Valencia : 7a Ekspozicio de la anarkiisma libro [2007]

De la 18a ĝis la 22 de aprilo, Valencia Esperanto-Junularo partoprenis en la 7a Ekspozicio de la Anarkiisma Libro, ĉiujare organizita en Valencio de la kultura grupo “Al Margen”.
Temas pri libro-foiro, kie partoprenas multaj lokaj kulturaj asocioj, alternativaj muzik distribuejoj kaj diversaj regionaj grupoj de la liberecana sindikato CNT. La budon prizorgis dum tiuj kvin tagoj Raúl Salinas, Joan Català kaj Josep Enric Peres i Blesa. VEJ spertis bonegajn momentojn, en kiuj oni konis novajn interesitojn, kiuj proponis
prelegojn kaj kursojn por siaj kulturaj grupoj. En la budo troviĝis esperantaj verkoj, flugfolioj, vortaroj kaj pluraj muzikaj KDoj, kiuj vekis la atenton de la publiko. Sendube
estis pozitiva montrado de la esperanta movado kaj ni jam vidas, ke ĝi estis fruktodona,
ĉar du semajnojn poste oni organizis rondan tablon en la kulturdomo Ca Revolta kaj prelegon en mezlernejo en Castelló de la Ribera; julie okazos ateliero de esperanto en Benicàssim kaj ankaŭ multaj homoj partoprenos
en la SPR en Marina Baixa.

vej

Advertisements
This entry was posted in NKL and tagged , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s