Kiel naskiĝis la 1-a de Majo ?

En 1883, anarkia kongreso okazis en Pitsburgo. Ĝia manifesto asertis : “Ĉiuj leĝoj direktiĝas kontraŭ la laboristoj. […] Eĉ la lernejo servs nur por kulturi ĉe la riĉulidoj la necesajn kapablojn por konservi sian klasan dominadon. La infanoj de la malriĉuloj ricevas apenaŭ bazan kaj formalan instruadon, precipe destinitan estigi antaŭjuĝojn, arogantecon kaj servemon, mallonge, la plej kompletan sensensivon. La eklezio celas antaŭ ĉio transformi la individuojn al perfektaj stultuloj kaj forturni ilin de la serĉo de surtera paradizo interŝanĝe kun imagita ĉiela feliĉo. La kapitalista gazetaro siavice entretenas la konfuzon de la mensoj koncerne la politikan vivon. […] Do, la laboristoj ne atendu ajnan helpon de la kapitalistaj agantoj por sia lukto kontraŭ la establita sistemo. Neniam privilegiita klaso libervole abdikis sian tiranecon.” Tiu manifesto, kiu postulis ankaŭ “egalajn rajtojn por ĉiuj sen distingo de sekso aŭ de raso”, alproprigis la Manifeston de la Komunista Partio : “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu !” Ĉiuj ĉi revoluciaj grupoj, inter kiuj ekzistis multaj doktrinaj diverĝoj, estis ofte devigitaj interkompreniĝi dum la tre multnombraj laborkonfliktoj de la 1880-aj jaroj.

Komence de 1886, Texas & Pacific Railroad maldungis respondeculon de la loka asembleo de la Kavaliroj de la Laboro. Sekvis striko kiu baldaŭ etendiĝis al la tuta usona sudokcidento, limigante serioze la fervojan trafikon ĝis Saint Louis kaj Kansas City. Naŭ junuloj, rekrutitaj en Nov-Orleano por certigi la ordon kaj la protekton de la posedaĵoj de la kompanio, rifuzis daŭrigi sian funkcion. Ili deklaris : “Estante homaj estaĵoj, ni ne povas akcepti labori por preni sian panon for de la buŝo de aliulo, eĉ se tia pano estus al ni rifuzita.” Arestitaj laŭ mendo de la fervoja kompanio pro misuzo de konfido, ili estis kondamnitaj al tri monatoj da malliberejo. La strikantoj komencis saboti. Depeŝo venanta de Atchinson (Kansaso) anoncis : “Matene, la gardistoj de la turnoplako de la Missouri Pacific Railroad estis kaptitaj de kvardeko da maskituloj. La gardistoj estis poste kunigitaj en la rezervejo, de grupeto armita de pistoloj […], dum la aliaj grave damaĝis dek du lokomotivojn parkitajn en iliaj hangaroj.”

Kiel naskiĝis la 1-a de Majo

En aprilo 1886, batalo en vicoj inter policistoj kaj strikantoj eksplodis en la orientaj kvartaloj de Saint Louis kaj rezultigis sep mortojn el inter la manifestaciantoj. Kiel reprezalia respondo, la strikantoj incendis la lokomotivejojn de Louisville & Nashville. La guberniestro dekretis la militstaton kaj sendis tien sepcent soldatojn de la nacia gvardio. Submetita al amasaj arestadoj, al la perforto fare de la ŝerifoj kaj de iliaj viculoj, forlasitaj de la pli alte kvalifikitaj laboristoj kaj pli bone pagataj de la fervojaj frataroj (Railroad Brotherhoods), la strikantoj ne povis longe elteni. Ili rezignis post kelkaj monatoj da luktado. Multaj el inter ili troviĝis sur nigraj listoj.

La unuan de majo 1886, la American Federation of Labor (AFL), fondita kvin jarojn antaŭe, alvokis al regnoskala ĉie kie la okhora tago estas rifuzita. En Ĉikago, sur la Haymarket, polica taĉmento avancis por ordoni al la paroladantoj ĉesigi la kunvenon. La parolanto replikis, ke estas preskaŭ finita. En tiu momento eksplodis bombo meze de la policanoj vundante sesdek ses el inter ili, el kiuj sep mortontaj. La polico replikis pafante en la amason, siavice mortigante plurajn kaj vundante ducent.

Ok anarkiaj respondeculoj de Ĉikago estis arestitaj. Nur unu de ili ĉeestis tiun vesperon sur la Haymarket. La tribunalo juĝis ilin kulpaj kaj mortkondamnis ilin. Okazis manifestacioj en Francio, Nederlando, Rusio, Italio kaj Hispanio. En Londono, George Bernard Shaw, William Morris kaj Petro Kropotkin partoprenis protestkunvenon. Shaw jene reagis al la refuto de la apelacio, fare de la Supera Kortumo de Ilinojso : “Se la mondo nepre devas perdi ok de siaj loĝantoj, tiam estus bone ke temu pri la ok juĝistoj de la Supera Kortumo de Ilinojso.”

Jaron post la proceso, kvar el la kondamnitaj anarkiistoj – Albert Parsons (presisto), August Spies (tapetisto), Adolph Fischer kaj George Engel – estis pendumitaj. Louis Ling, juna karpentisto de dudek unu jaroj, memmortigis sin en sia ĉelo per dinamitbastono. La tri ceteraj restis en malliberejo antaŭ esti gracataj. En la tuta lando oni organizis ĉiujare manifestaciojn memore al la martiroj de Haymarket. Multe pli poste, en 1968, grupo de junaj radikaluloj eksplodigis la monumenton de Ĉikago dediĉitan al la mortigitaj policanoj en 1886.

Advertisements
This entry was posted in Laborista Solidareco, Ruĝa kaj Nigra Solidareco, Usono and tagged , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s