FAU-Gxisdatigo n-ro 9, julio 1999

FAU-Gxisdatigo

n-ro 9, julio 1999 (retposxta versio)

"FAU-Gxisdatigo" estas sinprezenta bulteno de Libera Laborista Unuigxo
(Freie ArbeiterInnen-Union, FAU), anarki-sindikatista organizo en Germanio.
FAU estas la germania sekcio de la Internacia Laborista Asocio (ILA). La
bulteno, kiu aperas sporade, estas sendata al cx. 110 posxtadresoj en 45
landoj, krome al pli ol trideko da ret-adresoj. La ricevantoj parte estas
SAT-anoj kaj ceteraj "maldekstraj" esperant-istoj; aliparte ili estas
kontaktuloj de anarkiistaj kaj anarki-sindikatistaj grupoj, kiuj Esperanton
ankoraux ne regas. Do "FAU-Gxisdatigo" plenumas kaj komunikan kaj
propagandan celojn. Gxin redaktas kaj ekspedas FAU-ano en Berlino.
Mondonacoj kaj aliaj kontribuoj al "FAU-Gxisdatigo" (ekz. internaciaj
respond-kuponoj) estas bonvenaj, sed ne ekzistas abonoj en kutima senco. Se
iu enhavajxo estas interesa por vi, vi povas libere transpreni gxin por
alia publikajxo. Lauxeble menciu "FAU-Gxisdatigon". Se vi havas proponojn
por plibonigi la bultenon bonvolu alsendi ilin!

>For  baffled English speakers:  this  bulletin contains news and views
>from the FAU-IWA in ESPERANTO. "Gxisdatigo" means "update".

En tiu cxi n-ro legu pri:

"Euxropa marsxo"
Brancxaj sindikatoj
Liberecon por Michal Patera!
FAU kongresis
Subteni la bazdemokratajn fortojn en Balkanio
Haltigu la militon!
Malagrablajxoj en ILA
La labormaniero de la ILA-Sekretariato
Cxesas Esperanto-rubriko
Kion volas FAU?

**************************************

"Euxropa marsxo"

La 29-an de majo 1999 en Kolonjo cx. 25.000 homoj partoprenis manifestacion
kontraux la politiko de la Euxropa Unio. La  motivo: en Kolonjo samtempe
okazis internacia renkontigxo de pintuloj de la ekonomie plej potencaj
sxtatoj. Cxe la manifestacio formigxis anarki-sindikatista bloko kiu
kunigis cx. 2.000 homojn el cx. 12 landoj. Legantoj, kiuj havas aliron al
la interreto, eble interesigxos pri kelkaj fotoj de tiu bloko, kiuj estas
rigardeblaj cxe la interreta pagxo de FAU: http://www.fau.org. La
manifestacio protestis kontraux la por-kapitalisma politiko de la Euxropa
Unio, kontraux la malmuntado de socialaj atingajxoj. Krome multaj
partoprenantaj organizoj elpasxis kun la postulo tuj fini la agreson de
NATO kontraux Jugoslavio. Entute okazis multaj protestoj en Kolonjo, ankaux
estis "alternativa pint-renkontigxo". Cxe tiu arangxo oni kritike
pritraktis la mond-ekonomian malordon kaj diskutis pri eblecoj subteni kaj
kunordigi la diversajn organizojn, kiuj kontrauxstaras al gxi.

**************************************

Brancxaj sindikatoj

En la nuna stato de gxia evoluo FAU estas precipe propaganda organizo. Sed
en gxia kadro formigxas diversaj brancxaj sindikatoj, el kiuj du pli-malpli
vigle ekagadis. Unue temas pri la iniciato "Brancxa sindikato pri naturaj
nutrajxoj / agrikulturo / nutrajx-prilabora industrio" (GNLL) lancxita en
1997. Due estas eduk-sindikata iniciato (germanlingve "Bildungssyndikat")
fondita en 1998 por kunigi studentojn, metilernantojn, lernantojn,
profesorojn kaj ceterajn dungitojn cxe altlernejoj. Gxi havas jam membrajn
grupojn en la urboj Berlin, Bremen, Düsseldorf kaj Münster.
En modesta skalo tiuj du sindikataj iniciatoj jam ekagadis kiel sindikatoj,
defendante la rajtojn kaj interesojn de siaj membroj. Ekzistas ankoraux du
brancx-sindikataj iniciatoj, kiuj fondigxis en la pasintaj jaroj kadre de
FAU: la "Libera Unuigxo de Flegado" (Freie Vereinigung Pflege), kies fokuso
estas cxe la sanservoj, kaj malgranda konstru-industria iniciato (Freie
Vereinignung Bau). Ili komencis organizan kaj propagandan agadon sed
ankoraux ne progresis gxis vere sindikateca laboro.

**************************************

Liberecon por Michal Patera!

En la pasinta duonjaro FAU aktive partoprenis la solidarec-kampanjon por
liberigi Václav Jez kaj Michal Patera, enkarcerigitajn
anarki-sindikatistojn en Cxehxio. Ambaux estis akuzitaj pro "politike
motivita mortig-provo" post kiam - sub preskaux identaj cirkonstancoj - ili
pafile sin defendis kontraux fizika atako far grupo de fasxistoj. FAU
protestis cxe cxehxaj institucioj en pluraj germanaj urboj. En marto 1999
FAU gastigis du cxehxajn punkbandojn ("X DIRECT X" kaj "RAVELIN 7"), kiuj
pro solidaro kun Michal Patera faris monkolektan koncert-vojagxon en
orienta kaj norda Germanio. Kun malavaraj mondonacoj de FAU-anoj kaj
subtenantoj estis arigitaj entute cx. 9.000 germanaj markoj (cx. $5.000).
Ankaux ekster Germanio estis multaj agadoj. Disvolvigxis impona internacia
solidarec-kampanjo kiu, laux informo de cxehxaj kamaradoj, komencis
ekzorgigi la registaron en Prago pro sia reputacio en eksterlando. (Cxu
troigo? Tute ne! Oni devas scii, ke plimulto de la cxehxa politikistaro
fervore alstrebas akcepton de la lando en la Euxropa Unio - ili estas ege
sentemaj kiam auxdigxas kritiko.) Nun ambaux kamaradoj estas liberaj, sed
Michal Patera liberas nur provizore: en auxtuno 1999 li alfrontos proceson
pro akuzo de mortigprovo (kutima, malpolitike motivita). Kaze de kondamno
li malliberigxus dum 15 jaroj, do solidareco ankoraux estas bezonata! Ni
plu kampanju por ke la cxehxa sxtato senrezerve malkondamnu kaj kompensu la
kamaradon!

**************************************

FAU kongresis

La lauxvica, cxiujara FAU-kongreso okazis je la fino de majo 1999 en la
vilagxo Wernsdorf apud Berlino. Por plua jaro estis elektita Kunordiga
Komitato kies membroj logxas en Berlino. Rilate la dumonatan gazeton
"Direkte Aktion" (Rekta Agado) oni decidis pri pluraj organizaj sxangxoj
kiuj necesigxis post libervola eksoficigxo de la multjara "fin-redakcio".
(Laux nia strukturo la "fin-redakcio "kunigas la kontribuajxojn de la
unuopaj, diverslokaj fakredakcioj - gxi faras la enpagxigon kaj
prespretigon.) Krome la kongreso decidis okazigi konferencon en auxtuno
1999 pri la perspektivo de la organizo. Tia konferenco cxiukaze estas bona,
sed gxi farigxis ege necesa post kiam konkreta afero disigetis la opiniojn
de la membraro. Tio estas afero kaj organizaciinterna kaj pli largxe
politika. Temas pri tio ke unu kamarado vole nevole heredos post sia patro
malgrandan entreprenon (ekspedejo), en kiu laboras kelkaj dungitoj. Tiuj
cxi ne interesigxas pri kolektivigxo, preferus lukri kaj resti dungitoj.
Nia kamarado ne pretas rezigni pri la heredajxo, do supozeble li baldaux
farigxos entreprenisto. Laux niaj kriterioj li objektive farigxos
kapitalisto, ekhavos mal-samajn interesojn kiel ni, kiuj dependas de la
vendado de nia laborforto. En sindikata iniciato kun klasbatala orientigxo
kiel FAU tiu kamarado ne plu havos lokon. Pri tio regas unuanimeco. Sed
estas multaj aliaj demandoj. Iuj vocxoj postulas la eksigon de la koncerna
kamarado - skribante la vorton kamarado intercitile - alikaze ili mem
forlasos la organizon pro gxia "perdo de klasa orientigxo". Aliaj, ekz. la
loka grupo de la koncerna kamarado (en la urbo Bonn), pretas akcepti lian
membrecon dum provizora tempo dum kiu li igu klara la naturon de sia rilato
al la entrepreno... Tiu grupo volas ankaux mildigi la akrigxintan debaton,
klarigante ke la koncerna kamarado restos amiko - se ne plu kamarado - ecx
se li elektos ekestri la entreprenon. Laux la bonnanoj oni devas malakcepti
la malnovan antauxjugxon ke cxiu kapitalisto estas fia, diabla malhomo dum
cxiu proleto estas bona, solidara estajxo. Speciale en la alte evoluintaj
landoj, ili diras, estas diversaj miksajxoj kaj transiraj formoj, ekz. cxe
"liberprofesiuloj". Sed ie ni devos starigi limon - tio, interalie, estos
tasko de perspektivdona konferenco. Vi povas imagi ke tiu cxi aferon tusxas
multajn aspektojn de nia kompreno de klasbatalo kaj la praktikaj interhomaj
konsekvencoj. Krome, cxe la konferenco estos multaj diskutoj pri la
internaciaj rilatoj de FAU, aparte pri tiuj en la Internacia Laborista
Asocio (ILA). Vidu la tekston "Malagrablajxoj en ILA" sube.

**************************************

Subteni la bazdemokratajn fortojn en Balkanio!

Jam dum pluraj jaroj la Fakgrupo de FAU pri
orienta Euxropo kulturas rilatojn al liberecanoj
 kaj sindikatistoj en la landoj estigxintaj post disfalo de la iama
"socialisma" Jugoslavio. Ek de marto 1999 gxis la fino de la rekta agreso
de NATO kontraux la nuntempa Jugoslavio FAU okupigxis pri diversaj
aktivecoj kontraux la milito de NATO en Jugoslavio. Krom ellaborado de
propra starpunkto kaj produktado de flugfolioj por disdono cxe
kontrauxmilitaj manifestacioj (unu estis en serbokroata lingvo), ni ankaux
starigis retposxtan novajxservon kaj klopodas plifortigi niajn kontaktojn
al bazdemokrataj opoziciaj grupoj en Jugoslavio kaj Balkanio gxenerale.
(Unuopaj FAU-anoj diversmaniere subtenas rifugxintojn, militrifuzintojn,
kunlabor-as en solidarec-projektoj kun unuopaj balkanaj regionoj, ktp.)

La fakto, ke NATO finis sian bombadon kaj okupaciis Kosovon ne signifas
finon de la milito - la milito estas nur provizore haltigita. Ni timas, ke
la potencaj nacioj de Euxropo, al kiu post plurjardeka sindeteno denove
apartenas Germanio, klopodos sekurigi sian influon, se necese per novaj
agresajxoj kaj okupacioj. La interesoj de Usono ankaux ne ekskludas la
eblecon ke gxi denove aplikos grandskalan perfortadon, se konvenos al gxi.
Por kontribui al eksubfosado de la nova militarismo de Germanio FAU
intencas partopreni diversajn rektajn agadojn kontraux pormilitaj
institucioj en Germanio, speciale kaze de nova akrigxo de la situacio....
Jen teksto de flugfolio, kiun FAU disdonadis komence de majo 1999:

HALTIGU LA MILITON!

Depost la 24-a de marto 1999 militaviadiloj de NATO (Nordatlantika
Traktato-Organizo) bomb-adas celojn en la Federacia Respubliko de
Jugoslavio (Serbio, Montenegro, Kosovo kaj Vojvodino). Ek de la komenco de
la milito tiu cxi, siaflanke, alstrebas definitivan solvon de la "Kosova
demando". Por pravigi siajn atakojn kontraux Jugoslavio NATO pretekstas, ke
gxi maltrankviligxis pro la sorto de la alban-etnaj rifugxintoj el Kosovo.
Sed fakte la milito nur pligrandigas iliajn suferojn.

Pro la malefikeco de sia gxisnuna bombado NATO nun demetas la maskon de
homamikeco, deklarante senhonte, ke nun gxia celo estas tutsimple gajni la
militon. Ja okaze de sia 50-jara   jubileo   gxi   volas   denove   montri
  sian "neceson" kaj pravigi sian ekziston. Pro konsideroj de interna kaj
ekstera politiko la cxefa agresanto kadre de NATO, Usono, deziras denove
elpasxi kiel cxiopova "mondpolicisto". La agresa milito bazigxas sur
strategiaj kaj geopolitikaj motivoj, ekz. repusxi la rusian influosferon el
Balkanio, sekurigi vojojn por estontaj petroloduktoj kondukontaj kaspian
nafton okcidenten, fondi militiste gardatajn liberkomercajn zonojn. La
postmilita "rekonstruado" de sudorienta Euxropo, kiun proponadas
politikistoj el "okcidentaj" landoj, bazigxas sur tiaj intencoj.

Vole nevole la milito plifortigas la jugoslavian regximon: cxe multaj homoj
gxi provokas certan "defendan tenigxon", igante ilin partiigxi kun la
regximo de Milosxevicx, kvankam ili gxis tiam ne pensis naciisme. Pro tio
pacistoj en Jugoslavio devas konstati, ke detruigxis la fruktoj de sia
multjara kontrauxnaciisma laboro.

Eble la plej perfida de cxiuj propagandaj mensogoj en tiu cxi milito estas
la provo kredigi al ni, ke estas rilato inter la NATO-intervenado kaj la
forpelado el Kosovo de la alban-etnanoj. La vero estas, ke temas pri du
militoj, tiel ke la agreso de unu partio servas al alia partio por pravigi
ties agreson.

Tiu cxi milito evidentigas, kiom da valoro havas legxoj kaj parlamentaj
institucioj. La germana registaro pekis kontraux la internacia juro, la
propra konstitucio (kiu strikte malpermesas militon kontraux aliaj sxtatoj)
kaj rezolucioj de Unuigxintaj Nacioj (kies Cxarto permesas atakon kontraux
suverena sxtato, nur se tion benas la Konsilio de Sekureco). Politikistoj
de cxiuj pli gravaj germanaj partioj plurfoje faris punendajn agojn laux
difino de la legxoj, kiujn ili mem faris. Sed ili ne devas timi punon. Ne
gravas al ili,  kio estas legxokonforma aux, male, kontrauxlegxa. Gravas
nur, ke ili kaptis la regpovon!

Ne estas hazardo, ke tiun cxi militon komencis "maldekstra" registaro, ke
la "Verduloj" ludis gravan rolon en tio. La Verduloj estigxis kiel pacista
movado, kiu postulis la malfondon de NATO, la germana armeo kaj sxtataj
kasxservoj; gxi ecx postulis la abolon de malliberejoj. Sed kun rekorda
rapideco gxi evoluis gxis tute sxtatkonforma kaj nun ecx militfara partio.
Tiusence gxi brave dauxrigas la tradicion de la socidemokratia partio, SPD,
kiu subtenis  la Unuan Mondmiliton, permesis la postmilitan rearmadon de
Germanio, kaj en 1918/19 ordonis al la polico kaj la armeo pafi kontraux la
ribelema laboristaro, kiun gxi pretekstis reprezenti. Partoprenado en la
sxtata regpovo evoluigas konformajn interesojn. Ne gravas, kiel nomigxas la
partioj, per kiuj sloganoj ili ornamas siajn port-afisxojn aux kiel estas
la rezulto post parlamentaj balotoj, cxar cxiun baloton gajnas... la
registaro.

Naciisma frenezo kaj intergenta malamo estas fenomenoj naturaj nek en
Balkanio, nek en aliaj mondpartoj. Male, ilin kulturas la regantoj por
deturni la atenton de la logxantaroj de akutaj sociaj problemoj. Tiel longe
kiel en sudorienta Euxropo vivas naciismo, militismo kaj teritoria
pligrandigemo flanke de la sxtatoj ne estos vera paco. Pacon devas estigi
la homoj mem, la koncernaj logxantaroj de Balkanio. Pro tio ni subtenas la
sendependajn sindikatojn, virinrajtajn kaj porpacajn grupojn, kiuj laboras
por kreado de liberecaj strukturoj, por venki naciismon en Balkanio.

Ni kuragxigas la homojn en Jugoslavio kaj aliaj landoj faligi siajn
respektivajn nacisxovinismajn elitojn.

**************************************

Malagrablajxoj en ILA

Legantoj, kiuj sekvas la interrilatojn en la anarki-sindikatista Internacia
Laborista Asocio (ILA), eble scias, ke FAU trovigxas en certa konflikto kun
la ILA-Sekretariato (kies sidejo estas en la hispania urbo Granado), kaj
kun la oficiala francia sekcio CNT. La konflikto estigxis pro tio ke FAU
malagnoskis la eksigon de la plimulta franca frakcio "CNT-Vignoles"
[prononcu: vinjól], decidon faritan cxe la ILA-kongreso en decembro 1996.
La rajton malagnoski kongresajn decidojn havas lauxstatute cxiu ILA-sekcio.
(Detaloj pri la tre dubindaj cirkonstancoj de la eksigo legeblas en
"FAU-Gxisdatigo" n-ro 8.)
La situacion komplikis diversaj gxenajxoj, ekz. malsamaj labormanieroj kaj
komprenoj pri federaciismo cxe FAU unuflanke kaj la ILA-Sekretariato
aliflanke. Al plia malagrablajxo kondukis la cxeesto de FAU kaj la usona
sekcio (WSA) cxe internacia sindikatista konferenco, okazigita komence de
junio 1999 en San-Francisko far la tieaj brancxoj de WSA kaj IWW
(Industriaj Laboristoj de la Mondo): dekomence la ILA-Sekretariato
malaprobis kaj akre kritikadis la konferencon. Supozeble gxi cxagrenigxis
pro tio ke gxi mem nek estis la iniciatinto nek estis oficiale invitita
kiel ekskluziva "diplomatia" reprezentantaro de ILA, kiun gxi evidente
sxatus esti.

En aprilo 1999 du anoj de la ILA-Sekretariato mallonge vizitis FAU, sed dum
intersxangxo de opinioj kun interesitaj FAU-anoj en Berlino, Düsseldorf kaj
Kassel estis progreso nek en enhavaj punktoj nek en la labor- kaj
kondut-maniero de la ILA-Sekretariato.
La fakton, ke FAU apud sia kontakto al la oficiala franca sekcio samtempe
kulturas rilatojn al la eksigita "plimulta" frakcio en Francio, taksas kaj
CNT kaj la ILA-Sekretariato kiel impertinentan malrespekton al la koncerna
kongresa decido - ili diras ke tio estas peko kontraux la ILA-Statuto. (La
statute pravigita rajto malagnoski kongresan decidon signifas, ke sekcio ne
devas plenumi decidon; laux interpreto de la ILA-Sekretariato, tiu sekcio
ne rajtas "malhelpi" al aliaj sekcioj plenumi la decidon. Sed la Statuto ne
enhavas ajnan eldirajxon pri tio.) Nuntempe la atmosfero estas tiom
strecxa, ke tiu cxi interpreto povus servi kiel preteksto por eksigo de FAU
cxe la sekvonta ILA-kongreso, kiu okazos supozeble en la jaro 2000. Sed
ankoraux la afero ne estas decidita. En novembro 1999 en Tuluzo okazos
ILA-plenkunsido, cxe kiu ni denove povas interparoli kun la aliaj sekcioj
kaj admoni la ILA-Sekretariaton al lauxmandata sinteno en kelkaj sube
menciitaj demandoj. Krome la francia ILA-sekcio esprimis deziron
renkontigxi kun FAU, kio ankaux estus bonvena okazo por rekta diskuto.
Post pauxzo, kiun kondicxis la vizito de la du ILA-sekretarioj, FAU devas
denove ekigi sian decidofaran procezon. Antaux la "pauxzo" temis pri la
demando cxu FAU alvoku al referendumo en ILA por revoki la nunan
Sekretariaton. Tiun cxi temon ni traktos cxe delegitara renkontigxo en
auxtuno 1999.

Cxi-sube sekvas la teksto sendita al la ILA-Sekretariato kaj cxiuj
ILA-sekcioj en marto 1999 en angla lingvo kaj Esperanto. Reagoj ankoraux ne
venis.

La labormaniero de la ILA-Sekretariato

La cxi-sekva teksto estas provo koncize priskribi kiel la ILA-Sekretariato
por si mem difinas sian laboromanieron. Plejparte la cxi-suba teksto
resumas la pozicion de plimulto de FAU-anoj, kiu estis esprimita cxe nia
tutlanda kongreso kaj du plenumkunsidoj pri internaciaj demandoj en 1998.
Kiel vi eble memoras de niaj lastaj komunikajxoj, FAU trapasis decidofaran
procezon pri la demando, cxu alvoki al referendumo en ILA por revoki la
nunan Sekretariaton. Tiu cxi decidofarado nun estas prokrastita kun
respekto al kelkaj gekamaradoj en FAU, kiuj esprimis deziron estigi
klarecon pri la problemoj rekte kun la Sekretariato, kiun ni invitu cxeesti
unu-du internajn kunsidojn en Germanio. FAU rekomencos la decidofaran
procezon post la vizito de la Sekretariato. Intertempe la cxi-suba teksto
servu kiel resumo de la kritiko, kiun esprimadas multaj FAU-anoj. La teksto
bazigxas sur diversaj lastatempaj eldiroj de la Sekretariato pri sia
labormaniero (en dokumentoj kaj parole cxe la plenkunsido en oktobro 1998
en Italio). Cxi tia teksto eble impresas strange, tamen ni opinias gxin
grava kaj la rimarkigoj komunikendaj, cxar la arbitre elektita labormaniero
de la nuna ILA-Sekretariato klare distingigxas de la labormaniero de
Sekretariatoj en FAU kaj de la antauxaj Sekretariatoj en ILA.

En la Statuto de ILA la taskoj de la ILA-Sekretariato estas reguligitaj en
Parto 8: "Por kunordigi la internaciajn aktivecojn de ILA, por akiri kaj
organizi precizan informadon pri la propagando kaj la lukto en cxiuj
landoj, por plej bone plenumi la decidojn de la internaciaj kongresoj kaj
por zorgi pri cxiuj laboroj de ILA, Sekretariato (...) estas elektita". Pli
ol tio la Statuto ne eldiras.

Laux nia kompreno la Sekretariato de ILA havas similan funkcion kiel
Sekretariato en FAU; gxia cxefa tasko estas kunordigadi la informfluon.
Tiel agadis la ILA-Sekretariatoj dum la lastaj 15 jaroj.

La nova Sekretariato en Granada interpretas tiun cxi alineon de la Statuto
alimaniere. Cxe la plenkunsido en Italio la Sekretariato eldiris la
opinion, ke la bazo de gxia laboro estas la "defendo de la principoj,
taktikoj kaj celoj de ILA". Tion oni sercxas vane en la ILA-Statuto.

La Sekretariato agadas surbaze de tiu cxi propra difino de sia
labormaniero. Laux sia opinio gxi rajtas fari aux publikigi ion ajn, nur se
la faroj akordas kun la SPIRITO de la Statuto kaj decidoj de ILA. Tio
necesigas INTERPRETADON de decidoj.

Kiel ekzemplojn ni menciu cxi tie kvar rimarkojn de la Sekretariato.

a) Sur la interretpagxoj de ILA mankas ligo al la interretpagxoj de FAU.
Kiam ni demandis pri tio cxe la plenkunsido, la Sekretariato sciigis al ni
ke nia interretpagxo enhavas, interalie, ligojn al la pagxoj de organizoj,
kiuj malamike sintenas al ILA. (Oni sciu, cetere, ke estas komento pri tio
en la maldekstra margxeno de nia interretpagxo). La ILA-Sekretariato
konsideras tion dangxera por ILA kaj pro tio ne indikas niajn pagxojn. La
Sekretariato ecx ne konsideris necesa sciigi nin pri tiu cenzuro. Oni notu,
ke ni indikas tiujn cxi ligojn por interesitoj sed samtempe avertas ilin
gardi sin rilate al la tiea enhavo. Ni ne intencas subteni tiujn
organizojn, sed ebligi ke homoj lauxvole ricevu senperajn informojn pri la
propagando kaj aktivecoj de tiaj organizoj. ILA ne faris decidon, kiu
devigus la sekciojn deteni sin de kritikema disdonado de informoj pri tiuj
fontoj.

b) Plenumante peton de la portugala sekcio ASAUL, la Sekretariato NOME DE
I.L.A. verkis du tekstojn, en kiuj gxi akre kritikis la Komunumisman
Konferencon en Portugalio. Kiel oni opinias pri la konferenco estas aparta
afero. Plie gravas en tiu cxi konteksto, ke la Sekretariato ecx ne
ekpensis, ke gxi antauxe demandu la sekciojn, kion ili opinias pri la
konferenco. Ni konstatas, ke kelkaj eldirajxoj en la tekstoj kongruas kun
la Statuto de ILA kaj tial estas subtenataj de FAU, ekz. la malakcepto de
parlamentaj balotoj. Sed certaj pli largxaj politikaj interpretoj kaj
asertoj en la artikoloj kongruas nek kun la ILA-Statuto, nek kun iu ajn
decido de ILA, do ili ege superas la mandaton de la Sekretariato. Same
ekstermandate agis la Sekretariato, publikigante la tekston "On Guard IWA"
("Gardu vin, ILA!"). [POSTRIMARKO, julio 1999: Intertempe la Sekretariato
deprenis la koncernan tekston de la interreta pagxo sur kiu gxi estis
metita.]

c) ILA decidis sendi delegacion al Bangladesxo por evoluigi la rilatojn kun
la tiea Nacia Vestajx-Laborista Federacio (NGWF). La plej bonan kontakton
kun NGWF havis la brita sekcio SF, kiu interalie tradukigis la ILA-Statuton
al la bengala lingvo. Estis logike, ke reprezentanto de SF ricevu la
komision veturi Bangladesxon. Tial ja la madrida ILA-Sekretariato konfidis
al SF tiun taskon. Sed la nova Sekretariato en Granado subite ekdecidis,
male, komisii kamaradojn de la norvega NSF, ecx sen sciigi al SF, ke nun
alia sekcio estas komisiita. Al la demando, kial Bangladesxen ne veturas
membro de SF, komprenanta bone la temaron, la Sekretariato respondis, ke
estas gxia tute propra decido, kiu veturu komisie de ILA.

d) FAU skribis raporton pri la vizito de sia delegacio en Parizo por
intertrakti kun "CNT-F Vignoles" kaj sendis gxin al la Sekretariato por
dissendo al la aliaj sekcioj. Tiam la Sekretariato decidis - sen iu peto
niaflanke - reteni la raporton tiom longe gxis CNT-F/AIT sendis reagon al
nia raporto.

Al ni estas malfacile percepti diferencon inter tiu cxi labormaniero kaj
tiu de Sekretariatoj en hierarkiaj organizoj. Ambauxkaze la Sekretariato
arogas al si mem decidi, kio estas bona kaj gxusta por la respektiva
organizo. Gxi sentas sin libera fari ion ajn, ecx cenzuron.
Ni plurfoje kritikis tiun cxi sintenon kaj atentigis, ke laux nia kompreno
de la Statuto la tasko de la Sekretariato estas cxefe la kunordigado. Tiun
cxi interpretadon indigne malakceptis la Sekretariato, dirante, ke tiukaze
gxi "estus nura leterkesto".
"Por tio oni ne bezonas Sekretariaton", gxi aldonis. Se ni ne konsentas pri
la labormaniero de la Sekretariato, oni diris al ni, unue ni pruvu, en kiuj
aferoj la Sekretariato pekis kontraux la Statuto de ILA.

Laux  ni  estas  grave  en  la  aktuala  disputo  kompreni certan
diferencon en la labormanieroj:

- En FAU Sekretariato reprezentas la decidojn de la organizo kaj kunordigas
la inform-fluon. En tio Sekretariato havas nenian liberon de interpreto.
Gxi ne rajtas el propra bontrovo efektivigi agojn aux deklarojn, pri kiuj
ne estas jam interkonsento; gxi ne rajtas largxe interpretadi decidojn.
Cxi-maniere funkciis ankaux la antauxaj ILA-Sekretariatoj.

- La nuna Sekretariato de ILA sentas sin libera agi iel ajn kaj esprimi iun
ajn opinion nome de la Internacio, se gxi mem opinias, ke gxiaj faroj
konformigxas al la Statuto kaj decidoj de ILA. La plej alta maksimo de la
ILA-Sekretariato estas la "defendo de la principoj, taktikoj kaj celoj de
ILA"; cxio alia submetigxas al tiu cxi maksimo. Laux nia opinio la
Sekretariato kondutas sin kvazaux laux devizo: "Se al ILA ne placxas tio,
kion ni faras, gxi povas ja revoki nian mandaton - gxis tiam estas do en
ordo, kion ni faras".

El tio rezultas, ke sekcio, kiu sentas sin misreprezentita per publikigajxo
aux ago de la Sekretariato, kvazaux mem kulpas pri tio. Gxi devas decidi,
cxu simple silenti aux entrepreni la (senperspektivan) provon alstrebi
revokon de la Sekretariato. La nuna ILA-Sekretariato jam plurfoje klare
montris, ke gxi permesas nenian mezan vojon aux kompromison. Aux gxi simple
ne komprenas ties neceson, cxar gxi estas konvinkita pri la praveco de sia
propra starpunkto.

Ni esperas, ke tiu cxi teksto iom kontribuas al pli bona kompreno pri la
aktualaj problemoj, kiujn FAU spertas kun la ILA-Sekretariato. Cetere, la
cititaj ekzemploj, da kiuj ekzistas pliaj, estas faktoj. Ili bazigxas sur
protokoloj de ILA.
Ni konscias, ke restas kelkaj demandoj respondindaj aux klarigindaj rilate
al aliaj diskuttemoj. Ni klopodos tion fari en letero, kiu sekvos espereble
baldaux.

Kun anarki-sindikatistaj salutoj

Libera Laborista Unuigxo (FAU-ILA)
Internacia Sekretariato

**************************************

Cxesas Esperanto-rubriko

Dum 5 jaroj regule (preskaux cxiunumere) aperas en "Direkte Aktion"
Esperanto-kontribuajxoj - komence estis Esperanto-kurso en germana lingvo,
ek de 1997 rubriko kun auxtentikaj novajxoj en Esperanto. Bedauxrinde pro
manko de tauxga materialo kaj lacigxo de la respondeca kamarado ne plu
aperos tiu Esperanto-rubriko. Haveblas relative malmultaj interesaj
novajxoj en Esperanto kiuj koncernas la anarki-sindikatistan movadon.
Ankoraux validas la "Sobraj konside
roj pri la esperantistigado" en FAU, surpaperigitaj antaux unu jaro en
"FAU-Gxisdatigo" n-ro 8. Oni ne povas atendi iun "trarompon" al largxa
akcepto kaj uzo de Esperanto. Tamen, ne estas tiel ke la por- kaj
peresperanta aktivecoj de FAU cxesos. Male, en venonteco dauxre (sed
malregule) aperos "FAU-Gxisdatigo" kaj estos dissenditaj informoj en
Esperanto kaze de unuopaj gravaj eventoj.

**************************************

Kion volas FAU?

"Ni, anarki-sindikatistoj, celas senauxtoritatan socion konstruatan surbaze
de laboristara memmastrumado. La fundamenta ideo de la anarki-sindikatismo
estas la memdeterminado de homoj en cxiuj vivkampoj. Por efektivigado de
niaj interesoj ni malakceptas centralizajn organizojn, cxar tiaj organizoj
neeviteble pliigos la centralizon kaj hierarkiojn. Por atingi niajn celojn
ne utilas la reprezentuma politiko de etreformemaj sindikatoj, partioj kaj
religiaj unuigxoj. Ni estas simplaj homoj, kiuj vivas de sia laboro. Ni
unuigxas en auxtonomaj grupoj laux ekonomiaj brancxoj, logx- kaj
laborlokoj. Tiuj grupoj unuigxas sur nacia nivelo en FAU kaj internacie en
kadro de ILA."
"Por efektivigi niajn celojn kaj postulojn ni utiligas cxiujn rimedojn de
rekta agado. Al tiaj batalrimedoj apartenas strikoj, bojkotoj, okupacio de
entreprenoj ktp. Ni malakceptas cxian formon de parlamenta politiko, cxar
gxi estas la malo de rekta agado. Unuigxinte en memmastrumantaj organizoj,
ni vidas eblecon forigi la solecon kaj senperspektivecon, batali por
revoluciaj sxangxoj sur liberecama bazo."
"La fundamenta povo de la kapitalisma sistemo radikas en la disponado pri
produktiloj far privatuloj kaj sxtatoj, en la rezultanta cxiutaga
ekspluatado de la laborista klaso. Tial la ekonomio estas la plej grava
kampo de revolucia batalo."
"Porrevolucia agado en la entreprenoj trafas la kapitalismon ne nur
eksterajxe, sed ankaux medole. Tiu agado estos efika nur se revolucia
laboro okazas samtempe en cxiuj vivsferoj, cxar estas rilato inter cxiuj
progresemaj bataloj."
"Ni bonvenigas cxiun, kiu sxatas kunlabori kun ni tiusence."

**************************************

Apernotoj

La redakcia adreso de "FAU-Gxisdatigo" estas:   c/o FVBBB, Schliemannstr.
22, 10437 Berlino, GERMANIO. Telekopiilo: +49-30-444 8398. Retposxto:
GraueMaus@compuserve.com. La nova adreso de la interreta pagxo de FAU
jenas: http://www.fau.org.
Advertisements
This entry was posted in FAU, ILA. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s