Membro de Strik-Komitato en la entrepreno Mercadona brutale tradraŝita [2006]

Membro de Strik-Komitato en la entrepreno Mercadona brutale tradraŝita

sabato 30a septembro 2006

“Tion pro Mercadona”. Tion diris la individuoj atendantaj lin, kiuj nokte surstrate sturmis la sindikatanon JC, membro de la sindikata konfederacio CNT kaj strik-komitatano en la striko kontraŭ la entrepreno Mercadona, dum ili pugne kaj piede batadis lin ĝis kiam senkonscia li ne kuŝis sur sanga flako. Necesis lin preni per ambulanco kaj poste lin kuraci ĉe la Ruĝa Kruco pro krania traŭmo kaj kontuzoj. Ankaŭ necesis suturi vundojn en diversaj partoj de la korpo.

Ĉirkaŭ moktomezo, jaŭdon la 28an de septembro, JC eliris la trinkejon Latino Emoción ĉe la strato Severo Ochoa en la urbo Hospitalet de Llobregat apud sia hejmo. Ĉi tiam kvin homoj sturmis lin dirante : Ĉu vi estas strikanto kontraŭ Mercadona ?. Li klopodis fuĝi kure, sed li estis kuratingita de la agresintoj, kiuj tradraŝis lin ĝis kiam li ne falis vundita kaj senkonscia sur la trotuaron, el kie li estis prenita per ambulanco verŝajne vokata de la najbaroj, kiu translokis lin en la hospitalon de la Ruĝa Kruco, kie li estis kuracita pro krania traŭmo, kontuzoj en la maldekstra skapolo kaj vizaĝa kontuzo, pro kio vundoj devis esti suturitaj. Malgraŭ rimarkinda perdo de sango, la laboristo loĝas hejme en ne grava stato kaj jam prezentis plendon pri la okazintaĵoj en polica komisarejo.

JC membras en CNT, laboras en la loĝistika centro de la entrepreno Mercadona en la vilaĝo Sant Sadurní d’Anoia kaj partoprenas la nedifinitan strikon, kiu komenciĝis la 23an de marto 2006, kiel membro de la strika komitato. JC nek konis la agresintojn nek povas komplete priskribi ilin, sed tamen li asertas, ke ili atendis lin, ke ili agis organizite, ke dum la batado ili diris “Tion vi ricevas pro la striko en Mercadona”, kaj ke laŭŝajne du el ili estas hispanoj kaj la ceteraj el la Dominika Respubliko.

Post la 28a de septembro, kiam CNT sanĝis la strategion kaj trasnformis la nedifinitan strikon en parttempan, kiu efektiviĝas de la 22a horo ĉiu-ĵaŭde ĝis la 22a horo vendrede, krom tiu ĉi rekta agreso, ankaŭ du pliaj membroj de la strik-komitato estis maldungitaj kun la preteksto de maldiciplino, ago kiu konsistigas klaran ekzemplon de kontraŭ-sindikata subpremo. Spite ĉion, ĉiusemajne aliĝas novaj laboristoj al la striko, kvankam la entrepreno daŭrigas alvoki la strikantojn kaj aliajn kun ili simpatiantajn laboristojn por oferi konsentitajn maldungojn kontraŭ grandaj sumoj de mono, tiel ankaŭ por anstataŭigi ilin per aliaj laboristoj venintaj el aliaj lokoj, kiuj estas pagataj bonege.

La sinsekvan sabaton, la 30an de septembro, okazis manifestacio en la stratoj de Barcelono, komenciĝinta je la 18a horo en la placo Universitat, kun pli multnombra partopreno, kaj dum kiu oni publike diskonigis kio okazis al la strikantoj.

Aldone al tio, CNT intensigos la protestojn kontraŭ Mercadona en la tuta hispana ŝtato, lanĉos internacian solidarecan alvokon, kaj anoncis, ke la striko daŭros ĝis kiam la laboristoj ne atingos siajn celojn : redungo de la maldungitoj, ĉeso de la labora persekuto, utiligo de la normoj pri laboraj higieno kaj sekureco, agnosko de la sindikata sekcio de CNT en Mercadona, respekto de la sindikata libereco kaj aliaj malgrandaj plibonigoj, ekzemple, ke oni pagu pro la tempo dum kiu ili manĝas sandviĉon meze de la labortago.

Ĵurnalo Solidaridad Obrera (Laborista Solidareco)

www.cnt.es/soliobrera

==============

CNT agas esperante

Aktivuloj de la sindikato CNT amasiĝis la 13an de aŭgusto antaŭ vendejo de la ĉeno Mercadona en la turisma Calella de la Costa, por montri sian solidarecon kun maldungitaj laboristoj. Dum la agado, la sindikatanoj elmontris tol-afiŝon en la angla, germana, franca kaj esperanto por ne lasi indiferentaj la turistojn.cnt maresme

[KEA, NUMERO 335 (101), KVINA EPOKO,  JULIO-SEPTEMBRO 2005]

Advertisements
This entry was posted in Laborista Solidareco, NKL and tagged , , , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s