FUTERFAS : SORTO DE UNU ANARKIISTO ESPERANTISTO

FUTERFAS: SORTO DE UNU ANARKIISTO ESPERANTISTO

Dum lasta tempo oni jam multe eksciis pri la tragika historio de la sovetia Esperanto-movado, kaj pri la tragika sorto de multaj gxiaj agantoj [1, 2]. En periodo, kiam poiomete oni malfermas antauxe fermitajn arkivejojn kaj spechxranojn (specialaj deponejoj de libroj kaj dokumentoj), aperas cxiam pli da novaj atestoj pri la sorto de apartaj sovetiaj esperantistoj, inter ili NATAN FUTERFAS.

Pri la homo, aktiva esperantisto ekde 1917 gxis 1925, oni scias tre malmulte:

“Natan Futerfas: Pri lia vivo ne multo estas konata. Li kredeble estis proksimume samagxa kiel Nekrasov, kun kiu li kunlaboris en la klopodo starigi Tutruslandan Esperantistan Federacion. Lanti kaj aliaj aparte notis pri li grandan oratoran talenton”. [ 3 ]

Ankaux E.Borsboom [ 4 ] mencias, ke E.Lanti en auxgusto de 1992 renkontis Futerfas, Demidjuk, Nekrasov kaj Polakov cxe la redaktejo de la revuo “Nova Epoko”, pri kiu renkontigxo atestas historia foto (“Vivo de Lanti”, vidu la ilustrajxon). Borsboom dauxrigas jene:

“Dum la periodo 1917-1920 nur en Moskvo estis arestitaj 432 malkasxaj kaj 211 subplankaj anarkiistoj. Ankaux SAT-anoj ne estis sekuraj, tion pruvas la ekzilo de Futerfas en la unua duono de 1923. La anarkiisto, kiu antaux nelonge estis sxercinta kun Lanti pri sia erara arestigxo, estis definitive deportita al Siberio, kie li en la tridekaj jaroj mortis pro malsato”. [ 4,p.51-52].

El la sama fonto ni lernas pri lia batalo kontraux E.Drezen, kiu kvazaux “kulpis” pro lia “malapero” (kaj ankaux tiuj de aliaj esperantistoj). Estas, tamen, malfacile konstati la veron pri tio, kio okazis al Futerfas. Tiu cxi artikolo bazigxas plejparte sur tute fidindaj dokumentoj, kiuj prilumas la sorton de tiu sendube neordinara, tamen siaspece “negxustatempa” persono.

Futerfas parolas al ni

En septembro de 1917, Futerfas faris specialan ekzamenon cxe la Moskva Instituto de Esperanto por gajni diplomon, kiu rajtigus lin instrui Esperanton. La petskribon li skribis ruse:

Al s-ro Direktoro de Moskva Instituto de Esperanto
(de) Natan Jakovlevic Futerfas logx. Str. Novoslobodskaja, Pyhov projezd, d.6, logx. 4

Petskribo

Mi humile petas vin ekzameni min en la komisiono de la Instituto, por ke mi ricevu ateston pri scio de la speciala kurso de Esperanto.

Al tiu cxi petskribo mi aldonas kvitancon (No.60 de la 28a de auxgusto 1917) pri kotizo mia de 10 rubloj favore al la Instituto de Esperanto.

Moskvo 10/9-1917;

N.Futerfas

Laux la rezolucio de A. Sahxarov, la ekzameno okazis la 10-an de septembro [ 5 ].

La kandidato devis interalie verki en Esperanto sian auxtobiografion kaj eseon pri unu el la proponitaj temoj. Jen kion skribis auxtobiografie la juna kandidato:

(Skribita per akra rapida skribmaniero sur 4 folioj de lineita papero el lernejkajero).

Auxtobiografio de Natano Futerfas

Mi naskigxis la 28 de Julio 1896 j. en la urbo Lodz, kie mi konstante logxis gxis komenco de la milito. Sesjaragxa mi perdis la patron: li mortis dum negoca vojago en suda urbo Melitopolj (Krimeo). La patro estis juna homo, tridekkvinjara. Nian familion konsistigis: patrino kaj tri infanoj. Mi estis la plej agxa kaj la malpli agxaj estis miaj du fratinoj, el kiuj unu estis
ankoraux sucxinfano. Ni restis post morto de la patro en tre kriza materiala situacio. Nur dank’al zorgoj de mia onklo, frato de la patrino, ni havis rimedojn por travivi la unuan tempon post la senrevena perdo. La onklo dauxrigis la negocajn aferojn de la patro kaj iom post iom ni revenis al antauxa stato materiala.

Gxuste en tiu jaro mi komencis viziti elementan lernejon. Trapasinte gxin en tri jaroj mi plenumis ekzamenojn cxe gimnazio kaj estis akceptita. La unuajn jarojn en la gimnazio mi lernis suficxe sukcese, sed en la superaj klasoj mi cxesis interesigxi pri instruobjektoj. La programo de la gimnazio tute min ne kontentigis. Multajn objektojn (superskribita per krajono “sciencojn”), precipe la latinon, mi tute ne povis “digesti”. Min interests praktikaj, vivoplenaj sciencoj, konoj. Mi komencas pli okupigxi je (forstrekita kaj superskribita per krajono “per”) aliaj sciencoj kaj en tiu tempo tre multe legis sciencan kaj filozofian literaturon. Mi konstatas, ke la akiritaj de mi konoj ne estas ecx parte instruataj en la gimnazio. Tiam mi vizitis la sesan klason. En unu tago mi deklaras hejme, ke mi ne plu vizitos la gimnazion, cxar gxi min ne kontentigas. Anstataux evoluigi min, doni al mi interesajn konojn, gxi min malkapabligas, kripligas. Multe mi batalas hejme pri tiu demando kaj fine mi forlasas la murojn de la mezgrada “alma mater” kun la plej malagrablaj rememoroj. Tiel mi finis mian sisteman, programan studadon. Sed mi dauxrigas lerni hejme praktikajn konojn, kiel librotenadon, politikan ekonomion, universalan historion. Post du jaroj mi akceptas oficon en kontoro de granda Lodza firmo, kie mi servis gxis komenco de la milito…

Pri esperanto mi sciigxis de mia gimnazia kamarado J.Sxapiro. Li multe agitis inter gimnazianoj. Komence mi skeptike ecx kritike rilatis al E-to. Li legis al mi tradukojn el rusa lingvo kaj rakontadis pri historio kaj kurantaj novajxoj de la lingvo. Fine mi decidis firme lerni gxin. Gxi estis en fino de 1911 j. Mi rememoras, ke dum krakova kongreso (1912 – NikSt) mi suficxe bone jam komprenis kaj legis esperantajn jxurnalojn.

Precipe fiksigxis en mia memoro jubilea numero de “Pola E-to” dedicxita al VIII Krakova kongreso. En tiu tempo mi disigxas pro malpacigxo kun (forstrekita kaj superskribita per krajono “de”) Sxapiro por longa tempo. En la 1913, en februaro, se mi ne eraras, en Lodz estas fondata dua E-ta S-to. La cxefa iniciatulo s-no Sxulc kun malgranda grupo da homoj, inter ili estis S-roj Cimerman, redaktoro de germana Lodza gazeto, dum la Kieva kongreso li estis delegito de Lodza S-to; Goldberg, k.a. En Lodz ekzistis longe E-ta Societo, sed gxi tre malfavore agitis. Ne povante sxangxi la ordon en tiu Societo, la nomitaj personoj decidis malfermi duan Societon.

Post kelkaj monatoj de gxia malfermo mi anigxis kaj fordonis tutan libertempon al E-to. En la 1914 jaro, multaj samideanoj preparigxas por vojago al la X, Parizon. Mi rememoras, kie D-ro Helman unu semajnon antaux sia forveturo komisias al mi traduki el pola lingvo sian raporton
al Lodza Kuracista S-to pri aneuxrismo de la gorgxo. Mi tre energie laboris kaj preparis la tradukon gxustatempe. Reportante la tradukon al S-ro Helman, mi sentis ian nepriskribeblan gxojon kaj kontentigon. Estis vespero. Ni interparolis pri la X, pri la esperoj, ligitaj kun tiu kongreso. Interalie li demandis min, cxu mi legis la gazetojn. Tiujn tagojn la politika horizonto kovrigxis per nigraj nubegoj. La mortigo de Franc-Ferdinando, ultimatumaj postuloj de Auxstrio-Hungario rilate (al) Serbio(n) (korektita per krajono). Tiuj-cxi okazintajxoj multajn pripensigis. Sed mi persone estis gxis la lasta momento certa, ke Ruslando ne enmiksigxos pro sia malpreteco milita, tial mi opiniis ke la konflikto estos (korektita: “estas”) pace likvidota.

D-ro Helman konsiligxis kun mi cxu atendi kelkajn tagojn gxis kiam klarigxos la politika situacio kaj sekve malfruigxi al la Kongreso, aux saman tagon veturi por veni la X-an gxustatempe kun Krakova karavano.

Mi insistis, ke li ne atendu, ke nenio okazos, ke samaj konfliktoj ofte okazadis, kaj ke li nepre veturu hodiaux por ne malfruigxi al (la) karavano. Kaj li konsentis… Pasis du tagoj. Germanujo deklaras militon al Rusujo. Mi iras al D-ro Helman sciigxi, cxu li forveturis kaj ricevas respondon, ke li kun sia edzino forveturis Krakovon. Mi tre bedauxris, antauxsentante la
malagrablajxojn renkontitajn de li. Sed estis malfrue…

Post dek (!) tagoj mi mem forveturas el Lodz al mia patrino, Vilnan gubernion.

Mi tute forgesis noti mian ekskurson kun multaj Lodzaj samideanoj al Kalisx. Estis somera tago, kiam ni(a) grupo de ekskursanoj, sxajnas (superskribita: “cxirkaux”) 15 personoj, kunvenis en stacidomo por forveturi. Tio okazis en komenco de Junio, ses semajnoj(n) antaux la bucxado. Telegrafe interkonsentite kun la kalisxanoj (!) pri nia ekskurso, ni estis renkontitaj
cxe stacidomo de kalisxanoj, kiuj nin tre gasteme akceptis. Ni pasigis en Kalisx tutan tagon kaj revenis malfrue nokte, preskaux cxe matenrugxo. En Kalisx ni promenis, boatveturis, vizitis la plej belajn lokojn de tiu-cxi mirinde pura, bela kaj modesta urbeto.

Kalisx estas negranda urbo, logxata de 75000 homoj, dronanta en verdajxo, kun belaj pontoj tra rivero, sur kiuj kursaj (korektita: “kursas”) vaporboatoj. Unu bordo de la rivero estas monteca. Sur tiu-cxi noma bordo estas konstruita la urbo, kiu(n) oni preskaux tutan vidas de alia bordo.

Ni faris dum (la) ekskurso multajn fotografajxojn. Bedauxrinde mi nenion sukcesis ricevi, cxar la milito cxion malordigis. Longe mi memoros tiun-cxi ekskurson, kiu faris la plej bonajn impresojn.

Sed la bucxado, la malbenita bucxado, kies finon atendas senpacience cxiuj lacigitaj kaj ruinigitaj popoloj, cxion ruinigis, malkonstruis niajn fortikajxoj(n) esperantistajn, super kiuj ni multjare laboradis, disigis la popolojn. Estu gxi malbenita por eternaj tempoj. Sed mi ne perdas la esperon. E pur si muove. E-to Vivas.

N. Futerfas

Vivu nia kara Esperanto!

-FINO-

Rezolucio: Tre bone
A. Sahxarov [ 6 ].

Kiel duan ekzamenan temon, Futerfas elektis la jenan :

Kial mi estas adepto de Esperanto

Por mi Esperanto estas ne nura interkomprenigilo, teknika rimedo, por mi gxi estas ero el cxenoj de miaj ideoj, gxi largxigas kaj plenigas mian mondrigardon.

Mi vidas en Esperanto ne fantazian provon, ne senbazan (firmamentan) (forstrekita per krajono) proponon, sed vivantan lingvon, kiu devas ludi gravan rolon en la kulturo de moderna homaro. Esperanton venigis la multjara sperto de antauxaj generacioj kaj la vivpostuloj. Esperanto estas faktoro de evoluado de spirita kulturo. Ankoraux Tolstoj rimarkis, kaj tre prave, ke la homaro progresis nur rilate al materiala kulturo, sed en spirita kulturo ni
multe devas ankoraux fari.

Tiu cix fakto pripensigo(as) nin pri la kauxzo de tia aferstato. Miaopinie gxi estas manko de internacia lingvo, kiu penetris cxiujn brancxojn kaj regionojn de nia moderna kultura vivo. Al tia decide venigus(is) nin la vivo mem.

La kauxzo de nacia, intergenta malamo estas sekvo de multaj tre komplikaj sociaj aperoj (substrekita per krajono). La cxefa kauxzo de malamo intergenta estas la mastruma ordo.

Kaj nur gxia aliformigo sole povas forigi la intergentan malpacon, precipe militon.

Mi ne kredas, ke lingvo internacia sxangxos la ekzistantan staton de aferoj, sed mi estas firme konvinkita ke Esperanto certe povas malakrigi la malamon, forigi multajn konfliktojn sur lingva bazo, ekz. Esperanto povus esti enkondukita kiel lingvo oficiala en multnaciaj landoj, kiel Auxstrio, Ruslando, des pli en kondicxoj de kulturnacia auxtonomio. Krom tio, Esperanto helpos la tutmondan disvastigon de l’ideoj, kiuj nome traktas la forigon de difektoj de ekzistanta soci-politika ordo. Jen estas la cxefaj kauxzoj, kiu(j) faris min fervora adepto de Internacia Lingvo Esperanto, kaj mi decidis cxiam, cxie, cxiel propagandi kaj enkonduki gxin, vastigante per gxi ankaux aliajn ideojn. Vivu E-to!

10/9-1917       N. Futerfas

Rezolucio de A. Sahxarov : la cxeno estas disvolvita tre unuflanke, tamen kontentige [ 7 ].

Aktiva Esperantisto

Baldaux post la ekzamenigxo, Futerfas estis invitita igxi instruisto de la Instituto. Jam la 10-an de marto 1918 li partoprenas kunsidon de la pedagogia konsilantaro de la Instituto. Li laboris cxe la Instituto dum cx. tri jaroj. En 1920, la Instituto trapasis tre malfacilan periodon, precipe
dum la vintraj monatoj. Manko de hejtajxoj kaj nutrajxoj devigis preskaux cxiujn kunlaborantojn forveturi provizore el Moskvo kaj sercxi okupojn, kiuj al ili permesus almenaux duonmalsatan ekzistadon. Ankaux Futerfas “estis deflankigita de laboro en Instituto en aliaj organizajxoj. Funkcioj de Instituto restarigxis nur en majo.” Tamen li sukcesis instrui Esperanton en moskva kiraslernejo en junio-julio 1920.

En 1921 la Instituto jam agoniis, kaj baldaux gxia agado tute finigxis. Kiel atestas la Protokolo pri la kunsido de la pedagogia konsilantaro de 16.01.1921, dum kiu oni diskutis la pluan sorton de la Instituto, N.Futerfas raportis pri la plej lastaj novajxoj de la Esperanto-movado
en Rusio kaj en eksterlando. Ankoraux dum 1921, kiel instruisto de la Instituto, li gvidis kursojn cxe la Tutruslanda E-Federacio kaj cxe la Moskva E-Societo.

Kiam la 10-an de junio de 1918, dum kunsido de la Moskva Esperantista Societo, estis fondita la Organiza Komitato de la Tutruslanda Esperantista Federacio (OKTEF), N. Futerfas igxis unu el la plej aktivaj membroj. Kune kun la aliaj kunfondintoj de OKTEF: N. Jxeltov, A. Ajspurit, A. Skaljskij, A. Prager, T. Fridrihxsen, V. Bykov, R. Bakusxinskij, B. Breslaux, k.a., li partoprenis interalie la preparadon de agitfolioj, la eldonadon de “Oficiala Bulteno de OKTEF”, la preparon de la III-a Tutruslanda Kongreso de Esperantistoj, kiu okazis en junio de 1921 en Petrogrado. Tiam Futerfas estis membro de la Prezidio de la kongreso (en kies kunsidoj partoprenis 163 delegitoj el 73 urboj), kune kun k-doj M. Valentinov, V. Devjatnin
(prezidanto de la kongresa organiza komitato), E. Drezen kaj Karatajev (Sekretariaro: Rozanov, Sxaber kaj Sxcxavinskij). Kun raportoj kaj kun deklaracioj pri la taskoj de la Esperanto-movado en Rusio nome de la komunista frakcio elpasxis k-do Ovsjannikov, kaj nome de la federalistoj – Futerfas.

Oni skribis en la protokolo de la kunsido:

“Fina decido de kongreso pri la demando restis malklara gxis fino de laboro de mandatkomisiono. Nur en tria tago, post longaj frakcikunsidoj kaj post skismo en frakcio de federalistoj (parto da ili aligxis al la rezolucio de komunista frakcio kaj kelkaj personoj – entute 12 – sub gvido de Futerfas demonstre foriris la kunsidon) la kongreso per grandega plimulto akceptis rezolucion, kiun proponis komunista frakcio”. [ 8 ]

Tiele venkis en la kongreso la vidpunkto de E.Drezen kaj liaj kunbatalantoj, kaj sur tiu fundamento estis bazita la agado de la jxus-fondita (dum la kongreso) Sovetlanda (post 1927: Sovetrespublikara) Esperantista Unio (SEU).

N. Futerfas ankaux aktive partoprenis la fondadon de “Esperanto-Kooperacija”, eldon-propaganda kooperativo de rusaj esperantistoj, kun la kuniniciatoroj A.A. Sahxarov, S. Obrucxev, B.Breslaux, A. Jodko, N. Jxeltov, T. Golev, N. Nekrasov, N. Hohxlov, R.Bakusxinskij, k.a.

Cxiam “kontrau”

Dum la postrevoluciaj jaroj Futerfas laboris kiel kontisto, kontrolisto kaj kasisto (ruse: prijomsxcxik) en asekuraj kasoj, okupante malaltajn, malaltpagintajn postenojn, kaj ofte sxangxante siajn laborlokojn. Dum cxiuj cxi jaroj li dauxre batalis kontraux la “diktatoreco” de E. Drezen, elpasxante en diversaj kunvenoj kaj sencxese “senmaskigante” jen la prokomunistan orientigxon de Drezen, jen lian “troan burgxecon”. Sendube la cxefa akso de lia mondkoncepto estis anarkiismo, kiu ja difinis lian konduton, lian malakcepton de auxtoritatoj, de organizajxoj, de disciplino, ktp.

Estante bona oratoro kaj polemikisto, li jxetis sin en iun ajn kverelon, en iun ajn disputon, kaj ofte disputis pri la disputo mem. Kaj li cxiam elpasxis “kontraux”, ofte kontrauxante ecx al si.

R. Guihe’neuf, en letero al sia amiko Lanti, skribis :

“Futerfas, vera anarkiisto (kiel tiuj de Parizo), temperamento de polemikisto, de batalemulo; estas pli rekomendinde lukti kun li ol provi lin konvinki. Li povas sin kontrauxdiri plurajn fojojn en unu sama konversacio pro nura amo de la batalo, la lukto. Estas perfekta polemikisto, kiu facile utiligas la sofismojn, kiu ne povas vidi tion, kio estas. Al li absolute mankas simpleco en la ideoj; al cxiuj siaj ideoj li donas filozofian bazon….”
[ 4 ].

Al tiu tempo apartenas kaj la “skismiga” agado de la “novepokanoj”, la recenzo de Futerfas pri ruslingva brosxuro de E. Drezen “La problemo de lingvo internacia. Provo de materiisma surbazigo de la problemo”, kaj la skismo inter Moskva E-Klubo kaj SEU [ 3, 4 ].

La nuboj densigxas

Liaj anarkiistaj konceptoj, aparteno al la anarkiistoj, malkompromisemo kaj maltoleremo alkondukis al tio, ke komence de 1924 Futerfas estis arestita. Laux mi, estas maljuste kulpigi pri tio E. Drezen, kiel faras Borsboom. Male, oni rajtas ecx konjekti, ke Drezen, uzante siajn rilatojn ene de la registaro kaj en GPU (sekreta polico), “eltiris” lin, Demidjuk kaj aliajn
anarkiistojn-esperantistojn kaj cxiujn tiurilate suspektatojn, el malliberigo (pri tio mi rakontos poste). Efektive, estis neniu kialo por Drezen helpi al lia aresto, cxar la soveta potenco (bolsxevikoj), kaptinte la povon fine de 1917, komence de 1918 (tuj post la dispelo de
“Ucxreditel’noje Sobranie” = multpartia parlamento), komencis sisteman ekstermadon de aliaj “pretendantoj” al la povo. Pleje suferis la eks-aliancanoj: eseroj (ruse: socialistoj-revoluciuloj), kaj anarkiistoj, kies persekutoj kulminis en la jaroj 1924-1925.

Post la aresto kaj sekvanta liberigo, Futerfas sxajne ne rajtis reveni Moskvon (kvankam tie logxis lia patrino). Li estis ekzilita al Samara (la nuna Kujbysxev). Poste li sukcesis translokigxi en Leningradon. Ankaux tie li ne povis deteni sin kaj li denove enmiksigxis en politikan batalon. Verdire, ankoraux ne venis la fino de la 30aj jaroj, tempo kiam oni lin tuj
mortpafus. Tamen, de tago al tago la cxiam pli fortiganta potenco de la bolsxevikoj jam ne emis tiel simple pardoni siajn “malamikojn”. Ni donu la vorton al la dokumentoj.

En Centra Arkivejo de KGB USSR oni informis min, ke pri FUTERFAS Natan Jakovlevicx (naskigxinta en 1896, en Lodzj) oni havas dosieron en tri lokoj: en Leningrado (1927), en Tomska regiono (1935) kaj en Arhxangelsko (1937). Mi tuj skribis al cxiuj tri adresoj. Jen la respondo el la Leningrada filio de KGB USSR:

“Estimata…! Al via skribpeto de la 3a de augusto cx.j. ni informas, ke en Leningrada filio… oni havas la jenajn informojn pri interesaj por vi personoj:FUTERFAS Natan Jakovlevicx, nask. 1896 en Lodzj (Pollando), hebreo, senpartiano, kun meza klereco, kasisto de asekurkaso de Petrograda regiono en Leningrado, logxis cxe adreso: Petrogradskaja storona, Pavlovskaja, d.2/4, logx. 22, estis arestita la 14an de junio 1927 pro
akuzo je krimoj, kiujn oni traktis laux art. 58-4 de UK RSFSR (Krimkodo de Rusia Federativa Respubliko de 1926 jaro). Laux decido de OSO (Osoboje Sovesxcxanije = Speciala Konsilantaro) cxe Kolegio de OGPU (sekreta polico) de la 16a de septembro 1927, Futerfas N.Ja. estis kondamnita al 3 jaroj de mallibero laux art. 58-4 UK RSFSR (“por preparado
kaj disvastigado de kontrauxsovetiaj flugfolioj”). Laux amnestio de la 6a de novembro 1927 oni mallongigis la punon je 1/4. Laux decido de OSO cxe la Kolegio de OGPU de la 7a de junio 1929, Futerfas Natan Jakovlevicx post plenumo de la puno estis ekzilita en Siberion dum 3 jaroj. Informojn pri (lia) plua sorto en (nia) filio oni ne havas.

Demandaro al la arestito de la 14a de junio 1927 mencias la jenajn laborlokojn de Futerfas:FUTERFAS Cicilija Il’inicxna – dommastrino, logx. Moskvo, Novoslobodskij projedz, d.6, logx. 4.

gxis 1917     kontoristo de privata firmo Rozental, Lodzj
1918-1919   kontoristo de Glavkojx” (Administrejo pri ledo), Moskvo
1919-1922 kontisto de Glavsnabprodarm
1922-1925   kontrolisto de asekurkaso, Moskvo
1925-1926   kontisto de fabriko Kr. Vana (Rugxa Vana), Samara
1926-1927   kasisto de asekurkaso de Petrograda regiono.

Geparencoj:
patrino –

En la dosiero mankas iuj ajn informoj pri la vivo de Futerfas kaj pri la agado de esperantistoj.Futerfas estis arestitaj pro pretigado kaj disvastigado de flugfolioj:SALJ Otto Ioganovicx, nask. 1901, en Liflanda gubernio (nuna Latvio), oficisto de asekurkaso de Petrograda regiono, senpartiano, malalta klereco, logx. str. Ligovka 51-5.
2.
D’JAKOV Dmitrij Veniaminovicx, nask. 1892, en Leningrado, senpartiano, malalta klereco, oficisto, logx. str. Petropavlovskaja 8-18.Salj O.I. estis ekzilita dum 3 jaroj en Uralon, kaj D’jakov D.V. dum 3 jaroj en Komioblastj (Komigubernion).[ 9 ].

Kune kun

1.

Laux la decido de OSO cxe la Kolegio de OGPU de la 16a de septembro 1927,

Ilian proceson en jugxproceduro oni ne reviziis…”

La oficialaj informoj refutas la onidirojn, ke Futerfas ne estis ekzilita, sed nur pro malsano bezonis “kuracadon” ekster Moskvo. (“Pri Futerfas, alia leganto reage je mia artikolo sendis al mi kopion de posxtkarto de Nekrasov al Salan, laux kiu Futerfas, kiel diris lia patrino al N., ne estis ekzilita, sed “kuracas sin”. La patrino ne donis al N. la adreson de la filo, pri kiu N. cetere notas, ke li estas psike malsana. La pk. havas la daton de 13-12-1927″) [ 10 ].

Norden senrevene

Tamen la malfelicxoj de Futerfas ne finigxis. Jen kion “rakontas” ankoraux unu oficiala dokumento [ 11 ] el Tomsk:

“Estimata! Je via skribopeto (ni) informas (vin), ke laux dokumentaro de arkiv-krima dosiero Futerfas Natan Jakovlevicx, naskigxinta la 10-an de auxgusto 1896 en Lodzj, Pollando, “Hebrea deveno”, el familio de oficisto, anarko-komunisto, en 1913 finis gimnazion en Lodzj (posedas la germanan, polan kaj anglan lingvojn), laux profesio librotenisto, en 1927 estis arestita en Leningrado kaj de OSO kondamnita al 3 jaroj (de mallibero) kaj post plenumo de la puno estis ekzilita en Narymskij okrug (distrikto) kaj, logxante en v(ilago) Bragino kargosokskogo rajona (regiono) de Tomska oblastj (gubernio) cxe str. Centraljnaja 1, estis denove arestita la 18an de marto 1935 kaj estis akuzita laux art. 58-10-II de UK RSFSR, t.e. “pro organizita batalo kontraux Sovetaj potenco kaj partio kaj pro la organizado de membroj de ekzilitaj anarkiistoj en kontrauxrevolucian grupon, efektiviganta kritikon de la arangxoj de la partio kaj de la registaro.” La 25an de julio 1935 per OSO cxe Narkomo (ministro) de VD SSSR (pri Internaj Aferoj de USSR) kondamnita al ekzilo en Nordan Provincon (Sjevernyj kraj) dum 3 jaroj.Futerfas N.Ja. konsistas el : patrino – Futerfas Cecilija Il’inicxna, 60-jara, logxanta en Moskvo, fratino – Futerfas Asja Jakovlevna, 32-jara, logxanta en Moskvo. La proceson pri la akuzo kontraux Futerfas N.Ja. oni reviziis 27.07.89 cxe Tomska provinca prokurejo. Konforme al Ukazo de Prezidio de Supera Konsilio de 16.01.89 (eraro: evidente 1990!) Futerfas N.Ja. estis rehonorigita. Aliajn informojn rilate la sociagadon de Futerfas
N.Ja., inkl. en la kampo de Esperanto, kaj ankaux pri intimaj rilatoj kaj pri lia plua sorto oni ne havas”.

“Sjeverny kraj” estas regiono ecx pli severa ol Siberio. Kie gxi trovigxas, kaj kia estis la sorto de nia heroo en la provinco, ni ekscias de la sekvanta dokumento [12 ]:

La familio de

“… Futerfas Natan Jakovlevicx, naskigxinta en 1896, en Lodzj, logxis en Arhxangelsk, str. Proletkulta, domo 52, logx. 2. La 18an de februaro 1937 (li) estis arestita pro falsaj atestoj de unu membro de t.n. k.r. (kontrauxrevolucia) esera terorista organizajxo en Arhxangelsko. (Entute) estis arestitaj kaj akuzitaj en la falsa proceso 11 personoj. En la dosiero oni havas ateston, kiu indikas, ke Futerfas N.Ja. estis ekzilita en Arhxangelskon kiel anarkiisto-sindikatisto. Li tute rifuzis doni depoziciojn, cxu pri si mem, cxu pri la esenco de la proceso. Li subskribis ne unu dokumenton. Ankaux mankas protokolo de enketado. Oni akuzis lin je tio, ke (li) estis “upolnomocxennyj” (rajtigito) pri teroro de la kontrauxlega esera terorista centro. Inter la logxantaro de Arhxangelsko (li) efektivigis kontrauxrevolucian agitadon (cxu li propagandis Esperanton? -NikSt). Havis rilatojn kun eksterlanda anarko-centro. Iuj ajn dokumentoj pri tio en la dosiero mankas, laux decido (ordono) de Trojka cxe UNKVD de Arhxangelska provinco (Arhxangelska filio de NKVD) de la 23.10.37 (li) estis kondamnita al mortpafo. Pereis la 27an de oktobro 1937. Loko de entombigo ne estas determinita. En ordo de (prokuratora) kontrolado (li) estis rehonorigita de Milittribunalo de Belomorska (Blankmara) militdistrikto la 29an de aprilo 1956…”

Homo ekster sia tempo

Tiel finigxis la vivo de tiu-cxi siaspeca talenta, tamen tute “malgxustatempa” homo, de tipa “malprosperulo”, kiu agnoskis nur unu manieron de memkonfirmado: li cxiam elpasxis “kontraux” – 15jara li forlasis la gimnazion kaj okupigxis pri memlernado; liaj multnombraj elpasxoj dum kongresoj, kunvenoj ktp., cxiam estis kontraux la opinio de la plimulto, kaj ankaux lia aparteneco al la anarkiistoj klare atestas pri tio. Oni povas diri, ke li “havis malfelicxon”! – dum la tuta vivo li provis memstare konstrui propran sorton, kaj gxuste dum la periodo, kiam memstarecon kaj sendependecon oni punis plej forte. Kredeble, dum la “malnova” (antauxrevolucia) tempo li kreskus al nivelo de granda financisto, bankiero aux komercisto, cxar dum la tuta vivo li okupigxis memstare pri la studado de la ekonomiaj sciencoj, de politiko, de juro, tamen jen “eraris” pri elekto de partio, kaj suferis pro tio dum la tuta vivo. Li finis la vivon kiel “rajtigito pri teroro de kontrauxlegxa esera terorista centro” (kvankam li neniam membris en la esera partio), kies loko de entombigo “ne estas difinita”. Tiaj estis la vivo kaj la sorto de N.Ja. Futerfas – unu el anarkiistoj-esperantistoj, kies persona sorto klare ilustras la sorton de multaj aliaj esperantistoj en la lando, kaj la sorton de la tuta sovetia Esperanto-movado dum la 20-30aj jaroj de nia jarcento, dum ties kolizio kun unu el la plej totalitarismaj regximoj de la plej nova historio. Estu la historio ankoraux unu ekzemplo – averto por la tuta homaro!

Noto: Rilate la areston en Moskvo en 1924, mi ne povas konfirmi tion per dokumentaj atestoj. Kelkfoje mi provis ricevi informojn kaj de Centra Arkivejo, kaj de Moskva filio de KGB USSR (tute apartaj institucioj, kun, eble, komuna arkivejo). Cxiam la respondo estis negativa : la dosiero mankas. Mi provis alian aliron: se, ekzemple, Futerfas estis arestita kune kun
G. Demidjuk, do, cxu ekzistas la dosiero de G.D.? Denove la sama respondo: la dosiero mankas. Tamen sur la registra karteto estis la subskribo “Kolegio de OGPU liberigis (lin) kontraux “podpiska” (skriba promeso) ne forveturi el Moskvo”. Kaj se la arestoj vere okazis, eble, kune kun la liberigitoj malaperis ankaux la dosieroj? Por fari tion, oni devus koni treege gravajn personojn inter la estraranoj de la tiama OGPU. Sxajnas (kvankam tio estas nur hipotezo), ke E.Drezen tiatempe havis “amikojn” en la instanco: ja Jakov Peters, Jan Berzinj, M.Lacis estis latvoj kaj estraranoj de OGPU. Eble, iu de ili povis “helpi” al li liberigi la amikojn. Des pli, ke (tre karaktere) Futerfas mem neniam poste menciis la areston de 1924. Kial do? Solvi la enigmon eventuale helpos sekvantaj esploroj.

Literaturo

1. NikSt Cxu SAT estis sidejo de germana sekreta polico? – “Sennaciulo”, 1990, No.2,
p. 18-19, 23.
2. NikSt Esperantistaj viktimoj de stalinismo – “Sennaciulo”, 1990, No. 9, p. 76-78.
3. U.Lins Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko – “Sennacieca Revuo”, 1987, No. 115, p. 39.
4. E.Borsboom “Vivo de Lanti” – Parizo, SAT, 1976.
5. CGA RSFSR (Centra Sxtata Arkivejo de RSFSR), 626-I-4, p.125
6. CGA RSFSR, 626-1-4, p.137-137a-138-138a.
7. CGA RSFSR, 626-1-4, p.136
8. “Agitanto” (Kronsxtadto), No. 1/14, de 15.07.1921, p. 2.
9. El letero No.10/32-S-3326 de 21.08.1990, u. Leningrado.
10. El letero de U.Lins de 28.02.1990.
11. Letero de Tomska filio de KGB USSR No.10/S-37 de la 10-a de septembro 1990, urbo Tomsk.
12. El letero No. S-517 de la 06.09.1990 de Arhangelska filio de KGB USSR, urbo Arhxangelsk.

********

“Sennacieca Revuo”, 1993, No.121, pp. 6 – 10

Advertisements
This entry was posted in Biografio. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s