LA ARMILO

1a aŭgusto 2008


Kio estas armilo ? Demandis min mia nepo em sia plej sublima pureco infana. La respondo, kiu þajnis simpla, facila kaj kuþanta sur la langopinto, ampleksis profundan temon, pripensigan difinon kaj esploron nuntempe tre gravan en la mondo plena de teroro, kie ni loøas. La armilo estas rimedo de la perforto , krueleco, venøemo, supremado kaj krimo !

Ĝi sendistinge taûgas al la sin defendanto kaj al la atakanto. Same al la murdisto, al la terroristo kaj al la liberalulo. Ĝi estas uzata de la ordonantoj kaj de tiuj, kiuj obeas, de la perforto de supre kaj de la perforto de malsupre.

La armilo estas karesata de la laboristo, kiu lasta øin poluras kaj de la krimulo, kiu øin uzas ! Ĝi mortigas la honestulon, eæ la laboriston, kiu øin fabrikas kaj la soldaton, kiu profesie øin mantenas, la policiston, kiu subteras la “ordon”, pafmortigas siajn kontraûulojn øin utiligante.

Ĝi ne havas patrion, nacieco aû partion. Ĝi murdas en Ĉinio, Portugalio, Ruslando, Hispanio, Argentinio, Urugvio, Ĉilio, Kongio, Vjetnamio, Ugandio. Utiligas øin la bolþevisto, la faþisto, la socialisto, la nazio, la respublikano, la monarkisto, la diktatoro, la demokratto ; la politikistoj de la dekstra, maldekstra kaj centro ; la senpartiuloj, la negroj kaj blankuloj, la policistoj, la banditoj, la terroristoj je la servo de la leøo aû ekster øi, la bonkoruloj kaj malbonuloj. La armilo taûgas al tiu kiu unuance øin tenas.

Viroj lernas en specialaj altlernejoj por lerte øin uzi. Poste tiuj ekzercas kaj instruas milionojn de junuloj, kiuj elspezas miliardojn da mono, okupas domojn kaj industriojn por sin provizi, vesti kaj nutri. La perlaboro de grandega amaso do homoj estas ligita al la armilo. Sed øi ankaû okazigas prosperajn kaj profitdonajn industrion kaj komercon, kiuj disvastiøas tra la mondo. La armilon oni interþanøas, aæetas aû vendas por defendi privatajn interesojn, burøojn, naciojn, por invadi, konkeri, almiliti kaj murdi !

Ĝi taûgas por “fortigi” la malfortulon, por doni “forton” al la malkuraøulo, al la krimulo de supre kaj al tiu de malsupre, karaktera aû rivelita. La armilo malgravigas la venkiton, pravigas la sentaûgulon, vantigas la “venkinton”, taûgas por reversi registrarojn aû ilin enoficigi, por igi ilin diktatoroj, por delokigi da reøimojn de la maldekstra dekstren kaj tiujn de la dekstra maldekstren !

Kelkiuj sentas sin pli fortaj mantenante armilon, aliaj sin altrudas per la armiloj, aliaj ili superregas popolojn kaj naciojn. Ju pli da armiloj ekzistas, des pli oni fabrikas, ju pli da personoj ilin aæetas, des pli da personoj “sentas” la bezonon de armiloj. La imperioj estas pli fortaj, kiam iliaj entenejoj estas plenplenaj de armiloj por esti funkciigitaj por mortigi, defendante aû atakante.

Laû la vidpunktoj de la politikistoj kaj de multaj popolanoj la nacioj estas gravaj ne pro la bonaj agoj, kiujn ili praktikas, ne pro la socia bonfarto de la loøantoj, ne pro la altaj vivniveloj ekonomiaj kaj kulturaj de la laboristoj, sed pro la fabela kvanto da armiloj , kiun ili tenas en stoko.

La militoj estas delate esplorataj, preparataj projektataj kaj fine deklarataj eksperimentejo por provi la armilojn kaj stimuli fabrikmastrojn.

Fabelaj profitegoj estiøas dank’ al fabrikado de armiloj, eksplutuado de specialaj þtaloj kaj de mineraloj kun granda eksplodiga forto. Vastegaj trustoj pligrandiøas pro nerompeblaj alianciøoj ebligantaj la militojn kiuj evitas la rustiøon de la armiloj, kiuj ekstermodiøus, kaj tiel nur taûgus kiel muzeaj pecoj, kaj ties fabrikistoj devus sin turni al negocoj malpli avantaøaj.

Hodiaû pli ol hieraû, morgaû pli ol hodiaû la kvanto de la armiloj maltrankvilige pligrandiøas kaj ties stokigo. Konsekence pligrandiøas ankaû la militista forto de la nacioj, la nombro de soldatoj kaj policistoj, la povo de la armeoj, la kvanto de la armilfabrikistoj, la profitoj el senutilaj produktadoj, la danøero por la vivo de la homaro !

Se eæ malgranda milito ne minacas nin, kial ni aæetu armilojn ? Tial oni disvastigas la malvarman militon, la spionadon, kaj la onidiristoj semas dubon kaj malkonkordon, por ke la profitiga negoco de la armiloj prosperu, la registaroj kaj popoloj pli kaj pli aæetu armilojn pro la timo, kiun ili sentas antaû aliaj registraroj kaj popoloj, kiuj armilojn aæetas.

Estas tre malfacile priskribi la armilon en øiaj plenaj malvarmeco kaj nesentebleco. Determini la minicantan danøeron, kiun øi enhavas, estas neeble ; æar ni bezonus scii, kiel ekaperis ties esploro, projekto, fabrikado, usado kaj perfektiøo.

La armilo estas frukto de la imagpovo de tiu, kiu øin desegnas, prilaboras arte, me¶anike aû manovras kaj funkciigas øin por sin defendi kontraû tiuj, kiuj ankaû uzas armilojn por ataki, por mortigi ; aû por garantii en la mondo la homajn rajtonjn, kontraû tiuj, kiuj ilin volas rifuzi per armiloj.

Oni povas komprenigi la armilojn kiel instrumenton kun multaj utiloj, esplorata kaj perfektigata de la homa menso, kies valoro estas ju pli alta, des pli granda estas la nombro da homoj, kiujn øi kapablas mortigi. Ĝiaj sukceso, krima, murdista gravecoj devenas el la arto, sperto kaj kapablo de ties investisto kaj fabrikisto. La prezo, mendindeco, utilo kaj uzado, dependas æiam de la rapideco por mortigado de homoj je granda aû malgranda distanco, en la preciza mezuro de la supereco, kiun øi donas al la uzantoj kaj ties aûtomateco kaj kvanto da mortigiloj, kiujn øi dis¼etas posekunde. Helpe de la homa menso la armilo estiøas kun antaûfiksita celo krei malfeliæa¼ojn, disverþi sangon, fari invalidojn kaj kriplulojn, neniigi hejmojn, dissemi mizeron, dis¼eti la teruregon, frenezecon, bruligadon kaj detruadon. La armilo valoras laû la mortigoj, kiujn øi faras.

La armilon “bona”, seræata, dezirata, grava, kiu okazigas la grandajn kverelojn en la estanteco kaj en la estinteco, oni taksas laû la aûtomateco, la detruoj, la personoj, kiujn øi buæas. Ju pli malproksime øi trafos, ju pli granda estos øiaj povo kaj agado, rapideco, kvanto da pafoj posekunde, des pli granda estos øia valoro, des pli oni deziras, des pli facile oni øin donataj al la reputacio de la invetistoj kaj fabrikistoj, des pli granda estas la malsekureco de la homaro.

Sed, æu nur la armilo – simbolo de la malbono – respondecas pri æia perforto, pri la milionoj da krimoj farataj dum la fluado de la jarcentoj ? Nu, æu la armilo estas la resumo de æio, kio estas malutila, æu øi respondecas pri la starigo kaj daûrigado de la registaraj tiranecoj, pri la militoj, pri la tenado de koncentrejoj, pri la regimoj de socia malegaleco ? Mi kredas ke ne ! Ĉar verdire æio kreiøas en la homa menso, do la homo estas la nura respondeculo pri æio malbona, kio viktimigas nin.

La armilo estas frukto de la imagpovo, temperamento, emocia kaj psika statoj, deliktemaj inklinoj, malsana menso homaj. La armilo estas simpla instrumento por miloj da makiavelaj fantazioj de la homo, el kiuj æiu pli danøera ol la alia.

Por ke armiloj ne plu estu necesaj sufiæas, ke oni resangi la homon kaj forprenu øin el la timegoj, en kiujn øi falis ; ke oni detruu la nerealan, fantazian mondon, kie øi vivas ; ke oni elradikigu la malutilajn impulsojn, kiujn øi posedas kaj øin bonigu por si, por la siaj, por la grupo, por la socio. Nur nova homo, fidema, instruita laû la homama principaro de la politika kaj socio egalecoj bazita sur la Frata Amo, povos malbezoni la armilojn kaj liveri ilin al la muzeoj por antikva¼oj.

Dum æi tio ne okazos, ni difinu : Armilo : – “Instrumento de la malsana kaj deliktema imagpovo de la Homo !”

Edgar Rodrigues

Advertisements
This entry was posted in kontraumilita. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s