La milito en Algerio

Antaux kelkaj tagoj mi cxeestis prelegeton far la prezidanto de la algera asocio de Aragono pri la situacio en sia lando. Mi menciu kelkajn rimarkindajxojn diritajn: 

– La kialo de tiu milito, kontrauxe al la gxenerala aserto de la registaroj okcidentaj, ne estas religia sed ja ekonomia kaj politika.

Efektive, de gxia sendependentigo, dum preskaux 30 jaroj, la partio FLN (Fronto por Liberigo Nacia) prirabe kaj despote regis la landon, tiel ke, fine de la oka jardeko, la situacio de la logxantaro estis senespera pro sia ekstrema pauxperigo kaj malfido al la registaro. La preleganto priskribis terurajn bildojn pri malricxeco -en lando ricxega je multaj krudaj materialoj! Jen kial triomfis preskaux absolute la islamisma partio FIS cxe la unua vico de vocxdono konvokita de FLN, kiu timigite hastis pucxi kaj diktaturi. Ekde tiam, komencis la terura amaso da mortoj de cxiuj konataj, kies rezulto estas preskaux 80.000 pereintoj (nur 20.000 laux la registaro).

-La okcidentaj registaroj timigas nin per la disvastigxo (fakta, kaj lau-vidite pro ekonomiaj kauxzoj), sed ili nenifaras pri landoj kiel Sauxda Arabio, same fanatikaj kiel Irano, Sudano kaj Afganistano.

– Kaj al la registaroj algeria kaj okcidentaj (precipe Usono kaj Germanio) interesas, ke la situacio plu dauxros kaosa. Al la unua, por pluricxigxi interalie vendante al eksterlando la ricxajxojn algerajn, al la duaj pro la grandegaj mon-profitoj atingataj. Estas kurioze, ke el pli ol cent eksterlandanoj murditaj en la unuaj tagoj, neniu estis germana aux usona.

– La okcidentaj registaroj provizis kaj provizas la regximon per armiloj cxiu-specaj.

– La algera sxtato kulpas multajn krimojn, jen pro nenifaro jen pro aktiva agado. Ekzemple, la una hom-bucxo, 400 murditoj, okazis nur tri kilomentrojn malproksime de la flug-haveno, gxis-rande okupita de militistoj,

– kaj la masakro dauxris plurajn horojn!!!. Tion neas la registaroj okcidentaj kaj multaj intelektuloj (kiel mi povis konstati per la TV kanalo Arte), dirante, ke estas miroritata teorio, kiu neniu algeriano subtenas. Sed la vero estas mala;

– La okcidentaj registaroj interkonsentis kun la grupoj islamismaj, kiaj GIA, por ke ili ne terorismu en siaj land-sojloj. Kontraux tio, la islamistoj povas tute libere ricevi kaj pasigi helpon (havigatan de islamismaj regimoj kiel Sudano kaj Irano) al siaj kamaradoj en Algerio.

– La “demokrataj” okcidentaj registaroj ne agnoskas la konflikton algerian kiel militon, kaj ne respektas la petojn de UNO pri helpo al politikaj refugixntoj. Tial, ili ne lasas eniri aux forpelas la algerianojn ilialanden, kie ili riskas murdon cxu far la armeo, cxu far la islammistoj.

Tian cinikecon ilustras perfekte la hispana Ministro pri Eksteraj Aferoj, Abel Matutes, kiu jxus alveninte de Algerio, diris TV-e ke li havas plenan konfidon en la algera registaro por sovi la konflikton.

-La estonteco ne estas aparte esperiga por la popolo. Se iam, kun la lando forrbita kaj masakrita, finos la milito, fruxe estigxos nova problemo cxi-foje, naciisma, pri la berbera minoritato, kiu povos kauxzi novan malpacigxon.

Advertisements
This entry was posted in kontraumilita and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s