Federica Montseny

Federica Montseny

(Fonto : El Vikipedio)

Federica Montseny Mañé [Federika Montseni], naskiĝis en Madrido la 12an de februaro de 1905 kaj mortiĝis la 14an de januaro de 1994 en Toulouse, Tuluzo, Francio. Hispana kaj kataluna anarkiisto, ŝi estis ministro dum la 2-a Respubliko kaj unua ministrino en Okcidenta Eŭropo.

Ŝi estis filino de famaj anarkiistoj, nome Juan Montseny kaj Teresa Mañé, konataj per pseŭdonomoj Federico Urales kaj Soledad Gustavo respektive, kiuj eldonis La Revista Blanca (La blanka revuo), grava periodaĵo inter la liberecana pensaro hispana dum la unua triono de la 20-a jarcento.

Unuaj jaroj

La unua tasko de Federica estis verkista. Ŝi tre frue ekverkis kaj en 1921, kiam ŝi estis nur 16jaraĝa, publikigis sian unuan novelon, titolita Horas Trágicas (Tragediaj horoj). En 1923 ekkunlaboris en Solidaridad Obrera (Laborista solidareco) kaj en La Revista Blanca ĝis 1936. Ŝia unua romano La Victoria (La venko), eldoniĝis en 1925.

En 1930 pariĝis kun Germinal Esgleas; ankaŭ li estis anarkosindikatisto: ili estos gepatroj de tri gefiloj: Vida (1933), Germinal (1938) kaj Blanca (1942).

Anarkosindikatisma aktivismo

En 1931 aliĝis al la CNT kie poste ŝi atingos gravan ĉefrolulecon danke al siaj oratoraj eblecoj inter aliaj kialoj. En 1932 realigis propagandan veturadon tra Andaluzio, kiun poste plidaŭrigos tra la tuta Hispanio. En 1933 partoprenis en Parizo en protesta mitingo pri la perforta subpremado okazinta en Casas Viejas.

Tamen pli ĉefan ĉefrolulecon atingis en 1936, kiam partoprenis en la kongreso de CNT okazinta en Zaragoza kunlaborante en la rezolucio pri liberecana komunismo kaj prelegante en la solena fermo. Post la eksplodo de la Intercivitana Milito ekestis komitatano de la FAI kaj de la CNT. En novembro de tiu jaro ŝi estis nomumita kiel ministro pri Sana kaj Socia Helpoj, postenon kiun ŝi akceptis spite sian agnoskitan kontraŭregistarecon kaj komencaj duboj. Tiele ŝi iĝis la unua ministrino en Hispanio kaj en Okcidenta Eŭropo, ĉar en aliaj eŭropaj regionoj jam estis tio Alexandra Kollontai (Rusio) kaj Miina Sillanpää (Finlando). Aliaj samideanoj en tiu registaro de Largo Caballero estis Juan García Oliver (Juro), Juan Peiró (Industrio) kaj Juan López (Komerco).

Regista laboro

Ŝia fakta laboro kiel registo estis limigata pro la mallongeco de tiu posteno, ĉar tio ne daŭris eĉ duonjaro (novembro de 1936 – majo de 1937). Sed en tiom mallonga periodo planis aŭ organizis infanakceptejojn, manĝejoj por gravedulinoj, liberigejoj de prostitutinoj, liston de profesioj validaj por handikapuloj kaj la unua leĝpropono pri aborto en Hispanio. Pri tiaj infanejoj, tute malsimilaj de deprimigaj orfanejoj tiamaj, nur unu malfermiĝis proksime de Valencio. Ankaŭ ne estis tempo por ekfunkciigi pli ol unu el manĝejoj por gravedulinoj en kiuj oni klopodis kontroli ties nutradon. Neniu el la aliaj projektoj realiĝis, kiel la leĝpropono pri aborto, kontraŭstarigita de aliaj ministroj kaj forgesita post ŝia eliro el la registaro post la okazintaĵoj de majo de 1937, kie batalis anarkiistoj kontraŭ komunistoj. Abortorajto ne estos agnoskata en Hispanio ĝis post 50 jaroj.

La ekzilo

Kiel miloj da hispanoj post la Intercivitana Milito, ŝi devis ekziliĝi en Francio, kie ŝi estis persekutata de la nazia kaj frankisma policoj vivante tre malfacilajn vivkondiĉojn ĝis la liberigo de Francio en 1944. Instalita en Toulouse (Tuluzo) daŭre aktivis pro sia idearo, partoprenante la internan problemaron de la ekzilita CNT kaj kunlaborante en anarkiistaj periodaĵoj kiel CNT kaj Espoir (Espero) kaj veturante tra Svedio, Meksikio, Kanado, Britio kaj Italio.

Post restarigo de demokratio en Hispanio en 1977 ŝi foje revenis -eĉ tre maljuna kaj poste eĉ blinda- por helpi la restarigon de la liberecana movado kaj de la CNT, sed daŭre loĝis en Tuluzo, kie forpasis.

Verkaro

•             La mujer, problema del hombre (1932).

•             Anselmo Lorenzo (1938).

•             Cien días de la vida de una mujer (1949).

•             El éxodo. Pasión y muerte de españoles en el exilio (1969).

•             Crónicas de la CNT (1974).

•             El anarquismo (1974).

•             El éxodo anarquista (1977).

•             Mis primeros cuarenta años. Ed. Plaza & Janés, 1987. ISBN 84-01-35155-3

Referencoj

•             ALCALDE, C. Federica Montseny. Barcelona, Eld. Vergara, 1983.

•             LOZANO, Irene. Federica Montseny. Una anarquista en el poder. Madrid, Espasa, 2004.

•             Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 20

•             aŭskulti :  http://cnt-ait.info/article.php3?id_article=970

Advertisements
This entry was posted in Biografio, Hispana revolucio [1936-1939] and tagged , , , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s