La Akva Kampajno en NordIrlando

La brita registaro puŝas antaŭen siajn planojn por reformo de akvo kiun kaŭzos amasan senlaborecon, degenerigon de servadoj, kaj bazon de prezpostulo por la utileco de akvo. Akvaj prezoj por Nord-Irlando estos inter la plej altaj en la Unuiĝinta Regno (UR), ĉar la Departemento por Regiona Disvolvo preparas sin por pag-reĝimo, kiun celas igi la ĉi tiean akvan servon ‘financie memstara’.

La sistemo verŝajne estos bazita laŭ valoro de loĝejoj sen esceptoj. Oni sugestis rabaton po 25% por senlaboruloj dum oni pligrandigos la pagigojn por subvencii ĉi tiun ‘helpon’. Fakte, helpo de plej malriĉajn kaj plej vundeblajn en nia socio ne estas la celo, sed konverse estas skeptika manipulado por provi sekurigi pligrandan publikan kaj politikan konsenton. Pagoj estos plej altaj en la UR – ne forgesu ke kloakaĵaj kaj akvaj pagoj en Scotlando estas proksimume £1300 jare! Intertempe, la ĉefo de nova Akva Servado gajnas salajron de £150,000 plus krom-salajroj por certigi, ke oni puŝas antaŭen tiun programon.

La nombro da maldungotoj eble estos proksimume 900. La centrigo de servoj plue erozios servojn en ektsteraj kaj kamparaj regionoj. Ni devas agadi nun kaj aktive amasigi kampanjon tra laboristaj komunumoj por venki la akvan imposton. La kapimposto de Thatcher kaj pli lastatempaj provoj devigi akvajn pagigojn en Sud-Irlando estis venkitaj per amasa rekt-agado kaj amasa ne pago. Nur tia kampanjo venkos la akvajn impostojn ĉi tie. Laboristuloj ne povas ŝpari monon pagi akvon dufoje (neglektu mensogojn, ke ni ne pagas por nia akvo – ni jam pagas per lokaj impostoj!).

Ni ne povas subvencii privatigon. Ni ne eblas pagi. Ni ne volas pagi! Tiel la klara mesaĝo de la akva kampajno devas esti.

http://workersesperantoassociation.blogspot.com/2007/05/new-la-akva-kampajno-en-nordirlando.html

Advertisements
This entry was posted in Laborista Solidareco, NordIrlando. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s