Alvoko por la socialismo!

Gustav Landauer (1870 – 1919)

Alvoko por la socialismo!

Dediĉita al mia edzino Hedwig Lachmann

Esperantigita en Decembro 2005 laŭ la 2a, revolucia eldono el 1919

Korektenda malneto Januaro 2006

1.

Kiu alvokas por la socialismo, tiu devas opinii, ke socialismo estas afero, kiu ne, kiu apenaŭ, ankoraŭ ne aŭ ne plu estas en la mondo. Oni povus kontraŭdiri: „Kompreneble la socialismo, la socialisma socio ankoraŭ ne estas en la mondo. Ĝi ankoraŭ ne ekzistas, sed ekzistas strebadoj por atingi ĝin; komprenoj, ekscioj, instruoj, kiel ĝi venos.“ Ne, ne tia socialismo estas celata, por kiu estas alvokate tie ĉi. Sub socialismo mi, kontraŭe, komprenas tendencon de la homa volo kaj komprenon pri kondiĉoj kaj vojoj, kiuj kondukas al la plenumo. Kaj vere mi diras: apenaŭ iom, same malbone kiel iam, jam ekzistas tiu ĉi socialismo. Pro tio mi parolas al ĉiu, kiu volas aŭskulti min, kaj esperas, ke mia voĉo penetros finfine ankaŭ al iuj, al multaj, kiuj ne volas aŭskulti min, alvokas por la socialismo.

Kio ĝi estas? kion volas la homoj, kiuj diras socialismo? kaj kio estas tio, kion oni hodiaŭ nomas tiel? Sub kiuj kondiĉoj, en kiu momento de la socio – tiel oni kutime diras – ĝi povas fariĝi realeco?

La socialismo estas strebado, helpe de idealo krei novan realecon. Tio devas esti dirita unue; eĉ se la vorto idealo ricevis malbonan famon per malgloraj trompistoj kaj malhonoraj malfortuloj, kiuj nomas sin idealistoj, kaj sekve per filiŝtoj kaj sciencoadoraĉantoj, kiuj ŝatas nomi sin realistoj. En tempoj de la malprogreso, de la malkulturo, de la senspiriteco kaj de la mizero la homoj, kiuj suferas ne nur ekstere, sed antaŭ ĉio interne sub tiu ĉi stato, kiu ĉirkaŭas ilin kaj volas kapti ilin mem ĝis en ilian kernon, en ilian vivon, en ilian pensadon, sentadon kaj voladon – ili devas havi idealon. Ili havas komprenon pri tio malinda, subprema, humiliga de sia situacio; ili havas nedireblan naŭzon pri la mizereco, kiu ĉirkaŭligas ilin kiel marĉo, ili havas energion, kiu pelas antaŭen, kaj do sopiron je la plibono, kaj el tio leviĝas por ili en alta beleco, en perfekto bildo de bona, de pura kaj frukta, de ĝojodona maniero de la kunvivado de la homoj. Ili vidas per grandaj, ĝeneralaj trajtoj antaŭ si, kiel povas esti, se malgranda, pli granda, tre granda parto de la homoj tiel volas kaj agas, se tuta popolo, tutaj popoloj interne ardante komprenas tiun novan kaj efikas al la ekstero, al la plenumo; kaj nun ili ne plu diras: povas esti tiel; sed ili diras: ĝi okazu, devas tiel okazi. Ili ne diras – kiam ili havas nur komprenon pri la konata al ni historio de la homaj generacioj, tiam ili ne diras: tiu ĉi idealo devas tiel nuda, tiel elpensita, tiel elkalkulita, kiel ĝi troviĝas sur la papero, fariĝi realeco. Ili bone scias: la idealo estas la plej lasta, la plej ekstrema de belo kaj ĝojvivado, kiu staras antaŭ ilia menso, ilia spirito. Ĝi estas peco da spirito, ĝi estas racio, ĝi estas penso. Sed neniam la realeco tute egalas al la pensoj de unuopaj homoj; estus eĉ enue, se estus tiel, se ni do havus la mondon duoble: unu fojon en la antaŭanta penso, la duan fojon en la ekstera mondo tute sama. Tiel estis neniam, kaj neniam tiel estos. Ne la idealo fariĝas realo; sed per la idealo, nur per la idealo en tiuj niaj tempoj fariĝas nia realo. Ni vidas ion antaŭ ni, malantaŭ kiu ni vidas nenion eblan plu, nenion pli bonan; ni ekvidas la plej ekstreman kaj diras: Tiun ĉi mi volas –! Kaj nun ĉio estas farata por krei ĝin; do – ĉio! La unuopulo, super kiun ĝi venis kvazaŭ revelacio, serĉas por si kamaradojn; li trovas, ke tie estas aliaj, super kiuj ĝi venis en la spirito, en la koro jam kiel ŝancelo kaj fulmotondro; ĝi troviĝas en la aero por liaj similuloj; li trovas denove aliajn, kiuj nur duondormetis, super kies komprenado kuŝis nur io kiel fajna haŭteto, super kies energio kuŝis nur malforta lamiĝo; ili nun estas kune, la kamaradoj serĉas por si vojojn, ili parolas al pluraj, al la amasoj en la grandurboj, en la malpli grandaj urboj, en la vilaĝoj; la ekstera bezono helpas veki la internan; la sankta malkontenteco ektremas kaj ekmoviĝas; io kiel spirito – spirito estas komuna spirito, spirito estas interligo kaj libereco, spirito estas homligo, ni baldaŭ vidos ĝin ankoraŭ pli klare – spirito venas super la homojn; kaj kie estas spirito, tie estas popolo, kie estas popolo, tie estas kojno, kiu antaŭen puŝas, estas volo; kie estas volo, tie estas vojo; la proverbo estas ĝusta; sed vere nur tie estas vojo. Kaj fariĝas ĉiam pli kaj pli lume; ĉiam pli kaj pli profunde ĝi penetras; ĉiam pli kaj pli alte leviĝas la vualo, la reto, la marĉa teksaĵo de la obtuzo; popolo kunligas sin, la popolo vekiĝas: okazas faroj, okazas faro; ŝajnaj baroj estas rekonataj kiel nenio, super kiun oni facile saltas, aliaj baroj estas levitaj per unuigita forto; ĉar spirito estas sereno, estas forto, estas movado, kiu ne, kiu per nenio en la mondo lasas sin halti. Tien mi volas –! El la koroj de la unuopuloj eksplodas tiu ĉi voĉo kaj tiu ĉi dezirego en sama, en unuigita maniero; kaj tiel estas kreata la realo de la nova. Ĝi estos alia, finfine, ol estis la idealo, simila al tiu ĉi, sed ne egala. Ĝi estos pli bona, ĉar ĝi ne plu estos revo de la antaŭsentantoj, de la sopiroplenaj kaj de la doloroplenaj, sed vivo, kunvivo, sociovivo de la vivantoj. Estos popolo; estos kulturo, estos ĝojo. Kiu scias hodiaŭ, kio estas ĝojo? La amanto, kiam li mem koncentrita scias sin esti sia amo, en malhela aŭ hela sentadoj kiel la esenco de ĉio, kio estas vivo kaj generas vivon; la artisto, la kreanto dum malofta horo sola kun la amiko, la egala, aŭ kiam li en la menso kaj en la plenumo antaŭkonceptas la belecon kaj la plenecon, kiu iam estu viveco kiel popolo; la profeta spirito, kiu antaŭkuras la jarcentojn kaj certas pri la ĉiamo. Kiu kroma hodiaŭ konas ĝojon, kiu nur scias, kio estas tute granda, rava ĝojo? Hodiaŭ neniu; jam de longa tempo neniu; je kelkaj tempoj tutaj popoloj estis kaptitaj kaj pelataj de la spirito de la ĝojo. Ili estis tiaj dum la tempo de la Revolucio; sed ne estis sufiĉe da heleco en ilia muĝado; estis tro multe da mallumo kaj fumo en ilia ardo; ili volis, sed ili ne sciis, kion; kaj la honoraviduloj, la politikantoj, la advokatoj, la interesitoj denove malbonigis ĉion, kaj la senspiriteco de la avido kaj de la despoteco forfluigis tion, kio volis pretigi la spiriton, kio volis kreski ĝis la popolo. Ni havas ankaŭ hodiaŭ tiajn advokatojn, eĉ se ili ne estas nomataj advokatoj; ni havas ilin, kaj ili havas kaj tenas nin. Ni gardu nin; ni estas avertitaj, avertitaj de la historio.

2.

Socialismo estas la vola tendenco de unuigitaj homoj, pro idealo krei novon.

Ni rigardu do, kio estas la malnova, kiel aspektas la ĝisnuna, nia tempo. Ne nur nia tempo en la senco de nuno, de kelkaj jaroj aŭ jardekoj; nia propra tempo: almenaŭ kvarcent jaroj.

Ĉar ni encerbigu, ni diru tion tuj en la komenco: estas granda, vaste etendiĝanta afero pri la socialismo; ĝi volas helpi, konduki malleviĝantajn generaciojn de la homoj denove en la alton, al la florado, al la kulturo, al la spirito kaj per tio al la ligo kaj al la libereco.

Tiaj vortoj sonas malbone en la oreloj de la profesoro kaj traktaĉoverkisto, ili malplaĉas ankaŭ al tiuj, kies pensado estas impregnita de tiuj koruptistoj, kiuj eldonas tiun instruon: ke la homoj, kaj tute same ja ankaŭ la bestoj, la plantoj, la tuta mondo estadas en daŭra progresado, en suprenmovado de tute sube al tute supre; ĉiam plu kaj plu, el la plej profunda infera koto ĝis al la plej altaj ĉieloj. Kaj ke tiel do la absolutismo, la servuteco, la sinprostituado, la kapitalismo, la mizero kaj degenero, ĉio tio estas nur etapoj, la progresoŝtupoj sur la vojo al la socialismo. Ni sekvas tie ĉi al neniaj tiaj onidire sciencaj ĥimeroj; ni vidas la mondon kaj la homan historion alie; ni diras ĝin alie.

Ni diras, ke la popoloj havas siajn florotempojn, siajn kulminojn de kulturo, kaj ke ili denove malsupreniras de tiuj pintoj. Ni diras, ke niaj popoloj de Eŭropo kaj de Ameriko de longa tempo – proksimume ek de la malkovro de Ameriko – estas malleviĝintaj popoloj.

Popoloj venis en florotempon kaj tenas sin en ili tiam, kiam ili estas superfortitaj de spirito. Tio denove sonas malbone en la oreloj de tiuj, kiuj hodiaŭ nomas sin socialistoj kaj kiuj ne estas tiaj, kiujn ni ĵus videtis en ilia darvinisma kostumo kaj kiujn ni nun povus rigardi anoj de la tiel nomata materialisma historia kompreno. Sed tio nur poste; ni devas nun pluiri, kaj la marksismon ni ankoraŭ renkontos sur niaj vojoj kaj kaptos ĝin kaj diros al ĝi rekte, kio ĝi estas: la pesto de nia tempo kaj la malbeno de la socialisma movado!

Estas la spirito, la spirito de la pensantoj, la spirito de la supervenkitoj de la sento, de la grandaj amantoj, la spirito de tiuj, en kiuj la memsento kaj la amo kunfandiĝas al la granda ekkono de la mondo, la spirito gvidis la popolojn al la grandeco, al la ligo, al la libereco. Tiam eksplodis el la unuopuloj kiel memkompreneblaĵo la deviga devado, ligi sin al komunaĵo kun la homfratoj. Jen estis la socio el socioj, la komuneco el volonteco.

Kiel la homo alvenis al la saĝo, al la ekkono, tiel oni ja demandas, eliri el sia unuopeco, kunligi sin kun la sampopolanoj al malgrandaj, poste al pli grandaj asocioj?

Tiu ĉi demando estas stulta kaj povas esti demandata nur de profesoroj de malsuprenirantaj tempoj. Ĉar la socio estas same aĝa kiel la homo; ĝi estas la unua, la donita. Kie ajn ekzistis homoj, ili estis kunligitaj en hordoj, en klanoj, en triboj, en gildoj, ili kune migradis, ili kune loĝadis kaj kune laboradis. Estis unuopaj homoj, individuoj, kiuj estis kunligataj per komuna spirito (ankaŭ tio, kion oni ĉe bestoj nomas instinkto, estas komuna spirito), kiu estas natura sed ne surmetita devigo.

Sed tiu ĉi natura devigo de la liganta eco, de la komuna spirito bezonis ĝis nun en la konata al ni homa historio ĉiam eksterajn formojn: religiajn simbolojn kaj kultojn, kredoimagojn kaj preĝoregulojn aŭ tiaspecajn similaĵojn.

Tial la spirito en la popoloj ekzistas ĉiam kune kun la malspirito, la profunda pensado de la simbolo ĉiam kune kun la opiniado de la superstiĉo; super la varmon kaj amon de la liganta spirito venas la rigido kaj malvarmo de la dogmo; anstataŭ la vero de tio, kio estas suprenigita el tia profundo, ke oni povas diri ĝin nur per bildo, metas sin la sensenceco de la laŭvorteco.

Kaj al tio aldoniĝas ankaŭ la ekstera organizo: la eklezio, kaj la organizoj de ekstera devigo de profana speco fortiĝas kaj elkreskas ĝis danĝero: la servuto, la feŭdalismo, la multaj instancoj kaj superaj aŭtoritatoj, la ŝtato.

Jen ruiniĝas, rapide aŭ malrapide, la spirito de la popoloj, super la popoloj, la memkomprenebleco, kiu fluas el la unuopuloj kaj kiu kondukas ilin al la ligo. La spirito retiras sin en la unuopulon. Estis unuopuloj, interne potenculoj, reprezentantoj de la popolo, kiuj naskis ĝin al la popolo; nun ĝi vivas en unuopuloj, geniuloj, kiuj konsumas sin en sia tuta potenceco, kiuj estas sen popolo: soliĝintaj pensantoj, poetoj kaj artistoj, kiuj staras senapoge, kvazaŭ senradikigitaj en la aero. Kiel el sonĝo el pralonge forgesitaj tempoj ili kelkfoje estas tuŝataj: kaj tiam ili per reĝa gesto de la malvolo forĵetas la liron kaj ekprenas la trumpeton, parolas el la spirito al la popolo kaj pri la estonta popolo. Ilia tuta koncentriĝo, ilia tuta formo, kiu estas viva en ili per potenca doloreco kaj ofte multe pli forta kaj pli larĝa, ol povas suferi iliaj korpo kaj animo, la sennombraj figuroj kaj la koloreco kaj la svarmado kaj interpuŝiĝo de ritmo kaj harmonio: ĉio tio – aŭskultu vi, artistoj! – estas mortigita popolo, estas viva popolo, kiu kolektis sin en ili, kiu estas entombigita en ili kaj relevos sin el ili.

Kaj apud ili ekestas aliaj unuopuloj, kiujn izolis miksaĵo el spirito kaj senspiriteco: despotoj, riĉecavidistoj, homfarmistoj, landrabistoj. En tiaj komencoj de la subira kaj transira tempo, kiujn reprezentis al ni plej pompe la renesanco – la komenciĝanta baroko –, tiuj uloj havas ankoraŭ multajn trajtojn de la spirito, kiu estis dispelita kaj ankaŭ en ili parte rekolektita; kaj ili havas en sia tuta impeteco kaj potenco ankoraŭ trajton de la melankolio, de la rigido kaj fremdo, de la netera kaj vizia, tiel oni preskaŭ volas diri ĉe kelkaj de tiuj fenomenoj, kiu rakontas, ke ankaŭ en ili vivas fantomaĵo, kiu estas pli potenca ol ili mem, enhavo, al kiu la vazo de la izolanta personeco estas tro malvasta. Kaj tute, tute malofte ankaŭ iu el ili vekiĝas, kiel el sovaĝa sonĝo, kaj li ĵetas la kronon for de si kaj grimpas sur la monton Ĥorebo, por serĉrigardi sian popolon.

Kaj foje venas la miksitaj naturoj, ĉe kies lulilo la feino longe ŝanceliĝis: ĉu ŝi kreu el li grandan konkeriston, grandan heroon de la libereco, geniulon de la pensado kaj de la vaganta fantazio aŭ grandkomerciston: viroj kiel Napoleono kaj Ferdinando Lassalle.

Kaj al tiuj izolitaj malmultaj, en kiujn fuĝis la spirito kaj la potenco kaj la riĉeco, respondas la izolitaj unu de la alia, la atomigitaj multaj, al kiuj restis nur la senspiriteco kaj la dezerto kaj la mizero de la amasoj, kiel nomiĝas la popolo, sed kiuj estas nur aro da forŝiritoj, elmetitoj. Forŝirite, en melankolia fremdeco, la unuopuloj, malmultaj, en kiuj estas entombigita la popola spirito, ankaŭ se ili scias nenion pri ĝi. Forŝirite, en bezono kaj mizero dispecigitaj, la amasoj, en kiujn la spirito devas reenflui, se ĝi kaj la popolo denove kunvenu, denove fariĝu vivaj.

La morto estas la atmosfero inter ni; ĉar kie ne estas spirito, tie estas morto; la morto rampis trans nian haŭton kaj penetris ĝis en nian karnon; sed en ni, en nia kaŝiteco, en nia plej sekreta kaj profunda, en nia sonĝo, en nia sopiro, en la figuroj de arto, en la volo de la volantoj, en la penetra rigardo de la rigardantoj, en la faroj de la farantoj, en la amo de la amantoj, en la malespero kaj braveco, en la anima premiteco kaj ĝojo, en la revolucio kaj en la ligo: tie loĝas la vivo, la potenco kaj la gloro; tie estas kaŝita spirito, estas generata spirito, kiu eksplodos kaj kreos popolon kaj belon kaj komunon.

La tempoj de la homaro, kiuj brilas plej bele en la postaj generacioj, estas tiuj, kiam tiu ĉi tendenco de la iom-post-ioma forfluo de la spirito el la popolo en la ravinoj kaj kavaĵoj de soliĝinte starantaj personoj jam ĵus komenciĝis, sed ne jam longe progresis: kiam la komuna spirito, la socio de la socioj, la intertavoliĝo de la multaj kreskintaj el la spirito ligoj staras en plena forto, sed kiam aldone al tio jam kreskis la geniaj personecoj, kiuj tamen estas ankoraŭ nature mastritaj de la granda spirito de la popolo, kiu tial ankaŭ ne konas la banalan algapadon de iliaj grandaj faroj, sed akceptas ilin kiel naturan frukton de la kunvivado kaj ĝojas pri ili kun sanktaj sentoj, sed ofte transdonas apenaŭ la nomojn de la farintoj al la postaj generacioj.

Tia tempo estis la florotempo de la greka popola vivo; tia tempo estis la kristana mezepoko.

Tie estis neniu idealo; tie estis realo. Kaj tiel ni vidas apud ĉio tio alta, tio volonta, tio spiriteca ankoraŭ la restaĵoj de antaŭa, jam la komencojn de posta potenco de la ekstera, de la perforteco, de la surmetita devigo, de la ŝtato. Sed la spirito estis pli potenca; ja, ofte ĝi saturis kaj beligis eĉ tiajn instituciojn de la perforto kaj de la dependeco, kiuj en la tempoj de la ruiniĝo fariĝas abomeno kaj teruro. Ne ĉio, kion la bona historiistoj nomas sklaveco, ĉiam kaj plenplene estis „sklaveco“.

Tie ne estis idealo, ĉar estis spirito. La spirito donas sencon, sanktigon, konsekron al la vivo; la spirito kreas, generas kaj saturas la estantecon per ĝojo kaj forto kaj beateco; la idealo forturnas sin de la estanta, al la nova; ĝi estas sopiro al la estonteco, al la pli bona, al la nekonata. Ĝi estas la vojo el la tempoj de la kadukiĝo al nova kulturo.

Sed tie ĉi oni devas diri ankoraŭ unu aferon. Antaŭ tiuj ĉi tempoj de la brila alteco, kiuj jam staras sur la turnopunkto, ekzistis, ne unu solan fojon en la tiel nomata evoluo, sed ĉiam denove en la leviĝo kaj malleviĝo de la sinsekvaj kaj sinmiksaj popoloj, aliaj periodoj. Ankaŭ tie estis liganta spirito, ankaŭ tie estis komuna vivado en volonteco, el natura devigo de la reciproka aparteneco. Sed ne levis sin brilantaj en ĉiuj detaloj per beleco, kunkreskintaj en harmonio kaj aparteco katedralaj turoj en la ĉielon, kaj neniuj portikoj staris en trankvila sekuro kontraŭ la bluo de la ĉielo. Tie estis pli simplaj ligoj; ankoraŭ neniuj personecoj de genia individueco estis la reprezentantoj de la popola spirito; estis primitiva, komunisma vivado. Estis – kaj estas – multaj jarcentoj kaj ofte jarmiloj de relativa stagnado – stagnado, aŭskultu tion, ho kleraj kaj liberalaj samtempuloj, por tiuj tempoj, por tiuj preskaŭ ankoraŭ apud ni vivantaj popoloj estas signo de ilia kulturo; progreso, kion vi nomas progreso, tiu senĉesa ŝanĝiĝo kaj ŝanceliĝo, tiu rapida laciĝo kaj neŭrastena, mallongspira ĉasado de la nova, se nur ĝi estu nova, progreso kaj la ligitaj al tio frenezaj ideoj de la evoluopraktikistoj kaj la maniista kutimo, ĉe la alveno jam diri adiaŭ, progreso, tiu malkonstanta sentrankvilo kaj urĝo, tiu nekapablo ripozi kaj tiu vojaĝofebro, tiu tiel nomata progreso estas simptomo de niaj malnormalaj statoj, de nia malkulturo; kaj ion tute alian ol tiajn simptomojn de nia malsaniĝo ni bezonas, por eliri el nia malsaniĝo – estas kaj estis, mi diras, tempoj kaj popoloj de la prosperanta vivado, tempoj de la tradicio, de la epopeo, de la terkultivado kaj de la kampara metiado, sen multa elstara arto, sen multa skribita scienco. Tempoj, kiuj estas malpli brilaj, metas al si malpli multajn monumentojn, tombojn ol tiuj kulminotempoj, kiuj estas tiel belegaj, ĉar jam iliaj heredantoj estas kune kun ili kaj travivas sian ankoraŭ miroplenan junecon: tempo de envere longa kaj larĝa, preskaŭ plezura vivado. Tie ankoraŭ ne estis la memkonfida spirito kun magia venkoforto, kiu estis jam apartiĝonta por iri kiel alta mesaĝo trans la landojn kaj devigi la animojn sub sian potencon. Ankaŭ tiuj tempoj estis; ankaŭ tiuj popoloj estas; kaj ankaŭ tiaj tempoj denove venos.

Dum tiaj tempoj la spirito aspektas kvazaŭ kaŝita; oni rekonas ĝin, se oni esplore rigardas, preskaŭ nur per ĝiaj manifestadoj: per la formoj de la socia vivado, per la ekonomiaj institucioj de la komuno.

En la plej unuajn, en la primitivajn komencojn, la antaŭŝtupojn de tiuj tempoj la homoj ĉiam denove eniris, se ili savis sin el ankoraŭ pli fruaj tempoj de la kadukiĝo, de la senspiriteco, de la tiraneco, ekspluatado kaj ŝtata potenco, ofte kun helpo de popolgrupoj, kiuj en tiu stato de prospera trankvilo malrapide movis sin trans la tero al novaj lokoj kaj el la malhelo de la nekonata, de la foro nove kaj sane envenis en ilin. Tiel la romianoj kaj helenoj de la malfrua imperiestra tempo estis mergitaj en tiun junofonton kaj fariĝis denove infanoj, denove primitivaj kaj maturaj por la nova spirito, kiu samtempe venis el oriento super ilian vivon. Por tiu, kiu kunsentas kun la homaro, ĝiaj ĉiama malleviĝo kaj ĉiama leviĝo, ekzistas apenaŭ io pli emocianta, samtempe animtorturanta kaj levanta al preskaŭ infane pia firma espero, ol la verkoj de la frubizanca arto, kiujn oni ja povus samprave nomi malfru-grekaj. Tra kia pereo kaj tra kia nekredebla restarigo, tra kia teruro kaj tra kia animsufero trairis tie generacioj, ĝis kiam ili el la mode eleganta formalismo kaj la mortomalvarmo de la virtuozeco venis al tiu preskaŭ horortremiga korintimeco, al tiu infana simpleco, al la nekapablo plu vidi ĝuste ĉion materian! La virtuozeco de okulo kaj mano pluheredigus sin de generacio al generacio en arto kaj metio, se la animo ne elkraĉus ĝin kiel malpuraĵon kaj galon. Kiaj esperoj, kiaj profundaj konsoliĝoj kuŝas por ni en tia turmente sereniga vidaĵo, por ĉiuj, kiuj povas lerni el tio, ĉar ili scias: nenia progreso, nenia teĥniko, nenia virtuozeco alportos al ni savon kaj benon; nur el la spirito, nur el la profundo de nia interna sufero kaj de nia interna riĉeco venos la granda ŝanĝo, kiun ni hodiaŭ nomas socialismo.

Sed por ni ekzistas nenio tiel fora, tiel nekonata, neniu subito kaj surprizo plu el la malhelo ie ekstere en la mondo. Nenia analogio de la pasinteco plu povas esti tute trafa por ni: la tersurfaco estas konata al ni, ni havas la manon sur ĝi kaj la esplorantan rigardon ĉirkaŭ ĝi. Popoloj, kiuj ankoraŭ antaŭ jardekoj estis disigitaj de ni kiel per jarmiloj – japanoj, ĉinoj – fervore laboras pri tio, ŝanĝi sian stagnadon kontraŭ nia progreso, sian kulturon kontraŭ nia civilizacio. Aliajn malgrandajn popolojn de tiu ŝtupo ni ekstermis aŭ depravaciis per kristanismo kaj alkoholo. El ni mem ĉi-foje devas veni la renovigo, eĉ se estas kredinde, ke popoloj de pli nova mikso kiel la amerikanoj, popoloj de pli malnova ŝtupo kiel la rusoj, la hindoj, eble ankaŭ la ĉinoj plej fruktodone helpos al ni ĉe tio.

Al la homoj, kiuj unue relevis sin el la stato de ia korupteco kaj savis sin al la legendaj, epopeaj tempoj de la refoje komenca kulturo, de la komunismo, eble ankoraŭ dum longa tempo ne montriĝis nova spirito, en videbla, en palpebla, en eldirebla formo. Ili ne havis la brilon de superfortanta manio, kiu devigis ilin sub sian potencon. Sed la superstiĉon, la mizeran, nerekoneblan restaĵon de pli fruaj kulminotempoj, ili lasis post si; ili volis nur la teran; kaj tiel ilia vivo nove komenciĝis per la spirito de justeco, kiu plenigis iliajn instancojn, ilian kunvivadon, iliajn laboradon kaj disdonadon de la havaĵoj. La spirito de justeco – tera farado kaj volo, kiu pli poste glorigas la teran faradon en komunon kaj – nun vere – devigas.

Ĉu mi per tiuj ĉi vortoj parolas pri la barbaroj de longe pasintaj tempoj? Ĉu mi parolas pri la antaŭuloj de la araboj, de la irokezoj, de la gronlandanoj?

Mi ne scias. Ni scias tiel tute nenion pri la ŝanĝiĝoj kaj estiĝoj de tiuj tiel nomataj barbaraj popoloj de pli fruaj kaj de niaj tempoj. Ni havas apenaŭ tradiciitajn konojn kaj neniujn verajn firmajn punktojn. Ni scias nur tion, ke la tiel nomataj primitvaj cirkonstancoj de laŭdiraj barbaroj aŭ sovaĝuloj ne estis komencaj en tiu senco, ke per ili komenciĝis la homaro, kiel kredas opinii multaj fakuloj, kiuj estas pli klera ol ili povas pensi. Ni scias pri neniu tia komenco; ankaŭ la kulturoj de la „barbaroj“ devenas de ie, devenas profunde el la homeca; eble el vera barbareco, simile al tiu, el kiu ni volas eliri.

Ĉar mi tamen parolas pri niaj propraj popoloj; mi parolas ankaŭ pri ni mem.

Ni estas la popolo de la kadukiĝo, kies pioniroj kaj antaŭkurantoj estas teditaj de la stulta potenco, de la malhonora izolado kaj elmetado de la unuopuloj-homoj. Ni estas la popolo de la malleviĝo, kie ne plu estas liganta spirito, sed jam nur ĝiaj deformitaj restaĵoj, la sensencaĵo de la superstiĉo, kaj ĝia malalta surogato, la devigo de la ekstera perforto, de la ŝtato. Ni estas la popolo de la pereo kaj tial de la transiro, kies pioniroj vidas neniun etendiĝantan trans la tera vivo sencon, kiuj vidas neniun ĉielan iluzion antaŭ si, kiun ili povas kredi kaj sankte anonci. Ni estas la popolo, kiu povas denove suprengrimpi nur per unu sola spirito: la spirito de justeco en teraj aferoj de komuna vivado. Ni estas la popolo, kiu estas savebla, kulturigebla nur per la socialismo.

3.

Tiel do nia tempo staras inter la tempoj. Kiel ĝi aspektas?

Liganta spirito – jes, jes! ĉi tie oni iom ofte diras „spirito“. Eble tio okazas, ĉar la homoj de nia tempo kaj ĉefe la tiel nomataj socialistoj tiel malmulte diras spiriton, kiel ili faras spiriton. Ili ne faras spiriton kaj ili faras nenion realan kaj nenion praktikan; kaj kiel ili povus krei ion realan, ja ili ne reale pensas! – liganta spirito, mi diras, kiu pelus la homojn de interne al la kunlaborado en la aferoj de la komuneco, de la produktado kaj disdonado de la uzataj varoj, ne ĉeestas. Spirito, kiu kiel alaŭda kanto el la altaj aeroj au kiel malproksima, muĝanta kantado de nevideblaj ĥoroj ŝvebus super ĉia laborado kaj ĉiu diligenta movo, la spirito de la arto, de la transfiguriĝo de la surtere-diligenta farado, ne ĉeestas. Spirito, kiu plenigus la aferojn de la uzado, la naturajn instinktojn, la kontentigojn, la festojn per neceso kaj libero, ne ĉeestas. Spirito, kiu rilatigu ĉian vivon al la ĉiameco, kiu sanktigus niajn sentumojn, ĉieligus ĉion korpan, ĝojigus, impetigus, ŝanĝigus, energiigus ĉiun faron kaj ĉiujn farojn, ne ĉeestas.

Kio ĉeestas? Dio, kiu kreis la mondon; kiu havas filon, kiu savis tiun ĉi mondon de la peko … sufiĉe pri tio, pri tiuj nekomprenitaj restaĵoj de simbolaro, kiu iam havis sufiĉe da senco, restaĵoj, kiujn oni nun komprenu laŭvorte kaj kredu kun haŭto kaj haroj kaj kun ĉiuj literoj kaj miraklorakontoj, por ke la tiel nomata animo aŭ ankaŭ la korpo kun haŭto kaj haroj post la forputrado povos fariĝi beata. Sufiĉe pri tio. Tiu ĉi spirito estas malspirito; ĝi havas rilatojn nek al la vero nek al la vivo. Se io estas pruveble malĝusta, tiam ĉiuj ĉi tiuj imagoj estas tiaj.

Kaj niaj kleruloj scias tion. La popolo, tre granda parto de la popolo estas malliberigita en la spirito de la malvero, de la malĝusto kaj de la detruo, sed tiel multaj! el niaj kleruloj estas fiksitaj en la spirito de la mensogo kaj de la malkuraĝo.

Kaj kiel multaj, plue, en la popolo kaj inter la kleruloj, tute ne plu okupas sin pri ia ajn spirito kaj opinias, ke ne ekzistas io pli nenecesa ol okupi sin pri tiaj aferoj.

En la lernejo oni instruas la infanojn per instruoj, kiuj ne estas veraj, kaj la gepatroj estas devigitaj malĝustigi la pensadon de siaj infanoj. Oni malfermas teruran abismon inter la infanoj de la malriĉuloj, kiuj estas tenataj perforte en la malnova religio, kaj la infanoj de la riĉuloj, al kiuj oni donas multan duonan klerigon kaj molan dubon por la vojo. La infanoj de la malriĉuloj restu stultaj, servemaj, timemaj; la infanoj de la riĉuloj fariĝas duonaj kaj frivolaj.

Kiel oni laboras en nia tempo? Kial oni laboras?

Kio, fakte, estas tio – laboro?

Nur malmultaj bestaj specioj konas tion, kion ni nomas laboro; abeloj, formikoj, termitoj kaj homoj. La vulpo en sia kaŝejo kaj dum la ĉaso, la birdo en sia nesto kaj dum la insektokaptado aŭ grenserĉado – ili ĉiuj devas peni por vivi; sed ili ne laboras. Laboro estas teĥniko; teĥniko estas komuna spirito kaj antaŭzorgado. Ne ekzistas laboro tie, kie ne ekzistas spirito kaj antaŭzorgado kaj kie ne ekzistas komuneco.

Kiel aspektas la spirito, kiu difinas nian laboron? Kiel statas la antaŭzorgado? Kiel statas pri la komuneco, kiu regulas nian laboron?

Tiel ĝi aspektas kaj tiel ili statas:

La tero, kaj tiel la eblecoj de la loĝado, de la metiejo, de la farado; la tero kaj tiel ĝiaj krudmaterialoj; la tero kaj tiel la hereditaj el la pasinteco laboriloj estas en la posedo de malmultaj. Tiuj ĉi malmultaj peliĝas al ekonomia kaj persona potenco en formo de grundoposedo, monriĉeco kaj homregado.

Ili produktigas aferojn, pri kiuj ili laŭ la aktuala stato kredas, ke la merkato povas akcepti ilin, helpate de granda armeo de agentoj, vojaĝantoj, klare dirite: de persvadantaj babilantoj, grandkomercistoj, detalistoj, gazetanoncoj kaj afiŝoj, artfajraĵo kaj deloga dekoracio.

Sed eĉ se ili scias, ke la merkato povas digesti iliajn varojn nur malfacile aŭ tute ne aŭ almenaŭ ne je la dezirata prezo, ili devas ĉiam plu bombadi ĝin: ĉar iliaj produktejoj kaj entreprenoj tute ne orientas sin laŭ la bezonoj de interligita, organika homtavolo, de komunumo aŭ de pli granda konsumantounuigo aŭ de popolo, sed laŭ la postuloj de ilia maŝina fabrikado, sur kiun miloj da laboristoj estas alligitaj kiel Iksiono sur la radon, ĉar ili kapablas nenion alian ol plenumi malgrandajn partolaborojn ĉe tiuj maŝinoj.

Ĉu ili faras pafilegojn por homvorado, aŭ ŝtrumpojn el ŝpinita polvo aŭ mustardon el pizofaruno, estas tute indiferente. Ĉu iliaj varoj estas bezonataj, ĉu ili estas utilaj aŭ sensencaj, belaj aŭ malbelaj, delikataj aŭ krudaj, bonkvalitaj aŭ senzorge faritaj, estas indiferente. Se ili nur estu aĉetataj, se ili nur enspezigas monon.

La granda amaso de la homoj estas disigita de la tero kaj ĝiaj produktoj, de la tero kaj ĝiaj laborrimedoj. Ili vivas en mizero aŭ necerteco; ne ekzistas ĝojo aŭ senco en ilia vivo; ili laboras aferojn, kiuj ne havas rilaton al ilia vivo; ili laboras en maniero, kiu senĝojigas, obtuzigas ilin. Multaj, amasoj, ofte ne havas la tegmenton super la kapo, frostas, malsatas, pereas.

Ĉar ili nesufiĉe nutras kaj varmigas sin, ili fariĝas ftizaj aŭ alimaniere malsanaj kaj mortas antaŭ la tempo. Kaj kion la hejma premo kaj la mizero, la malbona aero kaj la mucida loĝaĉo lasas sana, tion ofte ruinigas la trostreĉiĝo, la pikanta polvo, la venena ŝtofo kaj la haladzo en la fabriko.

Ilia vivo havas neniajn aŭ ŝrumpintajn rilatojn al la naturo; ili ne scias, kio estas patoso, ĝojo, seriozo kaj intimeco, ektremo kaj tragiko: ili ne spertas sin; ili ne scipovas rideti kaj ne povas esti infano; ili suferas sin kaj ne scias, kiel nesufereblaj ili estas; ili vivas ankaŭ anime en malpuraĵo kaj putra aero, en fumnebulo de malbelaj vortoj kaj naŭzaj plezuroj.

La loko, kie ili kunvenas kaj flegas sian komunecon, ne estas la libera merkata placo sub la ĉielo kaj neniu alta kupola halo, kiu kopias por ili la fermitan interligiĝon sub la ĉielaj libereco kaj senfineco, kaj neniu komunuma salono kaj neniu gilda halo kaj neniu bandomo: ilia komuna loko estas la trinkejo.

Tie ili cedas al la drinkado kaj ofte ne plu povas vivi sen ebriiĝo. Ili ebriigas sin, ĉar nenio estas tiel esence fremda al ili kiel la ebrio.

Estas necese kaj intencite, ke tre multaj volas labori kaj ne povas, ke multaj, kiuj kapablus labri, ne plu kapablas voli; ke tre multaj ĝermoj en la patrina ventro, ke tre multaj infanoj post la naskiĝo estas mortigitaj; ke tre multaj pasigas multajn vivojarojn en pundomo aŭ labordomo.

Oni devis konstrui pundomojn kaj malliberejojn, oni devis konstrui eŝafodojn. La proprieto kaj la vivo, la sano, la integra korpo kaj la libereco de la seksa elekto estas ĉiam minacataj de subevoluintoj kaj senmoraliĝintoj. Ne plu ofte de indignantoj kaj profanigantoj, ĉar nun ekzistas malpli da kuraĝaj rabistoj ol antaŭe; sed kompense por ili sennombraj ŝtelistoj, rompoŝtelistoj kaj trompistoj, kaj okazaj batmortigantoj, kiujn oni nomas murdistoj.

Pastroj kaj briditaj de la moro burĝoj disvastigis, ke oni parolas pri tiuj povruloj kiel pri bestoj, kiuj estas senkulpe kulpuloj por nia abomena senkulpeco: oni nomas ilin bruto, porko, kapro kaj besto. Sed vi homoj!: rigardu ilin, kiam ili estis infanoj: rigardu ilin poste kaj rigardu intense kaj longe sur iliajn trajtojn, kiam ili kuŝas sur la mortintotabulo, kaj tiam plej profunden en vin mem. Ne indulgu vin, tro longe vi jam indulgis vin kaj tro longe konservis viajn bonajn vestaĵojn, vian haŭton kaj vian ĝisabomene delikatsentajn korojn! rigardu la povrulojn, la mizerulojn, la malleviĝintojn, la krimulojn kaj la prostituitinojn, vi honestaj civitanoj, vi retenitaj kaj tenataj junuloj, vi virtaj knabinoj kaj honoraj virinoj; rigardu, por ke vi eksciu: via senkulpo estas via kulpo; ilia kulpo estas via vivo.

Ilia kulpo estas la vivo de la bonstatuloj; nur ke ankaŭ tiuj ĉi jam delonge ne plu estas senkulpuloj kaj agrable rigardeblaj. La mizero kaj la malspirito generas kriantan malbelecon, mankon kaj dezerton; la bonstato kaj la malspirito pariĝas al dezerto, malpleno kaj mensogo.

Kaj estas unu punkto, ekzistas unu loko, kie ambaŭ renkontas sin reciproke: la malriĉulo kaj la malriĉeca riĉulo. Ili kunvenas en la seksa mizero. La plej malriĉaj estas la malriĉaj virinoj, kiuj havas nenion por vendi escepte de sia korpo. La plej povraj estas la junaj viroj, kiuj vagadas tra la stratoj kaj ne scias, de kie al ili venas la sekso kaj kiel ili traktu ĝin. Neniu merkata placo kaj neniu alta portiko, neniu templo kaj komunuma domo en tiu nia tempo estas la loko por ĉiuj. Sed nun, kiam perforto kaj mono loĝas tie, kie la spirito volas esti hejma, la plezuro tiel multe malkreskis, ke ekzistas homoj, kiuj volas aĉeti ĝin kaj homoj, kiuj devas vendi ĝian naŭzan surogaton. Kie plezuro fariĝis varo, tie ne plu estas diferenco inter la animoj de la plejaj superuloj kaj de la plejaj subuloj; kaj la voluptodomo estas la reprezentantodomo de nia tempo.

Por en ĉiu tiu senspiriteco, en tiu sensenceco, en tiu ĥaoso, tiu ĉi mizero kaj abomeno krei ordon kaj la eblecon de pluvivado, ekzistas la ŝtato. La ŝtato kun siaj lernejoj, eklezioj, juĝejoj, pundomoj, labordomoj, la ŝtato kun siaj ĝendarmoj kaj sia polico; la ŝtato kun siaj soldatoj, oficistoj kaj prostituitinoj.

Kie ne estas spirito kaj interna devigo, tie estas ekstera perforto, regulado kaj ŝtato.

Kie estas spirito, tie estas socio. Kie estas senspiriteco, tie estas ŝtato. La ŝtato estas la surogato de la spirito.

Tio validas ankaŭ en alia direkto.

Ĉar io, kio aspektas kaj faras kiel spirito, devas ekzisti. Vivaj homoj ne povas vivi sen spirito eĉ dum unu momento, la materialistoj, cetere, eble estas honestaj homoj; sed ili komprenas eĉ ne grenereton de tio, kio karakterizas mondon kaj vivon. Sed, kia spirito estas tio, kiu permesas al ni plu vivi? La spirito, kiu regulas nian laboron nomiĝas tie mono kaj tie ĉi mizero, ni vidis tion. La spirito, kiu levas nin super korpon kaj individuecon, nomiĝas sube superstiĉo, prostituo kaj alkoholo; supre alkoholo, prostituo kaj lukso. Kaj tiel ekzistas ankoraŭ kelkaj spiritoj – plu, plu! Kaj la spirito, kiu levas la unuopulojn al la tuteco, al la popolo, hodiaŭ nomiĝas nacio. Nacio kiel natura devigo de la naskita komuno estas prabela kaj neekstermebla spirito. Nacio en interplektiĝo kun la ŝtato kaj la perfortado estas artefarita krudaĵo kaj malica stultaĵo – kaj tamen estas surogato de la spirito, kiu por la hodiaŭ vivantaj homoj fariĝis kiel kutimiĝinta veneno kaj narkotikaĵo, alkoholo.

La ŝtatoj kun siaj limoj, la nacioj kun siaj kontraŭdiroj estas surogatoj por popola kaj komuna spirito, kiu ne ĉeestas. La ŝtata ideo estas kopiita artefarita spirito, malĝusta iluzio, celojn, kiuj neniel rilatas unu al la alia, kiuj ne gluas sur la tero, kiel la belaj interesoj de la komuna lingvo kaj moro, la interesoj de la ekonomia vivo (kaj de kia ekonomia vivo hodiaŭ, ni vidis tion!) ĝi interligas unu al la alia kaj al certa landareo. La ŝtato kun sia polico kaj ĉiuj siaj leĝoj kaj proprietoinstitucioj ekzistas pro la homoj, kiel mizera anstataŭigo de la spirito kaj de la asociiĝoj por reciproka utilo; kaj krom tio nun la homoj ekzistu pro la ŝtato, kiu ŝajnigas esti ideala kreaĵo kaj memcelo, do denove spirito. Spirito estas io, kio loĝas same en la koroj kaj animkorpoj de la unuopuloj; kio eksplodas per natura devigo kiel liganta eco el ĉiuj kaj kondukas ĉiujn al la interligo. La ŝtato neniam sidas en la interno de la unuopulo, ĝi neniam fariĝis individua eco, neniam estis volonteco. Li metas la centralismon de la servuteco kaj disciplino sur la lokon de la centro, kiu regas la mondon de la spirito: tio estas la batado de la koro kaj la libera, propra pensado en la viva korpo de la persono. Iam antaŭe ekzistis komunumoj, triboj, gildoj, frataroj, korporacioj, socioj, kaj ili ĉiuj tavole formis la socion. Hodiaŭ ekzistas devigo, literoj, ŝtato.

Kaj tiu ĉi ŝtato, kiu cetere estas nura nenio kaj por vuali la nenion vestas sin mensogiste per la mantelo de la nacieco kaj tiun ĉi naciecon, kiu estas io fajna, spirita inter la homoj, mensogiste ligas kun landa kaj grunda komuno, kiu neniel rilatas al ĝi kaj kiu ne ekzistas: tiu ĉi ŝtato do volas esti spirito kaj idealo, transmondaĵo kaj nekompreneblaĵo, por kiu milionoj entuziasme kaj mortebrie buĉas sin reciproke. Tio ĉi estas la plej ekstrema, la plej alta formo de la malspirito, kiu aperis, ĉar la vera spirito de la interligo jam pereis; kaj ree estu dirite: se la homoj ne havus tiun ĉi hororan superstiĉon anstataŭ la viva vero de natura spirita interligado, ili ne kapablus vivi, ĉar ili sufokiĝus en la honto kaj malhonoro de tiu ĉi malvivo kaj tiu ĉi senligiteco, ili disfalus al polvo kiel sekiĝinta fekaĵo.

Tiel do aspektas nia tempo. Tiel ĝi staras – inter la tempoj. Ĉu vi, kiuj aŭdas miajn vortojn, aŭdas per oreloj kaj la tuta homo, ĉu vi sentas, ke mi povis apenaŭ paroli dum tiu ĉi priskribo? Ke mi nur pelita de la neceso, ĉar tio devas esti pro la afero kaj pro vi, parolis pri tio horora, kaj vokis en la konscion, pri kio mi ne plu bezonas konsciiĝi en mi, ĉar ĉio tio hontinda de la ĉirkaŭo jam delonge fariĝis peco de mia bazo, de mia vivo, eĉ de mia korpoteno kaj vizaĝo? Ke mi estis kiel kunkramfinta kaj preskaŭ falis sub superpotenca premo, ke mia spiro estis mallonga kaj mia koro batis en la gorĝo?

Vi homoj ĉiuj, kiuj suferas sub tiu ĉi hororo: lasu penetri al vi ne nur la voĉon, kiun mi parolas, kaj la koloron de miaj vortoj. Aŭdu antaŭ tio mian silenton kaj mian sentonecon, mian sufokitecon kaj mian korpremon. Vidu aldone al tio miajn pugnigitajn manojn, mian torditan mienon kaj la palan decidecon de mia tuta teniĝo. Perceptu antaŭ ĉio la nesufiĉan de tiu ĉi priskribo kaj mian nedireblan nekapablon, ĉar mi volas, ke homoj aŭdu min, ke homoj venu al mi, ke homoj iru kun mi, kiuj ne plu povas elteni ĝin, same kiel mi.

4.

Socialismo estas la vola tendenco de unuiĝintaj homoj, pro idealo krei ion novan.

Kial estu kreata tio nova, ni nun vidis. Ni vidis la malnovan; ni metis la ekzistantan ankoraŭfoje antaŭ niajn horortremantajn rigardojn. Nun mi ne diros, kiel certe kelkiuj povus atendi, kia estu en sia tuteco tiu nova, al kiu ni strebas; mi ne priskribos idealon, ne priskribos utopion. Kio estas dirinda pri ĝi, mi sufiĉe aludis kaj nomis ĝin per la nomo justeco. Pri niaj cirkonstancoj, pri niaj homoj estas konceptita skizo; ĉu iu kredas, ke necesus nur prediki rezonon kaj decon aŭ eĉ amon, kaj ili realiĝus?

La socialismo estas kulturmovado, estas batalo por belo, grando, pleno de la popoloj. Neniu povas kompreni ĝin, neniu konduki ĝin, al kiu la socialismo ne venas el la jarcentoj kaj la jarmiloj. Kiu ne rekonas la socialismon kiel pluiradon de longa kaj peza historio, nenion scias pri ĝi; kaj jam per tio estas dirite – ni aŭdos ankoraŭ pli pri tio – ke neniaj tagaj politikistoj povas esti socialistoj. La socialisto komprenas la tuton de la socio kaj de la pasinteco; sentas kaj scias, de kie ni venas, kaj laŭ tio decidas, kien ni iras.

Tio estas la signo de la socialisto kontraste al la politikisto: ke li traktas la tuton, ke li komprenas niajn cirkonstancojn en ilia tuteco, en ilia estiĝo; ke li pensas la ĝeneralan. Al tio poste ligiĝas, ke li malakceptas la tuton de niaj kunvivoformoj, ke nenio kuŝas en lia menso, ke li celas realigi nenion krom la tuton, la ĝeneralon, la principan.

Ne nur tio, kiun li malakceptas, ne sole, kion li entreprenas atingi, estas por la socialisto io ĝenerala kaj tuteca; ankaŭ liaj rimedoj ne povas resti ĉe la unuopaĵo; la vojoj, kiujn li elektas, ne estas unuopaj vojoj, sed ĉefvojoj.

Do la socialisto devas en la pensado, sentado kaj volado esti kunen-rigardanto, kolektanto de la multopa.

Egale, ĉu en li superregas la granda amo aŭ la fantazio aŭ la klara vidado aŭ la naŭzo aŭ la sovaĝa atakemo aŭ la forta rezonado de la raciulo aŭ kio alia estas lia deveno; ĉu li estas meditanto aŭ poeto aŭ batalanto aŭ profeto: ion tian, vivadon de la ĝenerala, havos la vera socialisto; sed neniam li (ĉi tie mi parolas pri la esenco, ne pri ekstera profesio) estos profesoro, advokato, kalkululo, detalulo, paradulo, amasohomo.

Tie ĉi nun estas la loko, kie oni devas diri (ĉar tio ja nun jam estas dirita): tiuj, kiuj hodiaŭ nomas sin socialistoj, neniu el ili estas socialisto; kio ĉe ni nomiĝas socialismo neniel estas socialismo. Ankaŭ tie ĉi, en tiu ĉi tiel nomata socialisma movado, same kiel en ĉiuj organizoj kaj institucioj de tiuj ĉi tempoj, la spiriton anstataŭis mizera kaj kruda surogato. Sed tie ĉi la falsita surogataĵo estas eĉ aparte danĝera, distingita per io aparta, aparte ridinda por tiu, kiu komprenis, aparte danĝera por la trompitoj. Tiu ĉi surogato estas karikaturo, imitacio, travestio de la spirito. Spirito estas la ligado de la disigita, de la aferoj, de la nocioj kaj homoj; spirito estas en la tempoj de la transiro entuziasmo, ardo, braveco, batalo; spirito estas faro kaj konstruo. Tio, kio hodiaŭ ŝajnigas la socialismon, volas ankaŭ rekoni tutecon, volas ankaŭ kunmeti la detalojn en ĝeneralan kolekton. Sed ĉar en ĝi ne vivas viva spirito, ĉar tio, kion ĝi rigardas, ne gajnas vivon en ĝi kaj ĉar la ĝenerala ne fariĝas por ĝi krea, ĉar ĝi ne havas intuicion aŭ impeton, ĝia ĝenerala certe ne estas vera scio nek vera volo. La spiriton anstataŭis tre stranga kaj komika sciencosuperstiĉo. Ne mirinde, ke tiu ĉi kurioza instruo estas travestio de la spirito, ĉar ĝi ja ankaŭ laŭ sia ekesto estas travestio de vera spirito, nome: de la filozofio de Hegelo. Tiu, kiu elkuiris tiun ĉi narkotikaĵon en sia laboratorio, nomiĝas Karlo Markso, la profesoro. Sciencosuperstiĉon anstataŭ spirita scio; politikon kaj partion anstataŭ la kulturvolo li alportis al ni. Sed ĉar, kiel ni tuj vidos, lia scienco kontraŭdiras al lia politiko kaj al ĉiaj partiagadoj, kontraŭdiras krome de tago al tago pli evidente al la realo; ĉar ja io ĝenerala tiel elfunde malvera kaj imitita kiel tiu ĉi scienco neniam povas daŭre teni sin kontraŭ la korpaj sentumaj kaj tagaj realoj de la unuopaj aperaĵoj, en la socialdemokratio ek de la komenco, ne nur ek de kiam ekzistas la tiel nomata reviziismo, montriĝis la ribelo de la senspiritaj portagaj batalantoj, detaluloj kaj paraduloj kontraŭ la sciencotravestio. Sed tie ĉi ni montros, ke ekzistas io alia, kaj ke nek tiuj nek tiuj ĉi estas socialistoj. Tie ĉi ni montros, ke nek la Marksismo estas socialismo nek la ĉifona mantelo de la reviziismo. Jen ni volas montri, kio ne estas socialismo kaj kio ĝi estas. Ni rigardu.

La marksismo.

Inter la du elementoj de la marksismo, la scienco kaj la politika parto, Karlo Markso metis artefaritan ponton, tiel ke aspektis, kvazaŭ io tute nova venis en la mondon, kion ĝi antaŭe ne vidis, nome: la scienca politiko kaj la partio sur scienca bazo, la partio kun la sciencoprogramo. Tio estis io vere nova kaj krome io tre laŭtempa kaj moderna, kaj kiel ĝi krome flatis la laboristojn, ke ĝuste ili reprezentis la sciencon, la plejplej novan sciencon; se vi volas gajni la amasojn, flatu ilin, se vi volas igi ilin malkapablaj al seriozaj pensado kaj farado, se vi volas fari el iliaj reprezentantoj prototipojn de vanta orgojlo, kiuj kraĉadas duone aŭ plene nekomprenitajn vortojn, tiam kredigu al ili, ke ili estas reprezentantoj de scienca partio; se vi volas tute plenigi ilin per la malico de la stulteco, tiam instruu ilin en partiaj lernejoj. Do, la scienca partio – tio ja iam estis la necesa postulo de la plej progresintaj el ĉiuj tempoj! Kiaj estis la diletantoj, kiuj ĝis tiam faris politikon, el instinkto aŭ genieco, kiel oni faras la piediradon, la pensadon, la poemadon aŭ pentradon, al kio ja krom naturo kaj talento necesas ankaŭ multa lernado, multa kapablo, multa teĥniko, sed nenia scienco. Kaj kiel modestaj homoj estis tiuj reprezentantoj de la politiko kiel speco de scienco, de Platono trans Makiavelo ĝis al la verkinto de la bonega manlibro de la demagogo, kiuj tamen per granda arto kaj forta, simpliga kaj unuiga rigardo ordigis la unuopajn spertojn kaj instituciojn, sed kiuj neniam havis la ideon, praktiki la faradon kaj agadon science. Kio estus la artoscienco, se ĝi iluzius sin esti la programa bazo por la kreado de la artistoj, tio estas la marksismo por tiuj ĉi sciencaj socialistoj.

Sed en vero la sciencomanio de la marksismo ja nur malbone kongruas kun la praktika politiko de la partio; ili kongruas nur por tiaj homoj, kiaj estis Markso kaj Engels, aŭ kia estas Kautsky, kiuj unuigas en si la profesoron kaj la kaŝaganton. Ja sen duboj oni povas voli ĝuste kaj valore nur, se oni scias, kion oni volas; sed al tio – aparte de tio, ke tia scio estas io tute alia ol la tiel nomata scienco – malbone kongruas, ke oni sur unu flanko asertas, ke oni ekzakte scias, kiel la estonteco surbaze de tiel nomataj historiaj evoluleĝoj, por kiuj oni postulas la forton de naturleĝoj, necese kaj neŝanĝeble evoluos, sen ke la volo aŭ faro de iuj homoj povos eĉ nur iomete ŝanĝi tiun ĉi antaŭdifinon; kaj ke oni sur la alia flanko estas politika partio, kiu ne kapablas ion alian ol voli, postuli, influi, fari, ŝanĝi unuopaj aferojn. La ponto inter tiuj du neakordigeblaĵoj estas la plej stulta orgojlo, kiun oni iam dum la homa historio publike elmontris: ĉio, kion la marksistoj faras aŭ postulas (ĉar ili ja postulas pli ol ili faras), estas ĝuste en tiu ĉi momento necesa ĉenero de la evoluo, estas difinita de la sorto, estas la nura evidentiĝo de la naturleĝo; ĉio, kion faras la aliaj, estas senutila volo haltigi la neceson, la historiajn tendencojn malkovritajn kaj certigitajn de Karlo Markso. Aŭ ankaŭ tiel: la marksistoj estas per tio, kion ili volas, la plenumantaj organoj de la evoluleĝo: ili estas la malkovrintoj kaj samtempe la portantoj de tiu ĉi leĝo, io kiel la leĝodona kaj la leĝoplenuma instancoj de la natura kaj socia registaro en unu persono; la aliaj en la plej bona okazo ankaŭ helpas plenumi tiujn leĝojn, sed kontraŭ sia volo; la mizeruloj volas ĉiam la malĝustan, sed devas per ĉiu sia strebado kaj farado helpi al la neceso difinita de la scienco de la marksismo. Ĉiu orgojlo, ĉiuj fanatikeco kaj dogmemo, ĉiuj netoleremo kaj senkomprena maljusteco kaj ĉiu tiu malica karaktero, kiu senĉese aperas el la sciencokoroj kaj partikoroj de la marksistoj, jam troviĝas semitaj en ilia absurde stranga mikso de teorio kaj praktiko, de scienco kaj partio. La marksismo estas la profesoro, kiu volas regi; ĝi do estas la vera infano de Karlo Markso. La marksismo estas faritaĵo, kiu aspektas kiel ĝia patro; kaj la marksistoj aspektas kiel ilia doktrino. Nur ke la akramenseco, la profunda scio kaj la ofte laŭdindaj kombina talento kaj asocia talento de la vera profesoro Markso nun estas ofte anstataŭigita per etklereco, partilernejismo kaj pleba vortoimitado. Karlo Markso almenaŭ bazis sin sur la faktoj de la ekonomia vivo, sur akta fontmaterialo kaj – ofte eĉ sufiĉe senĝene – sur la verkoj de grandaj intuiciuloj; liaj posteuloj sufiĉe ofte estas jam kontentigitaj per kompendioj kaj lernolibroj, kiuj estis kunmetitaj kun permeso de la gimnazia instruisto en Berlino. Kaj ĉar ni ĉi tie ne kunagu en la stulta kaj infama flatado al la proleto; ĉar la socialismo volas forigi la proletaron kaj do ne bezonas pensi, ke ĝi estas iu por spirito kaj koro de ĉiuj koncernitoj aparte benoplena institucio (por grandaj kaj talentaj naturoj ĝi kompreneble kiel ĉiu mizero kaj ĉiu reteniĝo portas kun si grandan ŝarĝon da beno; kaj oni ankoraŭ povas esperi, ke la manko kaj interna malpleno, kiu estas ja speco de preteco kaj plenumebleco, de ŝargiteco, iam portos en la granda momento tutajn amasojn al la unuanima eksalto, al la genieco de la agado), tial ni rediru tie ĉi: ja super la proletaron kiel super ĉiun alian popolon povos iam veni la miraklo, nome: la spirito, sed per la marksismo neniu pentekosta miraklo kaj neniu glosolalio venis super ĝin, sed la babilona konfuzo kaj la vantemo, kaj la proletara profesoro, la proletaraj advokato kaj partigvidanto, tio estas finfine la vera karikaturo de tiu karikaturo, kiu nomiĝas marksismo, de tiu speco de socialismo, kiu ŝajnigas sin scienco.

Do, kion instruas tiu ĉi scienco de la marksismo? kion ĝi asertas? Ĝi asertas koni la estontecon; ĝi pretendas havi tiel profundan komprenon de eternaj evoluleĝoj kaj de la kondiĉigaj faktoroj de la homa historio, ke ĝi scias, kio okazos, kiel pluiros la historio, kio fariĝos el niaj cirkonstancoj, produktaj kaj organizaj formoj.

Neniam oni pli ridinde misrekonis valoron kaj signifon de la scienco; neniam oni pli inside mistifikis la homaron, kaj eĉ ĉefe la senrajtigitan, spirite prirabitan kaj postrestintan parton de la homaro per misformita bildo el karikatura spegulo.

Tie ĉi tute ne jam estas la parolo pri la enhavo de tiu ĉi scienco, pri la asertita vojo de la homaro, kiun la marksistoj pretendas esti malkovrintaj; tie ĉi temas ankoraŭ nur pri tio, elmontri, ridindigi kaj rifuzi la senlime infanecan arogantecon: ke ekzistas scienco por kun certeco konkludi, elkalkuli, difini la estontecon el la enhavoj de la sciigoj pri la estintecoj kaj la faktoj de la statoj de la estanteco.

Mi provis tie ĉi paroli ankaŭ pri tio, de kie laŭ mia kredo ni venas, kaj mi povus trankvile diri: laŭ mia scio – ĉar mi ne timas, sed mi esperas, esti miskomprenata de azenoj –, kien ni laŭ mia plej interna konvinko kaj plej intima sento iros, devas iri, devas voli iri. Sed tio certe estas devado, kiu estas donita al ni ne en la formo de la naturleĝo, sed de la postulo. Ĉar ĉu mi per tio asertas, ke mi scias ion en tiu senco, kiel oni elkalkulas en la matematiko el donitaj nombroj nekonatan? kiel oni en la geometrio povas solvi taskon? kiel oni scias, ke la falleĝo, la leĝo pri la pendola oscilado, la leĝo pri la konservo de la energio ĉie validas, kiel mi povas elkalkuli la movon de falanta aŭ ĵetita korpo, se mi nur konas la necesajn por la formulo cirkonstancojn, kiel mi scias, ke H2O rezultigas akvon, kiel ni povas elkalkuli la movojn de multaj astroj, antaŭdiri luneklipsojn kaj suneklipsojn? Ne! Ĉio ĉi tio estas sciencaj agoj kaj rezultoj. Tio estas naturleĝoj, ĉar ili estas leĝoj de nia spirito. Sed ankaŭ ekzistas naturleĝo, leĝo de nia spirito, partoleĝo de la granda leĝo pri la konservado de la energio, kiu tekstas: kion ni faros el de niaj korpo kaj vivo, kio estos la daŭrigo de la ĝisnuna, la antaŭ ni kuŝanta vojo, la malŝargo de la kunpremo, la ekigo de la dispozicio – ĉio ĉi tio nomiĝas estonteco –, ne povas esti donata al ni en la formo de la scienco, t. e. de la jam ordokapablaj kaj plenumitaj faktoj, sed nur en la formo de la akompana sento de la dispozicio, de la internaj premo kaj palpo kaj sopiro, kiu estas ekzakte egalvalora al la ekstera, ŝanĝiĝema balancostato: kaj tio nomiĝas volado, postulado. Antaŭsento ĝis al la profeteco, vizio aŭ arta formado. Al la vojmomento, ĉe kiu ni staras, ne konformas kalkulekzemplo aŭ faktoraporto aŭ eĉ evoluleĝo; tio estus moko kontraŭ la leĝo pri la konservado de la energio; al la vojo konformas aŭdaco. Scii signifas esti vivinta, havado de la estinta; vivi signifas vivi, kreado kaj suferado de la estonta.

Per tio estas ne nur dirite, ke ne ekzistas scienco pri la estonteco; en ĝi kuŝas ankaŭ tio, ke ekzistas nur vivoscio pri la ankoraŭ viva estinteco, sed neniu morta scienco kiel pri io morta kaj kuŝanta. La marksistoj kaj ĉiuj evoluetikistoj, evolupolitikistoj, egale ĉu ili estas adeptoj de la teorio de la katastrofa kaj revolta evoluo kiel la antaŭdarvinaj marksistoj aŭ ĉu ili volas konstati konstante paŝantan progreson el la malrapida iom-post-ioma amasiĝo de detaloj kiel la darvinismaj reviziistoj, tiuj kaj ĉiuj reprezentantoj de la evoluscienco devus, se ili nepre volas okupi sin science, foje science esplori, kiun veran signifon havas tiuj grandiozaj, grupe apartenantaj unu al la alia vortoj, kio el la vero de la naturo kaj de la spirito esprimiĝas en ili, tiuj ĉi vortoj: mi scias, mi povas, mi rajtas, mi volas, necesas, mi faru. Ili fariĝus samtempe science pli modestaj, home pli ĝueblaj kaj virece pli entreprenemaj.

Do historio kaj naciekonomio ne estas scienco; la efikantaj en la historio fortoj ne povas esti science formulitaj; ilia prijuĝo ĉiam estos takso, kiun oni povas nomi laŭ la homa naturo, kiun ĝi havas en si aŭ kiu ĝin vortigas per pli alta aŭ per malpli alta nomo – profeteco aŭ profesora babilado –; ĉiam ĝi estos takso, kiu dependas de nia naturo, nia karaktero, nia vivo, niaj interesoj; kaj krome eĉ se la fortoj estus al ni tiel certe konataj, kiel ili estas senformoj, ŝanceliĝantaj, nedifinitaj kaj ŝanĝemaj por ni, la faktoj por la apliko de tiaj principoj estas nekredeble malbone konataj al ni. Kiaj eksteraj, science trakteblaj faktoj el la plene senfina pasinteco de la homoj kaj de la mondo ja estas donitaj al ni? Multo, vere, multe tro multe estis en la ĉaro de tiu tiel nomata scienco alveturigita kaj surverŝita; sed bedaŭrinde temas pri konfuze kaj senorde kaj fragmente interĵetitaj ruinaĵoj el unu sekundo de la tiel nomita homara kaj monda historio. Neniu ekzemplo estas sufiĉe fortega por klarigi, kiel malmulte ni scias. Vere, unu okazo ofte valoras, kiel diras la brila Goethe, milojn kaj inkluzivas ilin en si; nome por la genio kaj la intuicio; nur ke por tiu tuta kampo de la biologia estiĝo kaj de la homara historio ne ekzistas okazoj, kiuj estus ekzemploj pri fortoj aŭ leĝoj, sed, por paroli ankoraŭfoje kun Goethe, nur la spertosterko de la ŝtofkolektistoj, darvinistoj kaj reviziistoj kaj la dialektika sterko de la marksistoj. Kaj ĝuste tial la geniulo, por kiu unu okazo en la aferoj de la kunvivado de la homoj ofte reprezentas milojn, ne estas geniulo de la sciencoj, sed geniulo de la formado kaj de la ago; ĉeestas vivoscio, sed ĝi estas neniu scienco, egale sur kiel multa vera kaj granda scienco ĝi eble apogas sin.

Kaj dank’ al dio, dank’ al la mondo, ke tiel estas! Kaj memkompreneble, ke tiel estas! Ĉar kial ankoraŭ vivi, ĉu tio do estus ebleco vivi, se ni scius, vere scius, ĉion scius, kio okazos? Ĉu ja vivi ne signifas: fariĝi novaj? Ĉu ja vivi ne signifas: kiel la maljuna, la sekura, la memcerta kaj staranta sur si, kiel fermita en si mondo, kiel la eterna enpaŝi en la novan, en la necertan, en tiun alian mondon, kiu ni ne estas, en la denovan eternan, de pordego al pordego, kaj de armeo al armeo? Ĉu ja ni estas legantoj aŭ spektantoj aŭ pelatoj de bone konataj potencoj en la denove konatan, de la malnova al la malnova, se ni nomas nin vivantoj? Aŭ ĉu ni ne estas pli vere la paŝanta piedo kaj la prenanta mano, la efikanto kaj ne la efikato? Kaj ĉu mondo al ni ne estas kiel io mola, nekonata kaj senforma ĉiun matenon, kiam ni levas nin el la dormo, io nova kaj donacita, kiun ni formas kaj per la ilaro de nia propreco alproprigas al ni? Ho, vi marksistoj, se vi nur havus por via privata vivo plenon kaj vivoĝojon, vi ne volus kaj povus voli sciencigi la vivon! Kaj kiel vi ne rajtus tion fari, se vi scius, ke via tasko kiel socialistoj estas, helpi al la homoj alveni al formoj kaj komunoj de la ĝoja laboro, de la ĝoja kunevivado!

Tiu, kiu tie ĉi diras, ne rezignacie aŭ skeptike aŭ plende, sed konsente kaj ĝoje: ni scias nenion pri la diversecoj kaj nedireblecoj de la pasinta kaj de la venonta vivoj de la homoj kaj popoloj, tiu estas iu, kiu estas fiera kaj havas sufiĉe da alta spirito por scii pli ol multaj la sorton de la jarcentmiloj en si, senti ĝin en si, vivi ĝin en si. Mi ja havas bildon de tio, kio okazis, de tio do, kio estas survoja; mi ja havas mian senton pri nia destino kaj nia vojo, kaj mi ja scias, kien mi volas iri, kien mi volas vojmontri, kien mi volas gvidi. Mi ja havas la deziron, transdoni mian komprenon, mian ardan sentadon, mian fortan voladon al multaj, al unuopaj, al amasoj. Sed ĉu mi parolas per formuloj? Ĉu mi estas ĵurnalisto, kiu maskas sin mensoge kiel matematikisto? Ĉu mi estas ratkaptanto, kiu per la sciencofluto gvidas la neplenaĝajn infanojn en la monton de la sensenco kaj de la mensogo? Ĉu mi estas marksisto?

Ne. Sed mi diras, kio mi estas. Mi ne bezonas atendi, ĝis la aliaj, la trafitaj, la marksistoj diras ĝin al mi. Mi lernis, esploris, kolektis same bone kiel iu alia; kaj se ekzistus scienco de historio kaj naciekonomio, mi ja havus sufiĉe da cerbo por esti lerninta ĝin. Ĉar, vere dirite, vi estas komikaj uloj, vi marksistoj, kaj mirige, ke vi ne mem miras; ĉu ja ne estas malnova kaj certa afero, ke ankaŭ modestaj cerboj povas lerni la rezultojn de la sciencoj, kiam ili nur jam ekzistas? Kion vi ja intencas per ĉiu via kverelado kaj polemikado kaj agitado, per ĉiu via postulado kaj parlamentado, per ĉiu via persvadado kaj argumentado: se vi havas sciencon, forlasu do la superfluan, prenu la stangon en la manon kaj instruu al ni, lernigu al ni la metodojn kaj ekzercigu nin, la operaciojn, la konstrukciojn, kaj faru kiel spertuloj, kiel sciantoj kaj sendube certaj finfine tion, kion provis via Bebelo kiel honesta diletanto: diru al ni finfine la ekzaktajn donitaĵojn de la plua mondhistorio, de la estonteco!

Ankaŭ mi do lernis, ne kiel vi, sed pli bone ol vi, kaj tamen mi diras: scienco tio tamen ne estas, kion mi instruas. Ĉiu provu sin mem, ĉu lia naturo, ĉu lia vera memo kondukas lin sur la samajn vojojn, kaj nur tiam li iru kun mi, sed tiam li ja iru kun mi. Mi lernis pli bone ol vi, ĉar mi havas ion, kio mankas al vi. Orgojlo, tamen, kion oni kutime tiel nomas, mi ne havas pli grandan ol vi; kaj mi ne publike eldirus mian modestan, t. e. konvenan opinion pri mi mem, kiel estus memkompreneble inter samniveluloj, se ne estus tie ĉi devigo eldiri, kiu estas socialisto kaj kiu ne estas. Ĉar ili devas esti mokataj kaj forpelitaj, la malvarmspiritaj el Nebulhejmo, kiuj uzurpis la socialismon, kiuj gardas la „Kapitalon“ kiel tiuj nanoj la Nibelungan trezoron: la socialismo devas veni al siaj veraj heredantoj, por ke li fariĝu, kio li estas: ĝojo kaj jubilo, konstruo kaj kreo, bele finrevita revo, kiu nun en la ago kaj por ĉiuj sentumoj kaj por ĉiu praplena vivo fariĝu plenumo. Kaj ĉar la heredantoj ankoraŭ dormas kaj estadas en foraj landoj de la sonĝo kaj de la formo, kaj ĉar ja finfine unu devas komenci meti la manon sur la heredaĵon, tial mi devas esti tiu, kiu kunvokas la heredantojn, kaj kiu legitimas sin unu el ili.

De kie ja venas ĉiu tiu sciencokredado de la marksistoj? Ili volas meti la multecajn, diseriĝintajn, interĵetitajn detalojn de la tradicio kaj de la statoj sur unu fadenon, en unu ordon, en unu unuecon. Ankaŭ ili sentas la bezonon al unueco, al ĝeneraleco.

Ĉu ni denove alvenis ĉe vi, belega liberiganta Ĝeneraleco kaj Unu, kiu vi estas same necesa al la vera pensado kiel al la vera vivado, kiu kreas kunvivadon kaj komunecon kaj unuiĝon kaj korporacion, kiu estas la ideo en la kapo de la pensantoj kaj en la vivo de ĉio viva tra ĉiuj regnoj de la naturo la interligo de la interligoj? kiu vi havas la nomon: spirito!

Vin tamen ili ne havas, kaj tial ili anstataŭigas vin. De tie ili ricevas sian trompantan falsaĵon, la surogataĵon de sia sciencokonfuzo kaj de siaj sciencoleĝoj: ili konas nur unu solan ordonantan, nur unu formantan, kunmetantan, ordigantan la detalojn, interligantan la dispecigitajn, nur unu principon, nur unu ĝeneralan: la sciencon. Kaj certe scienco estas spirito, ordo, unueco kaj interligo: tie, kie ĝi estas scienco. Sed kie ĝi estas mensogo kaj simitrompado, kie la laŭdira homo de la scienco estas nur alivestita ĵurnalisto kaj nur malbone kaŝita verkisto de gvidartikoloj, kie statistike formulitaj faktoverŝaĵoj kaj dialektike maskitaj filiŝtopinioj volas ŝajnigi sin speco de pli alta matematiko de la historio kaj certcerta instrukciaro por la estonta vivo: tie tiu tiel nomata scienco estas malspirito, reteno de la spirito; muro, kiu devas fine dissalti, kiun oni devas fine forigi per kaŭzoj kaj per rido, per fajro kaj kolero.

Vi ne konas la aliajn formojn de la spirito kaj tial metis la profesoran maskon antaŭ vian vizaĝon, se vi ne estas veraj profesoroj, kiuj volas ludi la profeton, tiel kiel tiu alia profesoro, via patrono, volis ludi la liuton, sed ne kapablis.

Sed ni scias kaj diris tie ĉi jam sufiĉe ofte, kio estas ankoraŭ spirito: ni havas ĝeneralecon, alispecan kuniradon de la irado de la homaro, alidevenan ol vi, ni havas nian scion kune kun niaj grandaj bazaj sentoj kaj nia forta vastovolado: ni estas – –

sed antaŭe, povraj marksistoj, prenu seĝon, sidiĝu kaj tenu vin forte; ĉar al vi venos io terura; aroga venos, kaj samtempe oni forprenos ion de vi, pri kiu vi mem akuzus min per moka tono – –

ni estas poetoj; kaj la sciencotrompulojn, la marksistojn, la malvarmulojn, la vantulojn, la senspiritulojn ni volas formeti, por ke la poeta rigardado, la arte koncentrita formado, la entuziasmo kaj la profeteco trovu tiun ejon, kie ili plu faros, kreos, konstruo; en la vivo, per homkorpoj, por la kunvivado, laborado kaj kunestado de la grupoj, de la komunoj, de la popoloj.

Jes, vere, kiel plena faktaĵo venu kaj veriĝu tio, kio nun sufiĉe longan tempon estis poetosonĝo kaj melodio kaj rava linio kaj luma kolorabundo: ni poetoj volas krei en la viva kaj volas vidi, kiu estas la pli granda kaj pli forta praktikulo: ĉu vi, kiuj asertas scii kaj faras nenion; aŭ ni, kiuj ni havas la vivan bildon en ni kaj la certan senton kaj la vastiĝantan volon: kaj kiuj ni volas fari, kio ajn povas esti farata, volas fari nun tuj kaj ĉiam kaj senĉese, kiuj ni volas kolekti la homojn, kiuj estas kun ni, al kojno, kiu impetas antaŭen, ĉiam plu en la faro, en la konstruo, en la formeto; ĉiam plu, trans vin kun rido kaj kaŭzoj kaj kolero; trans pezajn barojn kun atako kaj bataloj. Ni ne alportas sciencon nek partion; ni eĉ malpli alportas spiritoligon laŭ via kompreno, ĉar se vi parolas pri io tia, vi pensas pri tio, kion vi nomas racionalismo, kaj kion ni nomas duoneco kaj etklerado. La spirito, kiu portas nin, estas rafinita esenco de la vivo kaj kreas realecon kaj efikecon. Tiu ĉi spirito nomiĝas per alia nomo: interligo; kaj la poemoj, kiujn ni volas fari, beligi, estas praktiko, esta socialismo, estas interligo de la laborantaj homoj.

Tie ĉi ni nun vidas ĝin malferma antaŭ la okuloj kaj povas palpi ĝin per la manoj, kial la marksistoj en sia grandioza historia doktrino, kiun ili nomas materialisma, malŝaltis la spiriton. Ni povas en tiu ĉi loko pli bone doni la klarigon, ol aliaj bonegaj neantoj de la marksismo povis sukcesi. La marksistoj en siaj klarigoj kaj opinioj forlasis pro tre naturaj, ja vere pro trafe materiaj kialoj la spiriton: ĉar ili ne havas ĝin.

Sed se almenaŭ estus vere, ke ilia maniero prezenti la historion, povus esti nomata materialisma. Tio estus glorinda, eĉ giganta entrepreno, tamen kompreneble entrepreno, kies entreprenantoj ne sukcesus sen propra spirito: fari la provon prezenti la tuton de la homara historio nur en la formo de fizikaj procezoj, de korpe-necesaj procezoj, de senfina interrilato inter la materiaj procezoj de la cetera mondo kaj la fiziologiaj procezoj de la homkorpoj. Tio povus, kompreneble, pro la kialoj, kiujn mi jam eldiris, ne esti ia scienco konstruita per leĝoj, ĝi povus fariĝi nur spiritoplena kaj preskaŭ fantazia skizo direkte al ĝi; sed ĝi estus io, por kiu oni jam preskaŭ povus doni sian vivon; kaj eble iam iu venos, kiu entreprenos tion, kaj eĉ se tiu farus ĝin nur por trovi la rajton, la bazon kaj la paroleblecon por nun fluigi tiun rigidan sistemon kaj plene bildigi ĝin kaj entrepreni la grandan turnon: nome, prezenti la tutan homaran historion, forlasante ĉian korpecon, kiel psiĥan tutecoagadon, kiel la interagadon de spirita fluado. Ĉar tiu, kiu kapablas tiel elpensi materialismon ĝis al la plej ekstrema konsekvenco, scias, ke tio estas nur la alia flanko de la idealismo; kiu estas tiel vera materialisto, povas veni nur el la instruaro de Spinozo. Sed sufiĉe pri tio. Kion la marksistoj komprenas pri tio? La marksistoj, kiuj, se oni diras Spinozo, certe ŝatas pensi pri la oblikveca maketo, al kiu iliaj kaj la darvinismaj-monismaj etkleruloj misformis Spinozon.

Sufiĉe pri tio; tie ĉi necesas diri nur, ke tio, kion la marksistoj nomas materialisma historiismo, eĉ ne iel rilatas al ia ajn prudente komprenita materialismo: fine ili eĉ kredus kontraŭdiro, kompreni la materialismon prudente, kaj ili eĉ ne malpravus. Sed la historiismo, kiun ili instruas, povus ĝuste nomiĝi nur ekonomia; ĝia vera nomo estas, kiel dirite, senspirita historiismo.

Ĉar ili asertas, ke ili malkovris, ke la politikaj statoj, la religioj, la spiritaj tendencoj entute, kompreneble ne esceptinte ankaŭ ilian propran instruon kaj ĉiun ilian propran agitadon kaj politikumadon, estas nur la ideologia superkonstruo, iu speco de posta socia fenomeno de la ekonomiaj cirkonstancoj kaj sociaj institucioj kaj procezoj. Kiel multe da spirita, anima estas nedisigeble interplektita kun tio, kion ili nomas ekonomia kaj socia, ke antaŭ ĉio la ekonomia vivo estas nur malgrandega parto de la socia vivo kaj ke tiu ĉi estas tute ne disigebla de la grandaj kaj malgrandaj spiritaj formitaĵoj kaj moviĝoj de la kunvivado, tio nur malmulte ĝenas tiujn supraĵulojn, por kiuj estas en ĉiuj iliaj kunvenoj karakterize, ke ili estas rapidparolantoj kaj vaporbabilantoj, ke ili neniam sentis la bezonon, funde esplori siajn proprajn vortojn. Se ili iam farus tion, ili fariĝus profunde silentaj, ĉar per siaj kontraŭdiroj kaj neakoridgeblaĵoj ili sufokiĝus.

Tiu ĉi kontraŭdira uzado de la vortoj fine ĝenis la marksistojn, tamen nur tiel, kiel nesoliduloj ĝeniĝas: unuj toleras la kontraŭdiron per tiu malĝusteco kaj duoneco kaj la aliaj per alia oblikveco kaj deformado, kaj tiel ekestis diversaj tendencoj inter ili kaj okazis sufiĉe da tensioj kaj disiĝoj: unuj konkludas el la instruo, ke la marksismo anoncas senpolitikan kaj preskaŭ kontraŭpolitikan sintenon, ĉar ja la politiko estas nur la preskaŭ sensignifa spegulaĵo de la ekonomio; ke ĉefe gravas ne politiko, nek lêgodono nek ŝtataj formoj, sed ekonomiaj formoj kaj ekonomiaj bataloj (sed ankaŭ tiuj ĉi bataloj kompreneble estas nur kaŝenportitaj en la puran instruon; ĉar batalo, ankaŭ ekonomia, estas pure spirita afero kaj forte interplektita kun ĉia spirita vivo; sed sufiĉe pri tio, ĉar, kiel dirite, kiu profunde esploras iun ajn punkton de la marksismo, tiu ĉiam trovas la neeblaĵon kaj la kompromison kaj la kontrabandon); la aliaj volas tamen per la helpo de la politiko influi la ekonomiajn aferojn kaj aldonas al la kompromisoj, pretekstoj kaj penaj flikadoj kun la realeco, kiu aspektas tiel tute alia, ol ilia profesoraj elŝvitaĵoj sur la papero, aldonas al tiuj maskadoj, kiujn ili ĉiuj devas fari, ankoraŭ kelkajn novajn. Ne gravas, kaj ni ne plu retenas nin ĉe tiuj disputataj problemoj; ilin elbatalu la politikomarksistoj kun siaj fratoj, la sindikatistoj aŭ la lastatempe per mizera misuzo de du noblaj nomoj tiel nomatas anarĥosocialistoj.

Ĉar la tuta instruo estas malĝusta kaj ne eltenas pli skrupulan esploron, kaj kiel vera kaj valora restas nur la konsidero, kiun oni en Anglujo kaj aliloke encerbigis jam longan tempon antaŭ Karlo Markso: ĉe la konsiderado de la homaj okazoj oni ne rajtas subtaksi la elstaran signifon de la ekonomiaj kaj sociaj statoj kaj transformiĝoj. Tiu ĉi indiko okazis en la granda moviĝo, kiun oni devus nomi la malkovro de la socio kontraste al la ŝtato, malkovro, kiu estis unu el la plej fruaj kaj plej gravaj paŝoj al la libero, al la kulturo, al la ligo, al la popolo, al la socialismo. Io abunde saniga kaj vojriĉa kaŝiĝas en tiuj ĉi grandaj verkoj de la politikaj ekonomistoj, de la brilaj publikigistoj de la dekoka, de la unuaj socialistoj de la deknaŭa jarcento. Sed la marksismo faris el tio nur karikaturon, falsaĵon, koruptaĵon. La tiel nomata scienco, kiun la marksistoj faris el ĝi, en ĝia vera efiko estas malforta kaj tamen fatala provo (ĉar neniu laŭdira scienco estas tiel stulta, ke ĝi ne, se oni demagogie aŭ jam nur populare elmuelas ĝin, kaptas klerajn aŭ neklerajn amasojn kaj ne laste ankaŭ universitatajn profesorojn), la marksismo do provas rekonduki la torenton, kiu forkondukas for de la ŝtato kaj per tio for de la malkulturo kaj al interligoj de la volonteco kaj de la komuna spirito, la torenton, kiu portas la socion de la socioj sur sia dorso, ĝi provas rekonduki tiun torenton al la ŝtato kaj al la malspirito de ĉiuj niaj institucioj de la kunvivado kaj funkciigi per tiu ĉi torento ankoraŭ la muelilojn de ambiciaj politikantoj.

Tion ni devas ankoraŭ pli detale rigardi. Ĉar ni forprenis ĝis nun nur du haŭtojn de la marksisma larmocepo; ni devas penetri ankoraŭ pli internen, ankaŭ se dum tio la plorado superfortas nin. Ni devas plu sekcii la misnaskitaĵon, kaj mi permesas: iom da forta spirado kaj ternado kaj multe da ridado ĉiam ĉeestos. Ni vidis, kiel statas pri la scienco kaj pri la materialismo de la marksistoj, sed kia estas nun tiu ĉi historia evoluo de la pasinteco, estanteco kaj estonteco, kiun ili malkovris, sed ne, kiu el la materia realeco kreskis al ili en la spiritan superkonstruon, supozeble en ilian kartezian cerebelan glandon?

Ni alvenis nun al la momento, kiam la profesoro, kiu transformas vivon al ŝajnscienco, homkorpojn al papero, transformas sin al profesoro de tute alia speco, kun tute aliaj transformaj kapabloj. Profesoroj ja kutime nomas sin ankaŭ tiuj transformaj artistoj, sorĉistoj, prestidigitistoj, kiuj elmontras siajn fingrolertecon kaj rapidmovecon en kermesoj. La plej famaj, la decidaj ĉapitroj de Karlo Markso ĉiam memorigis min pri sorĉoprofesoroj de tiu ĉi speco. „Unu – du – tri – preta estas ĝi.“

Tiela estas laŭ Karlo Markso la progresoŝoseo de niaj popoloj de la mezepoko trans la estanteco al la estonteco, progreso, kiu okazas „per la neceso de naturprocezo“ (en la angla teksto, kiu estas eĉ pli klara: per la neceso de naturleĝo), cetere kun rapidiĝanta rapideco: en la unua stadio, la malvasta, mallarĝmensa, kie ekzistas nur mezumohomoj, averaĝo, etburĝoj kaj similaj mizeraj homoj, tre multaj posedas po tre malmultan proprieton. Nun venas la dua ŝtupo, la eklevo al progreso, la unua evolua procezo, la vojo al la socialismo: nomata kapitalismo. Nun la mondo aspektas jam tute alia: malmultaj posedas po tre multan proprieton, la amaso havas nenion. La transiro al tiu ŝtupo estis malfacila, kaj ĝi ne okazis sen perforto kaj malbelo. Sed sur tiu ĉi ŝtupo la afero nun proksimiĝas sur la bone ŝmiritaj reloj de la evoluo ĉiam pli proksime kaj pli facile al la promesita lando: dank’ al dio ĉiam pli da amasoj estas proletarigitaj, dank’ al dio ekzistas ĉiam malpli da kapitalistoj, ili eksproprietigas sin reciproke, ĝis jam nur amasoj da proletoj kiel sablo ĉe marbordo kontraŭstaras al tute malmultaj entreprenegoj, kaj nun la salto al la tria ŝtupo, nun la dua evoluprocezo, la lasta paŝo al la socialismo estas jam infane facila: „la fatala horo por la kapitalisma privata proprieto sonas“. Ene de la kapitalismo, diras Karlo Markso, oni venis al la „centrigo de la produktorimedoj“ kaj al la „sociigo de la laboro“. Li nomas tion produktomaniero, „kiu ekfloris sub la kapitalomonopolo“, kiel li ja ĉiam facile venas en poetan humoron, kiam li prikantas la lastajn belecojn de la kapitalismo, tuj antaŭ la momento, kiam ĝi renversiĝas al socialismo. Nun do alvenis la momento: „la kapitalisma produktado kreas per la neceso de naturprocezo sian propran neadon“: la socialismon. Ĉar la „kooperado“ kaj „la komuna posedo de la tero“, diras Karlo Markso, estas jam „atingaĵo de la kapitalisma erao“. La grandaj, gigantaj, preskaŭ senfinaj homamasoj, la proletarigitoj, vere devas plu fari preskaŭ nenion por la socialismo. Ili devas nur atendi, ĝis ĝi venos.

Ĉar, ĉu ne? Tiel progresintaj ni ja ankoraŭ dum longa tempo ne estos, vi sinjoroj de la scienco, ke la kapitalismo alportus al ni la kooperadon kaj la komunan posedon de la tero kaj de la produktorimedoj? Kion signifas komuna posedo, almenaŭ pri tiu aspekto ja regas klareco, kvankam povas ekzisti tre multaj diversaj formoj de komuna posedo, ke ĝi estas io alia ol uzurpado, ol privilegio, ol privata proprieto? Ĉu oni nun jam rimarkas ion de tiu ĉi komuna posedo, kiu devus veni jam en la erao de la kapitalismo, kiu devus havi la plej grandan similecon al la socialismo? Ĉu jes aŭ ne? Ĉar ni ŝatus scii, kiel longe proksimume ankoraŭ povas daŭri pri tiu naturprocezo. Do eldiru ĝin, vian sciencon!

Sed kiu scias, kiu scias! Eble Karlo Markso vidis jam en la mezo de la deknaŭa jarcento ekevolui la spurojn aŭ eĉ la videblajn komenciĝojn de la komuna posedo de la tero kaj de la produktorimedoj el la kapitalomonopolo. Ĉar pri la kooperado la afero estas jam tute nepridubebla, se oni rigardas pli detale. Tamen por mi kooperado signifas kunagadon kaj komunan laboron, kaj se oni ne estas malsaĝulo, kiu nomas la kunan tiradon de bovo kaj ĉevalo antaŭ plugilo, aŭ la komunan laŭ ejo aŭ ankaŭ laŭ labordivido laboron de negrosklavoj sur kotonplantejo aŭ sukerkana kampo komuna laboro – – sed kion mi diras? Karlo Markso estas ĝuste tia malsaĝulo! Ne estonteco! Ne plua evoluo de la kapitalismo! La saĝa klerulo prenis la estantecon. La laborformo, kiun li vidis en la kapitalisma entrepreno de sia tempo, la fabriksistemo, la laboro de miloj sur plej mallarĝa spaco, la adapto de la laboristo al la ilaromaŝinoj kaj la sekvanta el ĝi granda labordivido en la produktado de la varoj por la kapitalisma mondmerkato – Karlo Markso nomis tion kooperado, kiu laŭ li estas elemento de la socialismo. Ĉar li ja vere sen ia dubo parolas pri tio, ke la kapitalismo „fakte baziĝas sur la socia produktado“!

Jes, oni hirtigas la harojn kontraŭ tia ekzemplodona sensencaĵo, sed tio estas sendube la vera opinio de Karlo Markso: la kapitalismo evoluigas tute kaj plene la socialismon el si mem, la socialisma produktomaniero „ekfloras“ el la kapitalismo mem: ni jam havas kooperadon, ni jam estas almenaŭ sur la rekta vojo al komuna posedo de la tero kaj de la produktorimedoj: finfine necesos ne pli ol forpeli la kelkajn restintajn proprietulojn. Ĉio alia ekfloris el la kapitalismo. Ĉar la kapitalismo, tio estas la progreso, tio estas la socio, tio verdire jam estas la socialismo. La vera malamiko, tio estas „la mezaj klasoj, la malgranda industriulo, la malgranda komercisto, la manlaboristo, la kamparano.“ Ĉar tiuj mem laboras kaj havas maksimume kelkajn helpantojn kaj lernoknabojn, tio estas la etlabora, la nanoentrepreno; sed la kapitalismo estas la unuformeco, la laboro de miloj sur unu loko, la laboro por la mondmerkato, kaj tio estas la socia produktado kaj la socialismo.

Tio estas la vera instruo de Karlo Markso: kiam la kapitalismo tute kaj plene venkis super la restaĵojn de la mezepoko, la progreso estas plenumita kaj la socialismo praktike alvenis.

Ĉu ne havas simbolan signifon, ke la bazverko de la marksismo, la biblio de tiu ĉi speco de socialismo nomiĝas La Kapitalo? Kontraŭ tiu ĉi kapitalosocialismo ni metas nian socialismon kaj diras: la socialismo, la kulturo kaj la interligo, la justa interŝanĝo kaj la ĝoja laboro, la socio de la socioj povas veni nur, kiam leviĝas nova spirito, kiel la kristana tempo kaj la antaŭkristana tempo konis spiriton, kaj kiam tiu ĉi spirito venkas la malkulturon, la dissolviĝon kaj la kadukiĝon, kiu ekonomie dirite nomiĝas kapitalismo.

Tiel nun en plena akreco ili staras unu kontraŭ la alia.

Jen marksismo – jen socialismo!

Marksismo – la senspiriteco, la papera floro ĉe la amata dornarbusto de la kapitalismo.

Socialismo – la nova, kiu levas sin kontraŭ la putrado; la kulturo, kiu levas sin kontraŭ la kunligo de malspirito, mizero kaj perforto, kontraŭ la moderna ŝtato kaj la moderna kapitalismo.

Kaj nun oni povus kompreni, kion mi volas diri al tiu ne malpli moderna, en la vizaĝon de la marksismo: ke ĝi estas la pesto de nia tempo kaj la malbeno de la socialisma movado. Nun estu dirite ankoraŭ pli klare, ke estas tiel, kial estas tiel, kial la socialismo povas ekesti nur en la ĝismorta malamikeco kontraŭ la marksismo.

Ĉar la marksismo estas antaŭ ĉio la filiŝto. La filiŝto, kiu malestime rigardas sur ĉion pasintan, kiu nomas tion la estanteco aŭ la komencon de la estonteco, kie li sentas sin hejme, kiu kredas je la progreso, al kiu 1908 pli plaĉas ol 1907, kiu atendas de ĉiu 1909 ion tute specialan, sed de io tiel fora kiel 1920 jam preskaŭ miraklon kaj definitivon.

La marksismo estas la filiŝto kaj tial la amiko de la amasa kaj de la larĝa. Io tia kiel urba respubliko de la mezepoko aŭ vilaĝa komunumo aŭ rusa Miro aŭ svisa Almendo aŭ komunisma kolonio por ĝi neniam povas havi la plej malgrandan similecon kun socialismo; sed larĝa, centrigita ŝtato jam sufiĉe similas al ĝia ŝtato estonta. Se oni montras al ĝi landon en tempo, kie prosperas la malgrandaj kamparanoj, kie floras artoplena metio, kie ekzistas malmulta mizero, li malestime sulkigas sian nazon; kaj neniun pli malbonan malhonorigon Karlo Markso kaj liaj posteuloj kredis povi fari al la plej granda de ĉiuj socialistoj, Prudono, ol ke ili nomis lin etburĝa kaj etkamparana socialisto, kio tute ne estis malĝusta prijuĝo kaj certe neniu malhonorigo, ĉar Prudono ja brile montris al la homoj de sia popolo kaj de sia tempo, ĉefe malgrandaj kamparanoj kaj metiistoj, kiel ili tuj, sen unue ĝisatendi la puran progreson de la egkapitalismo, povus veni al la socialismo. Sed tion ja la evoluismokredantoj tute ne povas aŭdi, ke oni parolas pri ebleco, kiu iam ekzistis kaj ja tamen ne fariĝis realeco; kaj la marksistoj kaj tiuj infektitaj de ili tial tute ne povas aŭdi, ke oni parolas pri socialismo, kiu iam povus esti ebla antaŭ la plua subenmoviĝo, kiun ili nomas la suprenmoviĝo de la beata kapitalismo. Sed ni ne disigas fabelan evoluon kaj sociajn procezojn de tio, kion homoj volas, faras, povus iam voli kaj povus iam fari. Ni scias, ke la determinado kaj neceso de ĉio okazanta kaj do ankaŭ de la volado kaj farado ja memkompreneble validas kaj validas sen ĉia escepto: sed ĉiam nur deposte oni povas konstati, se iu realeco ekzistas, ke ĝi do estas neceseco; se io ne okazis, ke tio do ne estis ebla, ĉar ekzemple la homoj, al kiuj oni forte apelaciis kaj al kiuj oni per granda neceso predikis prudenton, ne volis kaj ne povis esti prudentaj. Ha! la marksistoj triumfe volos diri, sed Karlo Markso antaŭdiris, ke ne estis ebleco al tio. Jes, ni respondas, kaj per tio li prenis certan parton de la kulpo sur sin, ke tio ne okazis, li estas por tiam kaj ankaŭ por multe pli poste unu el la malhelpantoj kaj de la kulpuloj. Ĉar por ni la homara historio konsistas ne el anonimaj procezoj kaj ne nur el la amasiĝo de multaj malgrandaj amasofaroj kaj amasonefaroj; por ni la portantoj de la historio estas personoj, kaj por ni ekzistas ankaŭ kulpuloj. Ĉu oni ja kredas, ke Prudono ne kiel ĉiu profeto, kiel ĉiu Johano, pli forte ol iu ajn el la malvarmaj sciencospektantoj ofte en grandaj horoj havis la senton de la neebleco, gvidi tiujn ĉi siajn homojn al tio, kion li vidis antaŭ si kiel la plej bela kaj plej natura ebleco? Tiu malbone konas la apostolojn kaj gvidantojn de la homaro, kiu pensas, ke la kredo je la plenumo apartenas al ilia granda faro, al ilia vizia sinteno kaj puŝanta formado. La kredo je ilia sankta vero apartenas al ĝi, kaj la malesperiĝo pri la homoj kaj la sento de la neebleco! Kie venis io granda kaj supervenkanta, turniĝo kaj noviĝo super la homaron, tie estis ĝuste la neeblaĵo kaj la nekredeblaĵo, tio do estas la memkompreneblaĵo, kiu alvenigis la turniĝon.

Sed la marksismo estas la filiŝto, kaj tial ĝi ĉiam plena de moko kaj triumfo montras al la malsukcesoj kaj malsukcesaj provoj kaj havas tiel infanecan timon pri la malvenkoj. Kontraŭ nenio ĝi montras pli da malestimo ol kontraŭ tio, kion ĝi nomas eksperimentoj aŭ malsukcesintaj fondoj. Honto kaj signo de malnobla kadukiĝo, speciale de la germana popolo, al kiu tia timo pri la idealismo, la revado kaj la heroismo aparte malbone decas, ke tiaj mizeruloj estu gvidantoj de ĝiaj subjugitoj. Sed la marksistoj estas por la amasoj tute la samo, kio estas la nacirenomistoj ek de 1870 por la sataj popolaj tavoloj: sukcesoadorantoj. Ni tie ĉi ekkonos alian, pli trafan sencon de la esprimo „materialisma historiismo“. Jes, la marksistoj estas materialistoj en la kutima, en la kruda, en la vulgara senco de la vorto, kaj ili penis ĝuste kiel la nacistultuloj mallevi kaj nuligi la idealismon. Kion faris la naciburĝo el la germana studento, tion la marksistoj faris el vastaj tavoloj de la proletaro: etkorajn hometojn sen juneco, sen sovaĝeco, sen riskemo, sen emo provi, sen sektemo, sen herezemo, sen originaleco kaj apartiĝo. Sed ĉion tion ni bezonas, ni bezonas provojn, ni bezonas la iron de la mil al Sicilio, ni bezonas tiujn mireravajn garibaldajn naturojn, kaj ni bezonas malsukcesojn kaj malsukcesojn kaj la obstinan naturon, kiu ne lasas sin, kiu per nenio lasas sin fortimigi, kiu tenas kaj eltenas kaj ĉiam denove komencas, ĝis la afero sukcesos, ĝis ni sukcesos, ĝis ni estos nesupereblaj. Kiu ne prenas sur sin la danĝeron de malvenko, de soliĝo, de malsukceso, tiu neniam atingos la venkon. Ho vi marksistoj, mi scias, kiel malbone ĉio ĉi tio sonas en viaj oreloj, kiuj vi timas nenion pli ol tion, kion vi nomas nukobatoj; tiu vorto apartenas al via aparta vortaro kaj eble kun certa pravo, ĉar vi montras al la malamiko pli la nukon ol la frunton. Mi scias, kiel profunde abomena, naŭza al vi kaj malagrabla al ĉiu via seka lernoĉambreco estas tiaj fajronaturoj kiel Prudono sur la kampo de la konstruo, Bakunino aŭ Garibaldo sur la kampo de la malkonstruo kaj de la batalo, kiel ĉio romantika, ĉio kelta, ĉio, kio supozigas pri libera aero kaj sovaĝeco kaj iniciatemo, estas vere embarasa por vi. Vi sufiĉe penis forigi ĉiun liberecon, ĉiun personan, ĉiun junecon, ĉion, kion vi nomas stultaĵoj, el la partio, el la movado, el la amasoj. Vere, la socialismo kaj nia popolo status pli bone, se ni havus anstataŭ la sistema stulteco, kiun vi nomas via scienco, la fajrokapajn stultecojn de la ardantaj kaj muĝantaj kaj ŝaŭmantaj, kiujn vi abomenas. Jes, ni volas fari tion, kion vi nomas eksperimentoj, ni volas provi, ni volas krei kaj fari el la koro, kaj ni volas, se fine tio estas necesa, ŝipoperei kaj elteni malsukcesojn, ĝis ni havas la venkon kaj vidas la bordon. Cindreculoj, dormoĉapuloj, filiŝtoj estas super vi, popolo; kie estas la Kolumbaj naturoj, kiuj pli volonte sur rompiĝema ŝipo kaj al la necerta iras sur la altan maron ol ĝisatendi la evoluon? Kie estas la junaj, viglaj, venkoplenaj, ruĝaj, kiuj ekridas pri tiuj grizaj? Ne volonte la marksistoj aŭdas tiajn vortojn, tiajn atakojn, kiujn ili nomas refalojn, tiajn revadojn kaj nesciencaĵojn, mi scias tion, kaj ĝuste tial tiel bonfartigas min, ke mi diris ankaŭ tion ankoraŭ al ili. Bonaj kaj nerefuteblaj estas la kialoj, kiujn mi uzas kontraŭ ili, sed se mi, anstataŭ refuti ilin per kialoj, kolerigus ilin ĝis la morto per moko kaj ridado, mi akceptus ankaŭ tion.

La filiŝto marksisto do estas multe tro prudenta, multe tro pripensema, multe tro singarda, ol ke li iam povus veni al la ideo, se la kapitalismo estas jam en plena alvenado, kiel estis en la tempo de la Februara revolucio en Francio, entrepreni la provon, kontraŭiri al ĝi per socialisma organizo, same kiel li pli volonte murdus la formojn de viva komuno el la mezepoko, kiujn oni savis en Germanujo, Francujo, Svisujo, ĉefe Rusujo tra jarcentoj de la kadukiĝo, kaj dronigi ilin en la kapitalismo, ol rekoni, ke en ili troviĝas ankaŭ la ĝermoj kaj vivokristaloj de la estonta socialisma kulturo; sed se oni montras al li la ekonomiajn situaciojn ekzemple de Anglujo en la mezo de la deknaŭa jarcento, kun ĝia dezerta fabrikosistemo, kun la dezertigo de la lando, kun la unuformigo de la amasoj kaj de la mizero, kun la ekonomiado por la mondmerkato anstataŭ por veraj bezonoj, tiam li en tio trovas socian produktadon, kooperadon, komenciĝojn de la komuna posedo: tie plaĉas al li.

La vera marksisto, se li ankoraŭ ne ekŝanceliĝis kaj ne komencis koncedi (hodiaŭ tiuj disfalemuloj tamen faras ĉiujn ajn koncedojn), tute ne interesiĝas pri kamparanaj kooperativoj, pri kreditaj kooperativoj, pri laboristaj kooperativoj, eĉ se ili elkreskis grandioze: tute alie imponas al li kapitalismaj vendejegoj, en kiuj oni uzas tiel multe da organiza spirito por neproduktivaĵoj, por rabado kaj uzurpado, por la vendado de falsbrilaĵoj kaj senvaloraĵoj. Sed ĉu iam iu marksisto okupis sin pri tiu granda, decida demando: kio estas produktata por la mondmerkato, kio estas vendata al la konsumantoj? Ĉiam ilia rigardo gluiĝas nur sur la eksteraj, neesencaj, supraĵaj formoj de la kapitalisma produktado, kiun ili nomas socian produktadon, pri kiuj ni devas nun ankoraŭ paroli.

La marksismo estas la filiŝto, kaj la filiŝto konas nenion pli gravan, nenion pli grandiozan, nenion, kio estas al li pli sankta, ol la teĥnikon kaj ĝiajn progresojn. Metu filiŝton antaŭ Jesuon, kiu en sia riĉeco, en la abundeco de sia neelĉerbebla figuro krom tio, kion li krome signifas por la spirito kaj la vivo, estas krom tio ankaŭ grandega socialisto, metu filiŝton antaŭ la vivantan Jesuon sur la kruco kaj antaŭ novan maŝinon por la transporto de homoj aŭ aĵoj: li trovos, se li estas honesta kaj ne klerohipokritanto, li trovos la krucumitan homidon plene senvalora kaj superflua afero kaj postkuros la maŝinon.

Kaj tamen! kiel multe pli vere movis tiu ĉi silenta, trankvila, suferanta grandeco de la koro kaj de la spirito ol ĉiuj transportomaŝinoj de niaj tempoj.

Kaj tamen! kie restus ĉiuj transportomaŝinoj de niaj tempoj sen tiu ĉi silentulo, trankvilulo, suferulo, grandulo sur la kruco de la homaro.

Ankaŭ tio estu dirita tie ĉi, kvankam ĝin facile komprenos nur tiuj, kiuj jam antaŭe sciis ĝin.

Tie ĉi nun, kie ni vidas la senliman adoradon de la kamarado progresulo al la teĥniko, ni ekkonas la devenon de la marksismo. La patro de la marksismo ne estas la studo de la historio, nek Hegelo, nek Smith nek Rikardo, nek unu el la socialistoj antaŭ Markso, nek iu revoluci-demokratia tempostato, malpli la volo kaj la sopiro al kulturo kaj beleco inter la homoj. La patro de la marksismo estas la vaporo.

Maljunaj virinoj aŭguras el la kafa surfundaĵo. Karlo Markso aŭguris el la vaporo.

Ĉar tio, kion Karlo Markso prenis por socialismosimileco, por la senpere preparanta ŝtupo antaŭ la socialismo, estis nurnure la organizo de la produktado, kiun alportis la teĥnikaj postuloj de la vapormaŝino ene de la kapitalismo.

Do jen renkontas sin du tute diversaj formoj de la centralizo: la ekonomia centralizo de la kapitalismo: la riĉulo, kiu alkondukas plejeble multe da mono, plejeble multe da laboro al si kiel centro; kaj la teĥnika centralizo de la produktado: la vapormaŝino, kiu bezonas la labormaŝinojn kaj la laborantajn homoj proksime al si, la energicentro, kaj tial kreis la grandajn fabrikojn kaj la rafinitan labordividon. La ekonomia centralizo de la kapitalismo pro si mem – esceptante kelkajn unuopajn okazojn – neniel bezonas la centralizon de la teĥnika produktado; ĉie ajn, kie la homa laborforto aŭ la simplaj, pelataj per la mano aŭ la piedo maŝinoj estas pli malmultekostaj ol la uzado de la vapormaŝino, la kapitalisto preferas la vaste en la kamparo, en vilaĝoj kaj bienoj dissemitan hejmindustrion al la fabriko. Do estis la teĥnnikaj bezonoj de la vapormaŝino, kiuj kreis la grandajn fabrikokazernojn kaj la grandurbojn plenaj de fabrikokazernoj kaj loĝejkazernoj.

Tiuj ĉi du unue disaj kaj plene diversaj formoj de centralizo poste kompeneble kuniĝis kaj tre forte influis sin reciproke: la kapitalismo nekredeble rapide progresis per la vapormaŝino; kaj aliflanke la kapitalismo – kiu finfine havas siajn teĥnike centralizitajn instituciojn kaj kutimojn, kiu antaŭ ĉio fortiris la laboristojn el la vasta kamparo kaj pli kaj pli tute fortiras ilin – ĝi malhelpas, ke la elektra transmisio de la vapora kaj akva energio, kiuj devus laŭ sia naturo efiki malcentralizaj, realigi tiun ĉi efikon en tia mezuro, kiel devus alie okazi; kvankam ne eblas nei, ke tiu ĉi elektra energitransmisio aperigis kaj kapitalisman ekspluatadon de malgrandaj, disigitaj unu de la alia laborejoj, kiel ekzemple en la klingoindustrio de Solingen, kaj ankaŭ jam nun ĝojige fortigis kaj ankoraŭ pli fortigos kaj nove vekos la etindustrion kaj la metion; tie ĉi por la kooperativa ricevo de energio kaj motoroj estas ankoraŭ multaj eblecoj.

Tiu ĉi kunligo de teĥnika kaj kapitala centralizo poste sekvigis aŭ tre fortigis pluajn kapitalismajn centralizojn: centralizon de la komerco, de la banka sistemo, de la pogranda kaj pomalgranda komerco, de la transportorganizoj ktp.

Kaj ankoraŭ tria centralizo prosperis, plejparte sendepende de la aliaj du, en niaj tempoj: la centralizo de la ŝtato, de la burokratismo, de la armea sistemo. Kaj tiel krom la fabrikokazernoj kaj la loĝkazernoj lokiĝis ankoraŭ pliaj kazernoj en la grandurboj: la kazernoj de la burokratoj, kie en ĉiu el tiuj publikaj domoj troviĝas cent malgrandaj ĉambretoj, kaj en ĉiu teda ĉambreto unu, du aŭ tri verdaj tabloj, kaj malantaŭ ĉiu verda tablo unu, du aŭ tri subalternoficistoj kun la krajono sur la orelo kaj la matena buterpano en la mano; kaj la kazernoj de la soldatoj, kie miloj da fortaj junuloj donas sin al senutila sporto – sporto devus esti nur la refreŝiĝo post utila laboro – kaj do al la enuo kaj ĉiaspecaj seksaj stultaĵoj kaj nepuraĵoj.

Kaj ĉe tiel multe da malkulturo, homamasigo, distanco de la tero kaj de la kulturo, ĉe tiel multe da labormalŝparo, troŝarĝado per neproduktiva laboro kaj pigrado, ĉe tiel multe da sensencaĵo kaj mizero, kion alportas ĉiuj tiuj formoj de la centrigo, kompreneble la ceteraj kazernoj de nia tempo fariĝas ĉiam pli multaj kaj vastaj: la labordomoj, la malliberejoj kaj pundomoj kaj la seksdomoj, en kiuj estas enkazernigitaj la prostituitoj.

Estas vere kaj koncedende al la marksistoj, se ili defendas sin kontraŭ la aserto, ke ilia doktrino estas nur produkto de la teĥnika centralizo de la produktado: ĉiuj tiuj formoj de la senenhava, malbeliga, unuformiga, limiga kaj subprema centrigo estis ĝis ia grado ekzemplodonaj por la marksismo, influis ĝian ekeston, pluformadon kaj disvastiĝon. Ne senkaŭze oni defendas sin inter la angloj, latinidaj popoloj, svisoj kaj sudgermanoj pli kaj pli kontraŭ la marksismo kiel kontraŭ afero, kiu havas senesperigan similecon kun la militisma kaj burokrata karaktero; ne senkaŭze oni trovas hodiaŭ verajn, ĝustajn marksistojn preskaŭ jam nur en la landoj de la serĝento, de la subalternoficisto kaj de la ĉinovniko: en Prusujo kaj Rusujo. Ne senkaŭze oni sentas la disciplinon kaj la nedisigeblan de ĝi krudecon kaj ordonismon nenie tiel forte, aŭdas la vorton „disciplino“ tiel ofte, kiel en la prusa armeo kaj en la germana-prusa socialdemokratio. Sed tamen: neniu el tiuj ĉi centralizoj estas tia, ke vera moknasko povis sekvi ĝin, kiun oni ververe kuraĝas nomi socialismo, escepte de la teĥnika centralizo de la vaporo.

Neniam la socialismo „ekfloros“ el la kapitalismo, kiel tiel lirike kantis la malpoeto Markso. Sed liaj doktrino kaj partio, la marksismo kaj la socialdemokratio kreskis el la vaporenergio.

Jen vidu, kiel la laboristoj kaj metiistoj kaj la filoj kaj filinoj de la kamparanoj formigras el la kamparo, kiel venas rekompence armeoj de taglaboristoj kaj rikoltolaboristoj! Jen vidu, kiel miloj kaj milmiloj eniras matene en la fabrikojn kaj vespere denove elsputiĝas!

„Sama labordevigo por ĉiuj, starigo de industriaj armeoj, ĉefe por la agrikulturado“, diris Markso kaj Engels jam en sia Komunisma Manifesto; sed ne kiel priskribon kaj antaŭsentadon de la venontaj gloroj de la kapitalismo, sed kiel unu el tiuj rimedoj, kiujn ili proponis „por la plej progresintaj landoj“ por la komenco de sia socialismo. Estas vere: tiu speco de socialismo elkreskas el la senĝenita pluevoluo de la kapitalismo!

Se oni aldonas al tio ankoraŭ la kapitalisman koncentriĝon, kiu aspektis, kvazaŭ la nombro de la kapitalismaj personoj kaj de la propraĵaroj daŭre malkreskus, se oni plue aldonas al tio la ekzemplon de la ŝtata plenpotenco en la centralizita ŝtato de niaj tempoj, se oni fine ankoraŭ aldonas al tio la ĉiam progresantan perfektiĝon de la ilarmaŝinoj, la ĉiam progresantan labordividon, la anstataŭigon de la metie edukitaj metiistoj per iaj helpistoj de la maŝino – sed ĉio ĉi nepre troigite kaj karikature vidita; ĉar ĉio havas ankoraŭ alian flankon kaj neniam estas skema, unulinia evoluo, sed batalo kaj balanciĝo inter diversaj tendencoj; sed la marksismo simpligas kaj karikaturas ĉion ĝis al la groteskeco, kion li rigardas –; se oni fine aldonas al tio ankoraŭ la perspektivon, ke la homlaboro povos fariĝi ĉiam pli mallonga kaj la maŝinlaboro ĉiam pli produktiva: tiam la ŝtato de la estonteco estas preta. La ŝtato de la estonteco de la marksistoj: la floro sur la arbo de la ŝtata, de la kapitalisma, de la teĥnika centralizo.

Oni aldonu ankoraŭ tion, ke la marksisto, kiam li aparte kuraĝe revas sian pajlon – ĉar neniam estis pli malplene, pli seke revate, kaj se iam ekzistis senfantaziaj fantaziuloj, tiam tiuj estas la marksistoj – ke li tiam plivastigas sian centrismon kaj sian ekonomian burokatration trans la hodiaŭajn ŝtatojn kaj parolas pri monda instanco por la ordigo kaj ordono de la produktado kaj de la distribuo de la varoj. Tio estas la internaciismo de la marksismo. Kiel iam en la Internacio ĉio estu ordonita kaj decidita de la Londona Ĝenerala Konsilantaro, kiel hodiaŭ en la socialdemokratio ĉio estu ordonita kaj decidita de Berlino, tiel tiu mondproduktadinstanco iam rigardos en ĉiun poteton kaj registros la kvanton da ŝmiroleo por ĉiu maŝino en sia ĉeflibro.

Kaj nun ankoraŭ unu cepan haŭton for, tiam ni finis nian priskribon de la marksismo.

Tiel do floras la organizoformoj de tio, kion la homoj nomas socialismo, jam tute kaj plene en la kapitalismo. Nur ke tiuj ĉi organizoj, tiuj pli kaj pli – per vaporo – grandeguliĝantaj fabrikoj estas ankoraŭ en la manoj de la unuopaj entreprenistoj, de ekspluatistoj. Ni ja jam vidis, ke tiuj per la konkurenco fariĝu ĉiam malpli kaj malpli multaj. Oni devas vidi tion tiel, kiel ĝi estis intencita: unue centmiloj – poste kelkaj miloj – poste kelkaj centoj – poste kelkaj sepdekoj aŭ kvindekoj – poste kelkaj tute monstraj gigantoentreprenistoj.

Kaj kontraŭ tiuj staras la laboristoj, la proletoj. Ili fariĝas ĉiam pli kaj pli multaj, la mezaj klasoj malaperas, kaj kun la nombro de la laboristoj kreskas la nombro kaj la intensivoforto de la maŝinoj, tiel ke ne nur la nombro de la laboristoj kreskas, sed ankaŭ la nombro de la senlaboruloj, de la tiel nomata industria rezerva armeo. Laŭ tiu ĉi priskribo do la kapitalismo ne eltenas plu, kaj cetere la batalo kontraŭ ĝi, t. e. kontraŭ tiuj kelkaj restintaj kapitalistoj, fariĝas ĉiam pli kaj pli facila por la sennombraj amasoj de la senheredigitoj kaj do interesitoj pri ŝanĝiĝo, kiuj estas subigitaj sub ilin. Ĉar ankaŭ tion de la doktrino de la marksismo ni devas meti sub nian rigardon: en ĝi ĉio estas, kiel diras la esprimo, kiu estas prenita el alia kampo kaj malĝuste aplikata, imanenta. Tio signifu: ne necesas iuj apartaj fortostreĉoj aŭ ideaj ekkomprenoj, ĉio iras el si mem ĉe la ŝnureto de la socia procezo. Imanente la tiel nomataj socialismaj organizoformoj jam enestas en la kapitalismo; imanenta estas ankaŭ en la proletoj la seninteresiteco pri la estantaj situacioj, tio signifu: la tendenco al la socialismo, la revolucia pensmaniero estas integriga parto de la proleto. La proletoj povas perdi nenion; ili povas akiri mondon! Kiel bela, kiel vere poeta estas tiu ĉi vorto (kiu venas nek de Markso nek de Engels) kaj kiel multe da vero – devus esti en ĝi. Kaj tamen pli vera ol la aserto, ke la proleto estas la naskita revoluciulo, estas tiu alia, kiu estas dirata tie ĉi: ke la proleto estas la naskita filiŝto. La marksisto parolas tiel senlime malestime pri la etburĝo; sed ĉio, kion oni povas nomi etburĝa pri karaktertrajtoj kaj vivkutimoj, apartenas al la ecoj de la kutima proleto, kiel oni eĉ en malliberejoj kaj pundomoj trovas bedaŭrinde la plej multajn ĉelojn okupitaj de filiŝtoj. Per tiu ĉi „bedaŭrinde“, kiu eskapis miajn lipojn, mi neniel bedaŭras, ke la nefiliŝtoj estas liberaj; sed ja estas malgajige, ke al povraj bedaŭrinduloj, al viktimoj de la cirkonstancoj, kiuj devis rompi la leĝe starigitajn konvenciojn tiel, kiel ĉio, kio okazas en la mondo, devas okazi, tiu ĉi neceso ne estas surmetita almenaŭ per tio, ke tiu ĉi konvencio ne vivus en ilia interno, sed estus anstataŭigita per sakrilegia pensmaniero. Sed la konvencio, kiujn ili pro certa situacio rompis, ja vivas en ilia menso, iliaj opinioj, en la maniero, kiel ili rompas la bastonon super siaj samsuferanoj kaj foje eĉ super si mem, preskaŭ ĉiam same firme kiel en la plej multaj ceteraj homoj.

Tio, pri kio ni parolas tie ĉi, la filiŝteco de la proleto, cetere estas unu el la kialoj, kial la marksismo, tiu ĉi sistemigita filiŝteco, trovis tiom da akcepto en la proletaro. Necesas nur tute supraĵa lakado de la lango per klero, kiu estas nun plenumata plej rapide kaj plej malkare en la poliklinikoj, kiujn oni nomas partilernejoj, por fari el mezuma proleto sen iaj esceptaj kvalitoj uzeblan partigvidanton.

Tiuj ĉi kaj la aliaj partigvidantoj do tute nature tenas la marksisman doktrinon, laŭ kiu la proletaro pro socia neceso estos revoluciita, almenaŭ tiun etan iomon, kiu estas ankoraŭ necesa, por supervenki la kapitalismon, kiu ja konsistas el ĉiam malpli kaj malpli multaj personoj kaj en si mem fariĝas ĉiam pli kaj pli kaduka. Ĉar al la ĵusaj diritaĵoj aldoniĝas ankoraŭ unu afero por devigi la kapitalismon al la kolapso, ankoraŭ unu afero estas imanenta al ĝi: la krizoj. Kiel diras la programo de la germana socialdemokratio tiel bele kaj tiel vere marksisme (krome, cetere, jam jen kaj jen io malvera penetris en ĝin, kion la farintoj de tiu ĉi programo nomas hodiaŭ reviziisma ĉe siaj kontraŭuloj): La produktivaj fortoj superkreskas la hodiaŭan socion. En tio troviĝas la vere marksisma instruo, ke en la hodiaŭa socio la produktadaj formoj jam fariĝis pli kaj pli socialismaj, kaj ke al tiuj ĉi formoj mankas jam nur la ĝusta proprieta formo: nome, la ŝtata proprieto; sed se ĝi nomas la fabriksistemon de la kapitalismo socia produktado (ne nur Markso en la „Kapitalo“ nomas ĝin tiel, ankaŭ la hodiaŭaj socialdemokratoj en sia hodiaŭ valida programo nomas la laboron en la formoj de la hodiaŭa kapitalismo socia laboro), ni scias, en kio konsistas ilia socia proprieto: tiel, kiel ili opinias la produktadajn formojn de la vaporteĥniko en la kapitalismo socialismaj laborformoj, tiel ili opinias la centralŝtaton la socialisma organizo de la socio kaj la burokrate administratan ŝtatan proprieton komuna proprieto! Tiuj ĉi homoj ja tute ne havas instinkton por tio, kio nomiĝas socio. Ili ne supozas eĉ nur iomete, ke socio povas esti nur socio de socioj, nur interligo, nur libero. Tial ili ne scias, ke socialismo estas anarĥio kaj federacio. Ili kredas, ke socialismo estas ŝtato, dum la kultursoifantoj volas krei la socialismon, ĉar ili volas el la disfaliĝo kaj la mizero, el la kapitalismo kaj la apartenanta al ĝi malriĉeco, el la senspiriteco kaj la perforto, kiu estas nur la dorsflanko de la ekonomia individuismo, do ĝuste el la ŝtato al la socio de la socioj kaj de la volonteco.

Do ĉar, diras tiuj marksistoj, la socialismo estas, por tiel diri, ankoraŭ en la privata posedo de la entreprenistoj, kiuj plenforte produktas, ĉar ili ja jam posedas la socialismajn produktofortojn (legu: de la vaporenergio, de la perfektigitaj ilarmaŝinoj kaj de la ofertantaj sin en superflua nombro proletaj amasoj), do ĉar estas kiel sorĉita balailo en la mano de la sorĉista lernanto,1 devas do okazi la inundo per varoj, la superproduktado, la ĥaoso, koncize: la krizoj, kiuj, sendepende de tio, kiel ili detale estas klarigataj, laŭ la opinio de la marksistoj devenas de tio, ke la socia produktomaniero, kiu laŭ ilia opinio jam estiĝis, bezonas la reguligon de la statistike kontrolanta kaj diriganta mondŝtatinstitucio. Dum ĝi mankas, la socialismo ankoraŭ ne estas perfekta, kaj ĉio devas iri ĥaose kaj transkapiĝe. La organizoformoj de la kapitalismo estas bonaj; sed mankas la ordado, la reĝimo, la strikta centralizo. Kapitalismo kaj ŝtato devas renkonti sin, tiam ekestos – nu, ni dirus, tiam ekestos la ŝtata kapitalismo; tiuj marksistoj opinias: tiam ekestos la socialismo. Sed same kiel ili retrovas en tiu ĉi ilia socialismo ĉiujn formojn de la kapitalismo kaj de la regulado, kaj kiel ili progresigas la tendencon al unuformigo kaj samniveligo, kiu ekzistas hodiaŭ, al la ekstrema perfektiĝo, tiel same ankaŭ la proleto transiris en ilian socialismon: la proleto de la kapitalisma ekonomio fariĝis la ŝtata proleto, kaj la proletigo estas, se tiu ĉi ilia socialismo komenciĝas, vere, kiel antaŭdirita: grandegule kreskinta: ĉiuj homoj sen escepto estas malgrandaj ekonomiaj oficistoj de la ŝtato.

Kapitalismo kaj ŝtato devas renkonti sin – tio en vero estas la idealo de la marksismo; kaj se ili ne volas aŭdi ion pri idealo, ni diras: tio estas la evolua tendenco, kiun ili malkovris, kiun ili volas subteni. Ili ne vidas, ke la grandegaj forto kaj burokrata senenhaveco de la ŝtato estas necesa nur, ĉar nia kunvivado perdis la spiriton, ĉar malaperis la justeco kaj la amo, la ekonomiaj ligoj kaj la ĝermanta multeco de malgrandaj sociaj organismoj. Nenion ajn ili vidas de la profunda kadukiĝo de tiuj niaj tempoj; ili halucinacias progreson: la teĥniko progresas; ĝi kompreneble faras tion; faras tion en kelkaj tempoj de la kulturo, ne ĉiam, ekzistas ankaŭ kulturoj sen teĥnika progreso, kaj faras tion ĉefe en tempoj de la kadukiĝo, de la individuiĝo de la spirito kaj de la atomiĝo de la amasoj; kaj ĝuste tial ni diras: la vera progreso de la teĥniko kune kun la vera fieco de nia tempo estas – por paroli marksisme al marksistoj – la fakta, materia bazo por la ideologia superkonstruo, nome por la utopio de la evolusocialismo de la marksistoj. Sed ĉar ne nur la progresanta teĥniko respeguliĝas en ilia spiriteto, sed same ankaŭ la ceteraj tendencoj de la tempo, tial por ili ankaŭ la kapitalismo estas progreso, por ili ankaŭ la centralŝtato estas progreso. Estas tute ne pura ironio, ke ni aplikas tie ĉi la lingvaĵon de la tiel nomata materialisma historiismo al la marksistoj mem. Ili ja transprenis tiun ĉi komprenon de la historio de ie, kaj nun, kiam ni ekkonis ilin, ni kapablas diri pli klare ol antaŭe, kie ili trovis ĝin: tute kaj plene en si mem. Jes, kion diras la marksistoj pri la rilato de la spiritaj formaĵoj kaj de la pensado al la tempaj cirkonstancoj, fakte validas por ĉiuj samtempanoj, per kiuj ni komprenas tie ĉi tiujn, kiuj estas nur la ido kaj la esprimo de sia tempo, kiuj havas nenion kreeman, nenion kontraŭeman, nenion prapropran kaj spirite personan en si. Ni alvenis denove ĉe la filiŝto, ĉe la marksisto, kaj pri li estas tute ĝuste, ke lia ideologio estas nur la superkonstruo de la fieco de nia tempo. En la tempoj de la kadukiĝo fakte regas la malspirito, kiu estas la esprimo de la tempo. Kaj tiel ankoraŭ hodiaŭ regas la marksistoj. Kaj ili ne povas scii, ke la tempoj de la kulturo kaj de la plenumebleco ne evoluas el la tempoj de la kadukiĝo – kiun ili nomas progreso –, sed ke ili venas el la spirito de tiuj, kiuj laŭ sia konstitucio neniam apartenis al sia tempo. Ili ne povas scii kaj ne trakompreni, ke tio, kion oni nomu historio, en la altaj tempoj de la ŝanĝiĝo ne estas farata de la filiŝtoj kaj samtempanoj, kaj do ne, kio estas la samo, de la sociaj procezoj, sed de la soluloj, izolitoj, kiuj estas ĝuste tial izolitaj, ĉar en ili popolo kaj komuno estas kvazaŭ hejmaj, kvazaŭ fuĝintaj al ili kaj kun ili.

Neniu dubo, la marksistoj kredas, ke, se la antaŭa kaj la malantaŭa flankoj de nia humiligo, la produktadaj cirkonstancoj de la kapitalismo kaj la ŝtato starus sur la sama flanko kaj estus interfeltitaj, tiam ilia progresoevoluo atingus la celon kaj ekregus per tio la justeco kaj la egaleco; ĉar ja vere ilia ampleksa ekonomioŝtato, egale ĉu ĝi estas unue heredanto de la ĝisnunaj ŝtatoj aŭ ĉu ĝi estas ilia monda ŝtato, estas respublike demokrata formaĵo, kaj ĉar ja vere ili kredas, ke la ordonoj de tia ŝtato zorgus pri la feliĉo de ĉiuj tiuj etaj homoj, kiuj ja mem konsistigus la ŝtaton. Sed oni devas permesi al ni, krevi pro neestingebla rido pri tiu ĉi plej povra el ĉiuj filiŝtaj fantazioj. Tiel tute kaj plene la respeguliĝo de la etburĝa utopio povas fariĝi vere nur produkto, kiu elvenis el la neĝenita laboratoria evoluo de la kapitalismo. Ni ne haltigos nin ankaŭ per tiu ĉi perfekta idealo de la kadukiĝa periodo kaj de la senpersoneca malkulturo, per tiu ĉi homunkula ŝtato; ni ja vidos, ke la vera kulturo ne estas io malplena, sed io plenigita; ke la vera socio estas multeco de veraj, kreskantaj el la ligantaj ecoj de individuoj, el la spirito malgrandaj reciprokaj apartenecoj, konstruo el komunoj kaj unu unuiĝo. Tiu ĉi „socialismo“ de la marksistoj estas grandega kropo, kiu progresu; ni timu nenion, ni nun baldaŭ vidos, ke tiu ne progresos. Sed nia socialismo kresku en la koroj, volas kunkreskigi la korojn de la reciproke apartenantaj kaj kreskigi ilin alten en la spiriton. La alternativo ne estas: homunkula socialismo aŭ socialismo de la spirito; ĉar ni baldaŭ vidos: se la amasoj sekvos la marksismon aŭ eĉ nur la reviziistojn, tiam restos la kapitalismo, kiu havas nenian ajn tendencon transsalti en la „socialismon“ de la marksistoj, aŭ evolui en la kelkfoje jam nur per hontema voĉo ankaŭ tiel nomatan socialismon de la reviziistoj. La kadukiĝo, en nia okazo la kapitalismo, en niaj tempoj havas tute same tiel multajn vivofortojn, kiel en aliaj tempoj la kulturo kaj la leviĝo. Kadukiĝo neniel ajn signifas kadukeco kaj emo al falo aŭ ŝanĝiĝo. La kadukiĝo, la epoĥo de la malleviteco, de la senpopoleco, de la senspiriteco povas daŭri jarcentojn kaj jarmilojn. La kadukiĝo, en nia okazo la kapitalismo, havas en niaj tempoj tute same tiel multajn vivofortojn, kiel en nia tempo tiuj mankas al la kulturo kaj la leviĝo. Havas ekzakte tiom da energio, kiom ni ne donas al la socialismo. Ne: aŭ unu formo de la socialismo aŭ alia formo estas la elekto, antaŭ kiu ni staras, sed simple: kapitalismo aŭ socialismo; ŝtato aŭ socio, malspirito aŭ spirito. La doktrino de la marksismo ne kondukas el la kapitalismo. Kaj ankaŭ tiu instruo de la marksismo estas malĝusta, ke la kapitalismo kapablus iam superatuti Münchhausen-on, kiu povis tiri sin el fremda marĉo nur ĉe sia propra harplektaĵo, dum laŭ tiu ĉi profetaĵo la kapitalismo ĉe sia propra evoluo elvolvu sin el sia propra marĉo.

En la pluo ni devos ankoraŭ montri, ke tiu ĉi instruo estas malĝusta. Ke al la kapitalismo ne estas imanenta la tendenco evoluigi sin al ia socialismo – ni nomu, por finfine senigi nin de tiu misformaĵo, ankaŭ tion socialismo, kion la marksistoj nomas per malbela vorto por malbela afero, ilia fina celo. Nek al tiu nek al iu ajn socialismo evoluas la kapitalismo. Por montri tion, ni devas respondi demandojn.

Ni do demandu: ĉu estas vere, ke la socio aspektas tiel, kiel la marksistoj prezentas ĝin? ke ĝi tiel daŭros? devas daŭri? aŭ eĉ nur supozeble tiel daŭros? Ĉu estas vere, ke la kapitalistoj voras sin reciproke, kiel la tridek anasoj en la anasejo, kie oni unue donis unu pecigitan anason al dudek naŭ anasoj, kaj en la sekva tago dudek ok koleginoj manĝis denove kamaradinon, kaj tiel daŭrus laŭ tiu ĉi raporto, kiu komenciĝas kiel vera evoluinstruo, efektive kredinde kaj, kvankam ĝi ŝajne progresas ĉiam en la sama maniero nur paŝo post paŝo, kiu tamen kondukas en la nekredeblaĵon kaj miraklan, ĝis finfine unu sola bone nutrita grandegula anaso akumulis kaj koncentris la tridek anasojn en si? Ĉu tio estas vera? aŭ ĉu tio estas nur – mensogo? Ĉu estas vere, ke la mezaj klasoj malaperas, ke la proletarigo sen escepto plirapidiĝas kaj ke oni povas antaŭvidi finon? Ke la sendungeco fariĝas pli kaj pli prema kaj ke tiel per la evoluo ni alvenos al neeblo de la pluekzisto de tiaj statoj? kaj al spirita efikado ĉe la senheredigitoj, tiel ke ili levos sin naturnecese, devos sin levi, revolucii? Ĉu, fine, estas vere, ke la krizoj fariĝas ĉiam pli kaj pli grandaj kaj detruaj? ke la produktivaj fortoj devas superkreski la kapitalismon, transkreski do al la tiel nomata socialismo?

Ĉu ĉio ĉi tio estas vera? Kiel ja statas en vero pri tiu tuta komplekso de observoj, avertoj, minacoj kaj profetaĵoj?

Tiuj estas la demandoj, kiujn ni nun devas starigi, kiujn ni jam ĉiam starigis, ni anarĥiistoj, ek de la komenco, ek de kiam ekzistas marksismo, ĉar jam pli longe ol ekzistas marksismo, ekzistas vera socialismo, ekzistas antaŭ ĉio la socialismo de la plej granda socialisto, de Petro Jozefo Prudono, kiun poste superkreskis kaj sufokis la marksismo; sed ni remetas ĝin al la lumo de la tago. Tiuj estas niaj demandoj; kaj tiuj estas ankaŭ la demandoj, kiujn de la tute alia flanko – ni ankoraŭ vidos de kie – metas la reviziistoj.

Nur post kiam ni respondos ilin, kiujn ni jam tie kaj tie ĉi tuŝis dum nia priskribo de la marksismo, post kiam ni kontraŭmetos la veran bildon de niaj situacioj kaj la vojon, kiun la kapitalismo ĝis nun, antaŭ ĉio ek de la apero de la Komunisma Manifesto kaj de la „Kapitalo“ trairis, kontraŭ la tempideologia simpligo kaj la dialektika karikaturo de la marksismo, ni povos pluiri, ni povos diri, kio estas nia socialismo kaj nia vojo al la socialismo. Ĉar socialismo – tio estu dirita tuj tie ĉi, la marksistoj aŭdu tion tiel longe, kiel la nebulnubo de ilia propra progresofiliŝtovaporo ankoraŭ restas en la aero – laŭ sia ebleco neniel dependas de ia formo de la teĥniko kaj de la kontentigo de la bezonoj. Socialismo eblas en ĉiuj tempoj, se sufiĉa nombro da homoj volas ĝin. Sed ĉiun fojon ĝi alie aspektas, alie komenciĝas, alie daŭras, ĉiam laŭ la stato de la teĥniko kaj laŭ la atingebla teĥniko, t. e. laŭ la nombro de homoj, kiuj komencas ĝin kaj ja ankaŭ laŭ la rimedojn, kiujn ili kunportas aŭ povas preni al si el la heredaĵo de la pasinteco – nenio komenciĝas per nenio. Tial ni antaŭe diris: tie ĉi oni ne trovos priskribon de idealo, de utopio. Antaŭe ni devas ankoraŭ pli klare vidi, kiaj estas niaj situacioj kaj spiritaj statoj; nur poste ni povos diri, por kia socialismo ni alvokas, al kiaj homoj ni turnas nin. La socialismo, vi marksistoj, eblas en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉia teĥniko; kaj ĝi neeblas en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉia teĥniko. Ĝi eblas en ĉiuj tempoj, ankaŭ ĉe sufiĉe primitiva teĥniko por la ĝustaj homoj; kaj ĝi neeblas en ĉiuj tempoj, ankaŭ ĉe brile evoluita maŝina teĥniko por la malĝustaj homoj. Ni scias pri neniu evoluo, kiu devos venigi ĝin; ni scias pri neniuj tiaj necesoj de naturleĝo. Nun, do, ni montros, ke tiuj ĉi niaj tempoj, ke nia kapitalismo, floranta ĝis la marksismo, neniel tiel aspektas, kiel oni diras al ni. La kapitalismo ne devas transsalti al la socialismo, ĝi ne devas perei, la socialismo ne devas alveni; ankaŭ la kapitalo-ŝtato-proletaro-socialismo de la marksistoj ne devas alveni, kaj tio ne estas domaĝo. Sed neniu socialismo devas alveni – tio estu nun montrata.

Sed la socialismo povas alveni kaj ĝi alvenu – se ni volas ĝin, se ni kreas ĝin – ankaŭ tio estu montrata.

5.

La kalkulo de la marksistoj estas la jena:

1) La kapitalisma koncentrado en la industrio, en la komerco, en la mona kaj kredita ekonomioj estas antaŭŝtupo, estas la komenco de la socialismo.

2) La nombro de la kapitalismaj entreprenistoj – aŭ almenaŭ de la kapitalismaj entreprenoj – daŭre malkreskas; la amplekso de la unuopaj firmoj kreskas; la mezaj klasoj ŝrumpas kaj malaperos; la nombro de la proletoj kreskas ĝis nekalkuleblo.

3) La amaso de tiuj ĉi proletigitoj estas ĉiam tiel granda, ke devas ĉiam ekzisti nedungitoj inter ili; tiu ĉi industria rezerva armeo premas sur la vivokondiĉojn; superproduktado ekestas per tio, ke oni produktas pli ol oni povas konsumi. Tiel la periodaj krizoj estas neeviteblaj.

4) La misrilato inter la giganta riĉeco en la manoj de malmultaj kaj la mizero kaj malcerto ĉe la amasoj fine fariĝos tiel granda, ekestos tiel terura krizo kaj la nekontenteco inter la laboristaj amasoj tiel kreskos, ke devos okazi katastrofo, la revolucio, dum kiu la kapitalisma proprieto povos kaj devos esti transformata al socia proprieto.

Pri tiuj ĉi ĉefpropozicioj de la marksismo laŭtiĝis multa kritiko de anarĥiisma, burĝa, lastatempe ĉefe de reviziisma flankoj. Ĉu oni ŝatas aŭ malŝatas, egale, kiu estas honesta, tiu ne povas nei, ke la sekvaj rezultoj de la kritiko estas faktoj.

Oni tute ne parolu pri kapitalismaj entreprenistoj kaj kondiĉigu, ke la ekzistado de la kapitalisma socio grave dependas de la nombro de tiuj ĉi entreprenistoj. Oni pli bone parolu anstataŭe pri ĉiuj tiuj, kiuj estas interesitaj je la kapitalismo, kiuj en rilato al siaj eksteraj vivtenoj ene de la kapitalismo fartas relative bone kaj sekure, – pri tiuj, kiuj, se ili ne estas esceptaj sed mezumaj homoj, dependas ankaŭ en siaj opinioj, strebadoj kaj animstatoj de sia intereso je la kapitalismo, egale ĉu ili estas memstaraj entreprenistoj, bone salajrataj agentoj, pli altaj ŝtataj oficistoj kaj dungitoj, akciuloj, rentuloj aŭ kio ajn. Kaj pri tio oni povas diri surbaze de la imposta statistiko kaj aliaj observoj, kiuj ne estas pridubeblaj, nur, ke la nombro de tiuj personoj ne malkreskis, sed absolute kaj relative iom kreskis.

Sur tiu ĉi tereno oni devas esti tre singarda, ke oni ne lasas gvidi sin de animstatoj kaj volas tiri ĝeneralajn konkludojn el malgrandaj personaj spertoj kaj partoesploroj. Ja tion ĉiu povas vidi, ke la magazenoj, kelkaloke ankaŭ la konsumasocioj forte balaas inter malgrandaj kaj mezgrandaj komercistoj. Ankaŭ ja ne nur oni konsideru la komercistojn, kiuj pereas kaj fermas la butikon, sed multe pli tiujn, kiuj neniam trovas la kuraĝon kaj la rimedojn por malfermi memstaran entreprenon. La demando tamen estas, al kio oni kalkulu grandan parton de tiuj ĉi ne-memstaraj, nome ĉu ili estas proletoj. Pri tio tuj poste, kiam ni esploros, kion oni entute devas kompreni sub proleto. Malgraŭ ĉiuj tiaj personaj spertoj kaj unuopaj perceptoj de diletanta speco oni ne povas nei: la nombro de tiuj, kiuj havas intereson je la kapitalismo ne malkreskas, sed ĝi eĉ kreskas.

Sed rilate al la nombro de la kapitalismaj entreprenoj, de la firmaoj, oni koncedu, ke ĝi malkreskas; oni devas nur aldoni, ke tiu ĉi malkresko estas tiel malrapida kaj nesignifa, kaj tute ne montras la tendencon al rapida progreso, tiel ke la fino de la kapitalismo, se ĝi vere dependus de tiu ĉi malkresko, ne alvenus ankoraŭ dum jarmiloj.

Oni multe disputis pri la demando de la nova meza klaso. Sed tute ne eblas nei, ke ĝi ekzistas. Ja nenie oni trovas la leĝon, ke sub meza klaso oni komprenu nur memstarajn metiistojn, komercistojn, malgrandajn kamparanojn kaj rentulojn.

Ni povas ligi la demandon: Kiu apartenas al la meza klaso? kun tiu alia: Kiu estas proleto? La marksistoj volas resti ĉe tio, ili alkroĉas sin per ĉiu forto kiel al la lasta sava trabo al tio, ke ili diras: ano de la posedanta klaso estas sendependa kaj en posedo de siaj laboriloj kaj en dispono pri sia propra klientaro; proleto estas ĉiu, kiu estas dependa, ne en la posedo de siaj laboriloj kaj ne staras memstare kontraŭ siaj aĉetantoj. Tiu ĉi klarigo estas neniel plu tenebla; ĝi kondukas al tute groteskaj rezultoj. Antaŭ jaroj mi debatis kun Klara Cetkin (Clara Zetkin) en publika renkontiĝo, kiu okazis en unu el la plej grandaj berlinaj salonoj, kaj mi demandis ŝin: la posedanto de tiu ĉi salono verŝajne, kiel la plej multaj posedantoj de tiaj establoj, estas tute dependa de la bierfarejo, kiu liveras al li la bieron; tiu ĉi bierfarejo havas hiptekojn super lia grundo; li por jaroj estas devigata, vendi nur ĝian bieron; la tabloj, la seĝoj, la glasoj estas la proprieto de la bierfarejo; lia enspezo estas jare 30 000, 40 000, 50 000 markoj; en tiu ĉi kapitalisma tempo estiĝis funkcioj, por kiuj ne sufiĉas la kutimaj nocioj; li ne estas dungito, ne agento, li estas memstara, sed li ne estas sendependa; li ne estas proprietanto de siaj laboriloj: ĉu li estas proleto? – Ne ĉiu tuj volos kredi, sed mi vere ricevis la respondon: jes, tiu estas proleto; ne povas esti grava la vivteno nek la socia rango, sed nur la proprieto pri la laboriloj kaj la sekureco; kaj la ekzisto de tiu prirabita je siaj laboriloj homo estas tute nesekura.

Mi permesis al mi tiam diri tute senorname kaj ne vere en scienca lingvo, ke proleto estas tiu, kiu gvidas proletan vivtenon. Kompreneble tie eblas ĉiuj penseblaj gradoj; de la plej granda mizero, trans ekzisto, kiu ĉiam tuŝas la porekzistan minimumon, ĝis al la laboristo, kiu bone-malbone povas vivi kun sia familio, transvivas tempojn de senlaboreco, ĝenerale, sen scii tion, per subnutrado mallongigas sian vivon aŭ almenaŭ la vivintensojn de si kaj de sia idaro, kaj kiu neniam atingas tiun modestan pluson da enspezoj, sen kiu partopreno ĉe arto, belo, libera sereno ne estas ebla. Tiel la tuta mondo komprenas la vorton proleto, kaj tiel ankaŭ ni komprenas ĝin. Sed eĉ pli: tiel kaj ne alie komprenas ĝin ankaŭ la marksistoj kaj ja tute ne povas alie kompreni ĝin. Nur tiuj ĉi proletoj ne estas interesitaj je la kapitalismo, sed je ŝanĝiĝo de la statoj (tiaokaze, se ili komprenas siajn interesojn de sur la starpunkto de la tuto), nur pri tiuj ĉi proletoj povas esti dirita la vorto, ke ili havas nenion por perdi escepte de siaj ĉenoj, ke ili havas mondon por gajni.

Jam en la pli superaj tavoloj de la laboristaro ekzistas profesioj, kiuj ne plu plene apartenas al la proletaro. Kelkajn kategoriojn inter la laboristoj de la libroproduktado, kelkajn konstrumetiistojn ni devus malgraŭ iliaj relative altaj salajroj kaj bonaj labortempoj tamen alkalkuli al la proletoj pro la granda nesekureco de ilia pozicio kaj pro la do ĉiam minacanta senlaboreco, se ili ne per siaj propraj institucioj en siaj por la celoj de la vivozorgado ene de la kapitalismo ne sufiĉe alte takseblaj sindikatoj zorgus pri tio, ke ili iel transvivas ankaŭ tiujn tempojn. Sed oni koncedu, ke tio estas lima kategorio; kaj pro la danĝero, en okazoj de akcidento, invalideco kaj aĝo tamen ne esti sufiĉe sekurigitaj kontraŭ mizero, oni povas alkalkuli ilin tamen al la proletaro.

Kontraŭ tio oni povas diri, ke en aliaj tavoloj troviĝas homoj, kiuj estas tre povraj, sed kiujn oni ne nomu proletoj. Al tiuj apartenas verkistoj kaj artistoj, kuracistoj, oficiroj kaj similaj. Ofte malgraŭ premaj mizeroj ili aŭ iliaj gepatroj sekurigis por ili formon de kulturo, kiu ne ŝirmas ilin kontraŭ malsatado aŭ manĝado de malmola pano aŭ de la manĝaĵoj el la porpovrula poto; sed per iliaj eksteraj vivkutimoj kaj ilia interna riĉeco, ili diferencas de la proletoj kaj formas, egale ĉu ili estas solecaj, ordigitaj aŭ ciganoj, apartan klason, kiu cetere kaj laŭŝajne kreskas pli rapide ol la granda proletaro. Kelkaj el ili kelkfoje sinkas, se ili perdis la internan tenon, al la plej malaltaj tavoloj de la proletaro, ili fariĝas vaguloj, senhejmuloj, prostituistoj, trompmensogistoj aŭ kutimaj krimuloj.

Sed inter la ampleksaj tavoloj de tiuj, kiuj en ia formo estas dependaj, troviĝas tre multaj, kiuj neniel estas proletoj. Ja neniu dubo, ke ekz-e inter la komercaj dungitoj troviĝas multaj, kiuj nek ekstere nek interne multe diferencas de la proletaro. La samo validas por multaj desegnistoj, teĥnikistoj kaj similaj. La subalternoficistoj formas plian apartan specion; interne oni povas nomin ilin pli ĝuste sklavoj ol proletoj. Al kiu specio apartenas la partiaj kaj sindikataj oficistoj, restas nedecidite; ili gravas pli per sia influo ol per sia nombro.

Sed krom tio ni havas grandan, ja kreskantan nombron de tiaj, kiuj sendube formas novan mezan klason, se ili ne apartenas al la bonstatuloj. Komercaj dungitoj, filiaj kaj departementaj gvidistoj, direktoroj kaj ĝeneralaj direktoroj, inĝenieroj kaj ĉefinĝenieroj, agentoj, reprezentantoj apartenas al ili. Ili ĉiuj partoprenas en la kapitalismo en tiu formo, ke ne estas atendeble ilia proletarigo nek ilia revoluciigo surbaze de ilia materia situacio kaj de la pensmaniero, kondiĉita de ĝi. Sed nur pri tiaj „proletoj“ povas temi ĉe la marksismo; ĝuste la marksismo preteratentas la fakton, ke ekzistas esceptaj homoj aŭ amasoj de homoj en escepta stato, kiam tute ne plu temas pri tiel rekta, meĥanika rilato de pensmaniero kaj volo al la ekstera situacio, kaj nur ni denove metos la akcenton sur tion.

Sed la necerteco! Rilate al tio oni devas diri, ke la necerteco ekzistas por ĉiuj anoj de la kapitalisma socio. Ni devas distingi ĉe tio la gradon. Sed ni ja ankaŭ parolas pri certaj tavoloj, kiuj estas aparte interesitaj je la kapitalismo kaj nomas ilin mallongigite kapitalistoj, dum en vero ni ĉiuj sen ia ajn escepto, tiel longe kiel ekzistas la kapitalismo, partoprenas ĝin, estas interplektitaj en ĝi kaj en vero agadas kapitalisme, inkluzive de la proletoj. Tiel ni devas distingi ankaŭ rilate al la sekureco kaj ne tiri fiksitajn sed ŝanĝiĝemajn limojn, ĉar temas ne pri abstraktaj formaĵoj, sed pri historie donitaj realaĵoj. Por la multaj, kiujn ni kalkulas malgraŭ ilia dependeco, kvankam ili ne disponas pri propraj laborrimedoj kaj propra klientaro, al la nova meza klaso aŭ al la tavoloj de la bonstatuloj, normale tiu ĉi nesekureco ekzistas nur teorie, laŭ la ne negebla ebleco, sed ĝi fariĝas praktika nur en esceptaj okazoj. Sed ĉar la marksistoj en vero ja ne faradas nur formikfikadon kaj fiksas nociojn, sed volas doni al siaj atendoj pri sorto kaj sinteno de certaj tavolo ĝeneralan, science vestitan esprimon, ili, se ili ne pli volonte fraŭdas sin kaj siajn proprajn dezirojn kaj defendas malĝustajn teoriojn ĝis la fino, ne plu rajtas nei, post la klarigoj, kiujn ili gajnis, ke ekzistas tre relevanta, malrapide kreskanta nombro de dependuloj kaj nememstaruloj, kiuj ĝenerale en sia tuteco neniam trafas al la danĝero fariĝi proletoj.

Do jam nun ŝajnas tiel, ke malbone statas pri la profetaĵoj de la marksistoj. Kaj tamen oni povas koncedi: ke ili iam estis tiel veraj, kiel profeta vorto povas esti vera. Karlo Markso, kvankam li nur en maloftaj momentoj de la leviĝo parolis la lingvon de veraj profetoj kaj poetoj, sed plej ofte la parolon de la scienco kaj ne malofte de la scienca prestidigitado, tamen tiam, kiam li unuafoje surbaze de siaj konsideradoj de la ankoraŭ juneca kapitalismo kaptis kaj elparolis siajn pensojn, estis vera profeto. Sed tio signifas: li estis avertanto. Li anoncis la estontecon, kiu venus, se restus tio, kion li vidis. Kaj ankaŭ tiel li estis vera profeto, unu el tiuj, kiuj ne estas nur avertantoj sed ankaŭ efikantoj, ke li mem tre multe efikis por tio, ke ne restis ĉe tio, kion vidis liaj okuloj antaŭ si, ke liaj avertoj havis konsekvencojn, kaj ke okazis alie. Liaj vortoj diris, sen ke li tiel sciis tion: Vi kapitalistoj, se tiel daŭros la furioza ekspluatado, la rapida proletiĝo, la sovaĝa konkurenco inter vi mem, se vi ĉiam plu voros vin reciproke, puŝos vin en la proletaron kaj kuntiros la entreprenojn, malgrandigos ilian tuton, pligrandigos la unuopajn, tiam devos veni rapida fino!

Sed ja ĝuste ne tiel daŭris. La kapitalismo kreis tian multbranĉan diversecon de la bezonoj, ricevis tiel multan multekostan, mezan, malkaran kaj rubolukson por kontentigi, la grandaj industrioj kreis tian bezonon je helpindustrioj, ke neniu formo de la teĥniko fariĝis malhavebla, ke ekestis tute novaj manieroj ekz-e de la domaj kaj vilaĝaj industrioj, de la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, ke eĉ ne malkreskis la nombro de la kolportistoj kaj detalvojaĝistoj, ke ankaŭ la specialaj vendejoj, la malgrandaj kaj mezgrandaj vendejoj ja sur kelkaj kampoj estis forpuŝitaj, sed komprence trovas novajn eblecojn sur aliaj.

La konkurenca batalo neniel fariĝis pli kaj pli malbona laŭ la abstrakta skemo aŭ la poete pliigita senespero; ni troviĝas ankoraŭ meze en la movado al la trustiĝo kaj sindikatiĝo, kiu ja sendube forprenas la klientaron kaj la ekziston de kelkaj malgrandaj entreprenoj, sed tamen zorgas pri tio, ke multaj mezgrandaj, grandaj kaj tute grandaj rekonis sian reciprokecon kaj ligas sin kontraŭ la konsumantoj, anstataŭ kurmortigi sin reciproke en la konkurenco pri la konsumantoj. Kaj ni vidas ankaŭ, kiel la malgrandaj lernas de ili kaj formas asociojn kaj kooperativojn por povi sukcese defendi sin. La unuiĝoj de la memstaraj ĉarpentistoj havas siajn grandajn ekspoziciejojn kaj konkurencas kun la grandentrepreno; la pli malgrandaj komercistoj kuniĝas al aĉetcirkuloj aŭ por la fiksado de unuecaj prezoj. La kapitalismo konservas sian tutan viglecon; kaj anstataŭ ke ĝiaj formoj transgvidas en la socialismon, li kontraŭe uzas la vere socialisman formon de la kooperativo, de la reciprokeco por siaj celoj de la ekspluatado de la konsumantoj kaj de la merkata monopolo.

Ankaŭ per la ŝtata leĝodono oni zorgis pri tio, ke la kapitalismo ĝuas sufiĉe fortan vivon. Same tiel, kiel la sindikatoj ene de la landoj zorgas pri tio, ke subproponado kaj fikonkurenco ne okazas, la dogana politiko zorgas pri tio, ke la kapitalismo de unu lando ne povas venki tiun de alia lando; pli kaj pli la tendenco de la nacia dogana leĝodono kaj de internaciaj kontraktoj celas al tio, zorgi pri la egaleco de la kondiĉoj sur la mondmerkato. Tiu ĉi egaleco de la kondiĉoj estis nur ŝajna en la sistemo de la liberkomercado, ĉar la loĝantaroj, la salajraj situacioj, la civilizoj, la teĥnikoj, la naturaj kondiĉoj kaj la prezoj kaj kvantoj de la uzeblaj krudmaterialoj ne estas egalaj en la unuopaj landoj; la dogana politiko havas la tendencon egaligi faktajn malegalecojn per artefaritaj reguladoj. Tio estas nun nur komencanta; aktuale oni ankoraŭ sufiĉe barbaras sur tiu ĉi kampo; ĉiu ŝtato ankoraŭ provas eluzi sian aktualan potencon; sed kien gvidas la tendenco, tion oni jam klare rimarkas.

La ŝtato, cetere, ankaŭ en ĉiuj aliaj rilatoj zorgis pri tio, ke la plej akraj pintoj de la kapitalismo forŝlifiĝis. Oni nomas tion sociala politiko. Sendube la leĝoj por protekto de la laboristoj kreis certajn sekurigojn kontraŭ la plej senbridaj ekstremoj de la kapitalismo, la ekspluatado de infanoj kaj junuloj; kaj ankaŭ cetere oni plibonigis per ŝtataj interveno, regulado kaj antaŭzorgado la situacion de la proletoj en la kapitalismo, kaj tiel la situacion de la kapitalismo. La saman efikon havis ankaŭ la asekuraj leĝoj por laboristoj, speciale por la okazo de malsano.

Sed ankoraŭ pli gravaj ol la faktaj efikoj por la kapitalismo estis la moralaj rezultoj de tiuj leĝoj. Ili malklarigis ne nur por la amaso de la proletoj sed ankaŭ de la politikistoj la diferencojn inter ilia estonta ŝtato kaj la estanta ŝtato. La ŝtato konkeras al si kaj al sia polico novan potencosferon: la inspektadon de fabrikoj, la peradon inter laboristoj kaj entreprenistoj, la zorgadon por malsanaj, maljunaj, handikapitaj proletoj, la protekton kontraŭ danĝeroj ne nur de la entrepreno, sed de la dependa kaj nesekura situacio. La landopatronisma sinteno de la ŝtato, la infana konfido al la ŝtato kaj al ĝiaj leĝoj plifortiĝis kaj kreskis. La revolucia sento en la amasoj kaj en la politikaj partoj esence malfortiĝis.

Tion, kion faris la entreprenistoj mem, pri kio okupis sin la ŝtato, nun ankaŭ la proletoj mem subtenis ne nur per politika kunlaboro pri la ŝtataj leĝoj, sed per tiuj institucioj, kiujn ili kreis por si en propra solidareco. Ne senkaŭze Markso kaj Engels komence volis tute nenion fari pri la sindikatoj. Ili opiniis la profesiajn ligojn senutilaj, malutilaj restaĵoj el la tempo de la etburĝaro. Ili certe ankaŭ supozis, kian rolon la solidareco de la proletoj kiel produktantoj iam povos ludi. Sed ili neniel povis malhelpi, ke la laboristoj ne sintenis kiel elektitaj de la destino savantoj kaj realigantoj de la socialismo, sed nur tiaj, kiuj havas ankaŭ nur unu vivon, kaj kiuj provas tiun ĉi vivon, kiun ili devas vivi ene de la kapitalismo, vole-nevole aranĝi tiel bone kiel eblas. Tiel do la laboristoj sekurigas sin per sia kasa sistemo por la okazo de senlaboreco, de migrado, de malsano, foje ankaŭ de maljuneco kaj de la subitaj mortoj kontraŭ la mizero. Tie, kie ili povas sukcesi kontraŭ la laboratestiloj de la entreprenistoj aŭ de la komunumoj aŭ de privataj laborperantoj, ili zorgas por rapida kaj kongrua al siaj propraj interesoj laborperado. Ili komencis krei per tarifkontraktoj, kiuj ligas ambaŭ flankojn por pli longa tempo, sekurigitajn rilatojn inter entreprenistoj kaj laboristoj. Ili lasis sin peli de la realo kaj de la postuloj de la estanteco, kaj neniuj teorioj kaj partiprogramoj povis ŝanĝi tion. Ĝuste kontraŭe, la teorioj kaj la partiprogramoj devis sekvi tiujn informilojn, kiujn kreis la realeco de la kapitalisma laborrilato. Ĉiaspecaj doktrinistoj kaj idealistoj, el diversaj tendaroj, volas malhelpi al la laboristoj zorgi per utilaj helprimedoj por sia povreca kaj teda estanteco; sed tio kompreneble ne povas havi sukceson. La laboristoj volonte eltenas en amasoj, ke oni nomas ilin per flataj kaj adoraj vortoj la revolucia klaso; sed per tio oni ne igas ilin revoluciuloj. Revoluciuloj ekzistas en amasoj nur tiam, kiam ekzistas revolucio; unu el la plej danĝeraj eraroj de la marksistoj, egale ĉu ili nomas sin socialdemokratoj aŭ anarĥiistoj, estas la opinio, ke oni per revoluciuloj povas estigi la revolucion, dum oni kontraŭe nur per la revolucio povas estigi revoluciulojn. Krei dum kelkaj jardekoj plej perfektajn revoluciulojn, plimultigi kaj kunteni ilin, por havi ilin certe kaj ĝustakvante por la okazo de revolucio, tio estas vere germana, infanece sensenca kaj papere pedanta ideo. Pri la revoluciuloj oni ne bezonas timi; ili vere kreiĝas per speco de spontanea generado, – se do venas la revolucio. Sed por ke venu la revolucio, io kreanta nova, oni devas krei la novajn kondiĉojn. Plej bone ilin kreas senantaŭjuĝuloj, tiuj, kiujn oni ja nomas optimistoj (kvankam ili ne necese estas tiaj), tiuj, kiuj tute ne estas certaj, ke entute devos venis la revolucio, kiuj estas tiel tute plenigitaj de la neceso kaj justeco de sia afero, ke ili tute ne vidas barojn kaj danĝerojn kiel nevenkeblajn kaj neeviteblajn. Tiuj, kiuj ne volas la revolucion, en plej bona okazo rimedo, sed certan realecon, kiu estas ilia celo. Historiaj memoroj povas krei malbonon, se homoj transvestas sin ekz-e kiel antikvaj romianoj aŭ jakobenoj, dum ili plenumu tute aliajn taskojn; sed ankoraŭ pli malbona estas tiu speco de historiismo, kiun kreis la hegeligita marksismo. Kiu scias, kiel longe ni jam trapasus la revolucion, se ni neniam pensus pri iu estonta. La marksismo donis al ni irmanieron, kiu memorigas pri neniu el la antaŭaj irmanieroj, eĉ ne pri la saltoprocesio de Eĥternaĥo, dum kiu oni saltas ĉiam du paŝojn antaŭen kaj unu reen, kie do ekzistas ja ankoraŭ moviĝo antaŭen. Sed ĉe la marksismo oni faras celkonsciajn ŝajnmovojn direkte kaj cele al la revolucio kaj ĝuste per tio ĉiam pli kaj pli malproksimigas sin de ĝi. Evidentiĝas, ke la sindirektigo al la revolucio en sia rezulto ĉiam egalas al la timado de ĝi. Estas konsilinde, dum la propra agado ne pensi pri tio, kion la sorto respondos, sed al tio, kio estas farenda. La postulo de la tago estas plenumenda: ĝuste de tiuj, kiu volas konstrui sufiĉe vaste, sufiĉe fundamente kaj profunde la faron de sia koro, de sia sopiro, de sia ĝusteco kaj de sia fantazio.

Sed kompreneble tute alie ili devas konstrui ol la flikaĵoj ĉe la kapitalismo, kiel ni en tiuj ĉi lastaj jardekoj observis kaj ĵus rapide prezentis ilin kiel entreprenojn de la entreprenistoj, de la ŝtato kaj de la laboristoj mem.

En tiu kunteksto estas ankaŭ la loko de la batalo de la laboristoj en iliaj produktantoorganizoj, la sindikatoj, por la plibonigo de iliaj vivkondiĉoj kaj de iliaj laborkondiĉoj. Ni vidis, kiel la laboristoj kiel produktantoj regulante intervenas per sia kasa sistemo al tio, kion la marksistoj nomas fatalo kaj neŝanĝebla. Flanke de tio tamen ankoraŭ estas unu ĉeftasko de la sindikatoj la batalo pri pli altaj salajroj kaj mallongigo de la labortempoj per intertraktadoj kaj strikoj.

En la batalo pri altigo de la salajroj temas envere pri la batalo de unuopaj, kvankam multaj kaj unuece aperantaj produktantoj kontraŭ la tuto de konsumantoj; kaj, ĉar ĉiu iam eniras en tiun produktantobatalon: pri la batalo de la laboristoj kontraŭ si mem. La laboristoj kaj iliaj organizoj en vere diletanta maniero emas kredi la monon, la salajron, kiun ili ricevas, absoluta grando. Estas sen dubo, ke 5 markoj estas pli ol 3 markoj; kaj tiel oni ja malenviu la laboriston kaj ĝoju kune kun li, ke li ĝojas, ke hieraŭ li ricevis nur 3, sed ek de hodiaŭ 5 markojn da labora salajro. La demando ja nur estas, ĉu li post unu jaro kaj post 3, 5, 10 jaroj ankoraŭ havas kialon por ĝojo. Ĉar mono estas nur la esprimo de la reciprokaj rilatoj inter prezoj kaj salajroj; gravas nur la aĉetpovo de la mono.

Sed memkompreneble per la altigo de la salajroj, same kiel per aliaj impostoj kaj doganoj la prezoj de la varoj estas altigataj. Kompreneble nun la pianolaboristo emas argumenti tiel: Kiel gravas por mi, ke pianoj fariĝis pli kostaj! Mi ricevas pli altan salajron kaj ne aĉetas pianon, sed panon, viandon, vestaĵojn, loĝejon ktp. Kaj eĉ la teksisto povas ekz-e diri: Eĉ se la ŝtofoj, kiujn mi devas aĉeti, fariĝas pli kostaj; mi plikostigis nur malgrandan parton de mia bezono, sed mi pligrandigis mian tutan salajron, per kiu mi kovras mian tutan bezonon.

La respondo al tiu ĉi kaj al ĉiuj similaj kontraŭparoloj de la privata egoismo estu donita tuj en la fundamenta, ampleksa formo, kiun ni dankas al P. J. Prudono. „Kio validas en ekonomiaj aferoj por la simpla privatulo, fariĝas malĝusta en tiu momento, kiam oni volas apliki ĝin al la tuta socio.“

La laboristoj en siaj salajrobataloj kondutas tute tiel, kiel ili devas konduti kiel partoprenantoj de la kapitalisma socio: kiel egoistoj, kiuj batalas per la kubutoj, kaj, ĉar ili sole povas atingi nenion, kiel organizitaj, unuigitaj egoistoj. Ili estas organizitaj kaj unuigitaj kiel sambranĉanoj. Ĉiuj ĉi tiuj branĉaj unuigoj kune formas la tuton de la laboristoj en ilia rolo kiel produktantoj por la kapitalisma varmerkato. En tiu ĉi rolo ili batalas, kiel ili opinias, kontraŭ la kapitalismaj entreprenistoj, sed en vero kontraŭ si mem en sia realeco kiel konsumantoj.

La tiel nomata kapitalisto ne estas fiksa, kaptebla figuro: li estas peranto, ĉe kiu ja multe restas, sed la batoj, kiujn volas doni al li la laboristo, batalante kiel produktanto, ne restas ĉe li. La laboristo batas, batas kvazaŭ tra maldensa ŝajnformaĵo kaj trafas sin mem.

En la bataloj ene de la kapitalismo ĉiam nur tiuj povas vere venki, t. e. akiri daŭrajn avantaĝojn, kiuj batalas kiel kapitalistoj. Se inĝeniero, direktoro, komercista dungito estas nemalhavebla por sia ĉefo aŭ sia akcia societo pro sia persona lerteco aŭ sia sciado pri entreprenaj sekretoj, tiam li povas iam diri: Ĝis nun mi ricevis 20 000 markojn da salajro, donu al mi 100 000 aŭ mi iros al la konkurenco! Se li atingas tion, li eble por la tempo de sia vivo atingis finan venkon; li agis kiel kapitalisto; egoismo luktis kun egoismo. Tiel foje ankaŭ unuopa laboristo povas igi sin nemalhavebla, plibonigi sian vivtenon aŭ tute eniri en la distrikton de la riĉeco. Sed kiam la laboristoj batalas en siaj sindikatoj ili fariĝas numeroj, el kiuj ĉiu persone estas sensignifa. Per tio ili akceptas sian rolon kiel maŝineroj, ili agadas jam nur kiel partoj de la tuto, kaj la tuto reagas kontraŭ ili.

Do la laboristoj per sia produktantobatalo kaŭzas plikostiĝon de la produktado de ĉiuj varospecoj. Tiu ĉi plikostiĝo, eĉ se temas parte pri luksaj varospecoj, tamen kaŭzas plialtiĝon de la prezoj ĉefe en la varospecoj de la necesa amasbezono. Kaj ja ne proporcian, sed neproporcian plialtiĝon. Ĉe kreskantaj salajroj la prezoj kreskas neproporcie alten; sed ĉe malkreskantaj salajroj la prezoj malkreskas neproporcie malrapide kaj malmulte.

Rezultas: dum daŭro kaj entute la batalo de la laboristoj en sia rolo kiel produktantoj devas damaĝi la laboristojn en sia realeco kiel konsumantoj.

Ĉi tie ne estis dirite, ke la forta plikostiĝo de la vivo, la malfaciliĝo de la vivo por multaj venas tute aŭ eĉ nur ĉefe je fakturo de la laboristoj mem. Multaj aferoj kune efikis, kaj ĉiam kulpis la egoismo, kiu konas neniun tutan ekonomion kaj do nenian kulturon. Unu el tiuj ĉi faktoroj estias la batalo de la produktantoj, kiuj per tiu ĉi batalo eksplicite akceptis esti membroj de la kapitalismo, sed sur ĝia plej malalta ŝtupo. Ĉio, kion faras la kapitalistoj kiel kapitalistoj, estas abomena; kion faras la laboristoj kiel kapitalistoj estas prolete abomena. Kompreneble per tio estas dirite nur, ke ili akceptis abomenan rolon; tio ŝanĝas nenion pri tio, ke ili ekstere kaj interne de tiu ĉi rolo povas esti honestaj, bravaj, grandanimaj, heroaj. Ankaŭ rabistoj povas esti heroaj; sed la laboristoj en s0ia batalado pri salajra kaj preza altigoj estas rabistoj sen scii tion, rabistoj de si mem.

Oni diros, ke la sindikatoj per la strikoj ne batalas sole por plialtigo de salajroj, sed ankaŭ por mallongigo de la labortempo, por solidareco kun la punitoj, por siaj laboratestoj ktp.

Al tio oni respondu, ke en tiu ĉi kunteksto ni parolis nur pri la efiko de la salajra plialtigo, kaj ke tiu strange miskomprenus nin, kiu pensus, ke tie ĉi estu kondukita batalo kontraŭ la sindikatoj. Ho ne! Estas akceptite, ke la sindikato estas tute necesa organizo ene de la kapitalismo. Oni komprenu fine, kio entute estas dirata tie ĉi. Tie ĉi estas akceptite, ke la laboristoj ne estas revolucia klaso, sed amaso da povruloj, kiuj devas vivi kaj morti en la kapitalismo. Tie ĉi estas koncedite, ke por la laboristo la „sociala politiko“ de la ŝtato, de la komunumoj, la proleta politiko de la laborista partio, la proleta batalo de la sindikatoj, la kasa sistemo de la sindikatoj estas necesaĵoj. Estas koncedite ankaŭ, ke la povraj laboristoj ne ĉiam kapablas konservi la interesojn de la tuto, eĉ nur de la tuto de la laboristaro. La branĉoj devas gvidi siajn egoismajn batalojn; ĉar ĉiu branĉo ja estas vid-al-vide al ĉiuj aliaj malplimulto kaj devas defendi sin, vidante la kreskantan plikostiĝon de la vivrimedoj.

Sed ĉio, kio tie ĉi estas akceptita, konfesita, konsentita, estas nur batoj por la marksismo, kiu ja volas kompreni la laboristojn en ilia rolo kiel produktantoj ne kiel tiun mizeran plej suban ŝtupon de la kapitalismo, sed kiel la elektitan de la sorto portanton de la revolucio kaj de la socialismo.

Kontraŭ tio estu tie ĉi dirite: ne. Ĉiuj tiuj ĉi aferoj estas necesaj en la kapitalismo, tiel longe, kiel la laboristoj ne kapablas eliri el la kapitalismo. Sed ĉio tio ĉi gvidas nur ĉiam en la deviga cirklo de la kapitalismo; ĉio, kio okazas ene de la kapitalisma produktado, povas gvidi nur ĉiam pli profunden en ĝin, sed neniam el ĝi.

Ni mallonge rigardu la aferon ankoraŭ de alia flanko. Kiel Markso kaj aliaj detale kaj en multaj valoraj unuopaj prezentoj montris, la kapitalistoj ĉantaĝas la laboristojn: vi, ili diras per la ago, ne havas laborilojn nek laborejojn nek laborrimedojn, vi ekzistas en granda kvanto, ofte pli ol ni bezonas: laboru kontraŭ tiu pago, kiun ni ofertas. Tiel longe, kiel la kapitalistoj estas unuanimaj – sen bezono de interkonsento por tio – en tiu ĉi sinteno kontraŭ la laboristoj, sed nacie kaj internacie forte luktas en konkurenco inter si, rezultas el tiuj du faktoĉenoj: malaltaj salajroj kaj malaltaj prezoj. Se nun la laboristoj unuigas sin por devigite kaj prave respondi per la ĉantaĝo: ni ĉiuj ne laboras, se vi ne pagas pli altajn salajrojn, tiam rezultas: pli altaj salajroj kaj altaj prezoj. Se nun denove la kapitalistoj, vid-al-vide al tio, unuigas sin, unue por la reciproka subteno kaj sekurigo kontraŭ la premo de la laboristoj, due al karteloj cele al prezofiksado, la altigo de la salajroj ĉiam malpli facile, la altigo de la prezoj ĉiam pli facile okazas. Al tio aldoniĝas ankoraŭ la sekurigo kontraŭ malmultekosta eksterlanda konkurenco per limimpostoj; foje ankaŭ importado de malmultekostaj, senpostulaj laborfortoj el la eksterlando aŭ almenaŭ el la kamparo, aŭ ankaŭ anstataŭigo de la viraj laboristoj per virinoj, de la instruitaj per neinstruitaj, de la manlaboro per maŝinlaboro. Oni vidas, la kapitalismo estas ĉiam avantaĝita, kiam la laboristoj povas influi nur la salajrojn, sed ne samtempe ankaŭ la prezojn.

Se do la laboristoj volas resti en sia rolo kiel produktantoj por la kapitalisma varmerkato, sed tamen radikale plibonigi sian pozicion, t. e. preni de la kapitalo parton de ties profitoj, preni por si, ili ne havas alian eblecon ol celi al plejeble altaj salajroj kaj plejeble malaltaj prezoj samtempe. Per memhelpo ili ĝis certa grado ankaŭ ene de la kapitalismo povas antaŭeniri en tiun ĉi direkton: se ili utiligas organizoformon de la socialismo, la kooperativon, por sia konsumo kaj tiel por parto de siaj vivobezonoj – rilate al nutrado, loĝado, vestaĵoj, dommastrumado ktp. – ekskludas parton de la interkomerco. Tiel la sindikate organizitaj laboristoj kun relative altaj salajroj havas la ŝancon vere ĝui parton de siaj sukcesoj, se ili kontentigas siajn bezonojn en siaj konsumkooperativoj (ankaŭ loĝkooperativoj estas konsumkooperativoj) kontraŭ relative malaltaj prezoj.

Alia, pli radikala vojo por la transmeto de parto de la kapitalismaj profitoj en la manojn de la laboristoj, t. e. por la kapitalo­konfisko estas la samtempa fikso de minimumaj salajroj kaj maksimumaj prezoj per la leĝoj de la ŝtato aŭ de la komunumo. Tio estis la rimedo de la mezepokaj komunoj kaj ankaŭ estis – sen vera sukceso – en la Franca revolucio pli proponita ol vere provita. Se ni flankenlasas la komunopolitikon de la mezepoko, kiam temis pri tute aliaj situacioj, pri veraj kulturo kaj komuno, oni devas diri: tia kapitalo­konfisko estas revolucia klasa politiko, kiu estas rekomendinda eble dumtempe en perfortaj transiraj periodoj, sed estas ne pli ol parteto de la vojo al la socialismo, ne estas socialismo, ĉar socialismo simple ne estas perforta operacio, sed daŭripova saneco.

Sed sur ambaŭ vojoj – sur tiu de la interplekto de sindikata salajro kaj kooperativa prezo kaj tiu de la samtempa fikso de altaj salajroj kaj malaltaj prezoj – troviĝas nur diletanta kaj nur transira mikso de kapitalismo kaj socialismo. La organizado de la konsumo estas komenco de la socialismo; la batalo de la produktantoj estas kadukiĝa fenomeno de la kapitalismo. Altaj salajroj kaj malaltaj prezoj en sia samtempeco estas timiga nekongruo, kaj kapitalisma socio povus elteni nek la samtempan efikon de forta sindikata kaj unu­anima konsumkooperativa movadoj nek la registaran ordonon de altaj salajroj kaj malaltaj prezoj. Tia deviga kurzo de la mono – temas pri nenio alia – preparus teruran eksplodon kaj estus la komenco de la ŝtata kaj socia bankroto.

Tio povus esti mansigno por perfortaj revoluciuloj; sed memkompreneble ankaŭ ĉi-foje la kapitalismo defendus sin: ni ja vidas ankaŭ hodiaŭ, kiel oni per oblikva rigardo rigardas al la sindikata kaj kooperativa movadoj. La unua estas ĉiam la elemento de la revolucia maltrankviliĝo kaj enhavas en si la tendencon al la ĝenerala striko; la alia estas, eĉ se treege modesta kaj pri si mem nekonscia komenco al la socialismo. Se ili pli forte disvastiĝus kaj konsciiĝus pri sia reciproka aparteno, tiam estus minace proksima tiel sufoka ŝtopiĝo, ke oni malfermus valvon kaj limigus aŭ malebligus la koalicion sur ambaŭ ekonomiaj kampoj.

Altaj salajroj kaj malaltaj prezoj malebligas la vivon de ĉia socio; same maleble kiel malaltaj salajroj kaj altaj prezoj. En tempoj de la relativa paco kapitalistoj kaj laboristoj en sia blindigita privata egoismo ne rezignas zorgi pri altaj prezoj kaj altaj salajroj kaj tiel pli kaj pli efektivigi la luksavidon kaj nekontenton, la neemon al vivo, la malfacilon de la monakiro, la ŝtopiĝon, la ĥronikan krizon kaj la malviglan cirkuladon; en la momento de la revolucio espereble la tendenco akceptiĝas, kiun Prudono en la 1848a j. tiel grandioze, eĉ se sensukcese, antaŭdiris: malaltaj prezoj! malaltaj pagoj! malaltaj salajroj! Ĝi estus sekvata de libereco, movebleco, sereneco, rapida cirkulado, facileco de la vivo, modestaj ĝojoj, simpla senkulpeco.

Oni cetere tute ne rajtas kompreni nian antaŭdiron pri tio, kion ŝtato kaj kapitalo farus, devus fari, se ili estus premataj de la malnormala kunligo de fortaj movadoj de produktantoj kaj konsumantoj, kvazaŭ ĝi estus averto al la laboristoj laŭ la ŝatata ŝablono: Kion ni ja faru? la ŝtato ja ĉiuokaze malpermesos ĝin! Tia averto ne estas nia maniero nek nia tasko. Eĉ se oni povas supozi, ke aliaj agas laŭ sia rolo, tion oni povas ĝisatendi, tio ne devas okupi nin. Do, kiu kredas havi la taskon zorgi pri tio, ke la kapitalistoj enspezu malpli kaj malpli de la laboristoj kaj elspezu pli kaj pli al la laboristoj, ek­sciis nun de ni, ke la taŭga armilo por tio estas forta konsumorganizo kune kun sukcesanta sindikata batalo. Ĉar pri la alternativo, la oficiala fikso de salajroj kaj prezoj, ja apenaŭ iu esperos, same ne pri unu provo, kiu ja ankaŭ apartenas al tiu ĉi afero: konfiski la surpluson de la kapitalistoj per imposto kaj fluigi ĝin per taŭgaj rimedoj en la proletaron, ekz-e en la laboristajn asociojn. Tio estas same nur revolucia rimedo, kiu estas fuŝa kaj diletanta kaj kiun oni povus apliki nur tute dumtempe kaj en la transiro. Similaj aferoj estis ja sensukcese provataj tie kaj ie en la tempo de la Konvento kaj ankaŭ proponataj baldaŭ post 1848 de s-ro de Girardin en Francujo. Ankaŭ la politika pelo kaj puŝo de Lasalo moviĝas en tiu ĉi direkto.

Ni do ne avertas pri la stranga provo porti per miksado de revolucio kaj socialismo, de batalo kaj konstruo la malrapidiĝon kaj ŝtopiĝon en la socion. Ni devas nur diri, ke hodiaŭ ni estas ankoraŭ longe for de tiu stato kaj ke la konsumkooperativoj, tiaj, kiaj ili estas hodiaŭ, kiuj estas mizera komenco de la socialismo, sen scii tion, neniel kapablas iel serioze malbonigi al la kapitalismo la prezojn aŭ forpreni al ĝi la aĉetantojn. Tio do antaŭ ĉio estas la tasko de tiuj, kiuj alvokas por la socialismo: diri, ke la socialismo devas komenciĝi por alveni, ke ĝi povas nure kaj sole komenciĝi ĉe la konsumo.

Pri tio baldaŭ. Tie ĉi la tasko estis montri, ke ĉia unuflanka batalo kaj ĉia agado sur la kampo de la kapitalisma produktado, ĉia agado do de la produktantoj estas peco de historio de la kapitalismo kaj nenio kroma.

Sed ĉar ni jam alvenis ĉe tio, priskribi la agadon de la produktantoj en la sindikatoj, la ekonomian memhelpon de la laboristoj kaj ilian tiel kreitan premon al la ŝtato por krei leĝajn reguladojn, ni traktu mallonge ankaŭ du aliajn gravajn taskojn de tiuj organizoj kaj iliajn batalojn. Ĉeftaskoj de la sindikatoj estas ankoraŭ la akceptigo de la mallongigo de la labortempoj kaj ŝanĝo en la salajra sistemo, kiu ja staras en plej intima ligo al tio, nome la anstataŭigo de la popeca pago per la taga pago. La popeca pago estas pago laŭ la rilato de la laboro al kvanto kaj kvalito de la farita produkto. Necesas diri, ke en justa ekonomio per ŝanĝo oni ĉiam denove revenos al tia speco de laborpagado; sed ke en socio de la maljusteco kontraŭ la homo, de la malzorgado de liaj plej necesaj bezonoj apenaŭ povas ekzisti io pli terura ol la pliakrigo de tiu ĉi maljusteco per la justeco kontraŭ la aĵoj. Sub la reĝimo de la kapitalismo la laboristo ne povas elteni, ke iu alia principo difinas lian enspezon ol lia bezono. Ĉar ja al la bezono de liaj korpo kaj vivo ne nur apartenas ricevi tiom da pago, ke li kaj lia familio povas ekzisti, sed ankaŭ, ke li ne per troaj labor­tempoj senigas sin de sano, dormo kaj libera tempo, lia batalo por mallongigo de la labortempo ofertas al li novan kialon, defendi sin kontraŭ popeca pago: la mallongigo de la labortempo ne malaltigu lian enspezon kaj ne necesigu al li senliman altigon de la intenso de la laboro. Pro tio, cetere, estas ankaŭ dubige, ke oni en kelkaj profesioj, ekz-e en tiuj de la konstrumetio pagas ne tagan pagon, sed horan; la laboristoj tiel devas dum ĉiu batalo por la mallongigo de la labortempo batali samtempo por la altigo de la pohora pago, kaj ofte tia konflikto estas finita per kompromiso: ili atingas la unuan kaj devas cedi en la dua, mallongigas do ekz-e samtempe sian labortempon kaj sian faktan enspezon. Tial la laboristoj devus ĉie en la kapitalismo kontraŭbatali ne nur la popecan pagon sed ankaŭ la pohoran. Potaga! devas esti la postulo de la kapitalisma laboristo. En ĝi esprimiĝas por ĉiu, kiu havas orelon por la voĉo de la kulturo aŭ de la malalteco, kun akra klareco, ke la laboristo ne estas libera homo, kiu paŝas al la merkato de la vivo kaj ŝanĝas varojn, sed ke li estas sklavo, al kiu la sinjoro koncedas kaj la socio devas garantii la vivtenon. Sub la reĝimo de la potaga pago ne ekzistas eksplicita rilato de la laboro al la kvanto kaj kvalito de ĝiaj produktoj, ne ekzistas ŝanĝo kontraŭ ŝanĝo; ekzistas nur la bezono kaj neceso, kiuj postulas vivtenon. Ankaŭ tie ĉi ni do denove vidas: la laboristo devas en la kapitalisma mondo pledi por kapitalisma, por kontraŭkultura aranĝo pro la konservado de sia ekzisto; la neceso kaj la rolo kiel produktanto igas lin komplico kaj servutulo de la kapitalismo. La batalo de la sindikate organizita laboristo por sia propra taglaboristeco havas sian kopion en la ŝtata vivo: en la batalo de la politike batalanta laboristo por la sekreta balotado. Kiel maldigne estas ricevi en la formo de la potaga salajro la vivtenon anstataŭ ŝanĝi produkton kontraŭ produkto, t. e. ricevi produktprezon aŭ produktpagon, tiel hontinde estas, plenumi sian rajton kaj sian devon rilate al la socio pro timo en la kaŝejo, en la balota klozeto. Tio estis la kialo, pro kiu M. de Egidy pledis por la publika baloto: li volis, ke ne povu ekzisti malbonaj sekvoj por la libera kaj sincera homo. Sed tio estis donkiĥotaĵo de tiu nobla homo; nuntempe la laboristo devas voli esti taglaboristo kaj la civitano devas voli esti timoplena heloto; estas neeble voli komenci la kuracadon ĉe la unuopaj fenomenoj, ĉe la nedisigeblaj simptomoj de la kapitalisma ekonomio kaj de la kapitalisma ŝtato. La laboristo devas zorgi por sia vivo; kaj lia vivo estus minacata, se li ne irus en la ŝlositan klozeton por baloti; lia vivo estus endanĝerigita, se li ne ricevus potagan pagon. Ĉio tio ĉi kaj ĉio, pri kio ni parolas tie ĉi, estas necesoj de la vivo, tiel longe kiel ni ne elpaŝas el la kapitalismo; sed ili certe estas nenio malpli ol rimedoj kaj vojoj de la socialismo.

La mallongigo de la labortempo havas du flankojn, pri unu el kiuj oni ofte atentigas, dum la alia, laŭ mia impreso, ne trovas ĝustan atenton. La mallongigo de la labortempo estas unue necesa por teni la laboriston forta; kaj tie ĉi, kie estas nia tasko pro la socialismo certe ne kontraŭbatali la sindikatojn, tiujn ĉi necesajn batalajn kaj regulajn instituciojn de la kapitalismo, tio certe estus pli ol stulta, estus preskaŭ krima, ĉar ja pro la bono de la nun vivantaj homoj tute ne ĉiu unuopa fenomeno de la kapitalismo rajtas esti kontraŭbatalata, tamen malvarme kaj laŭfakte kritiki, tie ĉi, mi diras, ni haltu por momento por diri al la sindikatoj la merititan dankon por ilia bona farado. Ili mallongigis en ĉiuj landoj al la laboristoj la tempon de la penado, de la laborado pri aferoj, kiuj ofte ne interesas ilin, en firmoj, kiuj lacigas kaj malserenigas ilin, kun teĥnikoj, kiuj plej ekstreme streĉas ilin kaj faras ilian agon senspirita kaj morte enua. Danko kaj laŭdo al ili; al kiel multaj ili donis eblecon de refreŝiĝo post la laboro, de bela familia vivo, de la malmultkoste atingeblaj noblaj ĝojoj de la vivo de belaj kaj instruaj libroj kaj skribaĵoj, de la partopreno en la publika vivo. Al kiel multaj – kaj al kiel malmultaj! Nur en la lastaj jaroj oni komencis, kaj ankaŭ tie kutime kun netaŭgaj, ofte kun ridinde senenhavaj kaj partioficaj rimedoj fari ankaŭ ion por la plenigo de la gajnitaj horoj. Kune kun la batalo kontraŭ la longaj labortempoj la sindikatoj devus batali kontraŭ la terure dezertiga drinkado; ili devus senti ĝin sia devo okupiĝi ne nur pri la produktanta sed ankaŭ pri la ripozanta kaj festanta laboristo. Pri tio estas ankoraŭ multo farenda, kaj estas multa ebleco por la kunlaboro de la artistoj, de la poetoj, de la pensantoj en nia popolo. Ni ne rajtas nur alvoki por la socialismo; ni ne rajtas nur sekvi la voĉon de la ideo kaj konstrui en la estontecon; pro la spirito, kiu fariĝu al ni korpo kaj formo, ni devas turni nin al la vivantaj homoj de nia popolo, al la plenkreskuloj kaj al la infanoj, kaj fari ĉion nian por ke iliaj korpoj kaj spiritoj fariĝu fortaj kaj delikataj, firmaj kaj elastaj. Kaj tiam kun tiuj vivaj homoj al la socialismo! Sed ne tiel oni miskomprenu tion, kvazaŭ oni donu al ili iun difinitan, tiel nomatan socialisman arton aŭ sciencon aŭ kleriĝon. Ho ve, kiujn sensencaĵojn oni faras per partiaj traktaĵetoj kaj tendenca literaturo, kaj kiel multe pli valora kaj kompreneble ankaŭ pli libera estas ekz-e la tiel nomata burĝa scienco ol la socialdemokrata! Ĉiuj tiuj provoj kondukas al la oficeja, oficiala, instanca. Estas granda eraro, je kiu ĉiuj socialismaj direktoj havas sian parton, la socialdemokrata same kiel la anarĥiisma, ke en la rondoj de la laboristoj ĉiu trankvila kaj eterna estas malrespektata kaj ne konata, dum la agitista kaj la supraĵa tagokriado estas supertaksita kaj montras okultranĉan floradon. Mi mem spertis antaŭnelonge en nemalgranda urbo en Germanujo, kie mi faris dek paroladojn pri la germana literaturo, kiuj estis organizitaj de socialdemokrata unuiĝo kaj vizititaj de sindikatanoj, kiel post unu parolado anarĥiismaj laboristoj venis en la salonon por peti min fari iam paroladon! Tiam mi intencis doni al ili tie ĉi la respondon, kiu estas: mi faris tiun ĉi paroladon, kiam mi parolis pri Goethe, pri Hölderlin kaj Novalis, pri Stifter kaj Hebbel, pri Dehmel kaj Liliencron kaj Heinrich von Reder kaj Christian Wagner kaj pri kelkaj aliaj; sed vi ne volis aŭdi tion, ĉar vi ne scias, ke la voĉo de la hombeleco, kiu venu al ni, la fortaj kaj sinregaj ritmo kaj harmonio de la vivo estas troveblaj ne pli en la muĝado de la ventego ol en la kvieta paŝado de trankvilaj aeroj kaj en la sankta halto de la senmovo. „La blovon de la aero, la kuradon de la akvo, la kreskadon de la grenoj, la ondadon de la maro, la verdadon de la tero, la lumadon de la ĉielo, la briladon de la steloj mi opinias grandaj: la grandioze marŝantan fulmotondron, la fulmon, kiu fendas domojn, la ventegon, kiu pelas la ondojn al la marbordo, la fajrelĵetantan monton, la tertremon, kiu subigas landojn, mi ne opinias pli grandaj ol la supraj fenomenoj, ja, mi opinias ilin malpli grandaj, ĉar ili estas nur efikoj de pli altaj leĝoj … Ni provu ekrigardi la kvietan leĝon, per kiu estas gvidata la homa generacio … La leĝo de la justeco, la leĝo de la bonkonduto, la leĝo, kiu volas, ke ĉiu estu estimata, honorata, ekzistas neendanĝerigite apud la alia, ke li povu iri sian pli altan homan padon, akiru por si amon kaj admiron de siaj kunhomoj, ke li estu gardata kiel gemo, kiel ĉiu homo estas gemo por ĉiuj aliaj homoj, tiu ĉi leĝo kuŝas ĉie, kie homoj loĝas apud homoj, kaj ĝi montras sin, kiam homoj efikas kontraŭ homoj. Ĝi kuŝas en la reciproka amo de geedzoj, en la amo de la gepatroj al la infanoj, de la infanoj al la gepatroj, en la reciproka amo de la gefratoj, de la amikoj, en la dolĉa simpatio de ambaŭ seksoj, en la laboremeco, per kiu ni ekzistas, en la agado, per kiu oni efikas por sia rondo, por la malproksimo, por la homaro …“ (Adalbert Stifter). Tiel ankaŭ la socialismo, por kiu oni tie ĉi laŭte vokas, pri kiu oni tie ĉi en kvieto parolas, estas la kvieta realo de restanta beleco de la kunvivado de la homoj; ne la sovaĝa, malbela transira detruo de la malbela hodiaŭaĵoj, kiu eble ankaŭ necesos kiel akompana fenomeno, sed por kiu voki estus ruinige, pereige kaj malutile, se ne antaŭe la kvieta efiko de la vivobelo estus metita en niajn animojn kaj per ili en la realecon. Ĉiu novigo havas malgraŭ ĉiu fajro kaj ĉia entuziasmo, kiujn ĝi portas, ion sovaĝan, malbelan, malpian sur si; ĉio malnova, eĉ la plej abomena, eĉ tiel troaĝiĝintaj institucioj kiel ekz-e la militistaro kaj la nacia ŝtato, ĉar ili estas malnovaj kaj havas tradicion, en ĉiu sia kadukeco, malhavebleco kaj anstataŭiga bezono, havas brileton kiel de beleco. Tial ni estu tiaj novigantoj, en kies anticipanta fantazio tio, kion ili volas krei, vivas jam kiel preta, kutima, ankrita en la pastinteco kaj en la praaĝe kaj sankte viva; tial ni detruu antaŭ ĉio per tio, kion kvietan, restantan, ligantan ni konstruas. Nia ligo estu ligo de la strebanta vivo kun la eternaj potencoj, kiuj ligas nin al la mondo de la estanta; la ideo, kiu pelas nin, estu al ni ideo, t. e. ligo, kiu unuigas nin trans la pasemon kaj disigitecon de la supraĵaj tempofenomenoj kun la kolektiteco kaj honesteco de la spirito. Tio estu nia socialismo: kreado de la estonta, kvazaŭ ĝi estus de eterne estinta. Ĝi ne venu el la ekscitoj kaj sovaĝe reagantaj pasioj de la momento, sed el la ĉeesto de la spirito, kiu estas tradicio kaj heredaĵo de nia homeco.

Ni interrompis nin, ĉar ni volis danki al la sindikatoj por ilia batalo por libera tempo kaj laborfino. Tio, kio tie ĉi estis dirita, estu nia danko; ĉar, same kiel ni ne volas esti nur produktoj, kreitaĵoj kaj reagoj de la abomenaj kadukiĝaj fenomenoj de la malnoviĝinta kaj kaduka, sed produktivaj, kiuj volas konduki la subiĝintan spiriton, kiu iam estis komuna spirito kaj nun fariĝis izolado, al novaj formoj kaj fari ĝin denove viva kaj bela, tiel ankaŭ nia danko estu produktiva, atentigu tion, per kiu la libera kaj festa tempo de la laborantoj homoj estas pleniginda, por ke sanaj kaj fortaj kaj homoj tuŝitaj de la spirito povas pretigi la novan, kiu devas veni kiel praaĝa el ni, se ĝi estu valora por ni, se ĝi restu por ni.

La malpliigo de la laborhoroj kreas por la laborantoj pli longan libertempon. Sed kiel ajn oni povas ĝoji pri tio, kio vere ĉeestas, oni ne malatentu, kio ofte sekvas al tiu atingaĵo: la pli forta eluzado de la laborforto, la plialtigita intenso de la laboro. Ofte la kapitalhavanta entreprenisto, ekz-e granda akcia societo, havas bonan kaŭzon ĝoji pri la venko de la laboristoj. Ĉiuj entreprenistoj de certa branĉo ekz-e estis devigitaj mallongigi siajn labortempojn; sed la grandaj firmoj ofte kapablas kompensi tiun perdon per enkonduko de novaj maŝinoj, kiuj ankoraŭ pli intense ligas la laboriston al la meĥanike kuranta aparato, kaj tiel havi grandan avantaĝon kontraŭ sia mezgranda kaj malgranda konkurenco. Foje, kompreneble, statas inverse: la grandega firmo estas malhelpita transformi sian monstran meĥanismon, dum la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenistoj, se ili havas rapidan vendon kaj bonan krediton, povas pli facile adapti sin al novaj kondiĉoj.

La teĥniko preskaŭ ĉiam povas oferti novajn ideojn kaj modelojn por kontentigi tiun ĉi postulon pri plialtigita elpumpado de la laboro el la agadoj de la homoj, kiuj estas nur servistoj de la maŝinoj.

Tio estas la alia, la amara flanko de la pli longa libera tempo: la pli streĉa labortago. La vivanta homo en vero ne povas nur labori por vivi, sed volas en la laboro, dum la laboro, konduki sian vivon, ĝoji pri sia vivo, do bezonas ne nur ripozon, trankvilon kaj ĝojon vespere, bezonas antaŭ ĉio ŝaton pri la agado mem, fortan ĉeeston de sia animo ĉe la funkcioj de sia korpo. Nia tempo faris la sporton, la neproduktivan, ludan funkciigon de la muskoloj kaj nervoj speco de laboro aŭ profesio; en vera kulturo la laboro mem fariĝos denove luda funkciado de ĉiuj niaj fortoj.

La industriulo, cetere, ofte eĉ ne bezonos ŝanĝi la meĥanikajn aparatojn de sia firmo por denove gajni, kion la mallongigo de la labortempo perdigas al li. En la fabriko ekzistas ankoraŭ alia meĥanismo, kiu ne konsistas el fero kaj ŝtalo: la labora reĝimo. Kelkaj novaj ordonoj, kelkaj novaj kontrolistaj kaj laborestraj postenoj ofte rapidigas la iradon de firmo pli efike ol novaj maŝinoj. Nur, ke kompreneble tiu ĉi meĥanismo kutime nur mallonge daŭras; estas ĉiam muta luktado inter la neglektemo, t. e. la natura malrapideco de la laboristoj kaj la energio de la pelistoj; kaj dum tempodaŭro ĉie, kie temas pri homoj kontraŭ homoj, venkas speco de leĝo de inerteco. Tiu ĉi batalo por malrapida laboro ekzistis jam ĉiam; longe antaŭ ol ĝi fariĝis konscia armilo en la klasbatalo kaj parto de la tiel nomata saboto. Tiu ĉi saboto, kiu alvokas la laboristojn por difinita celo liveri fuŝan, malbonan aŭ eĉ malbonigan laboron, povas en unuopa okazo, kiel ekz-e ĉe striko de poŝtaj, fervojaj aŭ havenaj laboristoj, esti treege utila; sed ĝi havas ankaŭ sian duban flankon, kiel oni ja ofte ĉe ekstremaj batalrimedoj de la laboristoj en ilia rolo kiel produktantoj por la kapitalisma merkato, ne povas distingi, kie ĉesas la klaskonscia batalanto kaj kie komenciĝas la de la kapitalismo anime damaĝita, putrigita kaj subigita senrespondeculo, kiun naŭzas ĉiu utila laboro.

La pliakrigita labora reĝimo havas nur pasan efikon; sed la maŝino estas senkompata. Ĝi havas sian difinitan ritmon, sian donitan rapidecon, kaj la laboristo dependas ne plu de pli aŭ malpli homa homo, sed de la metala diablo, kiu estis metita de la homo por la ekspluatado de la homaj fortoj. La psiĥologia pesado de la laborĝojo ludas ĉe tio nur duarangan rolon; ĉiu laboristo scias tion, kaj sentas ĝin kun aparta amaro, ke oni traktas maŝinojn, laborilojn kaj bestojn pli zorge kaj pli delikate ol la laborantajn homojn. Tio estas same malmulte kiel io ajn, kio estas dirata tie ĉi, agita, demagoga troigo; estas plena, sobre komprenenda vero. Ofte oni nomis la modernajn proletojn sklavoj, kaj metis en tiun vorton la sonon de ekstrema indigno. Sed oni sciu, kion oni diras, kaj oni uzu ankaŭ tian vorton, kiel „sklavo“ en sia sobra, vera senco. Sklavo estis protektato, kiun oni devis bone flegi, kies laboron oni devis psiĥologie gvidi, ĉar lia morto kostis monon: oni devis aĉeti novan. La terura en la rilato de la moderna laboristo al lia mastro estas ĝuste tio, ke li ne estas tia sklavo, ke en la plej multaj okazoj povas esti tute egala al la entreprenisto, ĉu la laboristo vivas aŭ mortas. Li vivas por la kapitalisto; li mortas por si mem. La anstataŭigantoj ekzistas. Maŝinojn kaj ĉevalojn oni devas aĉeti; ili kaŭzas unue akirkostojn kaj due funkcikostojn, kaj ankaŭ tiel estis pri la sklavo: oni devis unue aĉeti aŭ jam kiel infano varti kaj poste vivteni lin. La modernan laboriston la moderna entreprenisto ricevas senkoste; ĉu li pagas la vivtenon, la pagon al Karlo aŭ al Frederiko, tio estas por li tute egala.

Ankaŭ tie ĉi, en tiu ĉi senpersonigo, senhomigo de la rilato inter entreprenisto kaj laboristo la kapitalisma sistemo, la moderna teĥniko kaj la ŝtata centrismo efikas man-en-mane. Jam la kapitalisma sistemo faras la laboriston numero; la teĥniko, aliancita al la kapitalismo, faras lin apendico sur la radaro de la maŝino; kaj la ŝtato zorgas por tio, ke la kapitalisma entreprenisto ne nur ne devas plendi pri la morto de la laboristoj, sed ankaŭ en okazoj de malsano aŭ akcidento neniel devas persone okupi sin pri li. Certe oni povas rigardi la asekurajn sistemojn de la ŝtato el diversaj flankoj; sed oni ne preteratentu tiun ĉi: ankaŭ ili anstataŭigas la vivan homecon per la blinde funkcianta meĥanismo.

La limoj de la teĥniko, kiel ĝi envicigis sin hodiaŭ en la kapitalismon, preterpasis la limojn de la homaro. Ne gravas eĉ vivo kaj sano de la laboristoj (tie ĉi oni ne pensu nur pri maŝinoj; oni pensu pri la danĝeraj metalrubaĵoj en la aero de la laborejoj, pri la venenfirmoj, pri la venenigo de la aero super tutaj urboj); do certe ne gravas la vivoĝojo kaj ĝuo de la laborantoj dum la laboro.

La marksistoj kaj la laboristaj amasoj, kiuj troviĝas sub ilia influo, tute preteratentas, kiel profunde en tiu rilato la teĥniko de la socialistoj diferencos de la kapitalisma teĥniko. La teĥniko devos direkti sin en kulturpopolo tute laŭ la psiĥologio de la liberaj homoj, kiuj uzos ĝin. Se la laborantaj homoj mem decidas, sub kiaj kondiĉoj ili volas labori, ili faros kompromison inter la tempokvanto, dum kiu ili volas stari ekster la produktado, kaj la laborintenso, kiun ili akceptas plenumi ene de la produktado. Jen la homoj estos tre diversaj: la unuaj laboros tre rapide kaj tre arde por poste laŭeble longtempe amuzi sin aŭ ripozi; la aliaj volos sendignigi neniun horon de la tago al la nura rimedo, volos estis ankaŭ dum la laboro komfortuloj, ĝuuloj, akceptos la devizon ‚Kiu iras trankvile, iras facile‘ kaj adaptos sian teĥnikon al tiu sia naturo.

Hodiaŭ ni vidas nenion pri ĉio tio ĉi. La teĥniko staras tute sub la rego de la kapitalismo; la maŝino, la ilo, la morta servanto de la homo, estis farita mastro super la homo. Ankaŭ la kapitalisto estas altrgrade dependa de tiu meĥanismo, kiun li mem enkondukis, kaj nun estas la momento, kiam ni povas pli detale rigardi la duan flankon de la mallongigo de la labortempo. La unua estis tiu, ke ĝi servas al tio, teni la laboriston forta; en kia grado la plialtigita intenso de la laboro kontraŭas al tiu ĉi tendenco, tion ni ĵus vidis. Sed la mallongigo de la labortempo havas krome la ĝojigan efikon por la vivaj membroj de la laborista klaso, ke ĝi malgrandigas la nombron de la senlaboruloj.

La industriulo ja devas eluzi sian maŝinaron; liaj maŝinoj devas por esti profitodona funkcii certan tempon. Li devas orienti sin, se lia entrepreno estu profitodona, laŭ la konkurenco enlanda kaj eksterlanda, kaj en multaj branĉoj li estas devigita, por ke lia energicentralo estu profitodona, funkciigi la maŝinojn tage kaj nokte. Se la labortempo estas mallongigita, li do dungos pli da laboristoj; ofte li uzos ĝuste la okazon de batalo kun la laboristoj por enkonduki la dudekkvarhoran labortempon, t. e. la skipolaboron. La neceso pri profitodono, la postulo de la meĥanismo, la postuloj de la laboristoj: ĉio tio en unuigita agado efikas ofte la plidungon de laboristoj kaj per tio la malgrandigo de la t. n. industria rezerva armeo. La limon ĉiam diktos la profitodono de la entrepreno, ĉe kio tamen oni devas fari iaspecan kompromison inter la postuloj de la meĥanismo kaj la akceptokapablo de la merkato. Ofte la entreprenisto estas devigata de siaj maŝinaj instalaĵoj kaj la nombro de la laboristoj, kiujn li metis antaŭ siajn maŝinojn, daŭrigi la produktadon en certa kvanto, kaj se la merkato ne plu estas akceptokapabla, li devas malaltigi la prezojn: ĉar la kapitalisma merkato estas ja akceptokapabla por ĉiuj varospecoj, se ili estas nur sufiĉe malmultekostaj. Tio estas la kialo, pro kiu entreprenisto laborigas ofte milojn da laboristoj tage kaj nokte kaj per tio horon post horo perdas monon. Li prenas tion sur sin, esperante, ke venos pli bonaj tempoj, en kiuj la prezoj denove kreskos. Se ne realiĝos tiu espero, li devos malŝalti parton de sia entrepreno aŭ sian tutan entreprenon en certaj tagoj.

Nian aserton, ke la teĥniko hodiaŭ staras sub la mastreco de la kapitalismo, ni do devas kompletigi per la aldono, ke aliflanke ankaŭ la kapitalismo estas la sklavo de la memkreita teĥniko. Al ĝi okazas kiel al la magilernanto: „Kiujn mi vokis, de tiuj fantomoj mi ne plu liberiĝas!“2 Kiu en la tempoj de la prosperado, de la bona vendo instalis sian entreprenon sur certa nivelo, tiu ne plu povas mem elekti, kiel multe li volas produkti. Ankaŭ li estas streĉita sur la radon de sia maŝino; kaj ofte li kune kun siaj laboristoj estas frakasita de ĝi.

Tie ĉi ni tuŝis punkton, kie la kaptialisma produktado estas interplektita plej intime kun la spekulado. Tiu estas nur tute malgranda sur la ŝtuparo de la kapitalismo, kiun la kondiĉoj de sia firmo kaj de sia vendo ne pelas en la spekuladon. Spekulisto estas ĉiu, kies entrepreno dependas de tiuj du tute seninterrilataj faktoroj: unuflanke de la postuloj de liaj maŝina kaj homa aparatoj kaj aliflanke de la prezofluktuado de la mondmerkato. Tiuj homoj en tia situacio, kiuj dum monatoj kaj ofte dum jaroj pagadas, semajno post semajno, al centoj aŭ miloj da laboristoj ilian fiksitan salajron, dum ili suferas semajno post semajno perdojn, eble sufiĉe ofte suspiras: „Al miaj laboristoj estas pli bone ol al mi!“ Ofte tia malriĉa riĉulo, pelita de senlima zorgo, povas savi sin nur per tio, ke li faras per parto de sia kapitalo feliĉan borsospekuladon kaj tiel egaligas sian malbonŝancon sur la kampo de la komerca spekulado; kiel inverse iu, kies entrepreno prosperas, povas ruinigi sin per spekuladoj sur tute alia kampo. Kiu dependas de la kapitalisma merkato, devas spekuli kaj devas alkutimigi sin al la spekulado, kaj oni devas spekuli sur la plej diversaj kampoj.

Multe tro malmulte la laboristo, kiu suferas sub la kapitalismo, konas tiun ĉi fakton: ke ĉiuj homoj, ĉiuj senescepte havas suferon super la mezuro kaj malmultan ĝojon, tute neniun veran ĝojon sub tiuj kapitalismaj kondiĉoj. Multe tro malmulte la laboristo ankaŭ scias, kiel terurajn, kiel maldignajn kaj korpremajn zorgojn havas la kapitalisto; kia tute nenecesa, tute neproduktiva turmentiĝo kaj penlaborego estas ŝarĝita sur lin, kaj multe tro malmulte la laboristoj atentas tiun ĉi similecon inter si mem kaj la kapitalistoj: ke ne nur la kapitalistoj, sed ankaŭ multaj centmiloj el inter la laboristaro mem ricevas sian profiton kaj sian pagon por tute senutila, neproduktiva, superflua laboro; ke ĝuste hodiaŭ ekzistas terura tendenco en la produktado: produkti pli kaj pli da luksproduktoj, inter tiuj ankaŭ la rubolukso por la proletaro, kaj multe tro malmulte la necesajn, la solidajn produktojn por la vera bezono. La necesaj produktoj fariĝas pli kaj pli multekostaj, la lukso fariĝas pli kaj pli rubo kaj fariĝas pli kaj pli malmultekosta – tiel direktiĝas la tendenco.

Ni nun revenu de la digreso, kiun ni dediĉis al la agadoj de la sindikatoj, kaj ni fine resumu.

Ni vidis, kiel la interesitaj pri la kapitalismo entreprenistoj, la fabrikantoj-komercistoj kaj same la interesitaj pri ilia vivtenado laboristoj kaj fine ankaŭ la ŝtato zorgis pri tio, kaj plu klopodas, ke la sistemo de la kapitalisma ekonomio daŭras. Ni, plie, atentis, kiel ĉiuj homoj estas enplektitaj en la reciproka ekspluatado, kiel ĉiuj unuanime devas zorgi pri siaj apartaj interesoj kaj damaĝi la tuton, kiel ĉiuj, egale sur kiu ŝtupo de la kapitalismo ili staras, ĉiam estas minacataj de nesekureco.

Per tio, ke ni vidis tion, ni vidis la bankroton de la marksismo, kiu kredas scii, ke la socialismo mem preparas sin en la institucioj kaj la kastastrofoprocezo de la burĝa socio, kaj ke la batalo de la ĉiam plinombriĝanta, ĉiam pli decidite agantaj, ĉiam pli revolucie agantaj proletaj amasoj estas necesa, antaŭdestinita en la historio okazo por alvenigi la socialismon. Sed en vero tiu ĉi batalo de la laboristoj en ilia rolo kiel produktantoj por la kapitalisma merkato estas nenio alia ol la turniĝo en la cirklo de la kapitalismo. Oni eĉ ne povas diri, ke tiu ĉi batalo alvenigas ĝeneralan plibonigon de la situacio de la laborista klaso; nur tio estas konstatebla, ke ĝi kaj ĝiaj efikoj alkutimigas la laboristan klason al ĝia situacio kaj al la ĝeneralaj statoj de la socio.

La marksismo estas unu el la faktoroj, kaj ne malgrava, kiuj konservas la kapitalisman staton, firmigas ĝin kaj kaŭzas, ke ĝiaj efikoj al la spirito de la popoloj estas ĉiam pli deprimaj. La popoloj, la burĝaro kaj tute same la laborista klaso estas ĉiam pli interkreskintaj kun la statoj de la sensenca, spekula kaj senkultura monakiroproduktado; ĉiam pli en tiuj klasoj, kiuj aparte forte suferas sub la cirkonstancoj, kiuj ofte vivas en mizero kaj malhavo, ĉiam en malriĉeco, malkreskas la klareco, la ribelo kaj la ĝojo de novigo.

La kapitalismo ne estas periodo de progreso, sed de kadukiĝo.

La socialismo ne venos sur la vojo de la pluevoluigo de la kapitalismo kaj ne venos per la produktantobatalo de la laboristoj ene de la kapitalismo.

Tiuj estas la rezultoj, kiujn ni atingis.


Tiuj jarcentoj, al kiuj apartenas nia estanteco, estas tempoj de la neado. La ligoj kaj korporacioj, la tuta komuna vivo de la frua kulturtempo, el kiu ni devenas, ĉiuj tiuj tere belaj movo kaj moviĝo estis kiel ĉirkaŭvolvitaj kaj envolvitaj en ĉielaj iluzioj. Nedisigeble interligitaj estis tri aferoj: unue la spirito de la interliganta vivo, due la bildolingvo por la nenomebla unueco, nesentumeco kaj signifeco de la en la animo de la unuopula homo vere komprenita mondoĉiomo kaj trie la superstiĉo.

En tiuj ĉi niaj tempoj la superstiĉo de la laŭvorte komprenataj kristanisme dogmaj imagoj estas pli kaj pli kaj ĝis en la popolo malfortigita kaj senradikigita. La stela kosmo estis nur nun ĝuste malkovrita, la tero kaj la homo sur ĝi fariĝis samtempe pli malgrandaj kaj pli grandaj. La tera aktivado vastiĝis; la timo pri diabloj, ĉielaj potencoj, koboldoj kaj demonoj ekmalaperis; oni sentis sin en la senfina spaco de la mondoj sur la cirkulanta steleto pli sekuraj ol antaŭe sur la grimaca diomondo. Oni ekkonis nemalrekoneblajn naturfortojn en ilia sekure kalkulebla efikeco, oni lernis utiligi ilin kaj povis fidi al ili sentime. Novaj metodoj de la laboro, de la ŝanĝo de naturproduktoj estis eltrovitaj. La tero sur sia tuta rondo estis elesplorita kaj nove loĝita; la trafiko kaj la informtransdono okazas kun tia rapideco, kiu estas ankaŭ por ni ankoraŭ nekutima, ankoraŭ fabela, ĉirkaŭ la terglobo; kaj kunlige kun tiu la kvanto de la samtempe vivantaj homoj forte kreskis. La bezonoj, sed ankaŭ la rimedoj por kontentigi ilin, grandege kreskis.

Tute ne en tiu tempo de la neado la superstiĉo estis nur ŝancelita. Ĝin anstataŭis ankaŭ io pozitiva: scio pri la materia konsisto de la naturo anstataŭis la kredon je demonaj malamikoj kaj amikoj en la naturo; potenco super la naturo sekvis la timon antaŭ la subitaĵoj kaj malicoj de la fantoma mondo, kaj tiu ĉi morto de sennombraj fantometoj trovis sian realan esprimon en la eksterordinara kresko de la naskocifero de la homidoj.

Sed kun tiu ĉi fantomoĉielo, kiun ni elbalais kaj plenigis per mondoj kaj mondoj, estis kunkreskinta ĉio profunda sentado, ĉiu ekzaltiĝo kaj ĉia unueco kaj ĉiu interligo de la homoj. La stelomondoj, kiujn ni malkovris, la naturfortoj, kun kies efikoj ni konatiĝis, estas nur ekstere, estas utilaj kaj utilas al la ekstera vivo. Ilian unuecon kun nia intimo ni ja elparolas en multaj diversaj, foje profundaj, foje senfundaj filozofioj, naturteorioj kaj poetaj provoj; sed ĝi ne estas parto de ni, ne fariĝis viva. Kontraŭe, tio, kio antaŭe estis viva, la bildo aŭ la kredo aŭ la nedirebla scio pri tio, ke la mondo en sia vereco, kia ni portas ĝin en ni mem, estas tute alia, ol diras al ni la utilaj sentumoj, kaj la ligita al ĝi vera kooperativeco de la homoj en malgrandaj asocioj de la libervolo kadukiĝis samtempe kun la superstiĉo, sen ke la progresoj de la naturscio kaj de la teĥniko povus oferti por tio la plej malgrandan anstataŭon. Tial do ni nomas tiujn tempojn periodo de la kadukiĝo, ĉar la esenca parto de la kulturo, la homliga spirito kadukiĝis.

La provoj reveni al malnova superstiĉo aŭ al sensenciĝinta bildolingvo, tiuj ĉiam denove renovigitaj, ligitaj al la malforteco kaj la apogobezono de dependaj homoj, en kiuj la sentado estas pli forta ol la racio, atakoj de la reakcio estas danĝeraj malhelpoj kaj finfine nur denove simptomoj de la kadukiĝo. Ili fariĝas ankoraŭ pli naŭzaj, se ili, kiel ofte okazas, alianciĝas kun la deviga reĝimo de la ŝtato, la organizita senspiriteco.

Do, se ni parolas pri la kadukiĝo, tio havas nenion komune kun la pastraĉa plendo pri la pekopleneco de nia mondo kaj kun la vokoj al konvertiĝo. Tiu ĉi kadukiĝo estas transira periodo, kiu portas en si la ĝermojn al nova komenco, freŝa ekflorado, unuiĝinta kulturo.

Kiel ajn urĝe estas, ke ni komprenas la socialismon, la batalon por novaj statoj inter la homoj kiel spiritan movadon, t. e., ke ni komprenas, kiel ekestas novaj rilatoj inter la homoj nur, se la movataj de la spirito homoj kreas ilin por si, tiel same grave estas, ke ni estu fortuloj, kiuj ne strabrigardas kaj sopiras al pasintaĵoj kaj nerevenigeblaĵoj, mallonge: ke ni ne mensogu.

Ĉielaj iluzioj, vero, filozofio, religio, mondkoncepto, aŭ kiel ajn oni volas nomi la provojn kunpremi la mondosenton al vortoj kaj formoj, ekzistas ĉe ni nur por individuoj. Ĉiu provo surbaze de tiaj spiritaj akordoj fondi komunumojn, sektojn, ekleziojn, asociojn de egale kiu speco, gvidas, se ne al malvero kaj reakcio, tamen al nura babilado kaj falsbrilaĵo. En ĉio, kio transpaŝas la sentuman kaj naturan mondon, ni fariĝis profunde solaj, turnitoj al la silentanta izoliĝo. Tio signifas nenion alion ol, ke nia tuta mondkoncepto portas en si nenian superfortantan neceson, nenian etikan devigon, nenian ligon por la ekonomio kaj la socio. Tion ni devas akcepti, ĉar estas tiel, kaj ni povas, ĉar ni vivas en la tempo de la individuismo, akcepti ĝin en plej diversaj formoj: ĝoje aŭ rezignacie, senespere aŭ sopire, trankvilanime aŭ eĉ senhonte.

Sed ni rememoru, ke ĉiu iluzio, ĉiu dogmo, ĉiu filozofio aŭ religio havas siajn radikojn ne en la ekstera mondo, sed en nia interna vivo. Ĉiuj tiuj simboloj, en kiuj la homoj reciproke akordigas naturon kaj mion, nur pro tio estas taŭgaj porti belecon kaj justecon en la kunvivadon de la popoloj, ĉar ili estas respegulaĵoj de la sociaj instinktoj de nia interno, ĉar ili estas nia spirito mem, kiu fariĝis formo. Spirito estas komuna spirito, kaj ne ekzistas individuo, en kiu ne, maldormanta aŭ dormanta, kuŝas la instinkto al la tuto, al la interligo, al la komuno, al la justeco. La natura devigo al la libervola ligo de la homoj inter si por la celoj de ilia komuno, ekzistas neforigeble; sed ĝi estas trafita de forta bato kaj kvazaŭ svenis, ĉar ĝi estis dum longa tempo en rilato kun la kreita el ĝi mem monda iluzio, kiu nun forpasis aŭ forputras.

Do ni ne devas unue krei mondkoncepton por la popolo, kiu estus nepre artefarita, pasema, malforta aŭ eĉ romantike hipokrita formaĵo, kaj hodiaŭ nepre subigita al la modo. Tute kontraŭe, ni havas la realecon de viva-individua komuna spirito ja en ni kaj devas nur ellasi ĝin kaj permesi al ĝi krei. La kreemo de la malgrandaj grupoj kaj komunoj de la justeco, ne ĉiela iluzio aŭ simbola formo, sed tera socia ĝojo kaj popola preteco de la individuoj alvenigos la socialismon, la komencon de vera socio. La spirito rekte agos kaj kreos el viva karno kaj sango siajn videblajn formojn: la simboloj de la eterna estos komunoj, la enkorpiĝoj de la spirito estos korporacioj de tera justeco, la sanktulaj figuroj de nia eklezio estos institucioj de la racia ekonomio.

De la racia ekonomio; kun plena intenco estas uzita tiu vorto racio; ĉar ankoraŭ unu afero estas aldonenda.

Ni nomis tiun ĉi nian tempon periodo de kadukiĝo, ĉar la esenca estis malfortigita kaj koruptita: la komuna spirito, la libervolo, la beleco de la popola vivo kaj de ĝiaj formoj. Sed ja estas nepretervideble, ke en tiu ĉi tempo ĉeestas multspeca progreso. La progreso en la scienco, la teĥniko, la senantaŭjuĝa konkero kaj venko de la materiiĝinta naturo nomiĝas per unu vorto racionalismo. La racio fariĝis pli facilmova kaj pli hela; kaj tiel kiel ni lukte akiris de la naturo la fizikon – en plej vasta senco de la esprimo –, kiu pruvis sian taŭgecon en la praktika apliko; tiel kiel ni lernis en la eluzado de la naturfortoj uzi la kalkuladon, same tiel ni ankoraŭ lernos fari la ĝustan kaj racian en la teĥniko de la homaj rilatoj sur eksterordinare vastiĝinta kampo, ĉirkaŭ la terglobo per multspeca apliko de la kalkulo, de la labordivido kaj de sciencaj metodoj. Ĝis nun la teĥniko de la industrio kaj la ekonomio de la rilatoj, kiuj ambaŭ estas jam bone evoluintaj, estis envicigitaj en la sistemon de la maljusteco, sensenceco kaj perforto. La fizike industria same kiel la ekonomie socia teĥnikoj nun helpos al la nova kulturo, al la venonta popolo, kiel ili ĝis nun servis al la privilegiitoj kaj potenculoj kaj borzospekulantoj.

Anstataŭ do paroli pri periodo de kadukiĝo, en kiu ni staras, oni povas ankaŭ, se oni volas, paroli pri progreso, en kiu unue oni forigis la superstiĉon, en kiu poste pli kaj pli venkis naturobservo kaj naturregado, teĥniko kaj racia naciekonomio, ĝis finfine la komuna spirito, la libervolo, la sociaj instinktioj, kiuj kelkajn jarcentojn estis superkreskitaj, relevos sin, prenos la homojn kaj kunvenigos ilin kaj ekuzos la novajn donojn.

Kiam jam la sama direkto de la spirito en la individuoj per sia natura devigo kaptis tiujn ĉi kaj kunpremis al interligoj, kiam do la ideo, la kunliganta rigardado, kiu ŝanĝas la individuajn fenomenojn kaj disecojn al reciprokaj apartenecoj kaj unuoj, eliros el la spirito de la unuopulaj homoj kaj fariĝos homa interligo, korporacio, interliganta formo, kiam tiu ĉi tere korpa formo de la spirito estos realiĝinta, tiam facile eblos, ke venos ankaŭ denove jarcentoj de la spirita superfortiĝo, de la liganta mondkonceptado aŭ de la iluzio al la homoj. Ni ne serĉas tian superfortiĝon, ni kontraŭas ĝin kaj tute ne estas avidaj pri la embaraso. Ni scias ankaŭ multe tro malmulte pri la cirkuliroj de la homa historio, ol ke ni laŭ iu verŝajneco povus diri, ke tiu ĉi ringo devos estis denove finita; kaj ke denove kune kun ideo kaj interligo kaj kosme religia artoformo devos sin ligi la superstiĉo, kaj denove poste kune kun la superstiĉo devos estis krevigita same la komuna spirito kaj realigita la individuismo kaj la izoliteco kaj ĉiam tiel plu. Ni ne havas la rajton al tiaj konstruoj; povas esti, ke tio estas necesa; sed povas okazi ankaŭ tute alie. Ni ankoraŭ dum longa tempo ne atingos tiun scion. Kio nun estas nia tasko, staras klara antaŭ ni: ne la mensogo, sed la vero, ne la artefariteco de religioimitaĵo, sed la realeco de la socia kreado sen malpliigo de la plena spirita sendependeco kaj diverseco de la individuoj.

La nova socio, kiun ni volas pretigi, kies fundamenton ni intencas meti, ne estos reveno al iaj malnovaj formaĵoj, estos la malnova en nova formo, estos kulturo kun ĉiuj rimedoj de la en tiuj jarcentoj nove kreskinta civilizacio.

Sed tiu nova popolo ne ekestos el si mem: ĝi tute ne „devas“ veni, tiel kiel la malĝusta scienco de la marksistoj komprenas tiun ĉi „devas“; ĝi venu, ĉar ni socialistoj tion volas, ĉar ni portas tian popolon jam kiel spiritan antaŭformon en ni.

Kiel do ni komencu? Kiel venos la socialismo? Kio estas farenda? unue farenda? tuj nun farenda? Respondi al tio estas je la fino nia tasko.

6.

Estis memorinda momento en la historio de tiu nia tempo, kiam Petro Josefo Prudono sekve al la franca Februara revolucio de la jaro 1848 diris al sia popolo, kion ĝi devas fari por fondi la socion de la justeco kaj libereco. Li vivis, kiel ĉiuj liaj revoluciaj sampopolanoj de tiu tempo, ankoraŭ tute en la tradicio de la revolucio, kiu 1789 venis al ekstrema eksplodo kaj por la sento de tiu tempo ankoraŭ en la plej unua komenco estis nur malhelpita de la kontraŭrevolucio kaj la registaroj sekvantaj al ĝi, kiuj ĉiuj ne povis firmigi sin. Li diris: La revolucio finis la feŭdismon. Ĝi devas meti ion novan sur ties lokon. La feŭdismo estis ordo sur la kampo de la ekonomio kaj de la ŝtato: estis ordita, armea sistemo de la dependecoj. Jam de jarcentoj ĝi estis truita per liberecoj; la burĝa libereco pli kaj pli supervenkis. Sed ĝi ankaŭ detruis la malnovajn ordon kaj sekurecon, la malnovajn asociojn kaj ligojn; iuj riĉiĝis en la movlibereco, la amasoj estas kondamnitaj al mizero kaj nesekureco. Kiel ni povas konservi, fortikigi, ĝeneraligi la liberecon, sed ke aldoniĝu al tio la sekureco, la granda egaligo de la posedo kaj de la vivkondiĉoj, la nova ordo?

La revoluciuloj, li diras, ankoraŭ ne scias, ke la revolucio devos fini la militarismon, t. e., la registaron; ke ĝia tasko estas anstataŭigi la politikon per la socialo, anstataŭigi la politikan centrismon per la senpera interligado de la ekonomiaj interesoj, la ekonomia centralo, kiu ne estas regado super personoj, sed regulado de komerco.

Vi francoj, li diras, estas malgrandaj kaj mezgrandaj kamparanoj, malgrandaj kaj mezgrandaj metiistoj; vi laboras en agrokulturo, industrio, transporto kaj perado. Ĝis nun vi bezonis reĝojn kaj iliajn oficistojn por kunveni unu al la alia kaj reciproke konservi vin; la reĝon de la ŝtato vi forigis en 1793; sed la reĝon de la ekonomio, la oron, vi tenis; kaj ĉar vi tiel tenis la malfeliĉon kaj la senordon kaj malsekurecon en la lando, vi devis ankaŭ denove enlasi reĝojn kaj oficistojn kaj armeojn. Forigu la kuratorecajn perantojn; forigu la parazitojn; zorgu pri la senpera interligado de viaj interesoj; tiam la socio, la heredanto de la feŭdismo, la heredanto de la ŝtato estas kreita.

Kio estas oro? kio estas kapitalo? Ĝi ne estas aĵo, kiel ŝuo aŭ tablo aŭ domo. Ĝi ne estas afero, ne estas io vera. La oro estas signo por rilato; la kapitalo estas io, kio kiel rilato inter la homoj iras tien kaj reen, estas reciprokeco de la interesoj. Vi nun troviĝas en la revolucio; la revolucio, t. e., la entuziasmiĝo, la spirito de la fido, la ekzaltiĝo de la egaligo, la plezuro riski la tuton, venis super vin, leviĝis inter vi: kreu nun al vi la senperan reciprokecon, zorgu pri la instituo, ke vi atingu vin reciproke per la produktoj de via laboro sen parazitantaj kaj elsuĉantaj interperantoj; tiam vi ne bezonas kuratorecan administracion, nek la transmeton de la politika regoplenpotenco al la ekonomia vivo, pri kiu parolas la plej novaj fuŝistoj, la komunistoj. La tasko estas: sukcese konservi la liberecon en ekonomio kaj publika vivo kaj eĉ krei ĝin kaj tamen zorgi por la egaligo, por la forigo de la mizero kaj de la malsekureco, forigi la proprieton, kiu ne estas posedo de aferoj, sed regado super homoj aŭ sklavotenado, kaj la renton, kiu estas uzuro. Kreu por vi la bankon de interŝanĝo!

Kio estas la banko de interŝanĝo? Nenio alia ol la ekstera formo, la afereca institucio por libereco kaj egaleco. Kiu ajn laboras ion utilan, la kamparano, la metiisto, la laborista socio, ili ĉiuj nur simple plu laboru. Ne necesas unue organizi, t. e., oficiale kuratori aŭ ŝtatigi la laboron. Ĉarpentisto, ĉarpentu meblojn; ŝuisto, faru botojn; bakisto, baku panon kaj tiel entute plu en la produktado de ĉio, kion la popolo bezonas. Ĉarpentisto, vi ne havas panon? Kompreneble vi ne povas iri al la bakisto kaj oferti al li seĝojn kaj ŝrankojn, kiujn li ne bezonas. Iru al la banko de interŝanĝo, por ke oni ŝanĝu viajn mendojn, viajn fakturojn al ĝenerale validaj ĉekoj. Proletoj, vi ne plu volas iri al la entreprenisto kaj ne plu labori kontraŭ pago? Vi volas esti memstaraj? Sed vi ne havas laborejon, nek laborilaron, nek manĝon? Vi ne povas atendi kaj devas tuj dungigi vin? Sed ĉu vi ne havas aĉetantojn? ĉu la aliaj proletoj, ĉu vi proletoj ĉiuj kune ne plej volonte reciproke aĉetas viajn produktojn, sen interveno de la parazita peranto? Do zorgu pri la mendoj, vi malsaĝuloj! La klientaro pagas, la klientaro estas pago, kiel oni diras hodiaŭ. Ĉu ja la vico devas esti ĉiam: mizero – sklaveco – laboro – produkto – pago – konsumo? Ĉu vi ne povas komenci per tio, kio estas la natura komenco: kredito, fido, reciprokeco? Tiel ke tiam la vico estas: mendo – kredito aŭ mono – konsumo – laboro – produkto? La reciprokeco ŝanĝas la iradon de la aferoj; la reciprokeco restarigas la ordon de la naturo; la reciprokeco forigas la reĝecon de la oro; la reciprokeco estas la unua: la spirito inter la homoj, kiu allasas ĉiujn, kiu volas labori, al la kontentigo de la bezonoj kaj al la laboro.

Ne serĉu kulpantojn, li diras, ĉiuj kulpas; kiuj jugas aliajn kaj prenas de aliaj la plej necesan aŭ lasas nur apenaŭ tiun ĉi plej necesan kaj kiuj servas al la jugantaj mastroj kiel servutovoktoj kaj kontrolistoj. Ne el la spirito de la venĝo, de la kolero kaj de la detruemo oni kreas la novon. El konstruanta spirito oni devas detrui; revolucii kaj konservi ne ekskludas unu la alian. Ĉesu kopii la antikvajn romianojn; la jakobena diktaturopolitiko elludis sian rolon; la granda teatro de la tribuno kaj de la bela gesto ne kreas al vi la socion. Gravas la realigo; vi laboras utilajn aferojn en sufiĉa kvanto; vi volas konsumi utilajn aferojn en justa distribuo; do vi devas ĝuste interŝanĝadi.

Ne ekzistas valoro, li diras, kiun ne kreas la laboro; la superpotencon de la kapitalistoj kreis la laboristoj kaj ne povis teni por si kaj utiligi, ĉar ili estas izolitaj senposeduloj, kiuj plimultigas la posedon de la posedantoj kaj faras el tio sklavopotencon, proprieton por ili. Sed kiel infanece estas, li povus diri, pro tio gapi nur al la ekzistanta stoko de stakita posedo en la manoj de la privilegiitoj kaj pensi nur pri tio, forpreni ĝin per politikaj aŭ perfortaj metodoj. Ĝi ĉiam fluktuas, ĉiam cirkulas; hodiaŭ ĝi fluas de kapitalisto per la konsumantaj laboristoj al kapitalisto; zorgu per novaj institucioj, per la ŝanĝo de via reciproka sinteno por tio, li diras, ke ĝi fluu de la kapitalisto al la konsumantaj laboristoj, sed de tiuj ne denove reen al la kapitalisto, sed en la manojn de la samaj laboristoj, de la produktantaj laboristoj.


Per senegala forto, per granda unuigo de sobreco kaj varmo, de pasio kaj aferemo Prudono diris tion al sia popolo; proponis por la momento de la revolucio, de la dissolviĝo, de la transiro, de la ebleco de ampleksaj, fundamentaj aranĝoj la unuopajn paŝojn, la dekretojn, kiuj kreus la novon, kiuj estus la lasta ago de la registaro; kiuj farus la registaron vere tio, kiel kio ĝi nomis sin: provizora registaro.

La voĉo ekzistis; mankis la oreloj. La momento ekzistis kaj pasis, pasis nun por ĉiam.

La homo Prudono, kiu sciis, kion ni socialistoj hodiaŭ denove scias: la socialismo estas ebla en ĉiuj tempoj kaj estas neebla en ĉiuj tempoj; ĝi estas ebla, se ekzistas la ĝustaj homoj, kiuj volas ĝin, t. e. faras; kaj ĝi estas neebla, se la homoj ne volas ĝin aŭ volas ĝin nur laŭdire, sed ne kapablas fari, tiu homo ne estis aŭdita. Anstataŭ al li oni aŭskultis al alia, kiu per la malĝusta scienco, kiun ni esploris kaj rifuzis, instruis: la socialismo estas la krono de la kapitalisma grandentrepreno; ĝi venos nur, kiam tre malmultaj kapitalistoj estas en la posedo de institucioj, kiuj fariĝis jam preskaŭ socialismaj, tiel ke por la unuigitaj proletaj amasoj estus facila tasko, transformi ĝin el la privata posedo al la socia proprieto.

Anstataŭ al Petro Jozefo Prudono, la homo de la sintezo, oni aŭskultis al Karlo Markso, la homo de la analizo, kaj per tio lasis plu okazi la dissolviĝon, la malkombinon, la kadukiĝon.

Markso, la homo de la analizo, laboris per fiksaj, rigidaj, en iliaj vortujoj malliberigitaj vortoj; per tiuj vortoj li volis eldiri la leĝojn de evoluo kaj jam preskaŭ ordoni.

Prudono, la homo de la sintezo, instruis al ni, ke la fermitaj nocivortoj estas nur simboloj por la nehaltigebla movado; li dissolvis la nociojn en fluantan kontinuon.

Markso, la homo de ŝajna kaj pretendema scienco, estis leĝodonanto kaj diktatoro de la evoluo; li parolis sian vorton super ĝin, kaj tiel, kiel li ordonis, devus esti unu fojon kaj por ĉiam. La okazado devus sinteni kiel preta, plenumita, morta esto. Tial ekzistas marksismo, kiu estas doktrino kaj jam preskaŭ dogmo.

Prudono, kiu volis solvi neniun demandon per aĵovortoj, kiu metis anstataŭ fermitaj aĵoj movadon, rilatojn, anstataŭ ŝajna esto fariĝon, anstataŭ la krudaj videblaĵoj la nevideblan tien-reenecon, fine transformis – en siaj plej maturaj skriboj – la socialekonomion al psiĥologio, sed la psiĥologion el la rigida individualpsiĥologio, kiu faras el la unuopula homo izolitan aĵon, al socialpsiĥologio, kiu komprenas la homon kiel membron de senfina, nedisigita kaj nedirebla fariĝofluo. Tiel ne ekzistas prudonismo, sed nur unu Prudonon. Tiel tio, kion Prudono diris veran por difinita momento, hodiaŭ, post kiam oni lasis pluiri la aferojn dum jardekoj, ne plu povas validi. Validi povas nur, kio estas eterna en la kompreno de Prudono; oni ne povas sklave provi reveni al li, al pasinta historia momento.

Kion diris la marksistoj pri Prudono, ke lia socialismo estas etburĝa kaj etkamparana socialismo, estas, ankoraŭfoje ni riptas tion, plene vera kaj estas lia plej alta glortitolo. Alie dirite, lia socialismo de la jaroj 1848 ĝis 1851 estis la socialismo de la franca popolo en la jaroj 1848 ĝis 1851. Ĝi estis la socialismo, kiu en tiu ĉi momento estis ebla kaj necesa. Prudono ne estis utopiisto nek aŭguro; nek Furiero nek Markso; li estis homo de la ago kaj de la realigo.

Sed ni parolas tie ĉi klare pri Prudono, la homo de 1848 ĝis 1851. Tiu homo diris, kaj la epoko estis tute laŭa por tio, ke li devis ĝin diri: Vi revoluciuloj, se vi volas tion, vi plenumas grandan ŝanĝiĝon.

La homo de la pli postaj jaroj, de kiu ni povas lerni tiel multe, kiel de la kvardekok-ulo, ne volis ankaŭ post la revolucio ankoraŭ ripeti la vortojn de la revolucio en vanta, komediista aŭ fonografia memkopio. Ĉio havas sian tempon; kaj ĉiu tempo post la revolucio estas tempo antaŭ la revolucio por ĉiuj, kies vivo ne restis en la granda momento de la pasinteco. Prudono pluvivis, kvankam li sangis el pli ol unu vundo; li nun demandis sin: se vi faras tion, mi diris; sed kial ili ne faris tion? Li trovis la respondon kaj priskribis ĝin en ĉiuj siaj pli postaj verkoj, la respondon, kiu en nia lingvo estas: ĉar mankis la spirito.

Ĝi mankis tiam kaj de tiam mankis sesdek jarojn kaj ĉiam pli sinkis kaj subiĝis. Ĉio, kion ni montris ĝis nun, estas resumebla en la frazo: la atendado al la supozite en la historio destinita ĝusta momento ĉiam pli forŝovis tiun celon, ĉiam pli ŝovis ĝin en la malhelon kaj malklaron; la fido pri la progresa evoluo estis la nomo kaj la titolo de tiu malkresko kaj tiu „evoluo“ ĉiam pli adaptis la eksterajn kaj internajn rilatojn al la humiligo, ĉiam pli malproksimigis ilin de la ŝanĝiĝo. Per ilia: „Ne estas jam la tempo!“ la marksistoj provos tiel longe, kiel la homoj kredas ilin pri tio, kaj ili neniam malpli, ĉiam pli pravos. Ĉu ne estas la plej horora frenezo, kiu iam vivis kaj efikis, ke parolo validas pro tio, ĉar oni elparolas ĝin kaj krede aŭskultas? Kaj ĉu ne ĉiu devas rimarki, ke la provo elparoli la fariĝon tiel, kvazaŭ ĝi estus finita esto, se ĝi gajnas potencon pri la animoj de la homoj, devas gvidi ĝuste al tio, ke la potencoj de la formado kaj la krea forto estas paralizitaj?

Pro tio tiu nia senlaca atako kontraŭ la marksismo, tial ni preskaŭ ne povas forlasi ĝin, tial ni malamas ĝin el plena koro: ĉar ĝi ne estas priskribo kaj scienco, kiu ĝi ŝajnigas sin, sed neanta, malkombinanta kaj paralizanta alvoko al la senforteco, la senvoleco, la submeto kaj la rezigno. La fervorega detallaboro de la socialdemokratio – kiu ja cetere ne estas marksismo – estas nur la dorsflanko de tiu senforteco kaj esprimas nur, ke la socialismo ne ĉeestas: ĉar la socialismo riskas, malgrande kaj grande, la tuton. Ne la detala laboro en si mem estas rifuzenda; nur tiu ĉi, kiel ĝi estas ekzercata, kiu estas pelata en la cirklo de la ekzistanta sensenco, kiel velkinta folio en kirlovento.

La tiel nomataj reviziistoj, kiuj estas aparte fervoraj kaj lertaj pri la detala laboro, kaj kiuj en sia kritiko de la marksismo multfoje intertuŝiĝas kun ni – ne mirakle, ili prenis ĝin grandparte de la anarĥiismo, de Eŭgeno Dühring kaj aliaj sendependaj socialistoj – iom post iom tiel enamiĝis en ion, kion oni povas nomi la principan taktikon, ke ili kune kun la marksismo senigis sin preskaŭ komplete ankaŭ de la socialismo. Ili estas fondontaj partion por la akcelo de la laborista klaso en la kapitalisma socio en parlamentaj kaj ekonomiaj manieroj. Se la marksistoj estas evolukredantoj laŭ Hegelo, la reviziistoj estas adeptoj de la evoluo laŭ Darvino. Ili ne plu kredas la katastrofon kaj la subiton; la kapitalismo ne subite renversiĝas revolucie en la socialismon, ili opinias, sed ĝi iom post iom tiel elformiĝos, ke ĝi fariĝas ĉiam pli eltenebla.

Kelkaj el ili plej volonte jam konfesus, ke ili ne estas socialistoj kaj estas mirige aŭdacaj rilate al sia sinadapto al parlamentismo, partia kaj frakcia ruzeco, balotantokaptado kaj monarĥismo. Aliaj ankoraŭ tute kredas sin socialistoj; ili kredas vidi daŭran, malrapidan, sed ne haltigeblan pliboniĝon de la privata situacio de la laboristoj, de la partopreno de la laboristoj en la produktado per tiel nomata industria konstituciismo, de la publike juraj situacioj per plivastigo de demokratiaj institucioj en ĉiuj landoj kaj konkludas el la ankaŭ de ili klare rekonita kaj parte de ili kaŭzita disfalo de la marksisma doktrino, ke la kapitalismo jam estas sur plej bona vojo al la socialismo kaj la energia subtenado de tiu ĉi evoluo estas la tasko de la socialistoj. En tiu ĉi kompreno ili tute ne estas tiel for de tio, kio jam ek de ĉiu komenco kuŝis en la marksismo, kaj la tiel nomataj radikaluloj jam ĉiam troviĝis sur la samaj vojoj kaj havas nur la deziron, ke oni ne diru tiun ĉi ekkomprenon al la revoluciisme ekscititaj kaj tiel kuntenataj balotantoamasoj.

La vera rilato de la marksistoj al la reviziistoj estas la jena: Markso kaj la plej bonaj de liaj adeptoj almenaŭ ĉirkaŭprenis la tuton de niaj historiaj statoj per sia rigardo kaj provis ordigi la detalojn de nia socia vivo sub ĝeneralaj nocioj. La reviziistoj estas skeptikaj epigonoj, kiuj ja vidas, ke la starigitaj ĝeneralaĵoj ne kongruas kun la nove estiĝintaj realaĵoj, sed kiuj tute ne plu havas la bezonon je nova kaj esence alia tuteca kompreno de nia tempo.

La marksismo dumtempe gvidis grandajn partojn de la senheredigitaj almenaŭ al la sentado de ilia mizero, al la malkontento kaj al idealisma animstato turnita al la ĝenerala ŝanĝo. Sed tio ne povis daŭri longe, ĉar la amasoj sub la influo de tiu ĉi sciencomalsaĝaĵo komencis atendi kaj estis malkapablaj al ĉia socialisma agado. Tiel jam delonge revenus apatio kaj trankvilo al la amasoj, se ili ne daŭre estus ekscititaj per politike demagogaj metodoj. La reviziistoj vidas nun, ke la plej teruraj barbaraĵoj de la komenciĝanta kapitalismo estas forigitaj, ke la laboristoj pli alkutimiĝis al la proletaj statoj kaj ke la kapitalismo neniel proksimiĝis al la pereo. En ĉio tio ni kompreneble ekvidas la grandegan danĝeron, ke la kapitalismo firme establiĝas. En vero – konsiderante la tuton – la pozicio de la laborista klaso ne pliboniĝis; kontraŭe, la vivo fariĝis ĉiam pli malfacila kaj pli malĝoja. Fariĝis tiel malĝoja, ke la laboristoj fariĝis senĝojaj, senesperaj, malriĉaj je spirito kaj karaktero. Sed antaŭ ĉio la batalo de la socialismo, la ĝusta batalo, tute ne ekestas el kompataj sentoj kaj ne temas nure aŭ unuavice pri la sorto de certa homa tavolo. Temas pri plena transformado de la bazoj de la socio; temas pri novkreado.

Tiu ĉi animstato (ĉar pli ol animstato tio neniam estis ĉe ili) pli kaj pli perdiĝis ĉe niaj laboristoj, ĉar en la marksismo la elementoj de dissolvado kaj senpotenco estis ek de la komenco pli fortaj ol la fortoj de la ribelo, al kiuj mankas ĉia pozitiva enhavo. La fenomeno de la reviziismo kaj de ĝia gaja skeptikismo estas nur la „ideologia superkonstruo“ super la senago, senkonsilo kaj nepostulemo de la amasoj kaj montras al ĉiuj, kiuj ne jam sciis, ke la laboristaro ne estas pro historia neceso la elektita popolo de dio, de la evoluo, sed pli ĝuste tiu parto de la popolo, kiu plej severe suferas kaj sekve de la animaj ŝanĝiĝoj, kiujn kaŭzas la mizero, estas plej malfacile gvidebla al la ekkompreno. Plej bone oni evitas ĉiujn ĝeneraligojn sur tiu ĉi kampo; laboristaro estas tre diversa, kaj mizero ankoraŭ ĉiam kaŭzis ĉe la tre diversaj homoj tre diversajn efikojn. Al la sufero tamen apartenas la sento de la propra situacio; kaj kiel multaj proletoj sentas ĉi-rilate ne la plej malgrandan suferon!

Kiaj en tiuj tempoj post la malsukcesinta revolucio, en tiuj sesdek jaroj antaŭ la revolucio, kiujn ni ĝis nun trairis, la aferoj en vero fariĝis, tion ni scias. Estis jardekoj de la adaptiĝo al la kapitalismo, de la adaptiĝo al la proletiĝo, kaj vere tio estas adaptiĝo kiu kelkrilate jam fariĝis heredigo; estas malboniĝo de la rilatoj inter la homoj, kiu jam rimarkinde fariĝis kadukiĝo de la korpoj de multaj unuopaj homoj.

Tio estas grandega danĝero, kiu tie ĉi estas elparolita. Ni diris: la socialismo ne devas veni, tiel kiel pensas la marksistoj; ni diras nun: povas veni la momento, se la popoloj ankoraŭ longe hezitos, kiam la frazo devas esti: la socialismo ne plu povas veni al tiuj ĉi popoloj. La homoj povas trakti unu la alian kiel ajn stulte, kiel ajn malice, ili kiel ajn povas submeti sin en sia servuteco, aŭ enmeti sin sub sia krueleco: ĉio tio estas io inter la homoj, io funkcieca kaj povas ŝanĝiĝi en la sekva generacio, povas ŝanĝiĝi jam en la homoj, kiuj nun vivas, se decida ŝanceliĝo venas super ilin. Tiel longe, kiel temas pri tiuj ĉi sociaj rilatoj, tio estas ja ĝuste tio, kion oni nomas psiĥologia, la afero ankoraŭ ne estas senelira. Kaj tiel la granda mizero de la amasoj, manko, malsato, senhejmeco, animaj krueliĝo kaj putriĝo; kaj same sur la supra flanko ĝuavido, stulta lukso, militarismo, senspiriteco: ĉio tio, kiel ajn malbona ĝi estas, estas resanigebla, se venas la ĝusta kuracisto: el la kreanta spirito de la grandaj revolucio kaj regenerado. Sed se ĉiu tiu mizero kaj la premo kaj la malspirito ne plu estas nur laŭ deveno kaj efiko io inter la homoj, misaĵo de la rilatoj, kiu sidas en la animo aŭ pli bone dirite: ne plu nur misaĵo en la rilatokomplekso inter la homoj, kiun ni nomas animo, se okazis kontraŭe sekve de longedaŭra subnutrado, alkoholismo, longedaŭra krueliĝo, daŭra nekontentiĝo, forta kaj sur ĉiuj kampoj efikanta senspiriteco ŝanĝiĝoj de la individuaj korpoj, kiuj rilatas laŭ signifo al la animo kaj al la socia sistemo kiel la araneo al sia araneaĵo, tiam nenia tia kuracado povas plu helpi, tiam povas okazi, ke grandaj popolpartoj, ke tutaj popoloj estas kondamnitaj al pereo. Ili pereas tiel, kiel ĉiam popoloj pereis: aliaj, sanaj popoloj fariĝas mastroj de ili kaj okazas popolmiksado, foje eĉ parta ekstermado. Nome, se ekzistas ankoraŭ aliaj sanaj popoloj. Sed oni ne rajtas facile ludi per analogioj el pli antaŭaj periodoj de la historio de la popoloj. Ne necesas, kiam alvenos la tempo, ke denove tiel okazos, kiel okazis en la tempoj de la t. n. epoko de popolmigrado. Ni vivas en la tempoj de la komenciĝanta homaro, kaj malebla, tute malebla tio ne estas, ke tiu ĉi komenciĝanta homaro povus esti la komenco de la fino de la homaro. Eble neniam iu tempo vidis tion, kion oni ja nomas mondpereo, tiel danĝere antaŭ la okuloj, kiel la nia.

Ĉar homaro en la senco de vera rilatokomplekso, de iu per eksteraj fadenoj kaj internaj tiro kaj impulso reciproke alproksimigita, la interpopolajn barilojn venkinta tersocio ja ankoraŭ ne ekzistas. Anstataŭaĵoj por ĝi ekzistas, kiuj tamen povus ĉi-foje esti pli ol anstataŭaĵoj, povus esti komenco: la mondmerkato, internaciaj kontraktoj en la ŝtata politiko, internaciaj asocioj kaj kongresoj de plej diversa speco, trafiko kaj informado ĉirkaŭ la terglobo, ĉio tio kreas pli kaj pli, se ne da egaleco, tamen da alsimiligo de la intereso, de la moroj, de la arto aŭ de ĝiaj modaj anstataŭigiloj, de la lingvospirito, de la teĥniko, de la formoj de la politiko. Ankaŭ pli kaj pli da laboristoj iuj popoloj luas al la aliaj. Kaj ĉio, kio estas spirita realeco: religio, arto, lingvo, entute komuna spirito ekzistas duoble aŭ ŝajnas al ni per natura devo duobla: unu fojon en la individua animo kiel eco aŭ kapablo, la alian fojon ekstere kiel io, kio teksas inter la homoj kaj kreas organizojn kaj interligojn. Ĉio tio estas malprecize esprimita; kio estas plibonigebla pri ĝi dum preterpaso tuj estu farota; sed ni ne povas surfundiĝi nun en tiujn abismojn de la lingvokritiko kaj ideoinstruo (kiuj ambaŭ apartenas unu al la alia); pri ĉio tio estas tie ĉi nur aludite por diri: humanitas, humanité, humanity, Humanität kaj homeco – kiun ni nun nomas per moliĝinta kaj malprofundigita esprimo de malĝusta kompata degno humaneco – ĉiuj tiuj esprimoj origine rilatis nur al la en la individuo viva kaj aganta homeco; iam ĝi tre forte ekzistis, estis tre korpe sentata, pleje en la altaj tempoj de la kristaneco. Kaj veran homecon en ekstera senco ni atingos nur, se la interefiko aŭ pli ĝuste la identeco – ĉar ĉiu ŝajna interefikado estas identa komuneco – de la en la individuo koncentrita homeco kaj de la inter la individuoj kreskinta homeco estos atingita. En la semo loĝas la kreskaĵo, tiel kiel la semo estas ja nur la pleja esenco de la senfina ĉeno de antaŭulaj kreskaĵoj; el la homesto de la individuo la homeco ricevas sian veran ekziston, same kiel tiu ĉi homesto de la unuopulo estas ja nur la heredaĵo de la senfinaj generacioj de la pasinteco kaj de ĉiuj iliaj reciprokaj rilatoj. La estiĝinta estas la estiĝanta, la mikrokosmo estas la makrokosmo; la individuo estas la popolo, la spirito estas la komunumo, la ideo estas la ligo.

Sed la unuan fojon en la historio de tiuj kelkmil jaroj, kiujn ni konas, la homeco volas en plenaj senco kaj kompreno fariĝi ekstera. La tero estas preskaŭ plene elesplorita, baldaŭ estos preskaŭ plene finsetlita kaj finposedita; necesas nun tia noviĝo, kia ĝis nun ne okazis en la konata al ni homomondo. Tio estas la decida tendenco de tiu ĉi nia tempo, tiu novo, kiu devus esti io terure supervenka super nin: la homeco, la homaro ĉirkaŭ la terglobo volas krei sin, kaj volas krei sin en momento, en kiu grandega noviĝo devas veni super la homestado, se ne komenco de la homaro estu ĝia fino. Pli frue tia noviĝo ofte estis identa kun la novaj popoloj, kiuj aperis el la trankvilo aŭ la kulturmiksado, aŭ kun novaj landoj, en kiujn oni formigris. Ju pli progresas la alsimiliĝo inter la popoloj, ju pli kaj pli dense la landoj estas loĝataj, des malpli granda fariĝas la espero pri tia deekstera aŭ alekstera noviĝo. Tiuj, kiuj volas jam malesperi pri niaj popoloj aŭ kiuj almenaŭ kredas, ke la ekstera puŝo por la radikala noviĝo de niaj animoj kaj de la vivofortoj devas veni de ekstere, de nove el la saniga dormo vekitaj malnovaj popoloj, tiuj povas ankoraŭ iom esperi pri la ĉina, la hinda, eble ankoraŭ pri la rusa popoloj; kelkaj povas ankoraŭ kredi, ke malantaŭ la buba nordamerika barbareco eble dormas ankoraŭ kaŝita idealismo kaj fortopluso de ardo kaj spirito, kiu povus mirinde eksplodi; sed estas ankaŭ penseble, ke ni kvardekjaruloj, kvindekjaruloj ankoraŭ spertos, ke tiu ĉi romantika atendo ruiniĝos, ke la ĉinoj iros la simian vojon de la japanoj, ke la hindoj levos sin nur por rapide gliti en la vojojn de la kadukiĝo kaj tiel plu. Tre rapide progresas la alsimiliĝo, la civilisacio kaj kune kun ĝi la vere granda fizika kaj fiziologia dekadenco.

En tiun abismon ni devas salti por atingi la kuraĝon kaj la ekstreman mizeron, kiujn ni bezonas. Pli granda kaj alia ol iam en tempoj, kiujn ni konas, ĝi estis, ĉi-foje la noviĝo devas esti; ni serĉas ne nur kulturon kaj hombelecon de la kunvivado; ni serĉas saniĝon; ni serĉas saviĝon. La plej granda ekstero, kiu iam estis surtere, devas esti kreata kaj jam konturiĝas en la privilegiitaj tavoloj: la terhomaro; sed ne per eksteraj ligaĵoj, per interkonsentoj aŭ per ŝtata sistemo aŭ la mondoŝtato ĝi povas kreiĝi, sed nur per la vojo de la plej individua individuismo kaj de la novkreiĝo de la plej malgrandaj korporacioj: de la komuno antaŭ ĉiuj aliaj. La tasko estas konstrui la ampleksan, kaj malgrande tiu konstruo devas esti komencita; al ĉiuj larĝoj ni devas etendi nin kaj povas tion nur, se ni boras en ĉiujn profundojn; ĉar neniu saviĝo povas ĉi-foje veni deekstere kaj neniu neokupita lando invitas la tro dense premitajn popolojn al setlado; la homecon ni devas fondi kaj povas trovi ĝin nur en la homesto, ni povas estigi ĝin nur el la libervola ligo de la individuoj kaj el la komuno de la pramemstaraj kaj nature reciproke devigitaj unuopuloj.

Nur nun ni povas libere spiri kaj akcepti la neeviteblan neceson de nia tasko kiel pecon de nia ekzisto, ni socialistoj: kiam ni sentas la certecon kaj vive portas ĝin en ni, ke nia ideo ne estas opinio, al kiu ni aliĝas, sed fortega devigo, kiu prezentas al ni la alternativojn: aŭ antaŭsperti la veran pereon de la homaro kaj vidi ĝiajn komencojn ekvori ĉirkaŭ ni aŭ fari la unuan komencon de la leviĝo per nia propra faro.

La mondpereo, kiun ni prezentas minaci tie ĉi kiel fantomon de ebla realeco, kompreneble ne estas subita elmorto. Ni nur avertas pri la analogio, pri la emo, ĉar ni scias pri kelkaj tempoj de kadukiĝo, kiujn sekvis tempoj de florado, voli trovi en tio regulon de nerompebla speco. Se ni rememorigas al ni, kiel nekredeble rapide en tiuj ĉi niaj tempoj de la kapitalisma civilizacio la popoloj kaj klasoj reciproke alsimiliĝas; kiel la proletoj obtuziĝas, rezignaciemiĝas, krudiĝas, eksteriĝas kaj en ĉiam kreskanta mezuro alkoholiĝas, kiel ili komencas perdi kune kun la religio ĉiun specon de intimeco kaj respondececo, kiel ĉio tio komencis fariĝi korpa; kiel en la supraj tavoloj perdiĝas la forto al la politiko, al la ampleksa kompreno kaj la intervenanta efikado, kiel la arton anstataŭas fanteco, moda ajnaĵo kaj arĥeologia kaj historia imitaĵo, kiel kune kun la malnovaj religio kaj moralo vastaj tavoloj perdis ĉiun tenon, ĉiun sanktecon, ĉiun firmecon de la karaktero, kiel la virinoj estis ensuĉitaj en la kirladon de la supraĵa sentumismo, de la kolore ornama ĝuavido; kiel la nature senpripensa popolkreskado en ĉiuj tavoloj de la socio ekcedas, kaj sur ĝian lokon sin metas, gvidate de scienco kaj teĥniko, la seninfana sekseco; kiel inter proletoj kaj burĝoj la ciganado kaptas ĝuste la pli bonajn elementojn, kiuj ne plu eltenas faradi sub la regantaj kondiĉoj regule senĝojan laboron; se ni vidas, kiel ĉio tio en ĉiuj tavoloj de la socio komencas fariĝi neŭrastenio kaj histerio: tiam la demando estas permesita kaj necesa: kie estas la popolo, kiu per fortostreĉo kreos la novajn instituciojn? Ĉu estas tute certe, ĉu ekzistas netrompaj signoj, ke ni denove iros supren, kiel iam el kadukiĝanta, rafinita civilizacio fariĝis nova sango, nova komenco? Ĉu estas certe, ke homaro ne estas provizora, nesufiĉa vorto por io, kio poste estos nomata: fino de la popoloj? Jam eksonas voĉoj de degenerintaj, eksplodintaj, senradikiĝintaj virinetoj kaj de ilia vira sekvantaro, kiuj anoncas miksamadon, volas anstataŭigi familion per la amuzo de la ŝanĝo, la libervolan ligon per la senligeco, la patrecon per la ŝtata patrinasekuro. La spirito bezonas liberecon kaj portas liberecon en si; kie la spirito kreas unuiĝojn kiel familion, kooperativon, profesigrupon, komunon kaj nacion, tie estas libereco kaj tie povas ankaŭ estiĝi homeco; sed ĉu ni ja scias, ĉu ni certe scias, ke tio, kio nun anstataŭ la mankanta spirito ene de la devigaj kaj regaj institucioj, kiuj anstataŭas ĝin, ekfuriozas: la libereco sen spirito, la libereco de la sentumoj, la libereco de la senrespondeca volupto, – ĉu ni eltenas ĝin? ĉu ne la plej terura turmento kaj malpleneco, kaj plej kaduka malforteco kaj obtuza senimpeteco devas rezulti el ĉio tio? Ĉu ankoraŭ venos iam momento de la arda ektremo, de la renaskiĝo, de la alta tempo de la ligo de la kulturkomunoj por ni homoj? La tempoj, en kiuj kantado estadas super la popoloj, en kiuj turoj levas la unuecon kaj la suprenimpeton al la ĉielo, kaj estas kreataj grandaj verkoj kiel reprezentantoj de la popola grandeco de turaj homoj, en kies spirito la popolo estas koncentrita?

Ni ne scias tion, kaj tial ni scias, ke la provo estas nia tasko. Tute kaj plene forbalaita nun estas ĉia ŝajna scienco de la estonteco; ni ne nur konas neniujn leĝojn de evoluo; ni konas eĉ la grandegan danĝeron, ke jam nun ni eble venas tro malfrue, ke ĉiu nia farado kaj provado eble ne plu helpos. Kaj tiel ni forigis la lastan katenon de ni: en ĉiu nia scio ni scias plu nenion. Ni staras kiel prahomoj antaŭ nepriskribita kaj nepriskribebla; ni havas nenion antaŭ ni kaj ĉion en ni: en ni la realecon aŭ efikecon ne de la estonta, sed de la estinta kaj pro tio estanta en ni kaj esenca homeco; en ni la verkon; en ni la neeraripovan devigon, kiu sendas nin sur nian vojon; en ni la bildon de tio, kio fariĝu plenumo; en ni la neceson eliri el lamento kaj malico; en ni la justecon, kiu estas senduba kaj neerara; en ni la decon, kiu volas la reciprokecon; en ni saĝon, kiu ekkonas la intereson de ĉiuj.

Kiuj sentas tiel, kiel tie ĉi estas skribite; al kiuj kreskas el la plej granda bezono la plej granda braveco; kiuj volas provi la novigon malgraŭ ĉio, – tiuj nun kolektiĝu, tiuj estas vokataj tie ĉi; tiuj diru al la popoloj, kio estas farenda, montru al la popoloj, kiel oni komencu.

7.

La tempoj fariĝis aliaj ol Prudono povis en 1848 vidi ilin. La ĉiurilata eksproprietigo kreskis; ni hodiaŭ estas pli longe for de la socialismo ol antaŭ sesdek jaroj.

Antaŭ sesdek jaroj Prudono povis en momento de revolucio, de la emo ŝanĝi la tuton, diri al sia popolo, kio estis farenda en la momento.

Hodiaŭ tiu unu punkto, ĉe kiu oni devus komenci, eĉ se ekzistus espero, ke la popolo ekribelus, ne plu estas sola decidiga. Plie, hodiaŭ laŭ du rilatoj ne plu ekzistas unu tuta popolo: kio nomas sin proletaro, neniam estos sola por si la enkorpiĝo de tuta popolo; kaj la popoloj estas tiel interdependantaj en produktado kaj komercado, ke unu sola popolo ne plu estas popolo. Sed la homaro ankoraŭ longe ne estos unuo kaj neniam fariĝas tio, ĝis kiam ne refariĝis novaj malgrandaj unuo, komunoj kaj popoloj.

Prudono, ĉefe ja ankaŭ en la momento de la leviĝo de la spirita kaj anima vivo, de la komunovivo kaj de la originialeco kaj decideco de la unuopuloj, kiujn alportas ĉiu revolucio, kaj en la apartaj cirkonstancoj de la tiama Francujo, kiu ja estis jam klare lando de la mona kaj borsa kapitalismo, sed ne lando de la kapitalismaj grandindustrio kaj grandbieneco, li tute pravis, ke la cirkulado kaj la forigo de la riĉiĝo per interezo estis por li tiu el ĉiuj fikspunktoj de la ŝanĝiĝo, ĉe kiu oni plej rapide, plej profunde kaj plej sendolore povus komenci.

Niaj statoj envere havas tri punktojn, ĉe kiuj ekestas la malĝusta riĉigo, la ekspluatado, la laboro por homoj ne por si, sed por aliaj. Tiu ĉiama estiĝo, daŭre efikantaj kaŭzoj ĉie ludas la gravan rolon, en la moviĝo de la sociaj procezoj same kiel en la moviĝoj de la meĥaniko, de la ĥemiismo aŭ de la astroj. Ĉiam estas malĝuste kaj senfrukte demandi pri unufoja kaŭzo en iu iama pasinteco aŭ pri unu prastato: nenio ekestis unu fojon; ĉio ekestadas daŭre, kaj ne ekzistas pra-kaŭzoj, sed nur ĉiam-moviĝo, ĉiam-rilatoj.

La tri fikspunktoj de la ekonomia sklaveco estas la jenaj:

Unue: la proprieto pri grundo. El ĝi fontas la petanta, dependa situacio de la senposedulo, kiu volas vivi, rilate al tiu, kiu retenas for de li la eblecon je laboro sur la grundo kaj pri la grundoproduktoj por rekta aŭ malrekta konsumado. El la grundoproprieto kaj ĝia reciproko, la sengrundeco, ekestas la sklaveco, la servuteco, la tributo, la lupago, la interezo, la proletaro.

Due: la cirkulado de la varoj en la interŝanĝa ekonomio per interŝanĝilo kiu nepreskripteble kaj neŝanĝeble servas al ĉiu bezono. Ora ornamaĵo, ankaŭ se ĝi restas neŝanĝita dum jarcentoj, ja havas valoron nur por tiu, kiu tiel alte estimas ĝian posedon por la kontentigo de sia bezono je ornamo aŭ vanteco, ke li por posedi ĝin fordonas produktojn de sia propra laboro. La plej multaj varoj perdas ankaŭ materian valoron per longa stokado aŭ per uzado kaj rapide konsumiĝas. Oni produktas ilin cele al la interŝanĝo, por interŝanĝi konsumproduktojn, pri kiuj statis same. La mono havas sian malfeliĉan esceptopozicion, ke ĝi eniras nur la interŝanĝon, sed ne en vero la konsumadon. El la kontraŭaj asertoj de la monteoriistoj parolas la malbona konscienco. Se tial en la ĝusta interŝanĝa ekonomio, en kiu produkto interŝanĝiĝu nur kontraŭ samvalora produkto, oni ja bezonos interŝanĝilon, kiu respondos al nia mono kaj verŝajne ankaŭ nomiĝos mono, ĝi tamen ne povos havi unu decidan econ de nia mono: la econ havi absolutan valoron kaj povi servi por la damaĝo de aliuloj ankaŭ al tiu, kiu ne akiris ĝin per laboro. Ni ne ekskludas tie ĉi la ŝteladon; ŝtelado povas ekzisti ĉe ĉia mono same kiel ĉe ĉiuj aliaj varoj; kaj krome ankaŭ ŝtelado estas speco de laboro, eĉ sufiĉe streĉa kaj ĝenerale malmulte enspeziga kaj en bona socio malagrabla. Ni volas rimarkigi tie ĉi pri tio, ke la malutileco de la hodiaŭa mono kuŝas ne nur en ĝia interezokapablo, do ĝia kreskado, sed jam en ĝia nekonsumiĝebleco, do en ĝia restado, ĝia nemalkreskado kaj ĝia nemalapero en la konsumo. La ideo, ke oni povus sendamaĝecigi la monon per tio, ke ĝi fariĝu nura laborslipo, do ne plu estas varo, estas tute malĝusta kaj povus havi sencon nur por ŝtata sklaveco, kie la liberan interŝanĝon anstataŭigus la dependeco de la administracio, kiu decidus, kiom ĉiu devas labori kaj konsumi. En la libera interŝanĝa ekonomio kontraŭe la mono devas samiĝi al ĉiuj aliaj varoj, de kiuj ĝi hodiaŭ diferencas, kaj tamen esti ĝenerala interŝanĝilo: ĝi devas, kiel ĉiu varo, porti la duoblan karakteron de la interŝanĝo kaj de la konsumo. Ne neglektenda estas ankaŭ en socio de justa interŝanĝo, se la interŝanĝilo estas nekonsumebla kaj dum la tempo ne perdas sian valoron, akiri damaĝan posedon de granda amplekso kaj per tio akiri ian ajn tributrajton, eĉ se en la al ni konata historio ŝparitaĵoj, heredaĵoj kaj similaĵoj ludis nur duarangan rolon kompare al la perforto kaj la perfortoprotekto de la ŝtato. Tre utilaj estas tial la proponoj, kiujn faris Silvio Gesell, por trovi monon, kiu ne, kiel hodiaŭ, dum la jaroj pligrandigas sian valoron, sed inverse de la komenco progrese perdadas sian valoron, tiel ke tiu, kiu pro dono de produkto ekposedis la interŝanĝilon, havos neniun pli urĝan intereson, ol interŝanĝi ĝin denove kontraŭ produkto kaj tiel ĉiam plu. Silvio Gesell estas unu el la tre malmultaj, kiuj lernis de Prudono, kiuj agnoskas lian grandecon kaj sekvante lin venis al memstara pensado. Lia priskribo, kiel tiu ĉi nova mono aktivigas la cirkuladon al vigla movado, kiel ĉiu ĉe la produktado kaj ĉe la akirado de la interŝanĝilo ne plu povas havi alian intereson ol la konsumadon, ekkreskis tute el la spirito de Prudono, kiu kiel unua instruis al ni, kiel la rapida cirkulado donas serenecon kaj viglecon al la privata kaj publika vivo, dum la stagnado sur la merkato kaj la hezitado de la rezistema mono ankaŭ stagnigas niajn spiritojn kaj kuŝigas rigidanimecon kaj stagnan mucidon super niajn animojn. Sed jen ne temas pri la demando de la estonteco, ĉu ekzistas faktaj rimedoj por trovi interŝanĝilon, kiu ne kaŝas en si la danĝeron de la elrabado, do pri demando, por kiu nun ankoraŭ sufiĉas, ke ĝi estas starigita, sed pri tio, ĉu la cirkulado estas aŭ eble estis la punkto, ĉe kiu oni povis interveni por decidige tuŝi ankaŭ la aliajn du punktojn. Kaj rilate al tio oni ja devas diri, ke, se en certa historia momento, kia ĝi ekzistis 1848 en Francujo, la reciprokeco estus enkondukita en la interŝanĝan ekonomion, per tio mortus ankaŭ la grandbiena proprieto kaj la plusvaloro.

La tria fikspunkto do de la ekonomia sklaveco estas la plusvaloro. Jen oni antaŭ ĉiu plia vorto diru, ke per la nocio de valoro oni faras nur petolaĵojn, se oni ne akre difinas, kion oni nomas tiel, kaj rigide sekvas tiun difinon. Valoro enhavas laŭ sia senco postulon; la senco fariĝas komprenebla, se oni pensas pri tio, ke al la sciigo de la prezo sekvas la respondo de la aĉetemulo: Tiom la peco ne valoras. Valoro volas do unue ekskludi la arbitrecon; ni plu malvastigas la nocion, uzante valoron nur en la senco de ĝusta valoro, vera valoro. Valoro estas, kio estu sed ne estas la prezo. Tiu ĉi rilato estas entenata en la prezorilato de ĉiu varo; kaj en la vorto valoro kuŝas, kiel ĉiu rimarkas, kiu atentas pri la uzado de vortoj, la socialisma postulo, ke la prezo estu egala al la valoro, alie dirite, ke la entuta sumo de ĉiuj veraj laborsalajroj estu egala la la entuta sumo de la prezoj por la finaj stadioj de la varoj. Sed ĉar memkompreneble la unuopuloj, kiuj staras unu kontraŭ la alia, eluzas ĉiun avantaĝon, ne nur tiun de la proprieto, ankaŭ tiun de la malofteco de ŝatataj produktoj, de la pro apartaj kaŭzoj altiĝinta postulo, de la nescio de la konsumantoj ktp., en vero la sumo de la pagitaj prezoj estas multe pli alta ol la sumo de la salajroj. Ja ankaŭ la laboristoj de certaj kategorioj partoprenas tiujn ĉi apartajn avantaĝojn per pli altaj „salajroj“, kiuj kompare kun la salajroj de same penantaj laborfratoj estas ne nur salajroj sed ankaŭ profito; sed tio ne ŝanĝas ion pri tio, neniu detalo de la multfaceta ekonomia vivo povas ŝanĝi ion pri tio, ke la laboro per sia salajro ne povas aĉeti ĉion, kion ĝi produktis, sed ke restas neneglektinda parto por la aĉetpovo de la profito. Ĉe tio restas, kiel supre jam aludite, ekster la rigardo la interstadioj de la produktado, kiuj ja ankaŭ kiel varo jam eniras la komercon, ĉar ili estas, se oni funde esploras la aferon, ne per profito prenataj de unu kapitalproduktanto de la alia, sed per kapitalo, tio estas, kiel ni baldaŭ pli detale vidos, per io, kio eknestis anstataŭ la kredito aŭ la reciprokeco. La interezojn de la kapitalo kompreneble fine havigas la laboro; ili kuŝas en la prezoj kaj estis jam antaŭe nomitaj en sia alia formo kiel profito pro proprieto; ĉar la kapitalo estas la cirkulada formo de la fluigitaj kaj moviĝemigita bienproprieto kaj de ĝiaj per laboro atingitaj produktoj, kaj ĝi estas ankaŭ por tiuj, kiuj ŝajne ne estas bienproprietuloj, la rimedo por antaŭpagi laborsalajrojn por jam nur estiĝanta produkto aŭ repagi laborsalajrojn dum transiro de produkto el unu stadio de la produktado en alian aŭ por aĉeti produktojn en la komerco kaj stokigi ilin. Ni baldaŭ aŭdos pli pri tiuj diversaj formoj de la kapitalo kaj pri la distingo de la kapitalo en aĵrealeco, vera realeco de la spirito kaj malĝusta kapitalo.

Tio, kion ni nomas valoro, estiĝas do nur per laboro por plibonigo de la tero kaj por eltiro kaj plua prilaboro de la teraj produktoj. Se la laboristoj estas devigataj dungiĝi, tio estas, lasi la rezultojn de sia laborkvanto kontraŭ certa kompenso al aliaj por ke tiuj utiligu ilin, tiam ekestas misrilato inter la valoro de la produktoj, kiujn ili produktis, kaj la prezo de la produktoj, kiujn ili povas aĉeti per sia salajro por sia uzo. Tie ĉi ne gravas, kie okazas ilia prirabado, ĉu en la loko de ilia salajro – la salajro estas tro malalta – ĉu en la loko de ilia aĉeto – la varoj estas tro multekostaj. La ĉefafero estas, ke oni ne pensu pri absolutaj grandoj, sed pri rilato, kiu estas en tiu ĉi okazo misrilato, kaj ke oni tenas en la memoro, ke el la forpreno de la rikolto de ilia laboro, kiun la laboristoj devas toleri pro sia premita stato, kreiĝas ĉia profito de la kapitalistoj, t. e. ke la forpreno de la laborsalajro aŭ ĝia minusvaloro estas egala al la profito de la kapitalistoj aŭ la plusvaloro. Ankaŭ tie ĉi ne estas provate, en kiu loko la profito fluas al la kapitalisto, same ne estas detale esplorate, ĉu tiu demando ne estas malĝuste starigita, ĉar ĝi ja denove provas meti ion absolutan anstataŭ la korelativeco, ni nur montras al tio, ke la profito en ŝanĝiĝantaj partopagoj estas distribuataj inter bienposedantoj, monkapitalistoj, entreprenistoj, komercistoj kaj ties ĉiuj helpantoj: oficistoj, „spiritaj laboristoj“ kaj alie privilegiitaj interplektitoj en la kapitalismo. Ankaŭ tion oni devas ankoraŭ substreki, ke tiu ĉi esprimmaniero estas, same kiel la valoro mem, konstruaĵoj, kiuj tamen estas nepre necesaj: ne la tuta enspezo de tiuj personoj, kiuj partoprenas en la kapitalismo, estas profito, ili ankaŭ faras laboron. Kaj ne ĉio, kion konsumas „laboristoj“, estas labora salajro, ankaŭ ili, eĉ se ofte per tute malgrandaj partopagoj, partoprenas en la profitekonomio. Estus nun tro detaleme, dividi la laboron ankoraŭ laŭ produktiva kaj neproduktiva laboro; kaj – kio ne estas la samo – dividi la produktitajn varojn laŭ necesaj kaj luksaj varoj; tie ĉi estu indikita nur tio, ke tre multaj ene de la kapitalismo privilegiitoj faras ne nur sufiĉe da laboro, sed sendube ankaŭ produktivan laboron, kiel aliflanke ankaŭ la laboristoj faras tre multan plene aŭ parte neproduktivan laboron; kaj ke due en la konsumadon de la laboro eniras ne nur necesaj sed ankaŭ luksaj varoj. Ĉiuj tiuj detaloj, kiuj havas grandan signifon por la vera vivo de nia tempo, povis esti nur tuŝitaj tie ĉi. Tie ĉi temas pri tio, montri, ke la unuflanka substreko de la salajra demando flanke de la laboristoj kaj de iliaj sindikatoj rilatas al la malĝusta kompreno de la plusvaloro de la marksistoj. Ni vidis antaŭe, kiel salajro kaj prezo reciproke kondiĉigas sin; ni nun montris, ke tiu kompreno estas tute malĝusta, laŭ kiu la tiel nomata plusvaloro estas absoluta grando, kiu ekestas ĉe la entreprenistaro kaj de tie forfluas en la aliajn kapitalistokategoriojn. Plusvaloro estas same kiel salajro aŭ prezo rilato kaj ekestas en la tuta fluo de la ekonomia procezo, ne en certa loko. El tiu tie ĉi diskutita eraro estiĝas la tuta fatala obstina persisto de la marksismo pri la entreprenistaro, speciale pri la industria entreprenistaro. Jen ili kredas esti trovintaj la arĥimedan punkton de la kapitalismo. Vero estas nur, ke ĉiu ajn profito estas eltirata el la laboro, alie dirite: ke ekzistas neniu produktiveco de la proprieto kaj neniu produktiveco de la kapitalo, sed nur produktiveco de la laboro. Tiu ĉi ekkono estas ja la baza ekkono de la socialismo, kaj solsole pro tiu ĉi ekkono, kiun ili dividas kun ĉiuj aliaj socialistoj – Prudono el ĉiuj donis al ĝi la klasikan esprimon, en sia bonega polemiko kun Bastiato kaj en multaj aliaj lokoj –, nur pro tio ankaŭ la marksistoj en la plej vasta senco de la vorto rajtas nomi sin socialistoj. Ankaŭ ili tion scias: la profitodono de la proprieto kaj la profitodono de la kapitalo estas nur mensoga formo por tio, kio en vero estas rabado ĉe la produktiveco de la laboro. Sed el tiu ĉi baza ekkono la marksistoj en sia teorio kaj la sindikatistoj en sia praktiko tiris konkludojn de plej kuraĝa malĝusteco. La marksistoj kredis, ĉar ili havis kaŭzon, ke ili per tio havas ekstreman, originan, absolutan kaŭzon: la laboro, la laborkondiĉoj, la produktoprocezo estis por ili nun la findecida vorto, kiu klarigas ĉion; tial la groteska malĝusteco de ilia tiel nomata materialisma historiismo, de iliaj evoluleĝoj, de iliaj atendo pri daŭra koncentrado kaj pri la granda krizo kaj pri la granda ruiniĝo ktp. Ili devus nur plu demandi kaj ĉiam plu: de kie ja venas la mizerostato de la laboristoj, kaj ili trovus la bienoproprieton kaj la nepreskripteblon de la mono, kaj poste la ŝtaton kaj la spiriton kaj ĝian kreskadon-malkreskadon, kaj ili trovus, ke la rilatoj, inkluzive de la ŝtato kaj de la kapitalo kaj de la proprieto, estas nia sinteno kaj ke finfine ĉio dependas de la sinteno de la individuoj kaj de ilia forto rilate al la institucioj, kiuj peze kuŝas sur la tempoj kiel la rigidaj restaĵoj de la forto kaj plej ofte de la senforto de la individuoj de antaŭaj generacioj. Depende de la rigardomaniero, depende de la bildolingvaĵo oni povas nomi ekonomiajn statojn, politikajn kondiĉojn, religion ktp. entute la pezeganta superkonstruaĵo aŭ la bazo por la vivo de la individuoj en ilia tempo; sed neniam tiu opinio povas esti io alia ol malĝusteco, laŭ kiu la ekonomiaj aŭ sociaj „kondiĉoj“ estas la „materia“ bazo de iu tempo, sed la spirito kaj ĝiaj formoj nur ties „ideologia superkonstruaĵo“ aŭ „duobliganta spegulaĵo.“ Kiel ajn gravega estis la ekkono de la plusvaloro, t. e. la senmaskigo de la proprieto kaj de la monkapitalo kiel rabistoj de la laboro, tiel fatala estis la malĝusta kredo, ke oni malkovris la lokon, kie la plusvaloro „kreiĝas.“ La plusvaloro estas en la cirkulado; ĝi kreiĝas same multe kaj same malmulte ĉe la aĉeto de varo aŭ ĉe la salajrado de laboristo. Ankoraŭ alie dirite – ĉar pro tio, ke ni povas paroli nur per bildoj, la vero devas esti ĉirkaŭata de diversaj flankoj kaj per diversaj priskriboprovoj, kaj ni devas des pli uzadi tiun rimedon ju pli komplikitaj, dissplititaj estas la fenomenoj, kiujn ni volas kapti en niajn vastajn ĝeneralaĵojn –: la kaŭzo de la plusvaloro ne estas la laboro, sed la mizerostato de la laboro; kaj la mizerostato de la laborantaj homoj estas kaŭzata, kiel dirite, ekster la produktoprocezo, kaj des pli ekstera estas la kaŭzo por tiu ĉi mizerostato kaj tiel ĉiam plu unue en la cirklo, en la cirkulado de la tuta profita kaj bienproprieta ekonomio kaj poste el tiuj ĉi eksteraj ŝeloj enen al iliaj kaŭzoj, la kielo de la homoj, kiuj movas sin en ili kaj estas movataj kaj malhelpataj de ili kaj tiam de tiuj al la homoj de pli fruaj generacioj. Ne la kapitalisma produktoprocezo estas la lasta kaŭzo por la estiĝo de la plusvaloro; sciencistoj, kiuj bezonas lastan kaŭzon por la homaj kondiĉoj, memorigu unu fojon por ĉiam, ke la antaŭlasta estas Adamo kaj la plej lasta kaj belege absoluta Dio. Kaj eĉ tiu fariĝis malfidela al sia absolutismo dum tutaj ses tagoj; ĉar kiu estas iu vere ĝusta absolutismisto, tiu kredas sin multe tro kara por efikoj, sidas sur sia trono, t. e. sur si mem kaj diras al si mem kaj kun si mem: La mondo, tio estas mi!

La kapitalisma produktoprocezo estas nur en negativa rilato fiks­punkto por la emancipado de la laboro. Ne per sia propra pluevoluo kaj siaj imanentaj leĝoj ĝi gvidas al la socialismo, ne per la batalo de la laboristoj en ilia rolo kiel produktantoj ĝi povas esti decidige transformita favore al la laboro; sed nur per tio, ke la laboristoj ĉesas ludi sian rolon kiel kapitalistproduktantoj. Kion ajn faras la laboristoj, iu ajn homo en la plektaĵo de la kapitalismo, ĉio interplektas lin nur ankoraŭ pli profunde kaj pli firme en la kapitalisman plektaĵon. En tiu ĉi rolo la laboristoj estas partoprenantoj en la kapitalismo, eĉ se iliaj interesoj estas enspezigitaj ne de ili, sed de la kapitalistoj, eĉ se en ĉiuj esencaj aferoj ili rikoltas ne la avantaĝojn, nur la malavantaĝojn de la maljusteco, en kiun ili estas starigitaj. Liberiĝo ekzistas nur por tiuj, kiuj interne kaj ekstere kapabligas sin eliri el la kapitalismo, kiuj ĉesas ludi rolon kaj komencas esti homoj. Per tio oni komencas esti homo, ke oni ne plu laboras por la malĝusto, la profito kaj ĝia merkato, sed por la vera homa bezono, ke estas rekonstituita la kaŝita vera rilato inter bezono kaj laboro, la rilato inter la malsalto kaj la manoj. Temas pri tio: tiri el la socialisma baza ekkono: nur la laboro kreas valorojn, la ĝustan konkludon, kiu estas: For de la rentomerkato! La labormerkato kaj por ĝi unue la spirito, la interrilatado inter laboro kaj konsumo kaj la grundo de la laboro devas esti unue nove fonditaj.

Hodiaŭ eliras la alvoko por la socialismo al ĉiuj, ne en la kredo, ke ĉiuj povas plenumi ĝin ĉar ili volas, sed en la deziro elvoki unuopulojn al la konscio de sia reciproka aparteno, al la ligo de la komencantoj.

La homoj, kiuj ne plu povas kaj volas elteni, tiuj estas tie ĉi vokataj.

Al la amasoj, al la popoloj de la homaro, regantoj kaj regatoj, heredantoj kaj senheredigitoj, favoritoj kaj trompitoj restas diri: Estas grandega, neekstermebla honto de la tempoj, ke oni ekonomias por la profito anstataŭ por la bezono de la en komunoj unuigitaj homoj. Ĉiu via milita stato, ĉiu via ŝtataĵo, ĉiu via subpremo de la libereco, ĉiu via klasmalamo devenas de la kruda stulteco, kiu regas vin. Se hodiaŭ venus al ĉiuj vi popoloj la granda momento de la revolucio per unu fojo, kien vi volus meti vian manon? Kiel vi volus atingi, ke en la mondo, en ĉiu lando, en ĉiu provinco, en ĉiu komuno neniu plu malsatu, neniu plu frostu, neniu viro kaj neniu virino kaj neniu infano plu estu subnutrata? Por paroli nur pri la plej urĝa! Kaj eĉ, se la revolucio erupcius en unu sola lando? Kion ĝi povus utili? kien ĝi povus celi?

Tiel ne plu estas, kiel estis, ke oni diras al la homoj de iu popolo: Via tero produktas, kion vi bezonas, de nutraĵo kaj krudproduktoj de la industrio: laboru kaj interŝanĝu! Unuigu vin, malriĉuloj, kreditu vin reciproke; kredito, reciprokeco estas kapitalo; vi ne bezonas monkapitalistojn nek entreprenistomastrojn; laboru en urbo kaj kamparo; laboru kaj interŝanĝu!

Tiel ne plu estas, eĉ se estus atendebla la momento, dum kiu oni povus fari grandajn, ampleksajn rimedojn al la tuto.

Terura konfuzo, vere bruta ĥaoso, infana senhelpo estiĝus en la momento de revolucio. Neniam la homoj estis pli nememstaraj kaj pli malfortaj ol nun, kiam la kapitalismo atingis sian floradon: la mondmerkaton de la profito kaj la proletaron.

Neniu mondostatistiko kaj neniu mondorespubliko povas helpi al ni. Savon povas alporti nur la renaskiĝo de la popoloj el la spirito de la komuno!

La baza formo de la socialisma kulturo estas la ligo de la memstare mastrumantaj kaj inter si ŝanĝantaj komunoj.

Nia homprosperado, nia ekzisto dependas nun de tio, ke la unueco de la unuopulo kaj la unueco de la familio, kiuj solaj restis al ni de la naturaj unuiĝoj, denove kreskas al la unueco de la komuno, la baza formo de ĉiu socio.

Se ni volas la socion, tiam ni devas konstrui ĝin, ekzerci ĝin.

Socio estas socio de socioj de socioj; ligo de ligoj de ligoj; komunaĵo de komunecoj de komunoj; respubliko de respublikoj de respublikoj. Nur tie estas libereco kaj ordo, nur tie estas spirito; spirito, kiu estas memstaro kaj komuneco, interligado kaj sendependeco.

La memstara unuopulo, al kiu neniu provas ordoni, kiel li faru sian aferon; la doma komuno de la familio, kies mondo estas domo kaj bieno; la loka komunumo, kiu estas aŭtonoma; la distrikto aŭ la komunumointerligo kaj tiel ĉiam pli vaste kun ĉiam pli malgranda nombro da taskoj la pli ĝeneralaj ligoj – tiel aspektas socio, tio sola estas la socialismo, por kiu valoras labori, kiu povas savi nin el nia mizero. Vanaj kaj miscelitaj estas la provoj ankoraŭ plukonstrui en ŝtatoj kaj ŝtatounioj la devigan reĝimon de niaj tempoj, kiu hodiaŭ estas anstataŭaĵo por la mankanta liberspirita ligado, kaj etendi ilian regareon ankoraŭ pli vaste sur la kampon de la ekonomio, ol jam okazis ĝis nun. Tiu ĉi polica socialismo, kiu sufokas ĉiujn proprecon kaj originan viglecon, estus nur la sigelo sur la plena kadukiĝo de niaj popoloj, estus nur kunteno de la plene disigitaj atomoj per meĥanika fera ringo. Kunligo de natura speco okazas por ni homoj nur tie, kie ni estas kune en loka proksimeco, en vera intertuŝado. La interliganta spirito, la interligo de pluraj al komuna faro el komuna kialo en la familio havas tro malvastan kaj malriĉan formon por la kunvivado. En la familio temas nur pri privataj interesoj. Ni bezonas naturan kernon de la komuna spirito por la publika vivo, por ke la publika vivo ne plu, kiel ĝis nun ekskluzive, estu plenumata kaj gvidata de ŝtato kaj malvarmo, sed de varmo, kiu estas parenca al la familia amo. Tiu ĉi kerno de ĉiu vera komuna vivo estas la komuno, la mastruma komuno, pri kies esenco neniu havas bildon, kiu prijuĝus ĝin laŭ tio, kio hodiaŭ nomiĝas komuno.

La kapitalo, kiu estas bezonata por la funkciigo, por la prilaboro de la krudproduktoj, por la transporto de varoj kaj homoj, en vero estas nenio alia ol komuna spirito. Malsato, manoj kaj tero – ĉiuj tri ekzistas, ekzistas de la naturo; por la malsato la manoj el la tero laboreme kreas la necesaĵojn. Al tio aldoniĝas la aparta ekzerciĝo de certaj regionoj en jarcentojn aĝaj okupoj; la aparta eco de la tero, tiel ke certaj krudproduktoj troviĝas nur en tiuj aŭ tiuj ĉi lokoj; la neceso kaj komforto de la interŝanĝo. La homoj interŝanĝu de komuno al komuno, kio ne povas esti aŭ ne estu laborata surloke, tiel kiel ili ene de la komunoj ŝanĝu de unuopuloj al unuopuloj, ili interŝanĝu produkton kontraŭ samvalora produkto kaj en ĉiu komuno ĉiu havos tiom da por konsumi, kiel li volas, t. e. kiel li laboras.

Malsato, manoj kaj tero ekzistas, ĉiuj tri ekzistas de la naturo. Kaj krom ilin la homoj bezonas senchave ordigi nur tion, kio inter ili okazas, kaj ili havos, kion ili bezonas, por ke ĉiuj laboru tute nur por si mem; por ke ili ĉiuj ekspluatu la naturon, sed ne sin reciproke. Tio estas la tasko de la socialismo: ordigi la interŝanĝan ekonomion tiel, ke ankaŭ en la sistemo de la interŝanĝo ĉiu laboru nur por si; ke la homoj staru reciproke en milopa rilato, kaj ke tamen al neniu io estu forprenata en tiu ĉi rilato, al ĉiu nur donata. Ne donata per donacoj de unu al la alia; la socialismo ne antaŭvidas rezignon same kiel ne rabon; ĉiu retenas la rikolton de sia laboro kaj havas la uzufrukton el la estiĝinta per labordivido kaj interŝanĝo kaj laborkomuno plifortigo de ĉiuj en la ekstraktado de la produktoj el la naturo.

Malsato, manoj kaj tero ekzistas; ĉiuj tri ekzistas de la naturo. Strange, ke oni hodiaŭ devas diri al la homoj en urbo kaj kamparo kiel ion novan, ke ĉio, kio iel eniras en nian konsumon, se ĝi ne estas aero, devenas de la tero kaj de la surtere kreskintaj plantoj kaj bestoj.

Malsato, manoj kaj tero ekzistas; ĉiuj tri ekzistas de la naturo.

La malsaton ni sentas ĉiutage kaj metas la manon en la poŝon por preni la monon, la rimedon, por aĉeti la rimedojn por kontentigi ĝin. Kion ni tie ĉi nomas malsato, estas ĉia vera bezono; por kontentigi ĉiun ni serĉas monon en niaj ujoj.

Por akiri la monon ni vendas aŭ luigas nin: ni movas la manojn, kaj kion ni tie ĉi nomas manoj, estas multspecaj muskoloj kaj nervoj kaj cerbo, estas spirito kaj korpo, estas laboro. Laboro sur la tero; laboro sub la tero; laboro por la prilaboro de teraj produktoj; laboro en interŝanĝa kaj transporta servoj; laboro por pliriĉigo de la riĉuloj; laboro por plezuro kaj klerigo; laboro por edukado de la junularo; laboro, kiu kreas malutilon, senutilon, vantaĵon; laboro, kiu produktas nenion kaj nur surscenigas sin por gapantoj. Multo hodiaŭ nomiĝas laboro; ĉio hodiaŭ nomiĝas laboro, kiu enspezigas monon.

Malsato, manoj kaj tero ekzistas; ĉiuj tri ekzistas de la naturo.

Kie estas la tero? La tero, kiun bezonas niaj manoj por kontentigi nian malsaton?

Malmultaj posedas la teron, kaj fariĝis ĉiam pli malmultaj. La kapitalo, ni diris, ne estas aĵo, sed spirito inter ni; kaj ni havas la rimedojn por entreprenado kaj interŝanĝo, kiam ni retrovis nin mem kaj nian homnaturon. Sed la tero estas parto de la ekstera naturo; estas naturo kiel aero kaj lumo; al ĉiuj homoj la tero estas neforigeble propra; kaj la tero fariĝis proprieto; proprieto de la malmultaj!

Ĉia proprieto pri aĵoj, ĉia proprieto pri tero estas en vero proprieto pri homoj. Kiu retenas kontraŭ la aliaj, kontraŭ la amasoj la teron, tiu devigas tiujn aliajn labori por li. Proprieto estas ŝtelado kaj proprieto estas sklavotenado.

Per la monekonomio nun multo fariĝis terproprieto, kiu ne aspektas tiel. En la justa interŝanĝa ekonomio laŭ la efiko mi havas parton je la tero, ankaŭ se mi ne posedas teron; en la monekonomio en la lando de la profito, de la uzuro, de la interezo vi en vero estas terrabisto, ankaŭ se vi ne havas teron, se vi havas nur monon aŭ paperaĵojn. En la justa ekonomio, kie produkto interŝanĝas sin kontraŭ samvalora produkto, mi laboras nur por mi, ankaŭ se nenio, kion mi laboras, eniras mian propran konsumadon; en la monekonomio en la lando de la profito vi estas sklavomastro, ankaŭ se vi dungis eĉ ne unu laboriston, se vi vivas nur de io alia ol de la utiligo de via laboro. Kaj eĉ se iu vivas nur de la utiligo de sia laboro, li partoprenas la elsuĉadon de la homoj, se lia laboro estas monopoligita aŭ privilegiita kaj akiras pli altan prezon, ol ĝi valoras.

Malsato, manoj kaj tero ekzistas; ĉiuj tri ekzistas de la naturo.

La teron ni devas denove havi. La komunumoj de la socialismo devas nove dispartigi la teron. La tero estas nenies proprieto. La tero estu senmastra; ĉar nur tiam la homoj estas liberaj.

La komunumoj de la socialistoj devas nove dispartigi la teron. Ĉu per tio ne denove ekestas proprieto?

Mi bone scias, ke aliaj alie imagas la komunan proprieton aŭ la senmastrecon. Ili vidas ĉion en nebulo; mi provas vidi klare. Ili vidas ĉion en la perfekteco de priskribita idealo; mi volas esprimi, kio nun kaj ĉiam estas farenda. Nun kaj ĉiam la mondo ne funkcias iele-tiele; la socialismo estu realigita; kiu volas realigi ĝin, devas scii, kion li nun volas. Nun kaj ĉiam la radikala transformanto trovos nenion por transformi krom tio, kio ekzistas. Kaj tial nun kaj ĉiam estos bone, ke la lokaj komunumoj posedas siajn grundolimojn; ke parto estas la komunuma grundo kaj aliaj partoj la familia grundo por domo, bieno, ĝardeno kaj kampo.

Ankaŭ la nuligo de la proprieto esence estos transformado de nia spirito; el la renaskiĝo eliros potenca redistribuo de la posedo; kaj lige kun tiu redistribuo staros la volo, estonte post difinitaj aŭ nedifinitaj intervaloj ree kaj ree kaj denove ree distribui la grundon.

La justeco ĉiam dependos de la spirito, kiu regas inter la homoj, kaj tiu vere misrekonas la socialismon, kiu opinias, ke nun necesas kaj eblas spirito, kiu tiel kristaliĝas al formo, ke ĝi realigu ion definitivan kaj lasu nenion plu al la estonteco. La spirito estas ĉiam movanta kaj kreanta; kaj tio, kion li kreas, ĉiam estos la nesufiĉa, kaj nenie ekster la bildo aŭ ekster la ideo la perfekto okazas. Estus vana kaj malĝusta strebado, se oni volus krei unu fojon kaj por ĉiam la garantiinstituciojn, kiuj aŭtomate ekskludas ĉiun eblecon al ekspluatado kaj uzuro. Niaj tempoj montris, kio ekestas, se oni anstataŭigas la vivan spiriton per aŭtomate funkciantaj institucioj. Ĉiu generacio brave kaj radikale zorgu por tio, kio konformas al ĝia spirito: ankaŭ poste devos ankoraŭ ekzisti kaŭzo por revolucioj; kaj ili fariĝas necesaj tiam, kiam nova spirito devas turni sin kontraŭ la rigidiĝintaj restaĵoj de forvaporiĝinta spirito. Tiel ankaŭ la batalo kontraŭ la proprieto gvidos al tute aliaj rezultoj ol kelkaj, ekz-e la tiel nomataj komunistoj, kredas. Proprieto estas io alia ol posedo; kaj mi vidas en la estonteco privatan posedon, kooperativan posedon, komunuman posedon en plej bela florado; posedo neniel nur rilate al la aferoj de la rekta forkonsumado aŭ pri la plej bazaj laboriloj, ankaŭ pri la de kelkaj tiel superstiĉe timata posedo de ĉiuspecaj produktiloj, de domoj kaj grundo. Neniuj definitivaj sekurecregularoj estu kreataj, sed granda kaj ampleksa egaligo kaj la kreado de la volo periode ripeti tiun egaligon.

„Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de egaligo3 trumpetu en via tuta lando.

„Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. …

„En tiu jubilea jaro, ĉiu revenu al sia posedaĵo.“

Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

Kaj proklamu per trumpeto en via tuta lando!

La voĉo de la spirito estas la trumpeto, kiu ree kaj ree eksonos, tiel longe, kiel homoj estas kune. Ĉiam maljusteco provos fiksi sin, ĉiam, tiel longe, kiel la homoj estas vere vivaj, la ribelo kontraŭ tio ekflamos.

La ribelo kiel konstitucio, la transformado kaj revolucio kiel finvalida regulo, la ordo per la spirito kiel celo; tio estis la granda kaj sankta pri tiu ĉi mosea sociordo.

Tion ni ree bezonas: novreguladon kaj revolucion per la spirito, kiu ne konstruas definitivajn aferojn kaj instituciojn, sed kiu deklaras sin mem permanenta. La revolucio devas fariĝi parto de nia sociordo, devas fariĝi la baza regulo de nia konstitucio.

La spirito kreos al si formojn; formojn de la movado, ne de la rigido; posedo, kiu ne fariĝas proprieto, kiu kreas nur laboreblecon kaj sekurecon, sed ne ekspluateblecon kaj arogon; interŝanĝilo, kiu ne per si mem havas valoron, sed nur rilate al la interŝanĝo, kaj kiu enhavas ne nur la rimedon por la interŝanĝo, sed ankaŭ la kondiĉon de la propra forkonsumiĝo; interŝanĝilo, kiu kapablas morti kaj ĝuste nur tial kapablas vivigi, dum ĝi hodiaŭ estas senmorta kaj mortiga.

Anstataŭ ke inter ni estis vivo, ni metis la morton inter nin; ĉio fariĝis aĵo kaj aĵa diaĵo: konfido kaj reciprokeco fariĝis kapitalo; komuna intereso fariĝis ŝtato; nia konduto, niaj rilatoj fariĝis la rigidaj kondiĉoj, kaj en teruraj kramfoj kaj ektremoj post longaj tempoj ie kaj tie erupciis revolucio, kiu tuj denove vomis morton kaj instituciojn kaj unufoje-neŝanĝeblan el si kaj mortis pro tio, antaŭ ol ĝi ekvivis. Ni faru nun tutan kaj grandan laboron, fiksante en nia ekonomio la solan principon, kiu povas esti fiksita, la principon, kiu laŭas al la socialisma baza ekkono: ke en neniun domon eniru pli da valoro por konsumado, ol estis laborite en tiu domo, ĉar neniu valoro ekestas en la homomondo alie ol per la laboro. Kiu volas rezigni kaj donaci, tiu faru tion; tio estas lia decido kaj ne rilatas al la ekonomio; sed neniu estu per la cirkonstancoj devigita malhavi. Sed la rimedoj por ĉiam kaj nove akceptigi tiun ĉi principon, ĉie kaj ĉiam estos aliaj; kaj nur tiel longe vivos la principo, kiel ĝi ĉiam denove estos aplikata.

La marksistoj rigardis la grundon kiel ian apendicon al la kapitalo kaj neniam bone sciis, kion fari pri ĝi. En vero kapitalo estas kunmetita el du tute diversaj aferoj: unue grundo kaj grundoproduktoj: terposedaĵoj, konstruaĵoj, maŝinoj, ilaroj, kiujn oni tamen ne nomu kapitalo, ĉar ili estas grundo; due rilatoj inter la homoj, liganta spirito. Mono aŭ interŝanĝilo estas nenio alia ol konvencia signo por la ĝenerala varo, per kiu ĉiuj apartaj varoj komforte, t. e. en tiu ĉi okazo pere reciproke interŝanĝas sin.

Tio el si mem neniel rilatas al la kapitalo. Kapitalo estas nek interŝanĝilo nek signo, sed ebleco. La difinita kapitalo de laboranta homo aŭ de grupo de laborantaj homoj estas ilia ebleco produkti difinitajn produktojn en difinita tempo. La aĵaj realaĵoj, kiujn oni bezonas por tio, estas unue la materialoj – grundo kaj grundoproduktoj –, el kiuj la novaj produktoj estu pluproduktataj; due la ilaro, per kiu oni laboru, do same grundoproduktoj; trie la vivbezonoj, kiujn la laboristoj konsumas dum la labortempo, denove grundoproduktoj. Tiel longe, kiel iu laboras pri iu produkto, li ne povas interŝanĝi tiun ĉi produkton kontraŭ tio, kion li bezonas dum kaj por la produktado; sed en tiu ĉi situacio de atendo kaj streĉo estas ĉiuj laborantaj homoj. Kaj kapitalo estas nenio alia ol la anticipo kaj la anticipa pago de la atendata produkto, estas tute la sama kiel kredito kaj reciprokeco. En la justa interŝanĝa ekonomio ĉiu, kiu havas mendojn, aŭ ĉiu produktada grupo, kiu havas klientojn, ricevas la aĵajn rimedojn, la grundon kaj la grundoproduktojn, por sia malsato kaj siaj manoj: ĉar ĉiuj havas tiajn bezonojn kaj ĉiu liveras al la alia tiujn realaĵojn, kiuj ankaŭ iam venis el atendo kaj streĉo, por ke ankaŭ ĉi-foje la ebleco kaj preteco ŝanĝiĝu al realeco kaj ĉiam tiel plu. Kapitalo do ne estas aĵo; la grundo kaj ĝiaj produktoj estas la aĵo; la tradicia koncepto kreas tute nepermeseblan kaj amare malican duobligon de la aĵomondo, kvazaŭ ekzistus apud la unu kaj unusola grundomondo ankoraŭ la kapitalomondo kiel aĵo; per tio la ebleco, kiu estas nur streĉorilato, estas farata realo. Ekzistas nur tiu unu realo de la grundo; ĉio kroma, kion oni ankoraŭ nomas kapitalo, estas rilato, movado, cirkulado, ebleco, streĉo, kredito, aŭ kiel ni nomas ĝin tie ĉi: la liganta spirito en sia ekonomia efiko, kiu kompreneble ne aperos fuŝe kiel amo kaj komplezo, sed uzos utilajn organojn, el kiuj Prudono priskribis unu tian kiel interŝanĝan bankon.

Se ni nomas la nuntempon kapitalisma, ni volas esprimi per tio, ke en la ekonomio regas ne plu la liganta spirito, sed la aĵa diaĵo, do io, kio ja ne estas aĵo, sed kio estas iu nenio, kiun oni opinias aĵo.

Tiu ĉi nenio, kiun oni opinias aĵo, nun ja sekve de tiu ĉi opinio, ĉar opinio estas mono, havigas al la riĉuloj amason da konkretaj realaĵoj en iliajn domojn kaj potencojn, kiuj ĉiuj ne devenas el nenio, sed el la grundo kaj el la laboro de la malriĉuloj. Ĉar ĉiun fojon, kiam la laboro volas proksimigi sin al la grundo, ĉiufoje, kiam produkto volas el unu stadio de la laboro transiri en alian kaj antaŭ ol ĝi povas eniri en la konsumadon kaj en la tuta procezo de la laboro enŝovas sin la malica kapitalo kaj postulas ja ne nur la pagon por malgrandaj servoj, sed krome la interezon por tio, ke ĝi estis tiel bonvola, ke ĝi ne kuŝis trankvile, sed cirkuladis.

Iu nenio, kiun oni opinias aĵo, kaj kiu anstataŭas la mankantan spiriton de la ligo, estas, kiel ni jam menciis plurfoje tie ĉi, la ŝtato. Ĝi ĉie tie paŝas malhelpante, puŝante, suĉante kaj premante inter la homojn kaj la homojn, same kiel inter la homojn kaj la grundon, kie malkreskis la vera, kiu denature troviĝas inter ili: la tiro, la rilato, la liberspirito. Tio rilatas ankaŭ al tio, ke la malvera kapitalo, kiu anstataŭ la vera reciproka intereso kaj reciproka konfido prenis ties lokon, tute ne povus realigi sian suĉantan kaj elrabantan potencon, ke la grundoproprieto tute ne povus postuli tributon de la laboro, se ĝi ne per perforto, per la perforto de la ŝtato, de ĝiaj leĝoj, ĝia administrado kaj ĝia leĝoekzekuto estus subtenata. Sed oni neniam forgesu, ke ĉio tio: ŝtato, leĝoj, administrado kaj leĝoekzekuto estas nur nomoj por homoj, kiuj, ĉar al ili mankas la vivebleco, reciproke turmentas kaj perfortas sin, do nomoj por perforto inter la homoj.

Ni vidas nun, ke laŭ la ĝusta klarigo de la kapitalo, kiu estis tie ĉi donita, la nomigo „kapitalisma“ ne estas tute trafa, ĉar ĝi celas ja al la malvera, sed ne al la vera kapitalo. Sed estas neeviteble, se oni volas por la homoj klare elmontri la verajn statojn kaj interligojn, ke oni unue uzos la kutimiĝintajn vortojn, kaj tio okazis tie ĉi.

Se la laboristoj do trovas, ke al ili mankas la kapitalo, ili pravas en tute alia senco, ol ili kredas. Al ili mankas la kapitalo de la kapitaloj, la sola kapitalo, kiu estas realo, realo, kvankam ĝi ne estas aĵo: al ili mankas la spirito. Kaj kiel estas la sorto de ĉiuj, kiuj fremdiĝis al tiu ebleco kaj kondiĉo de ĉia vivo, oni aldone fortiris de sub iliaj piedoj la aĵan kondiĉon de ĉia vivo: la grundon.

Tero kaj spirito do – jen la slogano de la socialismo.

Tiuj, kiuj estas kaptitaj de la socialisma spirito, unue ĉirkaŭrigardas por trovi la grundon, la ununuran eksteran kondiĉon, kiun ili bezonas por la socio.

Ni bone scias, ke, se homoj en sia mondekonomio, en sia nacia ekonomio reciproke interŝanĝas siajn produktojn, ke per tio ankaŭ la grundo fariĝas movebla. La grundo jam delonge fariĝis borsa objekto, jam delonge fariĝis papera. Ni scias ankaŭ, ke, se la homoj en sia mondekonomio, en sia nacia ekonomio interŝanĝus produkton kontraŭ samvalora produkto, do se ampleksaj ligoj per la kunmeto de sia konsumo kaj per la tiel sendube estiĝanta eksterordinara kredito kapabligus sin, unue en ĉiam kreskanta mezuro prilabori por sia propra bezono industriproduktojn, flankelasante do la kapitalisman merkaton, ni scias, mi diras, ke ili tiam iom post iom povus aĉeti same kiel la terproduktojn ankaŭ la teron mem. Ni scias, ke al tiaj grandegaj konsumproduktivkooperativoj estus je dispono ne nur ilia propra reciproka kredito, sed finfine ankaŭ konsiderinda monkapitalo. Sed se la homoj volus kalkuli pri tio, ili nur forŝovus la definitivan solvon. La terposedantoj havas monopolon pri ĉio, kio kreskas sur la tero kaj estas prenata el la interno de la tero: la nutraĵoj de la tuta popolo kaj la krudmaterialoj de la industrio. La ŝtato kaj lige kun ĝi ĉiam pli konsiderinda parto de la monkapitalo, de kiu ja vortvere la tero estas prenita kaj la spiro rabita, se ne plu ekzistos terposedo, sed jam reciprokeco kiel socialisma kapitalo, antaŭ ol tiel statos, ju pli da kapitalisma komerco kaj da kapitalisma industrio estos flankenŝovita per la konsumproduktivkooperativoj, des pli ili aliĝos al la termagnatoj. La tero ne el si mem venos al la laborantaj por ilia propra konsumo kooperativoj, ĝi pli vere plikostigos aŭ eĉ forbaros siajn produktojn al ili. La tero ja vere nur laŭ la ŝajno estas movema kaj papera, tiel kiel inverse la kapitalo estas nur laŭ la ŝajno reala grando; sed kiam venas al la decido, la tero tuj fariĝas, kio ĝi vere estas: peco de fizika naturo, kiu estas posedata kaj retenata.

La batalon pri la terproprieto la socialistoj ne povas eviti. La batalo de la socialismo estas batalo pri la tero; la sociala demando estas agrara demando.

Nur nun oni povas ekvidi, kiel grandega eraro estis la proletara teorio de la marksistoj. Neniu tavolo el la loĝantaro, se hodiaŭ okazus la revolucio, malpli bone scius, kio estas farenda, ol niaj industriaj proletoj. Tre alloga, kompreneble, por ilia sopiro al saviĝo – ĉar ili pli sopiras saviĝon kaj ripozon, ol ke ili scias, kiajn novajn rilatojn kaj kondiĉojn ili volus krei – estas la malnova slogano de Herwegh: Vekiĝu, viro de laboro! Kaj ekkonu vian potencon! Ĉiuj radoj ekhaltas, Se via forta brako volas tion. Alloga estas tiu slogano, kiel ĉio, kio donas ĝeneralan esprimon al faktoj kaj do estas logika. Ke la ĝenerala striko devus kaŭzi teruran ĥaoson, ke la kapitalistoj, se la laboristoj povus ĝin elteni ja nur tre mallonge, devus kapitulacii, estas plene vera. Sed tio estas granda „se“, kaj la laboristoj hodiaŭ apenaŭ estas sufiĉe konsciaj pri la grandegaj malfacilaĵoj de ilia proviantado okaze de revolucia ĝenerala striko. Sed tamen, ampleksa kaj ventega ĝenerala striko kun forta impeto sendube povus doni decidan potencon al la revoluciaj sindikatoj. En la tago post la revolucio la sindikatoj ekposedus la fabrikojn kaj produktejojn en la grandurboj kaj industriaj urboj, devus ankaŭ plue produkti la samajn produktojn por la mondmerkato de la profito, dividus inter si la ŝparitan entreprenistan gajnon – kaj mirus, ke nenio rezultus krom malpliboniĝo de ilia situacio, stagnado de la produktado kaj plena neebleco.

Fariĝis plene neeble, rekte transirigi la interŝanĝan ekonomion de la profitkapitalismo en la socialisman interŝanĝan ekonomion. Ke tio ne eblas per unu frapo, estas memkompreneble; se oni provus fari tion iom post iom, rezultus la plej terura disfalo de la revolucio, la plej sovaĝaj bataloj de la rapide ekestantaj partioj unu kontraŭ la alia, la ekonomia ĥaoso kaj la politika cezarismo.

Ni estas multe tro for de justeco kaj racio en la produktado kaj distribuado de la produktoj. Ĉiu, kiu hodiaŭ konsumas, dependas de la tuta mondekonomio, ĉar la profitekonomio eknestis inter li kaj liaj bezonoj. La ovoj, kiujn mi manĝas, venas el Galicio, la butero el Danlando, la viando el Argentino kaj ankaŭ el Ameriko la greno por la pano, la lano de miaj vestaĵoj el Aŭstralio, la kotono de mia ĉemizo el Ameriko, kaj tiel plu la ledo kaj la necesaj taniloj por miaj botoj, la ligo por tabloj kaj ŝrankoj kaj seĝoj kaj ĉiam tiel plu.

La homoj en nia epoko fariĝis senrilatuloj kaj senrespondeculoj. Rilato estas tiro, kiu puŝas la homojn unu al la alia kaj al la laboro por la produktado de iliaj bezonoj. Tiu ĉi rilato, sen kiu ni ne estas vivantoj, estas eksterigita, estas aĵigita. Al la komercisto estas egale, per kio li komercas, al la proleto estas egale, kion aŭ pri kio li laboras; la entrepreno ne havas la naturan sencon kontentigi bezonojn; sed la artefaritan sencon akiri la aĵon, en plejeble grandaj amasoj kaj akiri senkonsidere kaj laŭeble sen laboro, t. e. ĉar sorĉado kaj mirakloj ne ekzistas, per la laboro de aliaj, subigitaj, tion, per kio ĉiuj bezonoj estas kontentigeblaj – la monon.

La mono voris rilatojn kaj pro tio estas multe pli ol aĵo. La distingilo de aĵo, kiun oni artefare produktis el la naturo, estas, ke ĝi ne plu kreskas, ke ĝi ne kapablas tiri al si ŝtofojn aŭ fortojn el la naturo, sed ke ĝi trankvile atendas la konsumiĝon kaj post longa aŭ malpli longa tempo malboniĝas, se ĝi ne estas konsumita. Kio havas kreskon, memmovon, memgeneron, estas organismo. Kaj tiel do la mono estas artefarita organismo; ĝi kreskas, ĝi naskas infanojn, ĝi plimultiĝas ĉie tie, kie ĝi estas, kaj ĝi estas senmorta.

Fritz Mauthner („Wörterbuch der Philosophie“) montris, ke la germana vorto por Dio „Gott“ estas origine identa al la germana vorto por diaĵo „Götze“, kaj ke ambaŭ signifas: la verŝito.4 Dio estas homfarita produkto, kiu akiras vivon, tiras al si vivon de la homoj kaj fine fariĝas pli potenca ol la homaro.

La sola verŝito, la sola diaĵo, la sola dio, kiun la homoj sukcesis korpe krei, estas la mono. La mono estas artefarita kaj viva, la mono generas monon kaj monon kaj monon, la mono havas ĉiujn fortojn de la mondo.

Sed kiu ne vidas, kiu hodiaŭ ne vidas, ke la mono, ke la dio estas nenio alia ol la spirito, elirinta el la homo kaj fariĝinta viva aĵo, malaĵo, ke ĝi estas la senco de nia vivo, fariĝinta frenezo? La mono ne kreas riĉecon, la mono estas riĉeco; estas riĉeco por si; ne ekzistas riĉulo krom la mono. La mono havas siajn fortojn kaj sian vivon de ie; ĝi povas havi ilin nur de ni; kaj kiel riĉa kaj generipova ni faris la monon, tiel malriĉaj kaj elsuĉitaj ni faris nin, nin ĉiujn. Rekte laŭvorte validas, ke homvirinoj je centmiloj ne plu povas fariĝi patrinoj, ĉar la abomena mono naskadas idojn kaj la malmola metalo suĉas la bestan varmon kaj la sangon el la vejnoj de viroj kaj virinoj kiel vampiro. Ni estas almozuloj kaj trompitoj kaj stultuloj, ĉar la mono fariĝis dio, ĉar la mono fariĝis homvoranto.

Socialismo estas turno; socialismo estas nova komenco; socialismo estas religiĝo al la naturo, repleniĝo per spirito, reakiro de la rilato.

Ne ekzistas alia vojo al la socialismo ol ke ni lernu kaj ekzercu tion, por kio ni laboras. Ni laboras ne por tiu dio aŭ diablo, al kiu la homoj hodiaŭ vendis sin, sed por niaj bezonoj. Rekonstituo de la rilato inter laboro kaj konsumo: tio estas socialismo. La dio jam nun fariĝis tiel fortega kaj ĉiopotenca, ke oni ne plu povas forigi ĝin per nura afereca transformo, per reformo de la interŝanĝa ekonomio.

La socialistoj do volas denove kunveni en komunoj, kaj en la komunoj estu produktataj, kion bezonas la komunanoj.

Ni ne povas ĝisatendi la homaron. Ni same ne povas atendi, ke la homaro kunligas sin por komuna ekonomio, por justa interŝanĝa ekonomio, se ni en ni individuoj ne jam trovis la homecon kaj nove kreis ĝin.

Per la individuo ĉio komenciĝas; kaj de la individuo ĉio dependas. La socialismo, kompare kun tio, kio hodiaŭ ĉirkaŭas kaj ĉirkaŭligas nin, estas la plej granda tasko, kiun homoj iam ajn metis al si; per eksteraj kuracadoj de perforto aŭ de saĝeco ĝi ne estas realigebla.

Ekzistas multo, sur kio ni povas bazi nin, kio ankaŭ en eksteraj formoj de viva spirito ankoraŭ ŝirmas vivon. Vilaĝaj komunoj kun restoj de malnova komunposedaĵo, kun la memoroj de la kamparanoj kaj kamplaboristoj pri la originaj kampolimoj, kiuj de jarcentoj iris en privata posedo; institucioj de la komuna ekonomio por kamplaboro kaj metio. La kamparana sango ankoraŭ fluas en la vejnoj de multaj urbaj proletoj; ili lernu denove aŭskulti ĝin. La celo, la ankoraŭ tre malproksima celo ja estas tio, kion oni hodiaŭ nomas la ĝenerala striko; la rifuzo labori por aliaj, por la riĉuloj, por la diaĵo kaj la malaĵo. Ĝenerala striko – sed kompreneble alia, ol la pasiva ĝenerala striko kun krucigitaj brakoj, kiun oni anoncas hodiaŭ kaj kiu per spito, kies momenta sukceso estas tre pridubinda kaj kies fina malsukceso estas tute nepridubinda, vokas al la kapitalistoj: Ni vidu, kiu eltenos pli longe! Ĝenerala striko, jes!, sed aktiva, kaj alian aktivecon oni celas tie ĉi ol tiun, kiun oni ankaŭ foje rilatigas al la revolucia ĝenerala striko, kaj kiu nomiĝas en klara lingvaĵo elrabado. La aktiva ĝenerala striko venos kaj venkos nur tiam, kiam la laborantaj homoj kapabligos sin doni eĉ ne unu speson de sia aktiveco, de sia laboro al aliaj, sed labori nurnure por sia bezono, por sia vera bezono. Estos ankoraŭ longa vojo ĝis al tio – sed kiu ja ne scias, ke ni ne staras ĉe la fino kaj ne en la mezo de la socialismo, sed antaŭ la plej unua komenco? Tial nia ĝismorta malamikeco kontraŭ ĉia marksismo, ĉar ĝi detenis la laborantajn homojn komenci kun la socialismo. La sorĉvorto, kiu elkondukas nin el la ŝtoniĝinta mondo de avido kaj mizero, ne nomiĝas striko, sed – laboro.

Agrokulturado, industrio kaj metio, spirita kaj korpa laboro, instruo kaj metilernado estu denove unuigitaj; tre valorajn aferojn pri la metodoj de tiu ĉi realigo diris al ni Petro Kropotkino en sia libro „La kampo, la fabriko kaj la metiejo“.

Ni nepre ne malesperu pri la popolo, la tuta popolo, pri ĉiuj niaj popoloj. Ili kompreneble hodiaŭ ne estas popoloj; popolon, spirite interligitajn homojn anstataŭas ŝtato kaj mono; tiel povis resti aliflanke nur disfalintaj hompecoj.

Popolo povos reekesti nur, se la unuopuloj, la avangarduloj, la spirituloj estas gravedaj kun popolo, se la antaŭformo de la popolo vivas en la kreemaj homoj kaj impetas el iliaj koroj, kapoj kaj manoj al realeco.

La socialismo ne estas, kiel oni kredis, scienco, ankaŭ se multa scio estas necesa por ĝi kiel por ĉiu devojiĝo for de la superstiĉo kaj malĝusta vivo kaj por surpaŝado de la ĝusta vojo. Sed la socialismo estas arto. Nova arto, kiu volas krei en la vivo.

El ĉiuj tavoloj nun estas vokataj viroj kaj virinoj foriri el la popolo, por ke ili venu al la popolo.

Ĉar tio estas la tasko: ne malesperi pri la popolo, sed ankaŭ ne ĝisatendi la popolon. Kiu kontentigas tiun popolon, kiun li portas en si, kiu pro tiu nenaskita ĝermo kaj tiu impetanta fantaziaĵo interligas sin kun samideanoj por krei kiel realaĵon, kio ajn estas farebla por la realigo de la socialisma konstruo, tiu foriras el la popolo al la popolo.

El tiuj, kiuj kaŝas en si la plej profundan naŭzon kaj la plej fortan sopiron kaj veran kreodeziron, la socialismo fariĝas realeco, kiu aspektas alie, laŭ la nombro de tiuj, kiuj kunligas sin en ĝi.

Tiel do ni reciproke interligu nin kaj provu fondi socialismajn bienojn, socialismajn vilaĝojn, socialismajn komunojn.

La kulturo baziĝas ne sur iuj formoj de teĥniko aŭ de la kontentigo de bezonoj, sed sur la spirito de la justeco.

Kiu volas fari pri la socialismo, devas ekagi el la antaŭsento de sentataj sed tamen neviditaj ĝojo kaj beateco. Ĉion ni unue devas relerni: la ĝojon de la laboro, de la komuneco, de la reciproka zorgado, ĉion ni forgesis kaj tamen sentas tion ĉion en ni.

Tiuj ĉi setlejoj, en kiuj la socialistoj laŭeble forfermas sin for de la kapitalisma merkato kaj eksportas nur tiom da valoro, kiom ili ankoraŭ devas importi de ekstere, estas nur malgrandaj komencoj kaj provoj. Ili lumu eksteren en la landon, por ke venu la envio super la senpopolajn homamasojn, la envio ne pri delikataĵoj aŭ potenciloj, sed la envio pri la nova pramalnova beateco de la kontenteco kun si mem, de la feliĉeco en la sino de la komuno.

La socialismo kiel realaĵo povas esti nur lernata; la socialismo kiel ĉiu vivo estas provo. Ĉio, kion ni jam hodiaŭ provas formi per vortoj kaj priskriboj: la alternado en la laboro, la rolo de la spirita laboro, la formo de la plej komforta kaj plej nedanĝera interŝanĝilo, la enkonduko de la kontrakto anstataŭ la justico, la novigo de la edukado, ĉio tio realiĝos per tio, ke ĝi estas realigata, kaj tute ne estos ordigata laŭ ŝablono.

Sed danke ni pensos pri tiuj, kiuj jam antaŭvivis en la pensado kaj la fantazio, vidis komunojn kaj landojn de la socialismo en organizita formo. La realeco aspektos alia ol iliaj individuaj formadoj; sed la realeco devenos de tiuj iliaj bildoj.

Ni pensu tie ĉi ankoraŭ unu fojon pri Prudono kaj pri ĉiuj liaj klare limigitaj, neniam deglitantaj en la nebulecon vizioj el la lando de la libereco kaj de la kontrakto; ni pensu pri multo bona, kion vidis kaj priskribis Henry George, Michael Flürscheim, Silvio Gesell, Ernst Busch, Petro Kropotkin, Elisée Reclus kaj multaj aliaj.

Ni estas la heredantoj de la pasinteco, sendepende de tio, ĉu ni volas aŭ ne; ni kreu en ni la volon, ke la venontaj generacioj estu niaj heredontoj, ke ni per ĉio, kion ni vivas kaj faras, efikas en la venontajn generaciojn kaj en la nin ĉirkaŭantajn homamasojn.


Tio ja estas tute nova socialismo, denove nova; nova por nia tempo, nova en la esprimo, nova en la rigardado de la pasinteco, nova ankaŭ en kelka humoro. Nove ĉirkaŭrigardi ni nun devas ankaŭ pri tio, kio estas: la homtavolojn, la instituciojn kaj tradiciojn ni devas nove rigardi. Tute alie ni nun vidas la kamparanojn, kaj ni scias, kiel grandega tasko estas lasata al ni: paroli al ili, vivi ĉe ili kaj revivigi tion, kio en ili estas kalkiĝinta kaj polvkovrita: la religion; ne la kredon pri iuj eksteraj aŭ supraj potencoj, sed la kredon je la propra potenco kaj la perfektiĝo de la unuopa homestaĵo dum ĝi vivas. Kiel ili ĉiam timis la kamparanon kaj lian amon al la terposedo! La kamparanoj ne havas tro multe da tero, sed tro malmulte, kaj oni ne devas preni de ili, sed doni al ili. Sed doni oni devas al ili, kiel kompreneble ankaŭ al ĉiuj, unue la komunan kaj komunuman spiriton; sed en ili ĝi ne estas tiel forkaŝita kiel en la urbaj laboristoj. La socialismaj setlantoj setlu ja en la ekzistantaj vilaĝoj, kaj montriĝos, ke oni povos revivigi ilin kaj ke la spirito, kiu en la 15a kaj 16a jc. estis en ili, povas revigliĝi ankoraŭ hodiaŭ.

Pri tiu ĉi nova socialismo oni parolu per novaj langoj al la homoj. Jen estas unua kaj komenca provo; ni eklernos tion ankoraŭ pli bone, ni aliaj; ni volas direkti la kooperativojn, kiuj estas socialisma formo sen spirito, ni volas direkti la sindikatojn, kiuj estas braveco sen celo, al la socialismo, al grandaj provoj.

Ĉu ni volas aŭ ne, ni ne restas ĉe la parolo; ni pluiros. Ni ne plu kredas je la streko inter estanteco kaj estonteco; ni scias: „Tie ĉi aŭ nenie estas Ameriko!“ Kion ni ne faras nun, en la momento, tion ni tute ne faras.

Ni povas unuigi nian konsumon kaj preterlasi multspecajn interparazitojn; povas fondi grandan nombron de metioj kaj industrioj por la produktado de varoj por nia propra konsumo. Ni povas iri multe plu en tio, ol ĝis nun iris la kooperativoj, kiuj ĉiam ankoraŭ ne liberigis sin de la penso pri la konkurado kun la kapitalisme gvidataj entreprenoj. Ili estas burokrataj, ili estas centralismaj; kaj ili ne scias alie helpi al si, ol ke ili faras sin labordonantoj kaj pere de la sindikatoj kontraktas kun siaj laborprenantoj. Ili ne venas al la ideo, ke en la konsumproduktivkooperacio ĉiu en vera interŝanĝa ekonomio laboras por si mem; ke en ĝi ne decidas la profitodonado sed la produktiveco de la laboro; ke kelka entreprena formo, ekz-e la malgranda entrepreno estas ja vere produktiva kaj bonvena en la socialismo, ankaŭ se en la kapitalismo ĝi ne estus profitodona.

Ni povas fondi setlejojn, kiuj kompreneble ne per unu fojo, ne tute kaj plene sukcesus fuĝi el la kapitalismo. Sed ni nun scias, ke la socialismo estas vojo, vojo for el la kapitalismo, kaj ke ĉiu vojo havas komencon. La socialismo ne kreskos el la kapitalismo, ĝi kreskos direkte al la kapitalismo, kontraŭkonstruos sin.

Rimedojn por la akirado de la grundo kaj la unuajn laborrimedojn ni akiras per unuigo de nia konsumo, per la sindikatoj kaj laboristaj ligoj, kiuj aligas sin al ni, kaj per tiaj riĉuloj, kiuj aŭ tute venas al ni aŭ almenaŭ donas al ni rimedojn. Mi tute ne hezitas atendi ĉion tion kaj elparoli tiun ĉi atendon. La socialismo estas afero de ĉiuj tiuj, kiuj suferas sub tiu terura, kiu estas ĉirkaŭ ni kaj en ni; kaj multaj el ĉiuj tavoloj baldaŭ portos pli grandan suferon, ol hodiaŭ iu supozas. Nenion pli bonan rilate al deco kaj la propra saviĝo oni povas fari per propra mono, povas ankaŭ la laboristaj asocioj fari per sia mono, ol tute ĝin fordoni kaj per ĝi liberigi landon por la komenco de la socialismo. Pri la lando neniu vidas, kaj ĝi mem ne sentas, ke oni aĉetis ĝin. Ja ne senteme, laboristoj: vi aĉetas ŝuojn, pantalonojn, terpomojn, haringojn; ĉu ne por la komenco estus bele, se vi, laborantaj kaj suferantaj homoj, egale kiujn rolojn vi ĝis nun plenumis, kunmetus viajn fortojn por elaĉeti vin el la maljusto kaj mem estonte labori sur propra grundo por la komuno la plejparton el tio, kion vi bezonas?

Ni ne forgesu: se ni estas en la ĝusta spirito, tiam ni havas ĉion, kion ni bezonas por la socio, ĉion escepte de tiu unu: tero. La malsato je la tero devas veni super vin, homoj de la grandurboj!

Kiam ĉie en la lando, norde, sude, oriente kaj okcidente, en ĉiuj provincoj estos disverŝitaj socialismaj setlejoj kun propra kulturo en la mizerecon de la profitekonomio, kiujn oni vidos, kies vivoĝojon oni sentos nepreteraŭdeble, eĉ se trankvile, tiam zumos la envio pli kaj pli forte, tiam, mi kredas, ekmoviĝos la popolo, tiam la popolo komencos ekkoni, scii, certi: mankas nur io ekstera por vivi socialisme, prospere, beate: la tero. Kaj tiam la popoloj liberigos la teron kaj laboros jam ne plu por la diaĵo sed por la homo. Tiam! Ja nur komencu; komencu ĉe la plej malgranda kaj kun la plej malgranda aro!

La ŝtato, t. e. la amasoj, kiuj ankoraŭ ne ekkonis, la tavoloj de la privilegiitoj kaj la reprezentantoj de tiuj du, la registara kaj administra kasto metos la plej grandajn kaj la plej pedantajn barojn sur la vojon de la komencantoj. Ni scias tion.

La detruo de ĉiuj baroj okazas, kiam ili estas veraj baroj, do se ni tute proksime, tiel ke ne restas plu la plej malgranda interspaco, aliris al ili. Nun ili estas nur baroj de la antaŭvido, de la fantazio, de la timo. Ni jam vidas: tion kaj tion kaj tion oni, kiam estos la tempo, metos sur nian vojon – kaj provizore pli bone faras nenion.

Sed ni ĝisatendu! Ni malmultaj antaŭiru, por ke ni fariĝos la multaj.

La popolon neniu povas perforti escepte de tiu ĉi popolo mem.

Kaj grandaj partoj de la popolo restas ĉe la maljusto kaj ĉe tio, kio damaĝas ilin mem korpe kaj anime, ĉar nia spirito ne estas sufiĉe forta, ne sufiĉe infekta.

Nia spirito devas bruli, devas brili, devas logi kaj altiri.

Por tio neniam sufiĉas nur la parolo; eĉ ne la plej fortega, la plej brulanta, la plej mola.

Por tio sufiĉas nur la ekzemplo.

La ekzemplo de la antaŭirantoj ni devas esti.

Ekzemplo kaj oferemo! En la pasinteco, hodiaŭ kaj morgaŭ oni donas oferon kaj oferon al la ideo: ĉiam pro la ribelo, ĉiam pro la malebleco vivi tiel.

Nun oni devas donaci aldone ankoraŭ alispecajn oferojn, ne heroajn, sed silentajn, negrandiozajn oferojn por doni la ekzemplon pri la ĝusta vivo.

Tiam el la malmultaj fariĝos multaj, kaj ankaŭ tiuj multaj estos malmultaj. Centoj, miloj, centmiloj – tro malmulte, tro malmulte!

Kaj fariĝos pli kaj estos ankoraŭ tro malmultaj.

Sed tamen la baroj estos venkitaj; ĉar kiu konstruas en la ĝusta spirito, detruas per la konstruado la plej fortajn barojn.

Kaj fine, finfine la socialismo, kiu tiel longe ardis kaj flamis, fine ĝi lumos. Kaj la homoj, la popoloj scios kun granda certeco: ili havas tute kaj plene en si kaj inter si la socialismon kaj la rimedojn por realigi ĝin, kaj nenio mankas al ili escepte de tiu unu: tero! Kaj ili liberigos la teron; ĉar neniu plu malhelpos al la popolo, ĉar la popolo ne plu malhelpos al si mem.

Tiuj estas alvokataj, kiuj volas fari, kion fari povas ilia forto, por krei tiun ĉi socialismon. Nur la nuntempo estas reala, kaj kion la homoj ne faras nun, ne komencas fari tuj, tion ili en ĉiu eterneco ne faros. Por la popolo, por la socio, por la komunumo, por libereco kaj beleco kaj ĝojo de la vivo. Ni bezonas vokantojn en la batalo; ni bezonas ĉiujn, kiuj estas plenaj je tiu ĉi kreanta sopiro; ni bezonas farantojn. La farantoj, la komencantoj, la unuaj estas alvokataj al la socialismo.


Kiu ankoraŭ ne aŭdis en la horoj, dum kiuj tiuj ĉi vortoj estis parolataj al li, al tiu estu dirita nun ĉe la adiaŭo: kiel ni uzis kelkan kutimiĝintan sonon por nur povi ekparoli al la homoj, kaj poste flankenmetis tiujn provizorajn, kutimajn vortojn kiel malĝuste uzatajn aŭ nesufiĉajn en ilia esprimo, tiel eble okazos ankaŭ iam al tiu vorto: socialismo. Eble tiu ĉi alvoko estas la komenco de vojo ankaŭ al tio, trovi pli bonan, pli profunde ĉerpitan, pli vaste celantan. Sed jam nun ĉiu sciu: nia socialismo havas nenion komunan kun ŝmacanta komforteco aŭ la avido al paŝtistece senĝena idilio kaj larĝa vivo, kiu estas dediĉita nur al la ekonomio, al la laboro por la necesoj de la vivo. Multe oni parolis tie ĉi pri la ekonomio; ĝi estas la bazo de nia komuna vivo kaj iam estu tia bazo, ke oni ne plu devas tiel multe paroli pri ĝi. Saluton al vi, vi vagantoj, vi senripozaj, vi migrantoj kaj vagabondoj kaj pavimpaŝantoj, kiuj vi suferas neniun ekonomiadon kaj neniun enmetadon en tiun ĉi nian tempon. Saluton al vi, vi artistoj, kiuj vi kreas super la tempoj. Saluton ankaŭ al vi, vi batalistoj de ĉiuj tempoj, kiuj vi ne volas, ke la vivo ŝrumpu en la forno! Kio ajn hodiaŭ ankoraŭ ekzistas en la mondo pri milito kaj glavsonado kaj sovaĝeco, estas preskaŭ ĉio jam nur grimacanta masko sur dezerteco kaj avido; konduto, fidelo kaj kavalireco fariĝis mirakla maloftaĵo. Saluton ankaŭ al vi, vi balbutantoj, vi silentantoj, kiuj vi en la plejaj profundoj, el kiuj neniu vorto eliras, kaŝas la antaŭsenton: nekonataj grandoj, nedirataj bataloj, profunda animangoro, sovaĝaj voluptoj kaj torturoj estos la loto de la homaro, de la unuopuloj kaj de la popoloj. Vi skulptistoj, vi poetoj, vi muzikistoj, vi jam scias pri tio, kaj el vi jam parolas la voĉoj pri perforto kaj fervoro kaj dolĉeco, kiuj ekfloros el novaj popoloj. Dispelitaj en nia tuta dezerteco vivas la junaj homoj, la firmaj viroj, la provitaj maljunuloj, la dolĉaj virinoj; pli ol ili mem jam scias, tie kaj tie vivas tiuj homoj, kiuj estas infanoj: kaj en ili ĉiuj vivas kredo kaj certeco de granda ĝojo kaj granda doloro, kiu iam nove kaptos kaj formos kaj sendos la generaciojn de la homoj. Doloro, sankta doloro: venu, ho venu jam nur en nian bruston! kie vi ne estas, tie neniam povas esti paco. Ĉiuj vi – aŭ ĉu vi vere estas tiel malmultaj? – ĉiuj, en kiuj ridetas kaj ploras la revo, ĉiuj, kiuj vi spiras agojn, ĉiuj, kiuj sentas profunde en si jubilon, ĉiuj, kiuj volas esti malesperintoj pro kaŭzo kaj iluzio kaj vera mizero, ne pro fiaĵo el stulteco kaj malico, kiuj hodiaŭ ĉirkaŭplektas nin kaj nomiĝas same mizero kaj bezono, ĉiuj, kiuj hodiaŭ estas solaj kaj portas en si formon, tio estas: bildon kaj ritmon de kolektita kreoforto, ĉiuj, kiuj povas ellasi el si la ordonon: en la nomo de la eterneco, en la nomo de la spirito, en la nomo de la bildo, kiu volas fariĝi vera kaj vojo, la homaro ne mortaĉu, la grizverda ŝlimo, kiu hodiaŭ nomiĝas jen proletaro, jen burĝaro, jen mastraro, kaj kiu estas ĉie, supre kaj malsupre, nenio ol naŭza proletaro, tiu terure repela homkarikaturo de la avido, de la sateco kaj de la humiliĝo, ne plu movu kaj disetendu sin, ne plu makuligu nin per koto kaj sufoku nin: ili ĉiuj estas vokataj.


Tio estas unua vorto. Ankoraŭ multo restas dirinda. Ĝi estu dirota. De mi kaj de la aliaj, kiuj tie ĉi estas vokataj.

(Fino)


[Sekvas ankoraŭ la „12 artikoloj de la Socialisma ligo“ de la 14a de Junio 1908.]

Advertisements
This entry was posted in ANARKIO and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s