Zamenhof rafinis la anarkiismon de Bakin

En 1994, sojle de la 90-jariĝo de Bakin, Shi Chengtai verkis ampleksan artikolon pri la vivo de la granda ĉina verkisto, kaj pri la rolo de Esperanto en ĝi. La artikolo rakontas pri la idea fono de Bakin, kaj ankaŭ donas novan klarigon pri la deveno de la plumnomo. La teksto origine aperis en du sinsekvaj numeroj de la revuo Esperanto, sub la titolo “Esperanto en Bakin.” Ni reproduktas ĉi tie la kompletan artikolon.

En 1970, kiam la tiel nomata Granda Kultura Revolucio iris en Ĉinio, fakte la Kvarpersona Bando en la nomo de revolucio detruis la kulturon sur la tero de Ĉinio: preskaŭ ĉiuj eminentaj intelektuloj tute estis “faligitaj”. Eĉ la fama verkisto Lao She (1899-1966) kaj Fu Lej (1908-1966), tradukinto de verkoj de Balzac, Romain Rolland k.a., oponis kontraŭ la hororo de la ruĝa gvardio gvidata de la Granda Gvidanto kaj ties edzino, la Granda Standard-tenanto de la Kultura Revolucio, per sinmortigo. Iuj mortis dum turmentado de la ruĝa gvardio; kaj plejmulto da verkistoj, poetoj, artistoj kaj esperantistoj estis ekzilitaj, devigitaj reformi sian ideologion en “bov-stalo” per punlaboro; ĉiuj literaturaj verkoj fariĝis venenaĵoj feŭdisma, kapitalisma kaj reviziisma; librovendejoj ofertis nur verkojn de Prezidento Maŭ.

Sed tiam, en la najbara Japanio, iu germana junulo Ulrich Lins publikigis artikolon en la Esperanta revuo L’Omnibuso, titolitan: “Bakin: verkisto, anarkisto, esperantisto”.1 Lins skribis: “Tiu ĉi artikoleto celas resumi kelkajn faktojn pri unu preteratentata eminentulo de la Esperanto-movado: la ĉina verkisto Bakin.” Fine de la artikolo li skribis: “sed ŝajnas, ke li transvivis la ruĝgvardiajn ekscesojn. Restas do espero, ke ni iam baldaŭ reaŭdos pri Bakin, nia neordinara samlingvano.” Kiam la artikolo aperis, Bakin estis en “bovstalo”, suferis; eĉ, post du jaroj lian karan edzinon Xiao Shan prenis kancero. Dum la doloriga kaj turmenta tempo Bakin kontemplis sian karieron, ankaŭ en sia koro “restis do espero”, tiel li travivis tiun teruran periodon de la ĉina historio kaj kuraĝe vivas plu.

Mia artikolo ne pretendas temi pri la vivo kaj verkado de nia estimata samideano Bakin, nur deziras skizi la spuron de esperantisteco en liaj kariero kaj idea evoluo.

Dum sia longa vivo Bakin spertis du signifoplenajn eventojn en la ĉina moderna historio, t.e. la Novan Kulturan Movadon de la Kvara de Majo (1919), kaj la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, laŭ kiuj ni dividas lian karieron je tri periodoj.

En la 25a de novembro 1904, Bakin naskiĝis en riĉa bienula familio. Lia propra nomo estas Li Yaotang, alinome Li Feigan. Lia avo estis despoto de granda familio, kiu regis siajn familianojn laŭ la feŭdisma etiko. Lia patro, kiu antaŭ la Revolucio (1911) funkciis en la urbo Guangyuan (provinco Sichuan) kiel prefekto, forpasis kiam Bakin aĝis nur 13 jarojn; post 6 jaroj ankaŭ lia panjo forpasis. En la familio li deinfanece multe vidis malbonon en la vivo, kaj li simpatiis kun malriĉaj kaj malfeliĉaj homoj, amikiĝis kun pordistoj, servistoj kaj kuiristoj en sia hejmo. La malegaleco inter homoj en la familio instigis lian malamon al la feŭdisma sistemo kaj deziron por postuli demokration, liberon kaj egalecon. La tiamajn travivaĵojn li poste priverkis.

La Revolucio en 1911, gvidata de Sun Jatsen, faligis la feŭdisman Qing-dinastion (1644-1911). La juna Bakin povis viziti lernejon kaj lernis novajn sciojn; poste li studis la anglan lingvon en Chengdu Fremdlingva Instituto, komencis kontakti la novajn ideologiajn tendencojn el la Okcidento, inter kiuj la anarkiismo tre interesis tiun 15jaran junulon. Tiam la ĉinaj anarkiistoj prefere uzis la internacian helpan lingvon Esperanton, kiel ilon por propagandi sian teorion, kaj ankaŭ fervore disvastigis Esperanton: ekz. Sifo (Liu Shenshu, 1884-1915) en sia revuo La Voĉo de l’ Popolo aldonis paĝojn en Esperanto.

La fama anarkiisto Muqin (Chen Xiaowo) tiam agadis en Sichuan. Kun li konatiĝis Bakin, kaj baldaŭ li fariĝis fervora disĉiplo de la anarkiismo kaj Kropotkin, multe legis pri anarkiismo, kaj pere de Muqin korespondis kun anarkiismaj apostoloj, inter kiuj Lu Jianbo (1904-1991) fariĝis lia intima dumviva amiko kaj samideano.2 En iu gazeto el Ŝanhajo Bakin legis pri Esperanto en 1921, kaj li verkis artikolon “La trajtoj de Esperanto” por revuo (Duonmonato) en Chengdu. Tiam li komencis sian karieron de esperantisto. Poste korea studento en la Chengdua Supera Porinstruista Lernejo, Gao Zhixing (Yu Hwayeong, 1894-1961), leginte la artikolon, vizitis Bakin kaj proponis funkciigi E-kurson en Chengdu. Tamen, fakte Bakin mem ne scipovis la lingvon siatempe, li eklernis la lingvon de tiu korea junulo. Dume Bakin skribis leteron al sano Hujucz (1896-1986)3 en Ŝanhajo, kiu tuj respondis al li, kaj en 1921 tiel komenciĝis ilia amikeco.4

La Movado de la Kvara de Majo spronis al ĉinoj aspiron pri la demokratio kaj scienco (kiujn ĉinoj nomis siatempe “du s-roj De kaj Scie”), ankaŭ pri diversaj ideologiaj tendencoj, inter kiuj anarkiismo kaj marksismo-leninismo estis pli akceptataj de la tiamaj ĉinaj intelektuloj, por haste reformi la feŭdisman postrestintan Ĉinion. Tiam la anarkiismon multaj progresemaj junuloj rigardis kiel novan socialisman ideologion kiu ebligas reformi la malnovan Ĉinion. La juna Bakin, sub la instigo de la revolucia tajdo de la Kvara de Majo, kun entuziasmo akceptis anarkiismon kaj deziris serĉi vojon al la lumo por sia popolo en sufero kaj mizero.

En printempo de 1923, Bakin kaj lia tria pliaĝa frato Li Yaolin veturis al Ŝanhajo por daŭrigi la studadon, foririnte el sia feŭdisma familio. Li diris poste: “Foririnte de la malnova familio, al kiu mi ne sopiras plu, kvazaŭ mi forĵetis teruran ombron.”5 Tiel li finis la unuan periodon de sia kariero kaj komencis la duan.

En aŭtuno de 1923 Bakin studis en la Supera Mezlernejo sub la Sudorienta Universitato en Nankino. En 1924 li plenumis sian esperantistiĝon: “En 1924 mi studis en Nankino, kiam mi trovis lernolibron de Esperanto, kiun mi lernis dum unu horo ĉiutage, seninterrompe. Post la lernolibro mi sendis monon al malgranda Esperanta librejo en Ŝanhajo, aĉetis librojn en Esperanto eldonitajn en la lando kaj eksterlande, ankoraŭ dum unu horo (iam eĉ pli) ĉiutage legis ilin unu post la alia, dank’ al helpo de vortaro (mi havis E-anglan vortaron eldonitan en Edinburgo, Britujo), neniun novan vorton preterpasis. En tiu librejo troviĝis nur kelkdekoj da titoloj, tamen, tiuj ankaŭ sufiĉis por mia bezono; kiun ofertis la librejo, tiun mi aĉetis. Unue mi tralegis la dikan Fundamenta Krestomatio kompilitan de la iniciatoro Zamenhof, sekve mi tralegis Pola Antologio, Fabeloj de Andersen kaj aliajn, ekz. Vivo de Zamenhof de E. Privat. Post malpli ol jaro mi jam povis libere uzi Esperanton, nur pli multe en korespondo kaj skribo.”6

Esperantisto Bakin tiam ankoraŭ aktive propagandis la anarkiismon, li korespondis kun anarkiistoj fremdlandaj en Esperanto. En 1924 ankaŭ Lu Jianbo alvenis en Nankinon por studi, li unuafoje renkontiĝis kun Bakin, tiujare ili kune kun aliaj eldonis duonmonatan revuon (La Popolamaso) por disvastigi anarkiismon kaj Esperanton. Bakin verkis artikolon por revuo Insekto-vekiĝo, nome “La atako de la japana registaro, militistaro kaj la reakciaj partioj kontraŭ anarkiistoj dum la katastrofo de tertremo en 1923”, tradukinte artikolon kiun japana anarkiisto verkis en Esperanto; kaj al la revuo La printempa tondro li kontribuis per esperantlingva artikolo laŭ raporto de japana anarkiisto, “La raporto de la Tokiaj anarkiistoj en la 25-a de okt. 1923”.

En 1927 Bakin veturis al Francio
por studadi. Tie li vore legis kaj zorge studis la historion de la franca revolucio. Lin forte influis Rousseau. Li frekventis buston bronzan de Rousseau en parko, kaj murmuris antaŭ ĝi pri sia ĉagreno post la malvenko de la Granda Revolucio de 1927 en sia patrujo. En 1979 Bakin rememoris post la refoja vizito al Parizo: “. . . antaŭ 52 jaroj mi staris tie multfoje en pluvetaj vesperoj, eldiris al ‘verkisto revinta forigi subpremon kaj malegalecon’ pri soleco kaj doloro en mi, fremdlanda junulo. Mi el la aŭtoro de La konfesoj gajnis konsolon kaj ellernis ‘diri veron’.”7 En Francio Bakin ankoraŭ korespondis kun samideanoj kaj ofte vizitis librobrokantejojn ĉe Sejno. En 1928 li renkontis Hujucz en Parizo, loĝis duonan monaton en ties loĝejo, kaj laŭ peto de Hujucz li ĉinigis artikolon de Trockij pri Tolstoj por Orienta revuo, kiun Hujucz redaktis kaj eldonis en Ŝanhajo.

En Francio Bakin komencis verki sian unuan romanon La pereo, kiu debutis sur paĝoj de la fama gazeto Novela Monatĵurnalo en Ŝanhajo. Unuafoje li prenis Bakin kiel sian pseŭdonimon, pri kies deveno li mem klarigis jene: Ba estis prenita el la nomo de lia juna amiko Ba Enbo, kiu tre frue forpasis, kaj Kin — el Kropotkin.4 La romano baldaŭ libroforme estis eldonita de Kaiming-Librejo, en 1929. De tiam Bakin iras sur la vojo de literaturo, per sia plumo rakontas al legantoj amon kaj malamon; triston kaj ĝojon; suferon kaj kompaton; esperon kaj ĉagrenon . . . en la homa mondo. Li oferis fajron el sia koro al ĉinaj junuloj batalantaj por la revolucia kaj liberiga afero de la ĉina popolo ĝis hodiaŭ. Krom verkado li ankaŭ tradukis el la angla, franca, rusa japana kaj Esperanto, por konigi al ĉinaj legantoj la okcidentan kulturon. Lia tradukista kariero ja komenciĝis per Esperanto.

En decembro 1928 Bakin revenis en Ŝanhajon. Li amiko A. A. Sofio (?-1988), redaktoro de Kaiming-Librejo, vizitis lin kaj proponis al li ekloĝi en la sidejo de la tiama Ŝanhaja EAsocio (ŜEA, 1919-1933) en Baoshan-strato de la kvartalo Zhabei, kion Bakin akceptis. Post duonmonato li transloĝiĝis en loĝejon apud la sidejo. Li aliĝis al ŜEA, baldaŭ estis elektita en ties komitaton, laboris por la asocio, redaktis la organon La Verda Lumo, en kiu li publikigis siajn artikolojn ĉinlingve “Pri la originala literaturo de Esperanto” (nroj 1/2, 3, 1930), “Pri Esperanta literaturo” (nroj 7, 8, 9/10, 1930), kaj la originalajn verkojn “En la malluma nokto” (nro 10/12, 1928), “Mia koro” (nro 1/2, 1930) kaj aliajn.1

En 1929 Bakin ĉinigis el Esperanto la dramon Danco de skeletoj de Akita Uĵaku (1883-1962), japana verkisto, esperantisto. En ties antaŭparolo li skribis: “. . . la ‘skeletoj’ malaperis antaŭ miaj okuloj. Mi memoris nur pri fonto kaj stepo de sudroj, kiujn mi ŝajnis vidi. Mi sciis ke tia vivo povos alveni. Fonto kaj stepo por la tuta homaro fine estiĝos . . .”8 Bakin ĉiam deziris porti al siaj legantoj esperon pri estonta bela vivo. Tiun dramon eldonis Kaiming-Librejo en 1930. Li ĉinigis el Esperanto aliajn du teatraĵojn: La morto de Danton de A. Tolstoj kaj La floro de l’ pasinto de E. de Amicis, kiuj unue aperis en gazetoj, poste estis eldonitaj libroforme.9

Bakin tre ŝatis la fabelojn de Eroŝenko. En 1930 li kompilis la fabelaron Ŝipo de feliĉo de Eroŝenko, kiu enhavas 16 fabelojn tradukitajn de Lusin, Xia Mianzhun, Hujucz, Wang Fuquan, Juemin, Bakin k.a. (Kaiming-Librejo, 1931), kaj kies honorario kaj kopirajto estis donacitaj al ŜEA. En la antaŭparolo Bakin skribis: “Eroŝenko estas amiko konata kaj estimata de ni . . . tiu rusa blinda poeto prenis la malĝojon de la homaro kiel la sian. Li amas la homaron pli ol sin mem. Li, kvazaŭ muzikisto, metis amon al homaro kaj malamon al la nuna socia sistemo en muzikilan kordon, kun bela kaj trista stilo li ludis, kaj tuŝas niajn korojn . . .” La homar-ama pensado de la blinda poeto forte influis la junan Bakin.

En 1931 aperis romano
de Julio Baghy, Printempo en la aŭtuno, kiu tuj kaptis la animon de Bakin. Li diris en la antaŭparolo por traduko de tiu verko: “kiam mi legis tiun ĉi romanon de Baghy, miaj okuloj plurfoje vualiĝis de larmoj. Tio estis larmoj de kortuŝiteco kaj, kiel diris la maljuna foira komedianto Majstro Baltazar, la animon fekundiga printempa pluveto”.10 Bakin rapide ĉinigis la romanon, kiu unue estis eldonita de Kaiming-Librejo en 1932, poste dek-kelkfoje reeldonita, kaj kortuŝis, eĉ kortuŝas, animojn de generacioj da ĉinaj junuloj. Bakin mem verkis la romanon Aŭtuno en la printempo pri simila amara am-tragedio influite de Baghy, kiam li finis la tradukon de ties romano.11

Dum li restis en Ŝanhajo, li ankoraŭ ĉinigis aŭtobiografion de Kropotkin, kiu grande influis la karieron de Bakin. Bakin ĉiam rigardis Kropotkin kiel sian imitindan modelon de moralo kaj virto, kaj Kropotkin fariĝis idolo de la juna Bakin.

Ekde 1931 Bakin komencis verki la faman trilogion Torento, kies unua volumo Familio (1933) tuj gajnis grandan sukceson post apero, kaj Bakin jam iris en la vicon de la tiamaj famaj ĉinaj verkistoj, kvankam nur 27-jara junulo. En la trilogio (Familio, Printempo, Aŭtuno) Bakin donis ampleksan panoramon de la socio dum tiu periodo de la moderna Ĉinio, kaj la trilogio fariĝis monumenta verko en la nova literatura historio.
Ankaŭ ekde 1931 Bakin verkis sian alian trilogion Amo, kies unua volumo Nebulo aperis en 1931; la aliaj du volumoj estas Pluvo (1932) kaj Elektro (1933). En ili Bakin skribis kun anarkiisma-komunisma koncepto pri la spirita fizionomio kaj revolucia serĉado de la tiama generacio da junuloj. La trilogio fariĝis plia mejloŝtono sur lia literatura vojo.

En printempo de 1932 Bakin foriris el la loĝejo de la Baoshan-strato, post kiam la japana armeo invadis la kvartalon Zhabei je la 28a de januaro. La sidejo de ŜEA estis detruita de bombardo. Bakin veturis al la provinco Fujian, komencis migradon de vagabondo (simile al sia spirita frato Julio Baghy!). De tiam li forrestis el la Esperanto-movado, ne partoprenis plu en la aktivado de ŜEA, kiu ankaŭ ĉesis en 1933.
Kvankam Bakin silentis en la movado, tamen li ne kabeis, en sia traduka laboro li ofte uzis Eon: ekz. kiam li ĉinigis la romanon de Turgenjev Patroj kaj filoj laŭ la angla versio de C. Garnetti, li referencis al la Esperanta traduko de Kabe.

Bakin entuziasme verkis por la revolucia afero de la ĉina popolo, liaj verkoj vekis emocion de junuloj kaj trafis la malluman socian sistemon sub la tirana regado de Kuomintango. Lia voko al libero kaj demokratio kaŭzis persekutadon de Kuomintango. En 1934 li veturis al Japanio, kie li, loĝante en Jokohamo, verkis fabelon Turo por longvivigo, en kiu ni facile trovas influon de Eroŝenko. Bakin diris: “Kiam mi legis La Silenta Turo de Oogai, mi subite memoris pri Turo por fali12 de la rusa blinda poeto Eroŝenko, kaj mi diris al mi mem ke mi prove verku fabelon. Antaŭ miaj okuloj aperis ŝanceliĝanta alta turo, kiu ŝanceliĝis nur kelkfoje kaj falis! La enhavo pri Turo por longvivigo ankaŭ elpensiĝis.” Plue: “Verdire, mi estas ŝatanto de fabeloj de Eroŝenko . . . mi ŝatas liajn fabelojn, estas influita de li. Nun mi rememoras ke mia ideo pri homaramo, duone, eĉ plejparte, devenis el li. Almenaŭ tri pecoj el miaj kvar fabeloj estis verkitaj sub lia influo.”13

Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito Bakin vagis en sudokcidenta Ĉinio, ĉie li prenis plumon (iam eĉ sub lumo de kandelo) por verki, traduki kaj redakti. Kvankam publike li ne anoncis ke li ne kredas plu je anarkiismo, tamen certe li akceptis komunismon kaj kunbatalis kun la ĉina popolo kaj ties progresemaj intelektuloj. Lusin prave taksis lin: “Bakin estas verkisto kun entuziasmo kaj progresa ideo, verkisto en vico de bonaj verkistoj nombreblaj per fingroj; kvankam li estas nomata anarkiisto, tamen li neniam opoziciis al nia movado, sed subskribis sian nomon sur la Komunan Bataldeklaracion de la Literaturaj kaj Artaj Laborantoj.”14

En 1949 la kontraŭimperiisma, kontraŭfeŭdisma novdemokratia revolucio de la ĉina popolo, gvidata de la Kompartio de Ĉinio, akiris radikalan sukceson. Je la 1a de oktobro 1949 fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko. Bakin ne veturis al Tajvano, sed aktive partoprenis en la socialisma konstruado de la nova Ĉinio, komencis la trian periodon de sia kariero. Li serioze kaj memkonscie studis la teorion de marksismo-leninismo kaj reformis sian mondkoncepton por kongrui kun la nova situacio. Li veturis al Koreio dum la milito por rezisti al la usona agreso kaj helpi Koreion, verkis novelojn pentrantajn bravajn heroojn dum la bataloj kaj raportaĵon pri marŝalo Pong Dehuai, la ĉefkomandinto de la ĉina popola volontula armeo.

En la 50-aj jaroj, sub nebulo de la maldekstrema ideologia tendenco, iuj nejuste recenzis verkojn de Bakin kaj riproĉis la anarkiisman tendencon en liaj antaŭaj verkoj. Bakin pli multe prenis tradukan laboron (kiel simile al Pasternak dum la periodo de Stalino!) kaj redaktis gazeton. Li tradukis verkojn de Lev Tolstoj, Turgenjev, Ĉeĥov, Gorkij, Walde, A. Gercen k.a. Dum la 60aj jaroj antaŭ la Kultura Revolucio la Popola Literatura Eldonejo en Pekino eldonis la plenan verkaron de Bakin en 14 volumoj.

En la nova Ĉinio Bakin revenis en la E-movadon. En 1951 fondiĝis Ĉina E-Ligo (ĈEL); li estis elektita en la komitaton. En 1961 Bakin vizitis Japanion, en Tokio li renkontis Akita Uĵaku.

Dum la Granda Kultura Revolucio li unue estis “faligita”, poste “flankenigita”. Dum tiuj dolorigaj tagoj Bakin devigite demetis sian plumon (1966-1976). Tamen, jam en la mezo de la 70aj jaroj li havis eblon legi; tiam li retrovis la romanojn de Baghy Viktimoj kaj Sur sanga tero, tralegis ilin, kaj sentis ke li havas pli profundan komprenon pri la humanismo de Baghy.15 En li ankoraŭ pulsis la verda espero de homaramo kaj la aspiro al pli bela vivo.

Post la faligo de la Kvarpersona Bando, Bakin reprenis plumon, unue tradukis la romanon Virga Tero de Turgenjev kaj la rememoraĵojn de A. Gercen; poste li verkis la plej karajn eseetojn, retrospektinte sian neordinaran karieron. Tiuj eseetoj (Penseroj6) enhavas 150 pecojn, inter kiuj li dediĉis kelkajn al nia movado, al sia kariero de esperantisto.

En 1980 Bakin ĉeestis la UKon en Stokholmo, kiel estro de la ĉina delegacio. Samjare lia romano Aŭtuno en la printempo havis Esperantan version.16 Tio estis la unua Esperanta traduko el liaj verkoj, kvankam li mem en la 30aj jaroj deziris esperantigi siajn verkojn. En 1982 li verkis antaŭparolon por la Esperanta traduko de sia romano Familio, kiu estis elĉinigita de sano Wei Yida kaj ankoraŭ restas manuskripto; tamen lia antaŭparolo troviĝas en Penseroj.17 [La esperanta traduko finfine aperis en 1999. Noto de Libera Folio]

En 1986 s-ano Hujucz forpasis. Bakin transprenis la torĉon de la espero kaj estis elektita kiel prezidanto de ĈEL. Li kun sano Ĵelezo18 gvidis la ĉinan movadon ĝis 1989, tiam li fariĝis konsilanto kaj poste honora konsilanto de ĈEL, dum Chen Yuan prezidas la organizaĵon. Sed li ankoraŭ zorgas nian movadon: “Kvankam al mi mankas energio por fari tion kion mi faris antaŭe, tamen mi ankoraŭ zorgas la aferon de Esperanto, kaj volonte por ties disvastigo oferas mian forton.”17 En 1990 Ĉina EEldonejo eldonis lian romanon Frosta nokto en E-o, elĉinigitan de Laŭlum.

En 1991 alvenis la centaj naskiĝtagoj de Baghy kaj Kalocsay, la ĝemelstela paro sur la Verda Parnaso. Por memori tiun jubileon en la Esperanta historio, mi deziris verki pri ili kaj, laŭ propono de sano Guozhu, redakti specialan numeron por la revueto Penseo. Mi korespondis kun prof. Lu Jianbo por peti lian kontribuon, kaj li transdonis mian deziron al Bakin, kiu tre rapide respondis per letero. Sekve, en alia letero li konigis al mi (ankaŭ al ĉinaj movadanoj) mallongan biografion de s-ano Sofio, pioniro de la ĉina movado kaj tradukinto de Baghy. Certe li faras ĉion por nia movado laŭ la ebleco, spite sian altaĝan kaj malsanan malfacilon.

Li jam estas eminentulo
en la mondo, plej estimata verkisto de popoloj, kvankam li mem prefere nomas sin “verkanto”, ne “literatoro”. En lia kariero de verkado, ni povas trovi influadon de homaramo kaj homaranismo el la Interna Ideo de Zamenhof, kiu kun lia anarkiisma tendenco sublimigis la revolucian emocion en liaj verkoj.

Pro sia longdaŭra elstara kontribuado por la homara kulturo li gajnis la premion Dante en Italio en 1982, kaj la Honoran Medalon de Francujo en 1983. En 1980 li fariĝis prezidanto en Ĉinio de la internacia PEN; en 1981 kaj 1984 dufoje li estis elektita kiel prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio, kaj estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Shi Chengtai
La artikolo origine aperis en du sinsekvaj numeroj de la revuo Esperanto.
http://www.liberafolio.org/2005/persone/bakin90

NOTOJ
Ĉinaj, japanaj kaj korea nomoj aperas en la sinsekvo kutima en tiuj lingvoj.
1. L’ Omnibuso, n-ro 5 (39), sept-okt. 1970, p. 1-4.
2. Pri Lu Jianbo vd. nekrologon en Esperanto, n-ro 1034 (2), feb. 1992, p.40.
3. Nekrologo pri Hujucz: Esperanto, n-ro 962 (2), feb. 1986, p. 25.
4. Laŭ aperonta japana manuskripto de s-ino Simada Kyoko, studantino de ĉina literaturo, kiun liveris al mi s-ano Mine Yositaka.
5. Plena Verkaro de Bakin, Pekino: Popola Literatura Eldonejo, vol. 10, p. 69.
6. Bakin: Penseroj, Pekino, 1986, vol. 4, p. 15.
7. Penseroj, vol. 1, p. 88.
8. Li supozeble tradukis el la esperantigo de Ŝuzui Haĵime, aperinta en la libreto Danco de skeletoj (1927), kiu enhavas ankaŭ la teatraĵojn Nokto ĉe landolimo kaj Fonto de sudroj. La “fonto kaj stepo de sudroj” de la citaĵo aludas al ĉi lasta. En ĝi temas pri sudroj (laŭ PIV: ŝudroj), homoj el plej malalta kasto en Hindujo, kiuj bonkore gastigas vojaĝanton kaj trinkigas al li akvon de fonto. La vojaĝanto sonĝas pri “vasta stepo”, sur kiuj pioĉas multaj sudroj, eltrovontaj ĉi tiun fonton. Li foriras admirante “la forton de kontraŭbatalo, kiu ĝis nun nutris la sonĝon de l’ gento” kaj kun la sento ke li “fine ektrovis la novan lumeron de l’ homaro”.
9. Liaj fontoj devis esti la esperantigo de Nikolaj Hohlov (La morto de Danton,  Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1928), resp. la unua libroforma E-traduko el la itala literaturo, La floro de l’pasinto (Baselo: Basler Buch- und Antiquariatshandlung, 1906), de Rosa Junck.
10. Penseo, n-ro 12, junio 1991, p. 1-3.
11. Pri tio mi jam verkis en Esperanto: n-ro 1027/1028 (7-8), jul.-aŭg. 1991, p. 138-140.
12. Turo por fali aperis Esperante unue en La Verda Ombro, julio 1923, kaj estis represita en Lumo kaj ombro, Toyonaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1979. Bakin povis legi ĝian ĉinan tradukon, fare de Hujucz, en Fabelaro de Eroŝenko (Ŝanhajo, 1922).
13. “Pri aŭtuno en printempo k.a.”, gazeto Rikolto, n-ro 1, 1979, p. 59, Shanghai.
14. Lusin: Plena Verkaro, vol.6, p.438.
15. Penseo, n-ro 11, majo 1991, p. 6.
16. Aŭtuno en la printempo. Ba Jin. Beijing: EPĈ, 1980. 13+97p.
17. Penseroj, vol. 4, p. 13-16.
18. Pri Ĵelezo vd. nekrologon en Esperanto, n-ro 1059 (5), majo 1994, p. 100, kaj la artikolon “Kiel mi memoras Ĵelezon” de Kurisu Kei samnumere (p. 88).
BIBLIOGRAFIETO
Ĝenerale pri historio kaj movado:
Ulrich Lins: La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Moskvo: Progreso, 1990 (2-a eld.). Precipe p. 157-165.
Su Kaiming: Moderna historio de Ĉinio laŭ temoj. Pekino: ĈEE, 1992.
Pri Bakin, krom notoj 1 kaj 11:
Lao Bai: “Vizito al verkisto Bakin”. El Popola Ĉinio n-ro 9 (252), sept. 1979, p. 15-17.

Advertisements
This entry was posted in Azio ( Ĉinio - Japanio – Koreio ), Biografio and tagged , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s