifon nek la kaŭzojn de la popola reago. Por tiuj aŭtoroj temis pri civila milito, sanga, terura, tragika, cetere kiel ĉiuj militoj, ĉu civilaj aŭ ne. Sed la batalo de la hispana popolo estis pli ol milito, ĝi estis batalo por la plej profunda kaj originala socia transformiĝo de nia jarcento. Nova socio ekkonstruiĝis, maljusta socio malaperis, kaj kelkaj historiistoj komplete blindaj antaŭ la pozitivaj realigoj, ĝisnaŭze insistis pri malordo kaj perforto, ĉu supoza, ĉu reala, tre ofte troigita, sed ĉiamaniere ne pli bona aŭ pli malbona ol iu ajn perforta agado okazinta kaj okazanta ĉie en la mondo, plej ofte sankciita de registaroj, religiaj grupoj kaj senskrupulaj politikaj gvidantoj. Multaj el tiuj historiistoj ne nur montris mankon da objektiveco en la priskribo de tiuj gravaj eventoj, sed faris ĉion eblan por malnoble kaj malice senkreditigi la pozitivajn realigojn de la revoluciuloj. En 1936 mi estis 15-jarulo; la eventoj de tiu epoko multe influis, kiel al multaj tiutempaj gejunuloj, en mia posta disvolviĝo kaj sopiroj. Pasis 50 jaroj, sed mi sentas ankoraŭ la atmosferon de tiu epoko. Ja memori estas vivi denove, kaj kiam mi, kiu loĝas nun eksterlande, revidas barcelonajn stratojn Ramblas, Paralelo, Rondas, Placo de Katalunio kaj aliaj, mi ne povas eviti revidi la memorindajn tagojn inter la l7-a kaj 23-a de julio, 1936. Entuziasmo kaj eŭforio vidiĝis en la vizaĝoj de la popolo. Mi rimarkigu ke dum plena revolucia periodo, la stratoj de Barcelono estis pli sekuraj por la loĝantaro ol la stratoj de multaj usonaj kaj alilandaj urboj dum pacaj periodoj.

Antaŭ daŭrigi la priskribon de la eventoj okazintaj dum tiuj tagoj necesas serĉi la kaŭzojn kiuj gvidis al tia streĉa situacio, ĉar ĝi ne aperis spontane aŭ estis kaŭzita, kiel kelkaj pretendas, pro ĵusaj laboristaj strikoj. La aktivaj preparoj por la puĉo komenciĝis tuj post la balotoj de la l6-a de februaro kiam la partioj de la Popola Fronto konkeris la povon, kaj tre moderaj sociaj reformoj ekvidiĝis. Sed la ideo pri diktatoreco jam ekzistis en la menso kaj en la celoj de la faŝistema koalicio ekde 1931 kiam la respubliko estis proklamita. Tiu koalicio konsistis el la tri grandaj fortoj kiuj dum jarcentoj estris kaj decidis pri la vivo de ĉiuj hispanoj: la Armeo, la Eklezio kaj la Plutokratio. Ili estis la heredantoj de la absolutismaj regantoj de la mezepoko kaj ne povis toleri eĉ la plej malgrandan deviiĝon kiu povis, iom post iom, nuligi iliajn privilegiojn, la privilegiojn de la potenculoj. Tiuj fortoj kreskis kaj iĝis ĉiopovaj kiel rekta konsekvenco de la nomita kristana rekonkero de Hispanio en la XV jarcento. La rekonkero kreis fortan militistan kaston kiu kune kun la Eklezio ricevis la terojn rekonkeritaj al la maŭroj. La maŭroj, kiuj sukcese kultivis vastajn spacojn da tero, estis forpelitaj. Ni notu ke la maŭroj, same kiel la judoj, ankaŭ forpelitaj, estis hispanoj de multaj generacioj. Alia konsekvenco de la rekonkero estis ekstrema religia netoleremo kiu daŭris dum pluraj jarcentoj. La kristanaj hidalgoj kontentiĝis kun la posedo de la tero sed ne kultivis ĝin, transformante fekundajn grundojn en spacoj por la bredado de taŭroj, tiel preparante la kondiĉojn al estonta malriĉeco de la andaluziaj kampoj. De tiu situacio disvolviĝis du klasoj da personoj. Kelkaj (tre malmultaj) bienposedantoj, riĉaj aristokratoj, kaj la granda plimulto da senteraj, malsataj kamparanoj. Tio klarigas kaj pravigas la ribeleman karakteron de tiuj kamparanoj. Poste, la disvolviĝo de industrio dum la XIX jarcento kreis similan situacion inter la loĝantoj de la urboj, kun la konsekvenca apero de la proletaro kaj samtempe de la klaskonscio.

Jam antaŭ la mezo de tiu jarcento ekzistis en Hispanio “asociaciones obreras” (laboristaj asocioj) kiuj okazigis strikojn por defendi siajn rajtojn. En 1869, post la vizito de Giuseppe Fanelli, disĉiplo de Bakunin, kreiĝis la Hispana Sekcio de la Unua Internacio, kiu kun la tempo havis diversajn nomojn: Hispana Regiona Federacio, Pakto de Unio kaj Solidareco, Laborista Solidareco kaj, finfine en 1910 kreiĝis la Nacia Konfederacio de Laboro (CNT). En la jaro 1888 fondiĝis Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj (UGT) kies ĉefa gvidanto estis la socialisto Pablo Iglesias. Tiuj asocioj, kreitaj de laboristoj por defendi siajn rajtojn, estis sange persekutitaj de senskrupulaj personoj tia kia generalo Weyler kiu, sendita de la registaro al Barcelono por frakasi laboristan strikon, fanfarone anoncis: “Mi ordonis fermi hospitalojn kaj karcerojn; nur la tombejoj estos malfermitaj”. Same agis, kelkajn jarojn poste, generaloj Arlegui kaj Martínez Anido, kiuj kreis terorisman atmosferon en la barcelonaj stratoj kontraŭ la aktivuloj de CNT. Notinda estas la fama ribelo en 1892, en Jerez de la Frontera, en kiu partoprenis 4000 kamparanoj armitaj de bastonoj, okupante la urbon kaj postulante agraran reformon.

Dumtempe, katastrofaj militoj, perdo de koloniojn en 1898 (Kubo, Porto-Riko, Filipinoj), kaj ekonomia ĥaoso kondukis al senkreditigo de la tiamaj politikaj institucioj. En la sekvantaj jaroj, la konstanta malkontenteco de la laboristoj, seniluziiĝo de parto de la burĝaro kaj de multaj intelektuloj, partopreno de la reĝo en la komploto kiu ebligis la diktaturon de Primo de Rivera en la jaro 1923, ĉio kontribuis al situacio en kiu la monarkio iĝis tre malpopulara. Konsekvence, en aprilo de 1931, okaze de lokaj balotadoj, respublikanaj kandidatoj triumfis kaj Respubliko estis proklamata.

En la komenco, la Respubliko vekis iom da espero, sed tiam neniel temis pri socia revolucio. La nova registaro konsistis el liberalaj intelektuloj kun ideoj milde reformemaj. Ni povas diri ke temis pri plibonigo kompare kun la antaŭrespublika epoko, sed ne sufiĉa por fini kun la ekspluatado de la laboristaro; mizeraj kondiĉoj daŭre persistis en la kamparo. Tamen, unu el pozitivaj intencoj de la novaj registaranoj estis iom limigi la influon de la Armeo kaj de la Eklezio. Laŭ la historiisto Gabriel Jackson, en la jaro 1931 estis en la hispana armeo 800 generaloj, ĉu aktivaj, ĉu en rezervo. Laŭ la bezonoj de la tiama armeo, oni bezonis nur 80 generalojn. Entute estis 26 000 oficiroj. Laŭ la projekto de la registaro la nova reformita armeo devus havi nur 7600 oficirojn. La nenecesaj oficiroj devus esti emerititaj, kun plena salajro, eĉ kun plialtigo se ili estus havinta la eblecon akiri pli altajn rangojn. Interparenteze mi diru ke la registaranoj ne estis tiom malavaraj kun la laboristoj, kiuj ricevis tre malaltajn salajrojn. La plejmulto el tiuj oficiroj, ĉefe el la plej altaj rangoj, venis el aristokrataj familioj; ilia menso estis la sama kiun havis iliaj antaŭloj, la hidalgoj de la mezepoko. Iliaj privilegioj estis netuŝeblaj kaj la plej modera reformo limigante ilian povon estis konsiderata kiel grava kaj nejusta atako al iliaj tradiciaj rajtoj. Konsekvence, krom kelkaj honorindaj esceptoj, ili estis nature malamikoj de la Respubliko kaj de ĉia socia transformiĝo.

Simila situacio okazis rilate la Eklezion. La episkopoj havis grandegan povon, ankaŭ kiel heredaĵo de la mezepoko, kaj ĝi etendiĝis ĝis la plej malgrandaj vilaĝoj. Por akiri laboron aŭ ricevi specialan favoron estis tre utila esti amiko de la pastro. Samtempe, opozicio al tiu povo povis kosti al nekonformistoj perdon de laboro, persekutoj aŭ ekzilo. En 1931 estis en Hispanio 20 000 monaĥoj, 60 000 monaĥinoj kaj pli ol 30 000 pastroj. Rilatoj inter Eklezio kaj Ŝtato estis ankoraŭ bazita en la Konkordato de la jaro 1851, laŭ kiu la katolika religio estis la sola oficiala en Hispanio. Geedziĝo devus esti nepre sakramento, neniel civila ceremonio; la instruado, ĉu publika ĉu privata, devis akordiĝi kun la eklezia doktrino. Tamen, en 1913, registaro dekretis ke religia instruado ne plu estas deviga por infanoj kies gepatroj havas alian religion, sed kiam Primo de Rivera iĝis diktatoro en 1923, li restarigis la devigan religian instruadon, kaj minacis eksigi instruistojn kiuj esprimis opiniojn ne akceptatajn de la katolika religio.

La respublika registaro volis ŝanĝi tiun situacion, kaj laŭ leĝo dekretita la 6-an de majo, 1931, la instruado en publikaj lernejoj estos laika; religia instruo okazos nur se la gepatroj tion deziras. Aliaj reformoj temis pri separo de eklezio kaj ŝtato, leĝigo de eksedziĝo kaj sekularigo de geedziĝoj. La reago al tiuj reformoj estis fulmrapida. La sekvantan tagon, la 7-an de majo, kardinalo Pedro Segura, ĉefepiskopo de Toledo, publikigis provokeman leteron kontraŭ la respublikaj reformoj. Laŭ li tiuj reformoj estis grava atenco kontraŭ la rajtoj de la hispana popolo. La letero de la kardinalo estis vera militdeklaro al la Respubliko.

La alia forto de la kontraŭrespublika bloko estis la Plutokratio, la posedantoj de la grandaj bienoj kaj industrioj, kiuj estis ĝenerale multe pli reakciemaj al sociaj ŝanĝoj ol kapitalistoj en aliaj eŭropaj landoj. Dum kelkaj homoj posedis grandegajn bienojn, nur parte kulturitajn, 2 milionoj da kamparanoj ne posedis teron kaj dependis por sin nutri de la bonvolemo de la dungantoj. En multaj vilaĝoj, ĉefe en Andaluzio, Ekstremaduro kaj Kastilio, senteraj kamparanoj koncentriĝis tre frumatene en centra loko, en kondiĉoj tre similaj al sklavomerkatoj, kaj reprezentantoj de la bienposedantoj selektis, laŭ sia plaĉo, la nombron da laboristoj bezonataj. Tiu sistemo estis ankoraŭ aplikata ĝis julio 1936. Kompreneble, la laboristoj kiuj iam montriĝis ribelemaj aŭ kiuj montris maldekstremajn tendencojn estis tre malofte selektitaj. Evidentiĝis ke agrara reformo estis nepre necesa. En 1931 kelkaj paŝoj estis faritaj en tiu direkto, sed tute ne temis pri revoluciaj ŝanĝoj de la sistemo. Laŭ la programo adoptita, la registaro akirus terpecojn de la grandaj posedantoj kiuj ne uzis ilin por terkulturo, estus dividitaj en parceloj kaj atribuitaj al kamparanoj. Tiu programo estis, tamen, ne sufiĉa kaj ĝia apliko estis tiom malrapida ke, je tiu ritmo, pluraj jarcentoj estus necesaj por ĝia kompletigo. La tre moderaj paŝoj faritaj rilate sociajn reformojn kolerigis la bienulojn kaj tute ne kontentigis la laboristojn, kiuj estis daŭre ekspluatataj kaj persekutataj same kiel antaŭ la ŝanĝo de reĝimo. Kiel dirite antaŭe, la homoj kiuj akiris la politikan povon je la proklamo de la respubliko en 1931 estis ĉefe burĝemaj intelektuloj, teoriuloj de liberalismo, milde reformemaj, sed ili ne kapablis, ne povis aŭ ne kuraĝis alfronti serioze la koalicion de la tradiciaj reakciuloj.

En la jaro 1933, kiel rezulto de balotado, dekstraj politikaj partioj reakiris la povon kaj konservis ĝin en periodo de du jaroj nomata la nigra jarduo. Dum tiu periodo la registaro nuligis ĉiujn reformojn, eĉ se ili estis tre moderaj, faritaj de la antaŭa registaro. 28 000 terkulturistoj estis senigitaj de la tero proviziita al ili de la Respubliko. Kiam ili plendis antaŭ la terposedantoj, tiuj lastaj respondis arogante: “Ĉu vi malsatas? Manĝu respublikon” (raportite de deputito en la parlamento). La laboristaj organizaĵoj estis speciale persekutitaj kaj multaj sindikatanoj, ĉefe de la CNT, estis enkarcerigitaj. Kiam, la 7-an de januaro de 1936, la parlamento estis dissolvita pro kelkaj financaj skandaloj, novaj balotoj estis anoncitaj. Tuj kreiĝis du grandaj politikaj grupiĝoj; la dekstrema reakcia koalicio kies celo estis starigi faŝismon uzante leĝajn rimedojn, kiel faris Hitler en 1933 en Germanio, kaj la Popola Fronto, kiu promesis reaktivigi la agraran reformon kaj liberigi 30 000 politikajn malliberulojn. Notinda estis la fakto ke la Eklezio aktive kampanjis kontraŭ la Popola Fronto. La episkopo de Barcelono, Manuel Irurita, publike deklaris: “Estas grava peko voĉdoni por la Popola Fronto. Voĉdono al konservativuloj estas voĉdono al Kristo”. Kaj el la predikejoj multaj pastroj minacis al eterna damno tiujn kiuj ne faris ĉion eblan por certigi la venkon de la dekstruloj. La anarkista movado, kvankam ne favora al parlamenta sistemo kiel rimedo por emancipigi la laboristaron, decidis konsili al siaj membroj apogon al maldekstraj partioj. Ja multaj el la enkarcerigitoj estis membroj de la CNT. Estis tiu sinteno de la anarkistoj kiu certigis la venkon de la Popola Fronto.

Siaflanke, la reakcia koalicio ne akceptis bonkore la malvenkon, kaj tuj iniciatis la ofensivon kontraŭ la respubliko. Laŭ deklaroj faritaj, dum posta parlamenta kunsido, de la tiama registarestro, Portela Valladares, kiam la rezulto de la balotado estis konita, li ricevis viziton de la estro de dekstra politika partio CEDA, Gil Robles (je la 4-a matene) kaj iom poste de generalo Franco proponante nuligon de la balotado kaj starigon de diktatoreco kun la apogo de la armeo. Sed Portela rifuzis.

De februaro ĝis julio la situacio pli kaj pli malboniĝis. Provokoj de faŝistaj grupoj okazis ĉiutage. Antaŭvidante malvenko en la balotado, jam antaŭ ol ĝi okazis, generalo Sanjurjo, kiu devis esti la estro de la komploto, faris vojaĝon al Germanio kaj esploris detalojn pri sendo de aviadiloj kaj aliaj armiloj por la okazonta konspiracio. Sed jam multe antaŭe, la 31-an de marto de 1934, Antonio Goicoechea, monarkista politikulo, kaj generalo Emilio Barrera renkontiĝis en Italio kun Mussolini kaj mariskalo Balbo. La itala diktatoro pretis helpi al la renverso de la respubliko, kun promeso de tuja disdonado de 20 000 fusiloj, 20 000 grenadoj, 200 mitraloj kaj konsiderinda sumo da mono. Tio okazis pli ol du jaroj antaŭ la eksplodo de la milito. En Hispanio mem, dum la tuta printempo, la konspirantoj moviĝis libere kaj okupis influajn postenojn: Franco en la Kanariaj Insuloj, Goded en Balearoj, Mola – la kunordiganto de la komploto- en Pamplono. Dumtempe, la promesoj faritaj al la laboristaj organizaĵoj ege malrapide progresis, kaj tre ofte la sindikatoj devis premi por atingi eĉ la plej malgrandajn gajnojn; la agrara reformo restis sen kontentiga solvo. Ni povas resumi la situacion konsiderante tri klare specifajn elementojn:

  1. La reakciularo, kiu pli kaj pli adoptis faŝistajn metodojn, inkluzive la uzo de uniformoj kiel tiuj de la hitleraj grupoj.
  2. La laboristaro, kiu en la sino de la du grandaj sindikatoj, CNT kaj UGT, iĝis senpaciencaj.
  3. La respublika registaro, kiu tro hezitis eĉ kiam la danĝero de la komploto estis klare videbla.

Unu semajno antaŭ la puĉo jam estis elektro en la atmosfero. Ĉie oni aŭdis ke armea ribelo estis tuj okazonta; faŝistaj provokoj kaj atencoj okazis ĉiutage, ĉefe en Madrido, sed ankaŭ en aliaj urboj. La 12-an de julio grupo da falangistoj sturmis kaj kaptis la radiodissendejon en Valencio kaj elsendis provokan proklamon. En laboristaj sindikatoj aktivuloj deĵoris konstante kaj la rilato inter sindikatoj kaj defendkomitatoj de diversaj urboj estis tre efektiva; vespere, grupoj da laboristoj varme diskutis en la ĉefaj urbaj bulvardoj pri la evidente tuj okazonta puĉo. La volo rezisti al faŝistoj estis tre firma, sed la laboristoj ne havis armilojn. La registaro, kiu havis la eblecon provizi ilin, obstine deklaris ke ĝi bone kontrolis la situacion kaj ke nenia serioza danĝero ekzistis. Kiam la 17-an de julio parto de la armeo, sub Franco, efektive ribeliĝis en Maroko, la registaro ne plu povis nei ke io nenormala okazis, kaj dissendis jenan komunikon: “La registaro asertas ke la ribelmovado limiĝas al kelkaj lokoj de Maroko, kaj neniu, absolute neniu, en la metropolo aliĝis al tiu absurda entrepreno”. Kaj la registaro mensogis ĉar ĝi jam sciis tre bone pri la konstantaj kontaktoj kaj agadoj inter la armeo kaj faŝistaj grupoj. Komisionoj de CNT kaj UGT urĝe petis armilojn al la registaro; sed la tiama registarestro, Casares Quiroga, rifuzis, ĉar li bone sciis ke armita laboristaro signifis socian revolucion, kaj li, fidela al siaj burĝaj principoj, timis la revolucion eble pli ol li timis faŝismon.

La 18-an de julio CNT kaj UGT deklaris ĝeneralan strikon. Casares Quiroga demisiis kaj lin anstataŭis modera respublikano Martínez Barrios kiu, anstataŭ organizi la rezistadon, klopodis atingi kompromison kun la ribelantoj, kontaktis telefone generalon Mola kaj eĉ proponis al li postenon en la nova registaro. Dum tempo estis perdita la konspirantoj konstatis la malfortecon de la registaro kaj prenis poziciojn por la fina frapo. La hezitemo de la registaro estis fatala kaj ĝiaj konsekvencoj, tragikaj. Inter la 17-a kaj 19-a de julio ankoraŭ estis tempo armi la popolon kaj komplete fiaskigi la puĉon. Urboj strategie lokitaj, kiel Sevilla (Sevilo), Zaragoza (Zaragozo) kaj Oviedo ne estus falintaj en la manoj de la faŝistaj generaloj kaj la civila milito ne estus okazinta. Sed armita popolo signifis socian revolucion, kaj la registaro ne volis tion, tiel faciligante la taskon de la konspirantoj.

En Barcelono estis pli ol 12 000 soldatoj en la kazernoj komanditaj de faŝistaj oficiroj kiuj atendis ordonojn okupi la urbon. Sabate la 18-an, kapitano López Varela, kontakthomo de Mola en Barcelono, ricevis telegramon kun la jena teksto: “Morgaŭ vi ricevos kvin rismojn da papero”. Tiu frazo entenis la horon en kiu la soldatoj devis forlasi la kazernojn por okupi la lokojn fiksitajn de la stabo. Efektive, je la 5-a matene, preskaŭ simultane la pordoj de la barcelonaj kazernoj malfermiĝis kaj la soldatoj, sub la gvido de faŝistaj oficiroj, helpitaj de civiluloj, membroj de Falange, ekiris kun la celo okupi registarajn oficejojn kaj la ĉefajn urbajn vojkruciĝojn. Ili kalkulis pri simpla promenado ĉar malmultaj, tre malmultaj, oficiroj opoziciis ilin, dum aliaj, ankoraŭ ne deciditaj restis neŭtralaj atendante la rezultojn. Sed anstataŭ facila promenado, la ribelantoj troviĝis antaŭ granda surprizo. Nur kelkajn minutojn post la eliro de la konspirantoj, sirenoj de diversaj fabrikoj stridante sonis alvokante la laboristojn al la defendo; tuj, grupoj da homoj koncentriĝis en diversaj punktoj por halti la vojon al faŝismo, kaj barikadoj estis konstruitaj en ĉefaj vojkruciĝoj por malhelpi la antaŭiradon de la armeo. La ribelantoj atingis la centron de la urbo -Placo de Katalunio- kaj okupis kelkajn konstruaĵojn, sed neniam povis atingi la registarajn oficejojn nek kapti la radiostaciojn bone defenditajn de la laboristoj. Tiam la faŝistoj uzis la artilerion; ili estis certaj ke, kiel okazis en oktobro de 1934, je la unuaj pafoj la popolamaso fuĝus senorde. Sed la laboristoj ne nur ne fuĝis, sed atakis la kanonojn pere de kamionoj rapide direktitaj kontraŭ ili; estis la armeaj profesiaj oficiroj kiuj fuĝis, dum multaj soldatoj tute konfuzitaj kapitulaciis forlasante kanonojn, fusilojn kaj mitralojn. Jam pli bone armitaj la laboristoj iniciatis kontraŭatakon kaj unu post alia falis la rezistlokoj de la konspirantoj. Je la 5-a posttagmeze, generalo Goded, estro de la ribelo en Barcelono, kapitulaciis antaŭ la atakoj de tiuj kiuj, laŭ li, estis la kanajlaro, simplaj laboristoj kiujn li tiom malestimis. Je la unua posttagmeze de la 20-a de julio la fortikaĵo “Atarazanas” estis sturmita. Tio estis la lasta rezistkerno de la faŝistoj. Sed kiom da viktimoj! Antaŭ la muroj de Atarazanas falis unu el la plej valoraj kaj energiaj membroj de la laborista kaj anarkista movado, Francisko Ascaso. Post 33 horoj da konstanta batalo Barcelono estis komplete liberigita. Sur la barikadoj kaj multaj publikaj konstruaĵoj flirtis la ruĝnigra flago de la anarkistoj; eĉ la policanoj kiuj restis fidelaj al la Respubliko demetis la jakon, salutis perpugne kaj kriis revoluciajn sloganojn; tio ŝajnas nekredeble ĉar tiuj samaj policanoj, nur kelkajn tagojn antaŭe, obeante ordonojn de la registaro, arestis kaj persekutis strikantajn laboristojn. Sed nun la atmosfero estis nepriskribebla. Eŭforio kaj kontenteco brilis en la okuloj de miloj da homoj. Estis la senco ke nova periodo komenciĝis. La kataluna registaro, kiu siamaniere ankaŭ opoziciis la ribelantojn -kvankam du tagojn antaŭe obstine rifuzis doni armilojn al laboristoj- estis nur simbola organismo, ĉar la veraj organizantoj de la aktiva rezistado kaj de la venko en Barcelono estis la laboristoj en la sino de siaj sindikatoj; ĉiuj decidoj, ĉiuj iniciativoj venis de la revoluciaj komitatoj kies ĉefaj gvidantoj estis Durruti, Oliver, Santillán kaj aliaj sindikatistoj. Fakte anarkosindikatistoj kontrolis la tutan urbon, kaj la vojo al socia revolucio estis larĝe malfermata, almenaŭ en Barcelono.

Tuj post la malvenko de la konspirantoj, la laboristaj organizaĵoj organizis ĉiujn aspektojn de la vivo. La ŝtato praktike ne ekzistis; la registaro havis nur simbolan povon. En tiu preciza momento ne estis forto kiu povus halti en Katalunio la starigon de Liberecana Komunismo kaj la aplikon de la principoj ellaboritaj dum la kongreso de CNT en Zaragoza en majo 1936. Haste organizita plena kunsido de liberecanaj organizaĵoj okazinta en Barcelono vespere la 20-an de julio ekzamenis kaj diskutis la revolucian situacion kaj pritraktis la eblajn tujajn paŝojn. Du tendencoj aperis: ĉu celi la tuton (“ir a por el todo”), ĉu kunlabore kun burĝaj kontraŭfaŝistaj politikaj partioj koncentri ĉiujn fortojn ĝis komplete venki la ribelan armeon, kaj nur poste starigi la revolucian programon. Decido pri kunlaborado estis adoptita konsiderante ke la faŝistoj kontrolis preskaŭ duonon de la lando, ke ili posedis profesian armeon kaj ke en aliaj regionoj kie la armeo estis venkita la influo de la liberecana movado ne estis tiom granda kiom en Katalunio. Politika kunlaborado estis konsiderata necesa, sed ankaŭ ĝi estis la unua paŝo kiu bremsis la revolucian spiriton. Ĉiamaniere la sinteno de la anarko-sindikatistoj kaj de maldekstremaj socialistoj estis ke milito kaj revolucio estis nesepareblaj, dum aliaj politikaj grupiĝoj, uzante nebulajn argumentojn, insistis ke nur la milito gravis kaj ke nur poste la popolo decidos ĉu ĝi deziras revolucion, kvankam estis evidente ke tiuj politikuloj faris ĉion eblan por nuligi la jam akiritajn revoluciajn realigojn kaj ke ili estis decidintaj ke vera revolucio neniam okazos.

Sed, aparte de tiuj konsideroj, danke al iniciativo de urbaj laboristoj kaj de kamparanoj, kreiĝis industriaj kaj agraraj kolektivigoj. En Barcelono, tute speciale, estis tre sukcesaj socialigoj de pluraj industrioj: metalurgistoj, lignaĵistoj, bakistoj, ktp. Tiuj kolektivigoj tre bone sukcesis kaj estis la plej pozitivaj aspektoj de la Hispana Revolucio, aspektoj kiuj estis intence ignorataj de la plej multo da verkistoj kiuj traktis pri la eventoj de la jaroj 1936-39. En Aragonio 75 procento de la tero estis kolektivigita. Pli ol 3 000 kolektivigoj ekzistis en la tuta lando, donante laboron al 8 milionoj da homoj. La agrara produkto plialtiĝis je 46 procento, kaj sub la iniciativo de la laboristoj kreiĝis Instituto pri Agraraj Esploroj kun la partopreno de diverslandaj agronomaj inĝenieroj. Aliaj pozitivaj aspektoj menciindaj rilatas pedagogion. Kolektivigoj, sindikatoj, laboristaj organizaĵoj kaj kulturaj ateneoj kreis lernejojn bazitajn en la principoj de fama pedagogo Francisco Ferrer, fondinto de la Moderna Lernejo, mortigita en 1909 sub la instigo de la eklezia hierarkio, kiu ne pardonis al li liajn raciajn instrumetodojn. En pluraj urboj de respublika Hispanio kreiĝis “Institutos Obreros”, liceoj por laboristoj, kiuj ebligis al ili akiri pli altan studnivelon, ĝis tiam nur haveblan al tiuj kiuj havis monon. En la batalfronto mem, Kulturaj Milicianoj instruis legi kaj skribi al analfabetoj, ĉefe personoj el kampara deveno kiuj ne havis okazon ĉeesti lernejon kiam ili estis infanoj. Tiu pozitiva laboro en la kamparaj kaj industriaj kolektivigoj kaj en la kampo de la kulturo montris ĝis kioma grado la tiama laborista movado estis kapabla transformi arkaikan socion en pli moderna kaj progresiva. La revolucia eksperimento de 1936 ne fiaskis; ĝi estis perforte detruita de faŝistemaj armeoj kaj de internacia reakciularo, kaj ankaŭ sabotita de senskrupulaj politikuloj el ĉiuj tendencoj. Sed, eĉ perforte detruita kaj malnoble kalumniata de ĝiaj malamikoj, ĝi restas kaj restos kiel ekzemplo kaj pruvo ke progresiva kaj justa socio povas ekzisti sen interveno de ŝtato kaj de kapitalismo.

Antaŭ la fino de tiu ĉi parolado mi deziras mencii pri Esperanta vivo en Hispanio dum la Revolucio. En la tiel nomita “nacionalisma” flanko, la esperanto-movado praktike ĉesis ekzisti ĉar esperantistoj estis suspektataj je maldekstremaj ideoj. En Kordobo, okupita de la faŝistoj ekde la komenco de la ribelo, la falangistoj mortpafis la membrojn de la Esperanto-Grupo. (Raportita en la libro “La Danĝera Lingvo – Esperanto en la uragano de persekutoj” de Ulrich Lins; paĝo 20, kaj en “Esperanto en perspektivo” de Ivo Lapenna). La tuta movado estis suspektata, almenaŭ ĝis la jaro 1947, kiam laŭleĝe fondiĝis HEF. Sed ankoraŭ en 1949, Universitato de Laguna malpermesis Esperanto-kurson, ligante al la lingvo nebulajn ideojn pri politika maldekstrismo. Pro similaj kaŭzoj, en la jaro 1946, en Tarrasa, oni rifuzis permeson por publika kurso. (Vidu la revuon “Esperanto”, februaro 1968; paĝo 15).

En la respublika flanko, Esperanto movado floris kaj la lingvo estis uzata por informado internacia. Unu el la kaŭzoj de la entuziasmo por Esperanto estis la revolucio mem. La hispana junularo, kaj ne nur la junularo, ĉefe en liberecanaj medioj, estis konvinkita ke ni troviĝis ĉe la sojlo de nova mondo, pli justa, pli racia, pli humana, kaj ke en tiu mondo Esperanto havis logikan kaj preferindan lokon. Okazis multaj kursoj, ne nur en urboj kaj vilaĝoj sed ankaŭ en la tranĉeoj; kelkaj alilandaj voluntuloj kiuj venis al Hispanio por partopreni la kontraŭfaŝistan batalon estis esperantistoj, kaj en multaj batalionoj ekzistis Esperanto-Rondoj. Mi menciu la Esperanto-parolantan grupeton de la 3-a bataliono de la 121 brigado, 26-a divizio (eksa kolono Durruti), al kiu mi apartenis dum la lasta jaro de la milito. Tiu grupeto konsistis el ĉirkaŭ 6 samideanoj inter kiuj troviĝis la batalionestro, Ginés Martínez, elstara esperantisto kaj membro de SAT. Ni ĉiam interrilatis esperantlingve.

Kiam mi menciis pri la faŝistemo de la profesiaj armeaj oficiroj, mi diris ke estis kelkaj tre honorindaj esceptoj. Unu el la plej konitaj estis kolonelo Julio Mangada, lojala respublikano, elstara poeto kaj prezidanto de HEF. Mangada, kiu ekde la 19-a de julio aktive partoprenis en la defendo de Madrido, mortis ekzilita en Meksikio en la jaro 1946. Ĝis la fino de sia vivo li restis fidela esperantisto kaj kontraŭfaŝisto, kunlaboris kun aliaj ekzilitoj kaj publikigis artikolojn en la organo de CNT en Meksikio, “Solidaridad Obrera”.

Inter 1936 kaj 1939, multaj publikaĵoj aperis en la internacia lingvo. Inter la plej konataj laboristaj Esperanto-gazetoj mi menciu: “Popola Fronto”, en Valencio; “Proleta Voĉo” en Barcelono, kaj “Informa Bulteno de CNT-FAI”, ankaŭ en Barcelono, kun la kunlaborado de membroj de ILES (Ibera Ligo de Esperantistoj Senŝtataj). Estas notinda la fakto ke laboristaj kolektivigoj, kiel ekzemple la lakto-industrio, uzis Esperanton por anonci siajn produktojn.

Esperanto kaj Hispana Revolucio, du ŝajne malsamaj aferoj, sed kiuj por multaj junuloj de la jaro 1936 havis tre proksimajn rilatojn, ĉar ambaŭ celis la atingon de pli racia kaj humana socio.

NOTO: Eduardo Vivancos, longjara aktivulo de la proleta liberecana movado, estis redaktisto de “Senŝtatano”, informilo de la “Junul-Anarkista Internacio” dum la 40aj jaroj.

Advertisements
This entry was posted in Hispana revolucio [1936-1939] and tagged , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s