RIBELA SOLIDARO

El malliberejo en Aĥeno, Gabriel Pombo da Silva kaj Marco Camenish, el malliberejo en Svisio, ekproponis malsatstrikon, de la 20a de decembro 2009 ĝis la 1a de januaro 2010, kiel ribela amgesto memore al ĉiuj gekunuloj kiuj perdis la vivon aŭ la liberon dum la lukto. Tiun proponon sekvis ribelanareto da gekaptitoj en diversaj malliberejoj tra la mondo kaj tio estas praviga ago rigardante la kreskantan internaciigon de la neformalan anarĥiistan lukton okazintan en kelkaj sudamerikaj landoj, la grekan ribeladon, la italajn gekunulojn kiuj suferas subpremon kaj persekuton, la diversajn luktojn kontraŭ malliberejoj en Germanio, Francio, Italio, Grekio kaj Hispanio ; kaj rigardante Tamaran, anarĥiista kunulino ĵus kaptita, la reziston de la mapuĉa popolo kontraŭ la ŝtatoj ĉilia kaj argentina kaj kontraŭ la grandaj transnaciaj kompanioj de la internacia kapitalismo ; rigardante la diversajn meksikajn komunumojn starantajn kontraŭ tiu latenta kaj gentomurda milito kaj rigardante finfine ĉiujn homojn kiuj luktas kontraŭ kapitalismo kaj rezistas. Solidaraj elmontroj fruaperis.

En Hispanio, dum la jarfina festado, okazis kelkaj agoj apoge la gekaptitojn. Al komunikoj kaj alvokoj en Eŭskio, oni devas aldoni la tradiciajn torĉomarŝojn por la katalunaj politikaj gekaptitoj kaj tiujn okazintajn ĉiun jarfinon memore al gekaptitoj aŭ petante la malfermon de la koncentrejojn por enmigrintoj, en diversaj urboj tra la hispana ŝtato.

AMADEU CASELLAS NE KOMENCOS LA MALSATSTRIKON ANONCITAN EN SIA LASTA KOMUNIKO. La kampanjo por lia liberigo daŭras : 23an de januaro 2010 en Ateneu Popular de Nou Barris URĜA : vendredon la 15an de januaro 2010, nova aŭdienco en la Alta Tribunalo de Usono, pri la peto far la prokurorejo el Filadelfio ekzekuti senaŭdience MUMIA ABU-JAMAL-on.

Advertisements
This entry was posted in Ruĝa kaj Nigra Solidareco. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s