Historio de G20: Ties Naskiĝo kaj G7

– Kiam la azia valutkurza krizo disvastiĝis en 1997, ĉe la Vankuvera pintokonferenco de registrarestroj en novembro de tiu jaro la usona prezidanto Klinton proponis formiĝon de G22 en la kunsido de financministroj kaj centrabankestroj por reformo de la internacia financsistemo. La unua G22-konferenco okazis en aprilo de 1998 en Vaŝingtono.

En oktobro de tiu sama jaro ĝi estis pliampleksigita al G26-konferenco, kaj en marto de la sekvanta jaro plie al G33. Sed en la G7-konferenco de septembro de 1999, kiu estis okazigita samtempe kun la jara ĝenerala kunsido de la IMF kaj la Monda Banko, la membroj de G7 interkonsentis krei G20 kun partopreno de si mem kaj 12 nov-elstaraj evoluiĝantaj landoj.

Post tio la unua G20-konferenco okazis en Berlino en decembro de 1999, kaj de tiam fariĝis kutimo regule okazigi la konferencojn de financministroj kaj centrabankestroj tiamaniere. Alidire, G20 estis plene starigita kiel la rezulto de 2-jara eksperimentado post okazo de la azia financkrizo. Usono kaj G7 iniciatis G20 surbaze de konscio, ke partopreno de evoluiĝantaj landoj estas necesa por stabiligo de la monda ekonomio per reformo de la internacia financsistemo.

– Se oni bone konsideras la historion kaj administradostructuron de G7, kiu rezultigis kreon de G20, tio helpas kompreni la karakteron de G20. Post kiam la monda financsistemo starigita en la konferenco de Bretton-Woods estis ŝancelita de la deklaro de usona prezidanto Nikson en 1971 pri ĉesigo de interŝanĝo inter la dolaro kaj oro, unuafoja konferenco de la financministroj kaj centrabankestroj de 5 landoj Usono, Britio, Germanio, Francio kaj Japanio(Grupo de 5, G5) okazis en 1974.

Post la grava decido en la G5-konferenco de septembro de 1985 anonci la Interkonsenton de Plaza, G5 estis pliampleksigita al G7 en 1986 laŭ postulo de Italio kaj Kanado, kaj fariĝis kutimo okazigi ĝin paralele kun la pintokonferencoj. (Por informo estu menciite, ke antaŭ tio la pintokonferencoj, kiuj komencis esti okazigataj regule post komenco kiel G6 in 1975 kaj pliampleksiĝo al G7 in 1976, okazis aparte de la G7-konferencoj de financministroj kaj centrabankestroj.)

– La G7-konferencoj de financministroj kaj centrabankestroj okazis 4 fojojn ĉiujare, inklude antaŭ la konferencoj de la IMF kun la Monda Banko en printempo kaj aŭtuno. Antaŭ la ĉefkonferenco de tiuj internaciaj financorganizoj la G7 prepare instigis formadon de diskuttemoj kaj konkludoj por ĝi en siaj antaŭdebatoj kaj interkonsentoj.

Ĉar G7 havis la rajton starigi la diskuttemojn kaj ankaŭ vetorajton, ĝi fakte regis la funkciadon de la IMF kaj la Monda Banko. Pro tio direblas, ke la G7-konferenco estis malantaŭdorsa manipulanto de la IMF kaj la Monda Banko, kiuj havas gvidan rolon en struktura alĝustigo por evoluantaj landoj kaj plej malriĉaj landoj laŭ la principoj de novliberalismo.

– La G7-konferenco ne havis pozicion difinitan de internacia leĝo por praktiki tian tre fortan influpovon. ĝi praktikis ĝin sole surbaze de interkonsento inter ĝiaj membrolandoj. Tial direblas, ke la G7-konferencoj agis neoficiale, sekrete kaj eksklude de aliaj surbaze de la arbitra volo de manpleno da altrangaj burokratoj.

Formiĝis specialaj interligoj inter nur tiuj teknokratoj mem. Tiuj altrangaj burokratoj, la plimulto el kiuj ricevis ekonomikan edukon de la novklasikisma skolo, kundividis la ideologion de novliberalismo. Kiel novliberalisma reganta elita grupo, ili rekte influis ankaŭ la burokratojn de la IMF kaj la Monda Banko kaj tial havis grandan rolon en interkonsentigo pri novliberalismaj politikoj, kiaj financa travidebleco, struktura alĝustigo, malfermo de kapitalmerkatoj kaj kondiĉeco de plenumado de politikoj, kaj en ties antaŭenpuŝado.

Rezultoj de la G20-Pintakonferencoj de Vaŝingtono, Londono kaj Pitsburgo

– Vaŝingtona Pintokonferenco (14~15-a de novembro de 2008): G20-pintakonferenco estis okazigita por reagi al la financa krizo, kiu rapide disvastiĝis post bankrotiĝo de la enterpreno “Lehman Brothers” en septembro de 2008. Sed la interkonsento atingita tie estis nur ĝenerala kaj nebula ĉar la konferenco havis karakteron de skoltado de intencoj unu de la aliaj pro konfliktaj interesoj inter la partoprenantoj.

La registarestroj interkonsentis pri la principoj plibonigo de regulado kaj superrigardado de financoj, plifortigo de travidebleco de financaj merkatoj kaj de la respondeco de financaj enterprenoj, plifortigo de internacia kunlaboro kaj pligrandigo de la partopreno de nov-elstaraj evoluiĝantaj landoj en internaciaj financorganizoj. Oni eĉ ne diskutis proponojn, kiaj, ekzemple, forta aktiva regulado de la potenco de financa kapitalo kaj kreo de nova organizo por anstataŭi la IMF.

– Londona Pintakonferenco (1~2-a de aprilo de 2009): ĉe la Pintokonferenco de Londono, kiu estis okazigita dum plivastiĝo de la financa krizo al krizo ankaŭ en la reala (nefinanca parto de la) ekonomio, malvigliĝo de la konjunkturo reliefiĝis kiel ĉefa diskuttemo. Estis proponite uzi 1,1 bilionojn (1012) da dolaroj por kontraŭagi kontraŭ tio, inklude 50,000 milionojn da dolaroj por pligrandigi la kapitalon de la IMF.

Por plibonigo de la sistemo por regulado kaj superrigardo de financoj estis decidite pliampleksige reorganizi la Forumon por Financa Stabileco (FSF) al la Komitato por Financa Stabileco (FSB), en kiu partoprenos ankaŭ evoluiĝantaj landoj, kaj prepari konkretajn planojnsurbaze de kunlaboro inter la IMF kaj la FSB. Koncerne reformon de la internacia financa organizaro estis decidite finfari alĝustigon de IMF-kvotoj ne pli malfrue ol en januaro de 2011. Oni devas konkludi, ke tio estis nur interkonsento altigi lakapablon reagi al ekonomiaj krizo per plifortigo de la kapitalo kaj funkcioj de la jam ekzistanta sistemo de internaciaj financorganizoj.

Kaj eĉ preparo de konkretaj planoj por reformo estis lasita al tiuj ekzistantaj internaciaj organizoj. Plie, diskuto pri aksa(j) valuto(j), kiu estis proponita de la estro de la Popola Banko de ĉinio ĵus antaŭ tiu Londona pintokonferenco, ne estis traktita en ĝi kiel unu el la ĉefaj diskuttemoj. Neniu lando povis facile akcepti ŝanĝon de la sistemo de aksa valuto ĉar tio estigus bazan ŝanĝon en la monda ekonomia ordo.

– Pitsburga Pintakonferenco (24~25-a de septembro de 2009): La pintakonferenco de Pitsburgo, kiu estis okazigita dum mildiĝo de disvastiĝo de la ekonomia krizo, estas karakterizita de diskuto de planoj por “daŭrigebla ekvilibra kreskado” post la krizo. Tie estis interkonsentite, ke estas ankoraŭ tro frue por diskuti eksportostrategion ĉar kompleta ekonomia reboniĝo ankoraŭ ne estas atingita. Koncerne reformon de financregulado oni progresigis pli detalajn interkonsentojn ene de la ekzistanta kadro, kaj koncerne reformon de la sistemo de internaciaj financaj organizoj estis interkonsentite transirigi almenaŭ 5 procentojn de la kvotoj en la IMF al evoluiĝantaj landoj, kaj almenaŭ 3 procentojn en la Monda Banko al ili.

Oni diskutis “sistemon de kunlaboro por daŭrigebla ekvilibra kreskado” kaj decidis la direkton de ties antaŭenpuŝon, promesante interhelpon por mez- kaj long-periodaj makroeconomiaj politikoj. En tiu konferenco la gamo de diskuttemoj estis pliampleksigita por inkludi energisekurecon, klimatŝanĝiĝon, subtenadon de plej malriĉaj landoj, la problemon de senlaboreco, k.t.p.

2. Atendataj ĉefaj Diskuttemoj de la Seula Pintakonferenco de 2010  

– Daŭrigebla ekvilibra kreskado: Estas ĝenerale supozate, ke en 2010 la monda ekonomio montros tendencon de tre malforta reboniĝo. Sed ankoraŭ restas grandaj danĝeroj por la monda ekonomio, kiaj, ekzemple, la nedependebleco de grandaj bankoj kaj registaraj financaj krizoj en Orienta Eŭropo. Se, kiel la reganta klaso esperas, la monda ekonomio iom post iom pliboniĝos sen iuj ajn gravaj negativaj okazaĵoj ĝis la dua duono de la jaro, la ĉefa diskuttemo de la G20-pintakonferenco de la venonta jaro verŝajne estos planoj por regado de la postkriza monda ekonomio.

Precipe notindas, ke en la Pitsburga konferenco de septembro de 2009 fariĝis interkonsento pri internacia interhelpo cele al daŭrigibla ekvilibra kreskado kaj ke ankaŭ detalaj planoj kaj monataro por tio decidiĝis en la G20-konferenco de financministroj kaj centrabankestroj okazigita en Skotlando en novembro de lasta jaro:

(1) interkonsento pri politikceloj, kiuj povas fariĝi komunaj –> (2) prezento de materialoj montrantaj sistemigitajn politikojn, perspektivojn, ktp al IMF fare de ties membrolandoj (januaro de 2010) –> (3) ĝenerala takso, kun la helpo de la IMF, la Monda Banko kaj aliaj internaciaj organizoj, de tio, ĉula direkto de mezperiodaj politikoj konformas kun la celoj (aprilo de 2010) –> (4) prezento de alternativaj politikplanoj (en pintokonferenco de junio de 2010) –> (5) adopto de konkretaj politikproponoj (en pintokonferenco de novembro de 2010). Tial oni povas supozi, ke la ĉefaj diskuttemoj estos 1) interhelpo inter la landoj per iliaj politikoj kaj 2) kiel malaperigi malekvilibron en internacia komerco.

– Reformo de la sistemo de internaciaj financorganizoj kaj reformo de financa regulado: Povus estis ankaŭdiskuto de pli frua finfaro de reformo de la IMF-kvotoj ol ĝis januaro de 2011, kiel programite. `Samtempe la registaro de la Respubliko de Koreio okupiĝas multe pri diskuto de plifortigo de la “sekureco-reto” por financa stabileco, kiun bezonas evoluiĝantaj landoj por mildigi la malfacilojn, kiujn ili spertas pro rapida importo-eksporto de eksterlanda kapitalo. Estas celo de la pintokonferenco de 2010 finfari la reformon de financoregulado, kiun nun faras internaciaj financorganizoj.

La ĉefaj taskoj, pri kiuj necesas atingi interkonsenton,inkludas proponojn por plibonigo de regulado de kapitalo de bankoj, proponojn por regulado de la sistemoj de rekompenco al administrantoj de financaj enterprenoj, proponojn por regulado de gigantaj financaj enterprenoj, proponojn por solvi malstabilecon de registaraj financoj, ktp.

– La problemoj klimatoŝanĝiĝo, energio kaj helpo al plej malriĉaj landoj: Samtempe Koreio strebas ludi la rolon en G20 de reprezentanto de la nov-elstaraj evoluiĝantaj landoj dum ĝi arbitracias inter la evoluiĝintaj landoj kaj la evoluiĝantaj landoj. ĉar landoj, kiuj estas ekskluditaj de la G20, plu kritikas la G20-sistemon, la G20-konferenco sendube strebos fortigi kaj stabiligi la pozicion de G20 kiel de organiza strukturo por regado por solvado de mondaj problemoj. Pro tio estas tre probable, ke problemoj, kiaj helpo al plej malriĉaj landoj, klimatoŝanĝiĝo kaj energio, relative pli reliefiĝos kompare kun antaŭaj G20-konferencoj.

3. Simpla Konsidero de Tio, Kia Devus Esti la Direkto de Nia Batalo

Enlande: Ni faru popolamasan batalon kontraŭ financa tutmondigo!

– Unue ni devas komprenigi, ke la nuna ekonomia krizo estas simptomo la baza problemo financa tutmondigo kaj novliberalismo. La financa krizo, kiu fariĝis vere serioza komence de la lastaj ses monatoj de 2008, ne estas interna krizo de financa tutmondigo. ĝi estas krizo de financa tutmondigo mem. Precipe post la IMF-krizo de 1997-1998 Koreio komplete malfermis siajn obligacian, akcian kaj aliajn kapitalajn merkatojn, tiel ebligante liberan importon/eksporton de “superŝtataneca” kapitalo. ĉasante tujan profiton, fremdlanda kapitalo estigas financajn bobelojnkaj kontribuas al malstabileco de valutkurzoj kaj de la akcia merkato.

Plie, fremdlanda kapitalo, kiu envenas je la nomo de investado, poste laŭeble frue eliras post kolekto de profito rezulte de ludado de gvida rolo en kunfandado de entreprenoj kaj en struktura alĝustigo. Kvankam proponoj por regulado de “superŝtataneca” kapitalo, kiu suferigas laboristojn per perturbado de financmerkatoj kaj “alĝustigado” de la ekonomia strukturo, estas necesaj, enlande oni ankoraŭ eĉ ne diskutas pri tio.

– Samtempe la koreia registaro estas fidele efektiviginta la rekomendojn de la IMF, kiel supozeblis. Por subteni la profitadon de financa kapitalo ĝi limigis la celojn de la centra banko al regulado de la prezaro kaj plifortigis la sendependecon de ekonomiaj burokratoj (kiel montras la tiel-nomata sendependigo de la Banko de Koreio).

Ĝi strebas kunfandi industrian kapitalon kaj financan kapitalon per starigo de la Leĝo pri Integradode Kapitalaj Merkatoj por kultivi tiajn merkatojn, per mildigo de la kondiĉoj por starigo de holdingoj kaj per plifortigo de la potenco de grupegoj de enterprenoj. Tia direkto de registaraj politikoj komencis plene realiĝi en la periodo de la registaroj de Kim De-ĝung kaj No Mu-hjon kaj daŭras eĉ nun sub la registaro de I Mjong-bak. Malgraŭ tio ne eblis, ke ankaŭ kritiko de tio kaj prezentado de la problemo pri tio plene realiĝu.

– Pro tio estas necese en la procezo de batalado kontraŭ G20 plene diskuti kaj prezenti la problemojn de financregulado dum senvualigo de la problemoj de financa tutmondigo. Estas necese, ke la Demokratia Federacio de Laborsindikatoj, la Tutlanda Federacio de Agrikulturistaj Labororganizoj( kaj similaj popolamasaj movadaj organizoj aktive elpaŝu kun tia kompreno de la G20-batalo kiel komunaĵo.

Estas necese, ke eblu okazigi popolamasan batalon en Seulo en la 11-a kaj 12-a de novembro. (Por informo: la 13-a de novembro estas la datreveno de la morto de la heroo ĉon Te-il, kaj tial laboristaj mitingoj okazos ĉirkaŭ tiu dato.)

En Orienta Azio: Ni disvolvu solidarecon en la alternativa tutmondiga movado!

– En la procezo de la financa krizo reliefiĝis tutmonda malekvilibro, t.e. la duobla deficito de Usono kaj la malstabileco de la dolara kurza mehxanismo. La problemo alĝustigo de malekvilibro de internacia komerco inkludiĝas en la diskuttemo “daŭrigebla ekvilibra kreskado”, kiu estos la ĉefa ĉe la G20 pintokonferenco de 2010.

Usono postulos plivalorigon de la ĉina juano kontraŭ aliaj valutoj kaj konstantan investadon en siajn proprajn financojn. Sed tio estas nur ruza rimedo por elturniĝi, t.e. por transirigi fremdlanden aŭ forstreki la ŝuldojn de Usono per manipulado de valutaj kurzoj kaj por pluteni la financan potencon de Usono.

– Samtempe estas necese kunligi la G20-batalon kun la batalo de la APEC-pintokonferenco, kiu estos okazigita en Jokohamo, Japanio, en la 13-a kaj 14-a de novembro. ĉe la APEC-pintokonferenco de 2009 Usono volis konkretigi la ideon pri Azi-Pacifikoceana Zono de Libera Internacia Komerco (FTAAP). Tial estis interkonsentite, ke APEC “palpmaniere” provu ellabori planon por konstruado de tia zono ne malpli frue ol fino de 2010. Kiel kompreneblas, estas grave por Usono alĝustigi sian deficiton en internacia komerco per malfermo de internacia komerco.

Usono strebas akceli malfermon precipe de la sektoroj agrikulturo, servoj kaj financoj, kio ne progresis post malfruiĝo de la Dohaa Evoluigtagordo (DDA), ĉar ĝi okupas tutmondan avantaĝan pozicion en tiuj kampoj. Pro tio la socimovadode Orienta Azio devas kompreni la G20- kaj APEC-pintakonferencojn kiel tutaĵon en la strategio de Usono kaj la internacia regklaso por superi la ekonomian krizon kaj okaze de tio devas plifortigi solidarecon por komune reagi.

http://solidareco.cafe24.com/index.php

 

================

Korea kaj Japana Aktivista kunsido de Esperanto en 2010 kaj konversacio kontraŭ G20?


Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata!
G20 imputas al popolaro respondecon kaj koston de financa krizo kaŭzita de ŝtatoj kaj Entreprenoj, kaj minacas homan vivon por profito de kapitalo.

사용자 삽입 이미지

Ekde la 19a ĝis 21a de Marto, 2010, dum 3 tagoj okzis Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto kaj konversacio kontraŭ G20 en Popolamasa Domo en Mangwon-dong, Mapo-gu, Seulo. El Japanio 10 aktivistoj kaj ĉirkaŭ 30 koreaj aktivistoj partoprenis.

Ĉi tiu evento jam havas kelkjaran historion. En 2007, japanaj aktivistoj proponis komunan batalon kontraŭ G8 Pinta Konferenco en Esperanto-kunsido. Kaj en 2008 ĉ. 15 koreaj aktivistoj partoprenis en batalo kontraŭ G8 okazita en Japanio.

Ekde tiam oficiale komenciĝis solidareca agado. Post tiam japanaj aktivistoj organizis protestan agadon kontraŭ korea ambasadorejo en Tokio nome de ‘Ne pardonas masakron en Yongsan’ pri la tragedio en Yongsan, 2009. Kaj sekve koreaj aktivistoj protestis kontraŭ forpelada politiko de senhejmuloj el Parko Miyasita en Tokio pro la privatigado de la parko al entrepreno Nike.

Surbaze de ĉi tia solidareca aktivado inter koreaj kaj japanaj aktivistoj, ĉi foja kunsido okaziĝis por palpserĉi komunan batalon kontraŭ G20 Pinta Konferenco okazota en Seulo, en la 11a ~ 12a de Novembro, 2010, kaj APEC Pinta Konferenco okazota en Jokohamo, en la 13a ~ 14a.

Aŭskultis la sperton de kontraŭbatalo kontraŭ G8 Pinta Konferenco okazita en Hokkajdo, 2008

Aktivisto de Sangafratina Solidareco, Dopehead Zo, kiu partoprenis kontraŭbatalo kontraŭ G8 el Koreio, prezentis “La Kontraŭbatalo kontraŭ al G8 pinta konferenco, kio estis bazitaj kun amikeco kaj solidareco”-n kaj komenciĝis konversacio. Mi ne publikigos nomojn de japanaj aktivistoj ĉi tie.

Japanaj aktivistoj preparis diverse pli ol 1 jaro antaŭ G8 Pinta Konferenco en Hokkajdo, 2008. Eksterlande ili organizis informan turneon vizitante kelkdekajn landojn por propagandi batalon kontraŭ G8, aktivis por konstrui tendumon internacian brigadan ĉirkaŭ lago Toya, kie estis Pinta Konferencejo, administris komunikilan centron de G8, faris propagandaĵojn, financis kaj provizis nutraĵojn, ktp. La plej malfacilaj partoj en ilia sperto estis pri polica subpremado kaj agada taktiko en la loko.

En la procezo de la agado sekvis aresto, rifuzo de enlandigo, malliberigo. Kaj post aresto maksimume 23 taga enkarcerigo eblas en Japanio, do en tia situacio eĉ kverelo okazis inter japanaj aktivistoj kaj eŭropaj aktivistoj. Mi povis aŭdi aflikton de japanaj aktivistoj, kiuj ne estis aktive liberaj en polica ŝtato, Japanio.

Iu aktivisto devis sole prepari internacian agadan manifestacion, kaj ĉiuj superhome devis fari pli multajn laborojn ol mem fareblajn adekvatajn laborojn. Post farado de ĉi tiuj laboroj multis sekvaj simptomoj, tamen ĉiuj fieris, ke ili faris internacian komunan agadon kontraŭ G8 Pinta Konferenco, kiu neas demokraton, kontraŭ novliberalismo, kiu disvastigas malriĉecon kaj teruron.

Palpserĉo por egaleca interkomunikado, Aktivista Kunsido de Esperanto

En la procezo de kontraŭbatalo kontraŭ G8 Pinta Konferenco diversaj problemoj estis rimarkitaj, tamen interili precipe malegaleca interkomunikado estis indikita. En la tendumo de kontraŭ G8 Pinta Konferenco estis uzita oficial anglaligvo kaj japanalingvo. Se iuj ne povas uzi la lingvojn aŭ ne lertaj, nature ili estis fremdigitaj el batalo aŭ devis ludi pasivajn rolojn. Tial en venontaj internaciaj movadoj ni proponis uzi esperanton por pli egalecan interkomunikadon.
Paz parolis, ke Esperanto estas monda komuna lingvo, kaj faris simplan gramatikan prelegon anoncante metodon por lerni kaj uzi esperanton, kiu estas konsistita de facilaj kaj senesceptaj reguloj. Kamaradonaoto de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo parolis, ke ĉiuj lingvoj estu egalrajtaj. Kaj li proponis, ke tiam palorantoj kun aliaj patrolingvoj komunikadas, kiam estas prefere, ke ili parolu la trian lingvon.

Precipe li traktis pri sperto, tiam eŭropaj partoprenintoj en movado kontraŭ G8 parolis siajn insistoj per ‘vireca anglalingvo’, kiam pri tio oponintoj ne povis paroli opiniojn pro nur lingva problemo. Kara parolis pri historio de interŝanĝo kaj movado inter esperantistoj de Koreio, Japanio, ĉinio en 1920 ~ 40 jardekoj. En ĉi tiu historio ni povis lerni, ke per Esperanto en orientazio vigla aktivista solidareco fariĝis jam en la epoko de Japana Imperiismo.
La 20a de Marto estis la 7a rememora tago de Iraka Milito, do okazis kontraŭmilita koncerto “Milito ne plu!”. Ni direktis al kontraŭmilita koncertejo antaŭ universitato Hongik kunprenante stangetojn skribitajn esperante, japanalingve, korealingve. Sed en tiu tago, kiam tro blovis flava sablvento, arestominaco de policoj pri japanaj aktivistoj kaj polica obstaklo de la evento tre kolerigis nin.

Sed ni ĝisfino partoprenis en la evento kaj iris al eta Yongsan antaŭ univ. Hongik ‘Duriban’ kaj partoprenis sabatan muzikfeston. Kaj japanaj aktivistoj ludis gitaron kaj drumon kantante por transdoni solidarecan mesaĝon.

Komuna agado kontraŭ G20, ekde nun komencas!

사용자 삽입 이미지

Post komuna batalo kontraŭ G8 tiutempa G8 Komunikila Reto ŝanĝiĝis kiel Azia Komunikila Aktivista Reto “Champon”. Dojong kaj japana komunikila aktivisto kune klarigis, ke kiel komunikilaj aktivistoj evoluigis solidarecan aktivon kune okazigante ĉiujaran tendumon. Ankoraŭ nun aktivo estas ne tre forta, tamen Azia Komunikila Aktivista Reto faras debaton por komuna kontraŭbatalo kontraŭ G20 kaj APEC.
Sekve politika planulo de Popola Solidareco de Sociprogreso, KU ĝun Mo prezentis historion de G20 Pinta Konferenco, temon de la Seula G20 Pinta Konferenco 2010, proponon de batala direkto. Li proponis, ke enlande oni faru popolan batalon kontraŭ financa tutmondigo kaj novliberalismo, kaj en sfero de orientazio oni plilarĝigu solidarecon inter alternativaj tutmondigaj movadoj.

Ĝenerala Sekretario de Popolamasa Domo, AN Seong Min klarigis pri reto de loka baza(herboradika) movado en distrikto Mapo. Li rakontis pri Seongmisan Maeul(pseŭda vilaĝo), Kandelluma Solidareco en Mapo, Sendependa Artista Asocio, Rekonstruada problemo kiel Duriban, Okcidenta Neregula Laborista Centro, Laborista Reto post striko de supermerkato Homever, loka elekto en Junio kaj elekto por edukestro, ktp.

Fine ni faris diskuton, demandon kaj respondon pri konversacio dum 3 tagoj. Mi skribas jene nur kelkajn el diversaj opinioj.

1. Faru sistemon de interŝanĝi aktivistojn en alternativaj spacoj Popolamasa Domo, Gastodomo Malplena Domo, k.a.
2. Por komuna kontraŭbatalo kontraŭ G20 kaj APEC inter Koreio kaj Japanio en ambaŭ landoj oni devos okazigi grandan manifestacion.
3. Kun rekta agado bezonas klopodo por akiri subtenon de lokaj loĝantoj.
4. Batalantoj bezonas planon kaj direkton por informi sin per sendependaj komunikiloj. La video pri aresta procezo de polico kaj arestitoj estas ĉefa solidareca agado de komunikilaj aktivistoj.
5. Necesas slogano pri G8, G20, k.s. donas kian influon en la vivo de ordinaraj popoloj. Interacia slogano, enlanda slogano, loka slogano devas organike kunmetiĝi.

Komuna batalo kontraŭ G20 ankoraŭ nenio estas decidita. Tamen ĝuste de nun ni konstatas kontraŭpopolecon kaj maldemokratecon de G20 tutmonde kaj komenciĝas agado. El nia koro!

 

Advertisements
This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s