Ĉu Oni Povas Vivi Sen Religio?

Ĉu Oni Povas Vivi Sen Religio?

de André Lorulot

(Elfrancigis Martin Lavallée)

ĈE LA ELDONEJO “L’IDÉE LIBRE”
[La Libera Ideo]

Herblay (Seine & Oise)

Prezo: 2 fr.

Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Kopirajto de Lorulot 1930
[originala eldono]

FAKTOJ, TEKSTOJ KAJ PORTRETOJ

Monata publikigaĵo.  N-ro 24. —  Majo 1930

[Esperanto-Traduko 1992]

Ne estas la religio kiu vivigas la homon, estas la homo kiu vivigas la religion.   A. L.


DE LA SAMA AŬTORO:

Krimo kaj Socio (Antaŭparolo de D-ro Legrena kaj de Prof. Rafaelo Delarbara), Unu volumo.
Crimes et Société (Préface du Dr Legrain et du Prof. Raphael Dubois), un volume………..Fr.  12
Ĉe la Lupoj, socia romano
Chez les Loups, roman social………………………………….  10
Germana Barbareco kaj universala Barbareco (Antaŭparolo de Prof. A. Forela)
Barbarie allemande et Barbarie universelle (Préface du Prof. A Forel)…  12
La Vera Seksa Edukado (Antaŭparolo de D-ro Vŭavenelo)
La Véritable Éducation Sexuelle (Préface du Dr Voivenel)……………  20
Meditadoj kaj Rememoroj de Malliberulo (kun portretoj kaj gravuraĵoj)
Méditations et Souvenirs d’un Prisonnier (avec portraits et gravures).. . 6
La Krimo de l914
Le Crime de 1914……………………………………………….   1 25
Framasonaro kaj Milito
La Franc-Maçonnerie et la Guerre…………………………………   1 50
Eklezio kaj Amo (Debato kun S-ro Abato Violeto)
L’Église et l’Amour (Controverse avec M. l’Abbé Viollet…………….   4 50
Por aŭ kontraŭ konfesosakramento ? (Debato kun S-ro Abato Violeto)
Pour ou contre la Confession ? (Controverse avec M. l’Abbé Viollet)…. 2
Unu monato ĉe la Pastroj
Un mois chez les Curés………………………………………….  12


ANTAŬPAROLO

Depost dudek-kvin jaroj (kiel pasas la tempo!) mi donis centojn da konferencoj, en Francio, en Svisio, en Alĝerio, pri la temo kiu estas la objekto de la nuna broŝuro.

La teksto kiun oni ekkonos ne estis stenografita, sed rekonstruita kun la helpo de la notoj kiujn mi konservis. Mi ordinare improvizas miajn paroladojn, kio klarigos iujn modifojn kiujn la leganto povus rimarki inter la presita teksto kaj la elparolita oratoraĵo. En la nuna broŝuro, mi serĉis antaŭ ĉio uzi la plej grandan nombron eblan da dokumentoj kiuj enviciĝus en la dosiero de mia konferenco. La broŝuro do estos pli substanca, pli kompleta, ol tiu aŭ alia parolado, prenita izole, povintus esti. Kaj malgraŭ ĉio, ĝi estos multe resuma, tiom estas vasta la temo.

Tute kompreneblas ke, per la parolo aŭ per la skribilo, mi ĉiam min inspiras de identa zorgo: esti klara, esti simpla, meti la veron je la atingeblo de ĉiuj homoj por permesi al ili edukiĝi, pliboniĝi kaj liberiĝi el la pereiga jugo de la religia obskurantismo.

Se iu el ni  parolas pri kredo kiu laŭdifine, valorus science pli ol la scienco kaj morale pli ol la moralo; alivorte pri magia metodo, de iu ajn nomo ĝi nomitu, kiu procedus per nesciataj vojoj de la racio kaj de la konscio, sub la preteksto esti pli konscienca ol la konscienco kaj pli racia ol la racio, tiu kontraŭ-senco ne haltos nin.

Energie, ni rifuzas al ni reveni du mil jarojn malantaŭe, remeti la spiriton novala, rompi niajn mikroskopojn por pli bone vidi kun niaj okuloj aŭ por vidi kun tiuj de alies, disŝiri niajn tablojn de logaritmo, niajn arĥeologiajn kolektojn, niajn librojn pri historio kaj pri kritiko, sub la preteksto trovi ie, malpli koste, la tute faritan kaj perfektan veron . . .

Ferdinando BOKSA (Ferdinand BUISSON), Demandoj pri Moralo (Questions de Morale, Parizo, 1900, p. 322)

Multe da personoj miras kaj indignas kiam ili nin vidas kontraŭbatali la religiojn, ĉar ili tiujn konsideras kiel la fundamento de la socio. «Forigu la religion, eldiras ili volonte, kaj la homo refalas senprokraste en la barbarecon.»

(Kiam tiuj personoj parolas pri la religio, notendas ke temas pri ilia persona religio; ili ne multe estas tiom simpatiaj al la kredantoj de la rivalaj kultoj kiom al la agnoskitaj nekredantoj. Protestanto ne multe estas pli bone konsiderata ol liberpensulo aŭ islamanoj fare de la katoliko.)

Aliaj personoj, malpli dogme ligitaj al la religio, taksas «ke ili utilas kaj ke ili ankoraŭ donas servojn». Ĉiukaze ili estas tre respektindaj kaj oni ne devus, sub nenia preteksto komplete kontraŭstari la konceptojn de la kredantoj.

Se tiaj principoj estus ĉiame trudiĝintaj, la homa inteligento neniam evoluus.  Ĉiu nova ideo, ĉiu realigita progreso, necese kolizias la malnovajn konceptojn (tiom respektindaj kiom ili estis) kaj tiel ofendas la sentojn de granda nombro de individuoj.

Ĉar la amaso estas rutina kaj kontraŭŝanĝigema, ĝi havas la malamon de la «novaĵoj». Ĝi sin lasas gvidiĝi je la nomo de la malnovaj tradicioj. Ĝi timas la penojn, la serĉadojn, la riskon. Ĉiuj pioniroj, la antaŭuloj, devis suferi, pli malpli, de iliaj samtempuloj. Ofte eĉ, ili estis persekutitaj kaj ofermortigitaj. Pli malfrue, iliaj ideoj triumfos; la homaro aliĝos al la «ĥimeroj», al la «utopioj» kiujn ĝi ofendomokis kaj ĝi glorigos la rememoron de tiuj kiujn ĝi mallaŭdegis sen ilin kompreni.

Ni neniel deziras ĝeni la liberon de tiuj kiuj pensas alimaniere ol ni.  La libero de la kredanto estas tiom konsekrita kiom tiu de la nekredanto.  Ni nin limigos depostuli la rajton je kritiko, je diskuto kaj ni deziras simple forpreni la socion de la netoleremo kaj la fanatismo kiuj ilin tiom longtempe alfiksis.


KIO ESTAS RELIGIO?

La demando povas ŝajni senutila. Sed ekde kiam oni ĝin atenteme ekzamenas, oni ekvidas ke ĝi entenas multe da obskuroj.

Estas multe malfacila renkonti ĉe la aŭtoroj (kredantoj aŭ ne) difinojn vere precizaj kaj kontentigaj de religio.

La etimologio diras al ni ke religio (religare, tio kio ligas) ne estas alia afero ol ligo. Duobla ligo, kiu ligas la homon al sia Dio, unue; kiu ligas la homojn inter si, poste, ĉirkaŭ sama kredo.

Kia ajn estu la vidpunkto kie oni lokiĝas, oni devas konsenti ke tiu difino estas malsufiĉa. «Ligo inter la homo kaj Dio», oni diras, sed oni ne difinas Dion kaj konsekvence, la ideo de religio ripozas sur nenion solida. «Ligo kiu arigas ĉirkaŭ komunaj kredoj ian nombron da homoj», oni diras ankoraŭ.  Sed ĉu tiu difino ne estus tro larĝa? Oni kutime parolas pri «socialisma religio», aŭ pri «religio anarĥiisma», de «religio vegetarana», «monarkia», «arta», kion mi scias ankoraŭ? Ĉu tioma pligrandigo de tiu termino ne estas troa? Politika partio, tiom dogma ĝi estu, ne estas religio.  Filozofia sekto aŭ alia, ĝi estu impregnita de troa mistikismo, ne nepre konsistigas religion, kiel ni ĝin elmontros.

Tolstojo citas ian nombron da difinoj. Ekzemple, tiun de Gobleto Dalviela (Goblet d’Alviella): «La religio estas iu maniero por la homo realigi sian rilaton antaǔ la superhomaj kaj misteraj fortoj de kiuj ĝi kredas sin dependa». Tiun de Vaŭvenargo (Vauvenargues): «La devigoj antaŭ Dio, jen la religio».  Sed Tolstojo proponas difinon pli kompleta: «La vera religio, estas, konforme al la racio kaj la scio de la homo, la rilato establita far li antaŭ la senfina vivo kiu lin ĉirkaŭas, kiu ligas ĝian (la homan) vivon kun tiu senfino kaj lin gvidas en ĝiaj agoj» (1).

Burnufo (Burnouf) precizigas, prave laŭ mi, ke la persona kaj intima koncepto de Dio, ne sufiĉas konsistigi religion (2).

Ne estas temo en la mondo pli debatata ol tiu de la religio, kaj Frazero (Frazer) konfesis ke la difino estas preskaŭ neebla. Li tamen proponas la sekvanta: «Per religio ni komprenas la favorigon aŭ la repacigon de potencoj superaj al la homo kiuj, oni kredas, kondukas kaj regas la vojiro de la naturo kaj de la homa vivo».

Estus do, en ĉiu religio, du distinktaj elementoj: teoria elemento (kredo je supera potenco); praktika elemento (strebo por favoriĝi al si la ĉi tiu potenco).

Burnufo, antaŭ Frazero, jam specifis ke ĉiu religio necese devas enhavi dion kaj riton—unu kompletanta l’ alian. Ĉu la katolika Eklezio mem ne establis sian teologion sur la kunekzistado de la kredo kaj de la laboroj, unu tiom necesa kiom la aliaj, kiuj de tio rezultiĝas?

«La religio», diris Georgo Matisa, «estas sistemo de kredoj rilate al la origino de la mondo, al la fenomenoj de l’ universo kaj al la sorto de la homo, de kolektivaj ritoj kaj de individuaj gestoj, finfine de parolaj formuloj, ofte akompanitaj de aparta emocio, iaspeca sentimentala antaŭenmoviĝo

Durkejmo (Durkheim) siaflanke diros: «Religio estas solidara sistemo de kredoj kaj praktikoj rilataj al sanktegaj aferoj, tio estas separitaj, malpermesitaj, kredoj kaj praktikoj kiuj unuigas en sama morala komunumo, nomita Eklezio, ĉiujn kiuj ĝin aliĝas. . . La dua elemento kiu enlokiĝas en nia difino ne estas malpli esenca ol la unua, ĉar, montrante ke la ideo de religio estas nedisigebla de la ideo de Eklezio, antaŭsentendas ke la Religio devas esti afero eminente kolektiva

Tiuj difinoj havas la grandan avantaĝon limigi la problemon, permesante tiel eviti domaĝajn konfuzojn. Ĉiu diskuto estus malfekunda se ni nomus, miaj kontraŭantoj kaj mi, malsamajn ideojn per la sama vorto.  Mi al neniu volas trudi tiujn difinojn, memkompreneblas, kaj mi min limigos ilin proponi, en la espero igi la diskuton pli klara kaj pli facila. Mi cetere restas je la dispono de kiu ajn min alportus alian difinon por ĝin ekzameni kaj ĝin kritiki kun li.

Oni min obĵetis, multajn fojojn, ke endas distingi inter la revelaciita kaj dogma religio kaj la spontana kaj dogme «natura» religio. La distingo estas delikata, ĉar tiu pseŭdo-natura religio estas ĝenerale multe malpreciza kaj sin intermiksas en mistikismo pure sentimenta kun la religiemo. Kiam tiu spirita stato enhavas minimumon da dogmoj (kaj de gestoj korespondaj), ĝi povas esti konsiderata kiel stato de religia spirito. Sed en la mala kazo, tio estas en la hipotezo de religio sen iu ajn supernatura kredo fiksa kaj sen iu speciala maniero esti kaj vivi, antaǔ la dirita kredo, ni taksas ke temas pri filozofio, metafizika aǔ ne, kaj ne pri vera religio.

Cetere, kiam oni ekzamenas la konsistigajn elementojn de la laŭdiraj «naturaj religioj» laŭdegitaj fare de sendependaj filozofoj kaj pensuloj, oni ekvidas ke tiuj elementoj pruntitas el la komuna lernakiro de la grandaj revelaciitaj religioj. Kredo en la supera Estaĵo, en la senmorteco de la animo, en la estonta vivo, tiaj estas tiuj elementoj, pli-malpli purigitaj kaj dolĉigitaj, nudigitaj de iliaj superstiĉaj kaj fetiĉaj aparatoj—sed ĉiam samaj en ilia origino kaj ilia celeco.

La revelaciitaj religioj malvaste subordigas la homon al la diaĉo. «La homo kreitis por laǔdi, honori, kaj servi Dion, nian Sinjoron, kaj per tiu maniero savi sian animon» (3). Ĉar Dio nin faris kaj konsekvence li estas nia majstro kaj ni al li integre apartenas.

Ne plu temos, por la individuo, forĝi al si personan religian koncepton, sed akcepti la dogmojn kiujn estos al li imponitaj (malnovtempe per la malmildego kaj la perforto, hodiaŭ ankoraŭ per morala aŭtoritato kaj per sugestado farata ekde la junaĝo).

«Ĉio kion kristano devas scii estas entenata en la Simbolo (de la Apostoloj), la Sakramentoj, la Dekalogo kaj la dominikana Preĝo», Kateĥismo de la Trideka Konsilio (Cathéchisme du Concile de Trente).

La famega Bosŭeto diris:

«Kion signifas tiu vorto: Mi kredas? Ĝi signifas ke oni submetiĝas je tiuj veroj el sia tuta koro kaj sen hezito. Necesas kredi kun firma fido kaj pli ol kion oni vidas per la okuloj», li aldonas. (4)

La sama Bosŭeto donas la sekvantan difinon de la herezo, kiu eminente konfirmas tion kion ni ĵus legis:

La herezoj estas malbonaj doktrinoj, kie oni obstinege preferas homajn rezonadojn pri kio Dio revelaciis kaj ĝian apartan sencon al la juĝo de l’ Eklezio». (5)

Estas tiuj revelaciitaj religioj, instruataj fare de klerikaroj, imponitaj fare de aŭtoritataj metodoj, kiujn ni kontraŭbatalas, ĉar ili forpuŝas la liberan ekzamenon, predikas la submetiĝon de la inteligentoj—al la nura profito de iu sacerdota privilegiita kasto.

Notoj:

(1) Kio estas religio? (Qu’est-ce que la religion?) p. 16. [—> revenu al eseo]

(2) La Scienco de la Religioj (La Science des Religions). [—> revenu al eseo]

(3) Lojolo (Loyola), Exercices spirituels, Spiritaj ekzercoj, p.28. [—> revenu al eseo]

(4) Kateĥismo de la Diocezo de Meaux (Cathéchisme du Diocèse de Meaux) de la famega kaj respektindega Ĵako Beninja Bosŭeta (Jacques Bénigne Bossuet), episkopo de Mo, Parizo 1687. [—> revenu al eseo]

(5) Kateĥismo de la festoj kaj aliaj solenaĵoj kaj observendaĵoj de la Eklezio (Cathéchisme des festes et autres solennitez et observances de l’Église), Parizo 1687. [—> revenu al eseo]


LA IDEO DE DIO

Ne enŝoviĝas en la planon de la nuna konferenco studi la ideon de Dio—kiu necesus por nur ĝi tutan konferencon.

Mi nur volas memorigi ke la ideo de Dio estas nedisigebla de la ideo de religio.

Sed la koncepto de Dio varias laŭ la intelektaj kapabloj de la homo kiu ĝin deklaras.

La sovaĝulo konceptas Dion tre malsimilan de tiu de la civilizito.

Maljuna kamparanino ne sin reprezentas «la bona Dio» sub aspekto tiom pura kiom filozofo aǔ teologo.

Tre malmulte da homoj, hodiaǔ mem, kapablas altiĝi ĝis la meditadoj de iu Sankta Augusteno, kiam li skribis:

«Dio ne vidas en la tempo, ne sin moviĝas en la tempo, ne ripoziĝas, sed estas li kiu faras kion ni vidas en la tempo kaj la tempo mem kaj ĉeso de la tempo . . .»

Tiuj penoj laboraj por provi «malhomigi» Dion restas ĉiam senfruktaj. Kaj la homoj restadas feŭdigitaj je homoforma koncepto de Dio.  Ne povas esti aliel; la teologoj la plej misdigestantaj tion ne malŝatu. (Neniu metafizika problemo povas esti solvita fare de la scienca metodo, obĵetos iuj filozofoj, sen vidi ke, per tiu malkaŝo, ili detruas ĉiujn bazojn laŭdire raciajn de la religio.)

La kredantoj povas dividiĝi en tri kategorioj:

1e Tiuj kiuj kredas je Dio «ĉar ili ĝin sentas skuiĝeti en ilia koro.» Tiuj kredantoj havas la animon mistika kaj sentimenta. Estas la kategorio la malplej multnombra.

2e Tiuj por kiuj la vivo kaj la meĥanismo de l’universo restus neklarigeblaj sen la interveno de Granda Ordiganto. Tiuj kredantoj estas obseditaj far la serĉado de la kaŭzoj kaj la deziro klarigi la mondon ĉiapreze. Tiu kategorio estas iom pli multnombra ol la antaŭa.

3e Tiuj kiuj kredas… ĉar oni tion al ili lernigis. Ili akceptas la tradiciojn sen ilin ekzameni nek pripensi. Estas la kategorio la plej multnombra.

Je tiu kategorio, aldonendas tiuj kiuj sin sugestas pli-malpli konscie: «Donu al mi kredon, o Sinjoro!», malespere ekkrias Tolstojo, je kritika momento de lia evoluo. «Ni nin stultigu» rekomendis Paskalo.

Ununura afero certas, estas ke Dio ne sin manifestas direkte—kio tamen estus la plej bona solvo kaj la plej brila demonstro de ties ekzisto.

Li neniom respondas al niaj preĝoj.

Li neniam intervenas en niaj aktivecoj.

«Mi estas tre bone kun Dio», diris Roberto Deflera.  «Li neniam venas vidi min kaj li ne skribas al mi».

Popola ĉina diraĵo respegulas la saman penson—kaj la saman saĝon:

Kultu la Diojn kvazaŭ ili estus tie.
Sed, vi ĝin ne faru, tute samas.

Unuj diras al mi:  «Ni ne povas ĉion objektive kompreni»—kio ne aplikiĝas je la ekzisto de Dio, sed ankaŭ al multe da problemoj.

Aliaj korligiĝas por pruvi tiun ekziston per kunĉenado de rezonoj bazitaj sur la sperto kaj l’eksperimentado.  Bonega metodo kaj kies fruktoj estus vere fekundaj. . . se ili ne elŝteliĝus el tio por fali en la malracia fido aŭ en . . . la sentimentalan-mistikan Revon.

Kiu veras: la Dio de la paroĥoj aŭ tiu de la filozofoj? Tiu de la «revelacio», tiu de la institucio, aŭ tiu de la malbone instruita racio? Nek unu nek alia certece. (1)

Notoj:

(1) ZOLO (Lurdo, p. 448) majstre pentris tiun ardan bezonon de la amasoj kredi je la nekredeblo:

Kaj estas ĉi tie ke oni devas kredi, mia kara infano. Ĉu vi vidas tiun obskuran truon, ĉu vi sonĝas je la brilega Groto, je la triumfanta Baziliko, je tiuj kunkuritaj homamasoj?  Sed se Bernadeto estus nur halunaciulino, frenezulino, ĉu la aventuro ne estus pli miriga, ankoraǔ pli neklarigebla? Kiel: la sonĝo de frenezulino estus sufiĉintas por tiel movi la naciojn: . . . Ne, ne: dia blovo pasis kiu nur ĝi povas klarigi la mirindaĵon.

. . . Jes: veris, blovo pasis, la plorsingultoj de la doloro, la neestingebla deziro al senfino de l’esper’. Se la sonĝo de suferanta infanino sufiĉis por kunigi la popolojn, por pluvigi la milionojn kaj kreskigi el la grundo novan civiton, ĉu ne estis ke tiu sonĝo venis iom kvietigi la malsaton de la kompatindaj homoj, la nesatigeblan bezonon kiun ili havas esti trompitaj kaj konsolitaj? Ĝi remalfermis la nekonatecon, sendube je favora momento socia kaj historia; kaj la amasoj tien sin ĵetegis. O! Sin fuĝi en la mistero, kiam la realeco estas tiom malmola, fidi la miraklon, tial ke la naturo kruela ŝajnas longan maljustecon! Sed bele organizas la nekonatecon, ĝin redukti je dogmoj, estigi el ĝi revelaciitajn religiojn, nur estas funde ke tiu voko postulanta la sanon, la ĝojon, la fratan feliĉon, ĝis ĝin akcepti en alia mondo, se ĝi ne povas esti sur ĉi tiu terglobo. Je kio utilas kredi la dogmojn? Ĉu ne sufiĉas plori kaj ami?

. . .La eterna bezono de la supernaturo vivigus ĉe la dolora homo la eternan kredon. La miraklo, kiun oni ne povis konstati, devis esti pano necesa por la homa malespero. . .

Estas certe ne bezonate kredi je revelaciita dogmo por esti profunde sincera vokante iu Savanto. . . Kiam la homa raso malaperos, tio estos ankoraŭ vokante helpon kaj, eble, provante revi ke la helpo al ĝi venis.

(J. Lemetra [J. Lemaître], Konferenco pri Ŝateŭobriando [Conférence sur Châteaubriand], 14 kaj 15 februaro 1912.) Citata de Mutjer-Ruseo (Moutier-Rousset).


LA DEVENOJ DE LA RELIGIO

Necesas reiri multe for en la pasintecon por kompreni la devenon kaj la formadon de la religioj. Estas kun ekstrema malrapideco ke la neta koncepto de iu dieco formuliĝis kaj disvolviĝis.

Ju pli oni reiras en la nokton de la pasintaj jarcentoj, des pli facilas ekkompreni Dion, sed des pli ĝi estas maldelikata kaj simila al la homo (ĝi vivas, ĝi manĝas, ĝi edziĝas, ĝi mortas. . .) Evoluante Dio spiritiĝos, ideismiĝos, ĝi iĝos nuba kaj malfirma. La limo de tiu evoluo estas la panteismo (kiu cetere eskludas la eblecon de iu reala kreo).

La inoj havas pri Dio malsuperan ideon, ĝenerale, je tiu kiun havas la viroj (Burnufo).

La dioj evoluas; la religioj estas vivantaj organismoj—tiaj estas la veroj kiujn oni devas malkontesti se oni volas klare vidi en la religia disvolviĝo de la homaro.

Ĉiuj religioj devenas la unujn la aliajn, kio ne malhelpos ilin eskludiĝi kaj kontraŭbatali la unujn la aliajn. . .

Kristanismo devenis el semidismo—kaj ĝin persekutis dum mil-naŭ-cent jaroj.

Bramanismo volis ekstermi budhismon,—kiun ĝi tamen naskis.

Islamismo kaj la semidismo estas germanaj kuzoj kaj malgraŭe disputemas inter ili. Kaj tiel plu.

Oni kredis dum longa tempo ke la Biblio estis la plej maljuna libro tutmonde.  Hodiaŭ, oni scias ke ĝi ne entenas ion originalan. Ties unua parto, pure mitologia, estas amasaĵo de antikvaj maljunaj legendoj.  Kaj ĝia dua parto (de Moseo ĝis Davido), havas nur tre relativan historian valoron konsiderante ke la aŭtentaj faktoj estas miksitaj kun la heroaj legendoj kaj kun la nekontesteblaj absurdaĵoj.

Antaŭ la Biblio la Rigvedo (publikigita du mil jaroj antaŭ J.-K.) entenis ĉiujn faktojn kiuj formas la materialon de la evangeliaj rakontoj.  La Zendavestao ankaŭ estas tre prea al la Biblio kaj ŝajne naskiĝis, ankaŭ por la Vedo, en iu fonto ankoraŭ pli malnova—kaj kiu al ni restis nekonata.

Tiuj libroj ne ĉeestigas al ni la naskiĝon de la religia ideo.  Ili ĉeestigas al ni kredojn jam konsistigaj kaj fortikaj.  Longaj periodoj antaŭis  tiujn religiajn formojn; la dioj kaj la kredoj foruzis jarcentojn por akiri tiun disvolviĝon.

Ni povas tempe reiri de la islamismo ĝis kristanismo, poste al semidismo, al la mitologio de la Grekoj, de la Latinianoj kaj de la Nordaj popoloj, al la bramanismo, al la mazdiismo kaj fine al la vedismo.  Ni nin ĉiam albatiĝas kun la sama dogmismo: Manuo, aŭtoro de la Vedo (1) pretendas esti ricevinta la revelacion de la vero fare de Dio, rekte (kiel Moizo, Zoroastro, Mahomedo kaj samsortanoj).

Notoj:

(1) Vedo signifas scienco, kio konfirmas la fakton ke la religioj ekkomence estis sciencaj provoj por klarigi la mondon.


KREDOJ DE LA PRIMITIVA HOMO

Sekve, estas super la historiaj tempoj ke devus esti serĉata la fora kaj malklara fonto de la religio. Ni ne havas la ilojn sed, male ni povas fari konstatojn tre interesajn studante la religian pensmanieron de la sovaĝaj popoloj kiuj vivas ankoraŭ hodiaŭ kaj de tiuj kiuj ebliĝas studi antaŭ ilia malapero.

Ni povas konsulti multnombrajn fontojn da dokumentoj. La plej nova, kaj unu el la plej kompletaj, estas al ni proviziita de la kolektaro de la verkoj de l’ granda angla scienculo Frazero (Fraser).

Frazero precipe studis fenomenojn ĝis tiam malmulte konatajn, tiajn kiajn totemismon, ekzogamion, ktp.

La primitiva homo estas tre malkrera. Li eĉ ne komprenas la fenomenon de la naskado. Oni konas la patrinon de la infano, sed oni ne agnoskas la patron, ĉar oni ne establas neniun rilaton inter la pariĝado kaj la gravedado (kiu okazas multe pli malfrue). Oni do supozas ke la fekundigo estas la laboro de iu animalo kiu pasas je la preciza momento kiam la virino sentos ekskuetiĝi. Tiu animalo—kanguruo, kasuaro, ktp.—estos la totemo de la indiĝeno. La totemo povas ankaŭ esti kreskaĵo aŭ ĉiu alia objekto. Oni ne ĝin adoras; oni prefere ĝin konsideras kiel samrangulon, kiel amikon. La totemo antaŭis la dion, sed evoluante, tiu lasta emis proksimiĝi al la homoformaj diaĵoj.

La folkloro de la malsamaj popoloj provizas al ni aron da kuriozaj dokumentoj pri la kredoj kaj la tradiciaj kutimoj kolektivaj de la prauloj—kaj de la nunuloj.

Ni neniam tion forgesu: la homo ekvojis kun intelekta nivelo tre malalta. Neniu estis pli sklavo ol la primitivulo, servomiene submetita al sia pasinteco, al la prauloj, al la spiritoj kiuj lin ĉirkaŭas, al la antaŭjuĝoj de sia klano. (La ora aĝo ne estas malantaŭ ni, kiel tion kredas kelkaj revuloj, sed antaŭ ni, en la estonteco. . .eble.)

Por la primitivulo, la mondo havas nur du kvadratajn kilometrojn vastece. La tempo reduktiĝas je du aŭ tri generacioj nure. Li ne sonĝas pri l’ estonteco—kaj proe, havanta aliajn zorgojn—kaj la pasinteco etiĝas por li je kelkaj intruoj ricevitaj buŝe de siaj patroj . . . Mallonge, li estas preskaŭ senarma meze de malamikeca mondo. (Kaj mi parolas pri iu homaro posedanta la artikan lingvaĵon, tio estas jam tre evoluinta, relative.)

Kiom da aferoj ja frapis la imagon de niaj prauloj kaj timigis ilin! Ekde la glaciigo de la riveroj ĝis la morto de la animaloj kaj de la homoj, pase tra la intensa senpluveco, la malsano, la fajro, la vento, la tertremoj, kiom da neklarigeblaj fenomenoj por ili!

Oni timis la nokton, sed ĝia reveno estis tro ofta kaj regula por ke la homo ne povu, sufiĉe rapide, supervenki sian teruron. Sed la reveno, pli malofta, de la sezonoj, pli maltrankviligis la koron de la primitivulo. Je la proksimiĝo de la printempo, la aŭstraliaj indiĝenoj ankoraŭ en niaj nunaj tagoj, faras ceremoniojn destinitajn por veki la energiojn de la naturo kaj ili estas konvinkitaj ke iliaj ensorĉadoj estas efikaj, kompreneble.

Sovaĝulo nur malfacile konceptas la distingon kiun faras inter la naturo kaj la supernaturo la popoloj pli civilizitaj. Por li la mondo estas tralaborita far supernaturaj faktoroj, far personaj estuloj—kiuj agante por motivoj similaj al tiuj kiuj agigas lin mem—povas esti kiel li kortuŝitaj per vokoj je kompato, je espero, je timo.

En mondo tiel konceptita, la sovaĝulo kredas ke ĝi ĉiam povas modifi je sia propra avantaĝo la kurso de la naturo. Preĝoj, promesoj, minacoj povos devigi la diojn donaci belan tempon aŭ abundan rikolton.

(Ĵako Frazera—James Frazer, La Ora Folibranĉo (Le Rameau d’Or).


MAGIO KAJ MAGIISTOJ

La efektiva deveno de la religio estis la Magio, la kredo ke ekzistas spiritoj, kaŝitaj estuloj samaspektaj al la homo, kiuj tenas ĉiujn fadenojn de la grandega kaj mistera meĥanismo de l’mondo. Tiuj estuloj vivas, edziĝas kaj mortas kiel la homoj. Oni povas ilin devigi plenumi la homan volon, uzante iajn magiajn potencojn.

Kio diferencigas la magion disde la religio, estas ke la magio ne petegas, ne almozas, ne faras preĝojn. Ĝi provas devigi la spiritojn servi la homon. Nenio ŝajnas neebla al la primitivulo. La telepatio, la forvido, la forfaro ŝajnas al li naturaj. Li kredas ke la animaloj havas spiriton absolute samsama kiel la sia. En tiaj kondiĉoj, la agadkampo de la magio estas nelimigita.

Iom poste la religiaj teorioj aperos. Progresanta en scio, la homo ekkonscios sian etecon, sian nesignifecon en la naturo (1). Lia koncepto de la Dioj grandiĝos. Kaj li komprenos sian senpovon venki ilin, sed li provos ilin cedigi per ofero, per promeso, per preĝo. La Dioj estos konsiderataj kiel estuloj vastege grandaj, senfine potencaj. Sed la feinoj, la koboldoj, la gnomoj, la demonoj ne malpli daŭros graviti ĉirkaŭ la homo, nokte kaj tage. . .

Hodiaŭ ankoraŭ, asertas Frazero, la magio estas tutpotenca, ne nur dum la religiaj praktikoj (kiuj restis trempitaj per ĝi), sed eĉ ekster la religioj. La magio estas universala; pli malnova ol la religioj, ĝi postvivos ilin probable. . .

Estas precipe en la malfacilaj periodoj ke la homo vokas la magiajn praktikojn. Por ekzorci la malsategon, por venki la malsanon, la homo sin turnos al la magio. Frazero faris interesan malkovron: en la landoj riĉaj je manĝaĵaro, la magiaj ceremonioj ne ekzistas. La praktikoj por la multobligo de la animaloj, la beno de la kreskaĵoj, ktp, pardoneble akceptiĝas nur en socia stato inklina je malabundeco.

La feliĉaj popoloj, vivantaj en la abundeco kaj la ĝojo, neniam havintus religiojn! Ĉi tiuj lastaj naskiĝis, samtempe, el la malklereco, el la timo kaj el la mizero.

Oni malprave indiferentas la groteskajn kredojn de la unuaj magiistoj. Unuatempe ĉar niaj nunaj religioj ne ĉiam estas tre superaj kompare kun ili.  Kaj poste, ne forgesendas ke la religio de iu generacio submetas sin iĝi ofte la superstiĉo de la generacio kiu ĝin postvenos, se ĝi estas pli evoluinta.

La superstiĉo estas utila aĵo, ĝi estas kiel nemalhavebla suplemento al la katolika religio. (J. Demetra [J. de Maistre], Vesperoj de Sankta-Petesburgo, Soirée de Saint-Petesbourg, II, 238.)

La unuaj magiaj gestoj estas efektivigitaj fare de la familia patro. Li estas la unua pastro, kiel li estas la unua malpacisto kaj la unua leĝfaranto-juĝisto.

Dum la viroj estas ĉasantaj, la inoj devas abstini fari iajn gestojn, kiuj kompromitus sian sekurecon—aŭ la sukceson de la entrepreno. Svarmo da agoj estas katalogitaj kiel pereiga kaj oni devos ilin eviti. Estos tabuaj objektoj, por la patro unuatempe, iam poste por la pastro aŭ la estro.

Ĉar la magiisto ne malfruas aperi. Estas ĝenerale la viro la plej lerta el la tribo kaj lia aŭtoritato substituos tiun de la familipatroj. La socio falas en la manojn de la viro la plej inteligentaj, sed kies karaktero ofte estas malmulte skupula. La monarkio postvenas la maljunestrecon (regado de la “maljunuloj”) kaj estas progreso, preskaŭ ĉiam, ĉar la direkto de la socia vivo, krom la trooj kaj la krimoj de la potenco, estas pli aktiva kaj pli bone kunordigata.

La potenco de la magiisto estas facile imagebla, ĉar ties rolo estis plejpleja graveco. La viro kiu posedis la sekretojn de la ritoj enmane tenis, laŭ la kredo de liaj kuncivitanoj, la ekziston mem de la klano. Li povis sanigi la malsanulojn, antaŭvidi la venontecon, alĝusti la staton de la atmosfero, plenumas ĉiun alian agon de publika utilo. Grandega potenco sed kiom danĝera, peze respondeca kaj kiu riskigis la magiiston, en nesukcesa kazo, je teruraj koleroj. Estas pro tiu motivo, ke li flankenfalos, preskaŭ nepre, en la trompadon kaj ke li sin turnos al la mensogo, al la ĉarlatanismo por trompi tiujn kiuj fidas lin kaj persvadi ilin pri la amplekso kaj la potenco de liaj povoj.

Notoj

(1) Spinozo povis diri ke la religio estis la sento de nia propra malsupereco kontraŭ fremda kaj supernatura potenco. Dum la Magio simple estas la kredo je la ekzisto de samaj estuloj kiel la homo, kiu povas lukti kontraŭ  ili sur bazo de egaleco, aŭ preskaŭ. [—> revenu al eseo]


MODERNA SORĈARTO

Kiom da ekzemploj ni povus doni por montri ke la sorĉarto kaj la magio ankoraŭ regas la homaron!

Ni ne multe progresis, ne nur depost la prahistoria sovaĝulo, sed depost Taleso, kiu subtenis ke la mondo estis plena je dioj kaj spiritoj, aŭ Porfiro, kiu deklaris ke la demonoj similiĝis al bestoj, aŭ Jesuo, kiu subtenis la stultaĵon (cetere dividitaj inter ĉiuj popoloj, indianaj aŭ negraj, islamaj aŭ kristanaj).

La Parizano (aŭ la Parizanino) de 1929, kiu pingle pikas refiguraĵon (envulto, ktp.) estas la inda daŭrigisto de la sovaĝuloj kiuj vivis antaŭ 50 000 jaroj—kaj li estas malpli pardonebla. Same, la gapuloj kiuj mone sort-benas la kart-aŭguristinoj aŭ aliajn ekspluatistojn de la homa seninteligento.

Ĉiuj religiaj ritoj: sonorilaroj, sanktakva aspergo, ekzorcaj praktikoj (skurĝado de la paroĥestro de Bombono), benoj de medaloj, de subvestaj sanktobildoj, de statuetoj aŭ de sanktaj bildoj, partoprenas al la sama spirita stato.

La moderna pastro (pastoro, paroĥestro, rabeno aŭ marabuto, malmulte gravas) nur estas la inda daŭrigisto de la medicin-viro de la sovaĝaj triboj, la daŭrigisto de la magiistoj, de la profetoj, de la sorĉistoj kaj de la iamaj divenistoj.

La hommanĝanto manĝis la korpon de sia malamiko por enkorpigi la moralajn aŭ fizikajn ecojn poseditajn de tiu malamiko. La moderna kredanto manĝas la korpon de sia dio (Eŭkaristio) por puriĝi kaj gajni la Paradizon.


LA UNUAJ DIOJ

Niajn praulojn frapis arego de naturaj fenomenoj, je kiuj ili ne kapablis ian normalan klarigon kaj kiujn ili konsideris kiel supernaturajn. Ili animigis la naturon; ili ĝin alkalkulis volon kaj sentojn analogaj al la siaj. Estis la animismo, aŭ personigo de naturaj fenomenoj.

La animismo produktis unue la magion, kiel ni ĝin vidis. Poste la multdiismon. Kaj fine la unudiismon, pli malpli absoluta, de la grandaj modernaj religioj.

Kiam li frapas du silikojn unu kontraŭ la alia, la sovaĝulo produktas fulmeton. Tute nature, li supozos, ke la fulmon produktas supernatura kaj ĉionpovanta estulo, kvankam nevidebla. La dioj de la naturo antaŭis la homajn diojn (inspiritaj profetoj aŭ enkorpiĝintaj diaĵoj).

La plej granda el la naturaj dioj, estas la Suno. Oni povis troigi (Dupuiso [Dupuis]) la gravecon de la suna kulto en la malsamaj religioj, ĝi tamen restas ne malpli konsiderinda.(1)

La kulto de la fajro (Anjio, en Baratio) devenas el la suna kulto. Astrologio (ĝi ankoraŭ havas fidelulojn) baziĝas sur la influojn aplikitajn, ne nur de la suno sed de ĉiuj planedoj sur la homa destino, kaj ĝi ludis konsiderindan rolon tra la jarcentoj.

La romia familipatro, dum la festoj de la mortintoj, leviĝis noktomeze, kraketigis la dikfingron inter la fingroj por malebligi la fantomojn aperi antaŭ li; post purigado sekvis ĵetante malantaŭ si nigrajn fabojn kun naŭfoja ripetaĵo: «Mi ĵetas tiujn fabojn kaj per ili mi min senpekigas, min kaj la miajn.» La patro denove puriĝis, sonorigis bronzan vazon kaj eldiris, ankoraŭ naŭfoje, la ekzorcan formulon al la animoj de mortintaj avoj: «Minacoj de la familio, foriru!». Plino, citita de E.L. Borela, Les Ceutrons pendant les temps préhistoriques et l’époque gallo-romaine (=La ceŭtroj dum la prahistoriaj tempoj kaj la gallo-romiana epoko) p.270.  Ni trovas en tiu kutimo: 1e la timon de la mortintoj; 2e la kredon je fatala cifero (9); 3e la ideon de la senpekiĝo gracoferdono al la spiritoj.

La Suno, estas Mitrao (Persio), estas Viŝnuo (Baratio), Jupitero («luma ĉielo», greke). Dio devenas el la latina deus, la sanskrito deva (radiko div, kiu signifas brili.)

La kristanismo estas suna religio; ĝi celebras la naskon de sia dio la 25an de decembro (vintra solstico, trairado de la suno al la perihelio, la tagoj rekomenciĝos baldaŭ grandiĝi . . .) La Paskaj festoj (printempa ekvinokso), la Johana festo (somera solstico) egale estas astronomiaj festoj.

La kristanismo, estas la budhismo predikanta la pacon kaj la fratecon 500 jaroj antaŭ Jezuo. La Maria Virgulino, estas la Majao de la Hinduanoj; Demitro, de la Grekoj, Isiso, etc. La kruco mem (svastiko) estis konata de la bramanoj de tuta antikveco. La altaro kun la fajro kiu brulas, la benita pano, la konsekrita likvoro somao—ĉio ĉi devenas el Baratio. La «Granda Spirito» de la Sjuoj (Sioux), la «ŝipestro de la ĉielo» de la Indianoj, respondecas al Jehovo, al Alhao, al la Eterna kaj barbhava Patro de la kristanoj. . .

Oni honoris la reproduktadajn kapablojn (erektpenisan kulton), kiel oni adoris Venuson kaj la Sanktan Virgulinon, kiel oni honoris kaj adoris arbojn, ŝtonojn, krokodilojn aŭ serpentojn.

Estas centoj da religioj, sed ili havas saman fonon: la timo de la mistero, la malklereco kaj la egoismo (2).

Notoj:

(1) La sovaĝulo elpafas sagojn aeren kaj eligas insultajn kriojn dum la eklipsoj de l’suno kaj eĉ de la luno por helpi la minacatajn astrojn. Li deklaras, efektive, ke la eklipson produktas monstro serĉanta vori la sunon (aŭ la lunon). [—> revenu al eseo]

(2) «Bone agnoskendas ke la prauloj neniam reprezentigis dion kiel ununuran estulon kiu aplikas sian agon en la universo. Ĉiu el iliaj nenombreblaj Dioj havis sian propran kampon. . . Koncerne la Dion de la homa gento, kelkaj filozofoj ĝin povis diveni, la Eleŭsisaj misteroj povis ĝin duonvidi al la plej inteligentaj de iliaj inicitoj, sed la vulgarulo ĝin neniam kredis. . . Ankoraŭ hodiaŭ, ĉe la idoj de tiuj Grekoj, oni vidas maldelikatajn kamparanojn preĝi la sanktulojn kun fervoro; sed oni dubas ĉu ili havas la ideon de Dio; ĉiu el ili volas havi inter tiuj sanktuloj apartan protektanton, specialan providencon. En Napolo, ĉiu kvartalo havas sian madonon; la ŝtelisto surgenuiĝas antaŭ tiu de la stato, kaj li insultas tiun de la apuda strato; ne maloftas vidi du faĉhinioj* kvereli kaj tranĉilfrape interbatiĝi pro la meritoj de liaj du madonoj.» {Fustelo Dekulanĵa (Fustel de Coulanges), La Antikva Civito (La cité antique) III ĉapitro 6.)  *portistoj (pr.”faĉini”}


PROGRESOJ DE LA KLERIKALISMO

Se la religioj evoluis, la ekleziularo same transformiĝis kaj fortikiĝis tra la jarcentoj.

Pastroj konsistiĝis el kasto avida je povo kaj ĵaluza je siaj privilegioj. Ili provis konservi la mensojn en la superstiĉoj la plej absurdaj kaj ili regnis sur la homaron per teruro kaj per malklereco, timigante la simplulojn per la turmentsuferegoj de imaga infero kaj subĉerpante plejeble da mono al la fanatikigitaj loĝantaroj (1).

La sacerdotaj funkcioj kelkfamilie fiksiĝis. . . kiuj iĝis tre lertaj en la arto paroligi la diojn kaj. . . pagigi la fidelulojn; en la arto fari miraklojn kaj allogi, jen la benojn, jen la malbenojn, laŭ la interesoj de l’ momento.

Ceremonio kies celo estas blovigi la venton, faligi la pluvon, aŭ rezultigi la morton de malamiko ĉiam havis la providencan feliĉon esti sekvita, frue aŭ malfrue, de la produktenda evento; oni do povas pravigi la primitivan homon atentante la fenomenon kiel la rektan rezulton de la plenumita rito, tiel ke estas la nekontraŭebla pruvo de ties efiko. (Frazero)

La fiasko mem de la ceremonio ne ĉiam estis evidenta nek tre konvinka. Endis esti naturdotita de penetrema menso por vidi, ke la ritoj ne konsistigis la veran kaŭzon de la registrita rezulto. Cetere, ajnulo kiu provintus proklami la veron estus senkompate forbalaita, la sovaĝeco de la pastroj ĉiam estante apogita sur la nekunmezurebla stulteco de iliaj paroĥaj zorgataroj.

Romo havis sian Kapitolon, Ateno la Akropolon, la Egiptoj en siaj temploj ankaj ankaŭ humilpetis la diojn kaj ilin dankis pro iliaj favoraĵoj. Ĉie, mirakloj, magiaĵoj, sorĉkantoj. Ĉu oni ne ofertis ĝis ex votoojn (2) al romiaj imperiestroj, vivantaj ankoraŭ kaj adorataj kiel dioj? Veras, ke aktuale la homomulto kunpremiĝas Vatikane kun la sola espero ricevi la benon de l’papo—aŭ kisi lian pantoflon, kio estas konsiderata kiel mireginda favoraĵo!

La hebreoj ŝarĝis virkapron per ĉiuj iliaj pekoj kaj ili ĝin forpelis malproksimen por ke tiu ilin forportu. La kristanoj imagis mortigi ilian dion mem, pentoofere de iliaj propraj pekoj. La kristana Elaĉetinto tiel ludas la rolon de la propeka kapro de la Judoj.

Pli barbaraj, la Aztekoj oferbuĉis centojn da homaj viktimoj, kredante ke la verŝita sango donis al iliaj dioj novan junecon kaj eternan vivforto (3).

Aktuale ankoraŭ, en Transvalo, oni ĵetas homojn al la konsekritaj krokodiloj por pacigi ilian koleron. (La Orana Eĥo [L’Écho d’Oran] 17-5.28.)

Bulgaraj kamparanoj publikplace amasbuĉis tri homojn por ĉesigi la sekecon kaj finigi la koleron de Dio. (La Nova Erao [L’Ere Nouvelle] 22-8.27.)

Malpli barbaraj, en Britio, la tago de la Sankta Kornelio, oni limigas sin doni solenan bonon al la virbovoj. En Pempolo kaj en multaj aliaj havenoj, oni benas la ŝipojn. En Ladelivrando (Kalvadoso), la 2an de septembro, oni benas la tritikon. En Bezjeo, oktobre, estas la beno de la nova vino. Ni ne parolu pri Sankta Kristoforo, patrono de la aŭtomobiloj. . . kaj ni konstatu, ke estas benoj por ĉiuj objektoj, inkluzive la kurĉevaloj kaj la ĉashundoj—kaj ke ili ĝenerale estas tre malmulte efikaj, tiuj benoj (kio malkuraĝigas neniun, ĉar la fido de la kredantoj estas alteniĝema. . .).

La virino de la Ruĝhaŭtulo, servanta la vespermanĝo de sia edzo, murmuras: «Spirito, prenu vian parton!» Kaj la edzo, antaŭ manĝi, ripetas la preĝon. La Spirito neniam prenas (la malĝentilulo) la parton humile oferita dum tiom da jarcentoj, sed la kredantoj ne malkuraĝiĝas por tiom malmulte (4). Difine, la kredanto neniam malkuraĝas. Li ĉiam trovos klarigon, senkulpigon por daŭre kredi kaj lokigi sian fidon en la supernaturon.

La kredanto estas malfortulo.  Kaj la pastro scias kiel utiligi tiun malforton.

Notoj:

(1) La potenco—kaj la naiveco—de tiu fanatismo demonstriĝas per la sekva fakto, citita de Frazero: en Sicilio (l893) estis sesmonata senpluveco. Por ĉesigi ĝin, oni organizas procesiojn, oni kalkule laŭgrajnas rozariojn, nokte kaj tage, antaŭ la sanktaj bildoj, oni bruligas vakskandelojn senĉese. La loĝantoj, nud-piedaj, promenigis krucifiksojn reciproke sin skurĝante per feraj vergoj. Nenio instigis! Tiam, oni incitiĝis kontraŭ la sanktuloj. En Palermo, Sankta Jozefo forapartigitas en plensuna ĝardeno, por lin puni. Aliaj sanktuloj estas senvestigitaj de liaj belaj vestaĵoj kaj turnitaj al la muro. Oni tranĉas la flugilojn al Sankta Mikaelo. Sankta Anĝelo estas insultita kaj ofendita, ktp., ktp. . . [—> revenu al eseo]

(2) ex voto: (latine) votdankilo, dankmemoraĵo. [—> revenu al eseo]

(3) Maŭdslejo (Maudsley), en sia «Filologio de la spirito» (Physiologie de l’esprit) citas indianan estron de Sud-Ameriko, kiu nokte terurita de malkvieta fulmotondro, leviĝis kaj oferis tabakon al la tondro, petante ke ĝi ĉesu. [—> revenu al eseo]

(4) Moroj kaj Historio de la Ruĝhaŭtuloj (Moeurs et Histoire des Peaux-Rouges), de R. Tevrena (R. Thévenin). [—> revenu al eseo]


LA TIMO DE LA MORTO

Se tiom resumita ja estas la nuna studo, mi devas diri kelkajn vortojn pri la mortotimo, kiu ludis kaj kiu ludas ankoraŭ konsiderindan rolon en la vivo de la religioj.

La sovaĝulo malkontestas, ne komprenas la naturan morton.

Por li, la morto estas ĉiam la rezulto de «malbeno». Ĉiam estas la spiritoj kaj la reaperantoj kiuj kaŭzas la malsanojn kaj la morton. Sed la spirito ofte obeas al la sorĉistoj. . . Oni havigos, per ĝusta laborpago, la favoran helpon de la sorĉisto. Se oni suspektas tiun aŭ tiun personon, malamikon de la forpasinto, esti ĵetinta sorton kaj esti respondeca pri lia morto, oni ne hezitos, por venĝi la malaperinton, frapi kaj mortigi la konjektitan kulpulon. Estas la nura maniero pacigi la animon de la mortinto, kiu vagas en la tenebro petante justecon. . . Kiom da amasbuĉoj estis kaŭzitaj de tiu kredo, de tiu timo de la mortinto.

Ĉar oni timis la mortinton, la individuan kadavron antaŭ ol timi la morton mem, la destinon kiu atendas nin transtomben. Oni maltrankvilas precipe antaŭ la venĝaj perfortoj de la forpasinto, kiu estus tentata pentopagi vin, postmorte, la mizerojn, kiujn vi ilin eltenigis dum lia vivo. En rimarkinda verko (1), S-ro Luketo (Luquet) montris, ke tiuj sentoj regis la homaron jam la plej foran. Efektive, en la grotoj kaj kavernoj esploritaj de la prahistoria scienco, oni malkovris tombolokojn, kiuj indikas la timon pri la kadavro. Oni enterigis tiun kun manĝaĵoj, vestaĵoj, armiloj, ofero kiun oni ne konsentus se oni ne timus provoki malkontenton pli malpli pereiga flanke de la forpasinto—kies animo «revenus» venĝodezire persekuti la sendankuloj, kiuj mankis al li estimon!

La unuaj homoj donis oferojn kaj donacojn al la spiritoj kaj al la dioj, mastroj de ventoj, de pluvo, de fulmo, disdonantoj de bonfaroj kaj fruktodonaj ĉasadoj. Ili ankaŭ donos al la forpasintoj por havigi ilian okultan protekton—aŭ almenaŭ ilian bonvolan neŭtralecon.

La bazo de tiu kredo estas la certeco, ke la mortinto konservas sian konscion kaj sian personecon kaj ke ĝi povas daŭre agi, fari bonon, aŭ malbonon, al la vivanto (kiuj samproporcie defendas sin pli malfacile ol ilia kontraŭulo, nevidebla, estante nekaptebla).

Notoj:

(1) La Religion et l’Art aux temps préhistoriques, (=La Religio kaj la Arto en la prahistoriaj tempoj) Parizo 1927. [—> revenu al eseo]


LA SENMORTA ANIMO

De kie devenas tiu kredo en la supervivo de la homa animo ?

Oni klarigis ĝin per la fenomeno de la sonĝo, kiu realigas ian dupartiĝon de la personeco.

La sovaĝulo sonĝe ekvidas la mortinton—amikon aŭ malamikon. Tamen, li estis morta, inerta, putrigita; oni lin subteren enŝovis aŭ brulis?  Kaj lia bildo nokte venadis, viziti la dormanton. Ĝi lin alparolis; ĝi eĉ riproĉis lin en iuj kazoj. La primitiva homo ne povis scii, ke nur temis pri bildo;  ke la vido de la mortinto estis reala nur en siaj subkonsciaj ĉeloj de sia cerbo. Por li, tiu bildo estis la dupartiĝo, la animo, la animo de la mortinto—kaj ĝi daŭre vivis, sur alia nivelo ol la nia (1).

Kiom da spiritistaj homoj ĉiutendencaj restis ligitaj al tiuj konceptaĵoj!

Ekde Empedoklo kaj Platono, kiuj kredis je la homa animmigrado (metempsikozo) (2) ĝis niaj modernaj teozofoj kaj malmateriistoj, la homaro ŝajnas lokigi sian esperon en tiu profunde egoisma volo ne malaperi kaj ĉiupreze sin postvivi, sub la individua formo kiu estas al ni kara.

La senmorteco de la animo estis majstra maniero de regado. (3)

Fruepoke, iaj sovaĝaj gentoj pasie ekinteresiĝis pri malegaleco; la Tonzoj, ekzemple rezervis la privilegion de la reenkarniĝo al la nuraj animoj de la nobeloj. La animoj de la vulgaro estis kondamnitaj al neniigo.

Tiu teorio ne supervenkis. La pastroj kaj la riĉuloj efektive sentis la grandan avantaĝon kiun ili trovus lasante al la malriĉuloj la esperon de iu kompenso. . .transmorten. Estis plia rimedo regi la amasojn, per la timo, aŭ per la espero, kaj ilin konservi en sklaveco.

Ju pli la popoloj estis malfeliĉaj, des pli fortaj estis iliaj sopiroj al tiu postvivo kaj ilia deziro eniri la Paradizon, kion la religioj al ili antaŭvidetigis. . . en alia mondo. Tiel, la homoj estis malofte tiom afliktitaj kiel en la jarcento kiu antaŭis la alvenon de la kristanismon, kio klarigas la grandan sukceson de ĉi tiu, portinto de novaj esperoj kaj de pompaj promesoj rezervitaj al la humiluloj kaj al la elĉetuloj.

Mi ne insistos pri la grava loko, kiun la kulto de la mortintoj okupis en la religioj mem. La Postmortdiiĝo klarigas, ke la kulto de la dioj devenas ofte el la kulto de la mortintoj. Iuj religioj (en Orienta Azio, ekzemple) estas tute bazitaj sur la devoj donendaj al la animoj de la prauloj. Ĉiuj tiuj praktikoj devenas, nediskuteble, el la timaj kaj teruraj sentoj afliktitaj antaŭmorte, kiel mi jam tion diris.

Notoj:

(1) Oni pretendas ke la sonĝoj de S-ro Lidbitero (Leadbeater), unu el la grandaj mastroj de la Teozofio, ludas grandan rolon en la orientado de la Teozofia Societo. . . [—> revenu al eseo]

(2) La drinkulo rekarniĝis en la korpon de azeno; la ŝtelisto, en tiu de lupo; la tirano iĝis falko. [—> revenu al eseo]

(3) Kaj plia helpilo trovi vivrimedojn, se oni taksas tion, kio okazis ĉe la Egiptoj:

«La pastroj ne nur kolektis impostojn sur la vivantoj kaj la produktadojn de la tero, rentaj ŝuldoj estis establitaj sur la mortintoj. Ili posedis la mortintejojn:  ĉiu mumio deponita en tiuj vastaj katakomboj pagis ĉiujare fiksitan prezon.»  Klobeo (Clot-Bey), citita de Ĵos. Malea (Jos. Mallet).— Hodiaŭ ankoraŭ la kulto de la morto kaj la celebrado de la enterigoj konsistigas la plej grandan parton de la Ekleziaj enspezoj. [—> revenu al eseo]


ĈU LA RELIGIO KONSOLAS?

La religioj al ni riproĉas malaltigi la homon kaj lokigi lin «je la besta nivelo», rifuzante al li la senmortecon kaj esperon retrovi siajn mortajn parencojn.

Se ne ekzistas alia vivo ol ĉi tiu, al kio utilas bonfari tiumonden. La malbonulo kaj la krimulo, se ili eskapas dum ilia vivo al la puno de iliaj malbonagoj, almenaŭ devas havi la certecon malmolkore pentopagi postmorten la malbonon, kiun ili faris sur la tero.

Estas la ununura haltigilo kiu povas malhelpi la egoismon definitiv-maniere triumfi. Forigu la kredon en la senmorteco kaj la homo perdos sian esencan kialon por agi kaj batali, sian precipan stimulon. Al kio utilas penfari ĉar restos el ni nenio? Ĉu ne estus pli saĝe por ni absorbiĝi en la teraj plezuroj kaj la animalaj ĝojoj, ĉar ekzistas nenion alian?

Oni ne preterlasas aldoni ke la espero revidi, en alia mondo, la amitajn estulojn, kiujn ni perdis, alportas al la homa animo altŝatata konsolon kaj al ĝi permesas pli facile elteni la elreviĝojn kaj la neeviteblajn funebrojn.

Tia «konsolo» ŝajnas al mi tre naiva. Estas iom insulti la homan konscion sin helpante per tiuspecaj artifikoj por helpi lin elteni la pezon de la doloro. Ni devas trovi en ni mem sufiĉe da stoikismo por rigardi vidalvide la kruelan Destinon kaj por plenumi, malgraŭ ĉio, kuraĝe, la taskon, kiu nin koncernas.

Ni rimarkigos ke la kredo en la senmorteco «ne sin mendas», ne pli ol ĉiu alia kredo. Oni ne estas libera esti aŭ ne esti spiritisto.  Kiam ideo ŝajnas al ni malvera, ni estas ja devigataj ĝin deĵeti, tiom aflikta estu ĝi por ni tiu forlaso.

Temas, antaŭ ĉio, pri konceptigo vere raciista de la vivo kaj morto.

La kredo en la individua postvivo povas nur kreskigi egoismon, la «personismon».

Reale, la morto ne ekzistas.  Tio, kion ni signas sub tiu vorto estas nur nova formo de la universala vivo.

La individuaj formoj diseriĝas kaj reiras al la ĉiama cirkulado, sine de la grandega Kosmo.

Lorulot, Dupont, Durang, ne plu ekzistos kiel determinitaj personecoj, sed la elementoj el kiuj ili estas kunmetitaj (oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, ktp.) ne estos dutruitaj. Tiuj elementoj transformiĝos kaj daŭre vivos aliaspekte; ili eniros en la kunmetadon de novaj, individuaj kaj organikaj kombinaĵoj.

Antaŭ esti Dupont, Lorulot aŭ Durang, kio ni estis? Spite al la iluzioj de la reenkarniĝo, ni perfekte scias, ke ni ne ekzistis. Ni estas la plilongaĵo de ĝermo kiu disvolviĝis sine de iu medio kaj kiu alvokiĝas refandiĝi en la granda krisolo de la senĉesaj viv-transformiĝoj.

Ĉio kio estas vivanta destiniĝas tiel evolui. La organismo grandiĝas kaj disvolviĝas, bebnaskas, maljuniĝas kaj fine mortas. Estu herbpeco, insekto, aŭ homo, la leĝo kiu regas la vivantaĵoj estas nepacigebla.

(Iaj nuntempaj biologiistoj tamen demonstris, ke ekzistas animalaj specioj kiuj elmorten eskapas.  Estas specioj tre malsuperaj. La animaloj kiuj anas ĝin vivas senfine. La morto do estus vera venko de la evoluado. Ĝi celus reagi kontraŭ la iompostioma kaj neevitebla eluzado de la senmortaj individuoj. La morto permesus al la specio renoviĝi kaj perfektigi sin.)  (Ŭalaso [Wallace], laŭ Frazero).

Tia fenomeno do ne meritas esti terure konsiderata. Ni devas serene konsideri la morton, sen ia ajna ektimo. Tiuj kiuj timas la morton estas malkleruloj, aŭ sentimentaluloj trompitaj de ilia imago.

Se la homoj havus ekzaktan kaj precizan koncepton pri la evoluado kaj la transformismo, pri la deveno de la organizitaj estaĵoj, pri la profunda senco de la vivo kaj la morto, pri la vera loko kiun ili okupas, ili alirus al admirinda filozofio—kiu senpene triumfus la naivajn ekterurojn kaj la stultigajn fablojn de la religioj.

Nia filozofio, for el la homa malaltigo, permesas al ĝi leviĝi super sia efemera personeco. Ĝi ekkonscias la rolon ludota en la universala vivo, kiun ĝi integre onas. La individua egoismo cedos la lokon al la konscia kunsento de la estaĵoj, al la agiga kaj rezonbazita solidareco.

Ĉu ne estas pli morala labori por aliuloj ol simple labori por si mem?

Ĉu ne estas pli bela sin dediĉi por la homaro ol ununure pensi pri sia malfortika persono?

Jen du homoj, egale honestaj. Unu bezonas, por fari la bonon, kredi en Dio kaj la senmorteco. La alia faras la bonon pro la amo de la bono; tiu atendas nenian rekompencon kaj timas nenian punon.

Kiu estas la pli morala el ambaŭ?

Nenia dubo pri tio: la morala homo bezonas neniun ĝendarmon por sin kondutigi! Tiu portas sian propran leĝon en sia konscio. La kontenteco plenumi sian devon estos la nura rekompenco kiun tiu ambicios. Estos la malfortuloj kiuj igas necesaj la trudadojn kaj la eksterajn regulojn. Konscia homo ne bezonas religion, ĉar li estas edukita, ĉar li posedas kondutan regulon bazitan sur racio kaj sperto.


LA KREDANTOJ NE ESTAS PLI MORALAJ OL LA NEKREDANTOJ

La moraleco de la kredantoj, spite al diaj esperoj de la religio kaj de la teruregaj minacoj de la «bona Dio», ne estas pli supera al tiu de la ateistoj kaj de la liberpensuloj.

Tia aserto povas mirigi nur tiujn kiuj ne penis pripensi kaj kiuj sendevige akceptas jam-pretajn ideojn.

La leganto de Kruco (la Croix), de Pilgrimo (le Pèlerin) aŭde paroĥaj Bultenoj, sisteme malspritigataj, sincerecas kiam li bildigas al si la kontraŭklerikulojn kiel knabaĉojn kaj misfarulojn. Oni ripetas al li ke la laika lernejo («la sendia lernejo») estas la lulilo de la krimo kaj de la malmoraleco—kaj li tion kredas. Li ja kredas multajn aliajn aferojn!

Tamen, ni ĉiuj konas homojn kiuj neniam lokigas siajn piedojn en la preĝejoj kaj kiuj dece kondutas; ni ĉiuj konas liberpensulojn kiuj, sen esti perfektaj, agas tiom pure kiom la homomulto de la religianoj (1).

Do, oni povas rezigni je religio.

Homo kiu praktikas nenian kulton ne vivas pli malbone pro tio—estas ja la mimimumo kiun oni povas diri.

Religio ne malhelpas fari malbonon. Tio estas tiom vera ke la pastroj mem delikte krimas. Ne pasas semajno sen ke la ĵurnaloj detale raportas la grandfarojn pli malpli abomenindajn fare de iu pastro aŭ kongregaciano, pekmakulante kaj malvirtigante la geinfanojn kiuj estas al ili konfiditaj (malĝoja rezulto de la eklezia senedzeco, kontraŭnatura institucio, kies ununura celo estas plifortigi la disciplinon kaj la tiranon de la Eklezio.)

Ni ne volas subfleksi tiujn malfeliĉulojn, ĉar eble ili estas pli kompatindaj ol mallaŭdindaj.

Sed ni havas la rajton protesti kiam ili sin diras la reprezentantojn de Dio, kiam ili havas la pretendon plenumi sanktegan rolon, kiam ili al si arogas la rajton pardoni niajn pekojn!

Oni diros ke la homoj estas trompeblaj kaj ke la Eklezio ne respondecas pri la eraroj kaj la krimoj de siaj anoj.

Tiukaze, kio iĝas la dieco de la Eklezio? Se la historio estas plena je krimoj de papoj, episkopoj kaj pastroj, kiel oni povas konsideri la Eklezion kiel institucion el supernatura karaktero?

Mi ne insistos tiupunkte, ĉar la trompado de niaj kontraŭuloj estas tro evidentega.

Nia karmemora amiko Dansono (Daanson) ĝuste publikigis bonegan broŝuron (2) en kiu li kunigis statistikojn koncerne la krimecon en la malsamaj landoj. El ĉiuj publikigitaj ciferoj, rezultas ke religio ekzercas nenian haltigon pri krimeco, kiel oni malprave kredas. Male, la elcento apartenanta al iu konfesio ĝenerale estas pli konsiderinda, pli alta, ol tiu de la nekredantaj aŭ senkonfesiaj krimuloj.

Nur du ekzemploj.  En Usono, la katolika landanaro estas je 15 202 799 loĝantoj (1920), t.e. 15% el la loĝantaro. Nu, en la malliberejoj troveblas 34 155 katolikaj krimuloj, t.e. 42 % el la loĝantaro de la malliberejoj.

Koncerne la protestantojn, ili konsistigas 26%-n el la tuta loĝantaro (26 938 198). La nombro de la protestantaj malliberuloj estante je 33 488, la krima elcento de tiu religio do atingas 40 %-n.

La Izraelidoj ne multe estas pli bone onigitaj. Ili reprezentas 3 %-n el la loĝantaro de Usonio (3 milionoj 100 000) kaj en la malliberejoj troviĝas 5 389 judoj, kio faras elcenton de 6 %—estas la duoblo de tiu kiun ili devus havi se ili estus tiom «moderaj» kiom la ne-religianoj.

En Nederlandio kaj en Germanio, estas same, kiel ankaŭ en Francio kaj en Belgio. Por tiu lasta lando, Dansono publikigis tre kuriozan tabelon, koncerne la buĝeto de la kultoj. Vidiĝas ke la provincoj en kiuj la pastroj ricevas pleje da mono (kaj kie la monaĥejoj estas plej multnombraj) estas tiuj provincoj kie la malliberuloj estas la plej multnombraj: Brabanto, Okcidenta Flandrio, Anveria Provinco (proporcie je la cifero de la loĝantaro).

Konsekvence la religio ne igas la homon pli bonan. Male ekzistas okulfrapa paralelismo inter la povo de la religioj kaj la disvolviĝo de la senmorteco kaj de la krimo.

Preskaŭ neeviteblas ke tielu, ĉar la landoj plej religiemaj estas la plej retroaj. La malklereco tie regnas, la sanzorga manko tie estas absoluta, la mastra ekspluatado tie malmole sentiĝas, la mizero kaj la morala kaj fizika degenereco—fonto de l’krimo!—tie floras senobstakle.

Neniam la moraleco ne estis tiom malforta ol dum la jarcentoj kie la religio estis ĉiopotenca!

Tiel, en la XVIa kaj en la XVIIa jarcentoj: «malgraŭ la religiemo, tiam tre disvolviĝinta, ni konstatas ke la noto de la diboĉo estas tre emfaza: estas la konsekvenco de la misharmonieco inter troaj devigoj imponitaj al la sekseco kaj la ne-fleksemita temperamento de multaj plenkreskuloj. . .» (3).

La religioj ne estas aparte kompetentaj por depostuli la monopolon pri la moralo.

Devene, ili nure estis metafizikaj kaj malmulte zorgis por moraligi la individuon. La parto de la moralo ja estas malforta en la idolaneco, la grekaj, vedaj, bramanaj religioj. Tiu parto pliiĝis pro du kialoj. Unue, la homo civiliziĝis kaj iĝis pli bona, ekstere de la religioj, vidinta ke la moralo antaŭas la religiojn. Poste, kiel la pastroj perdis ilian influon pri metafizika kaj supernatura kampo, ili algluiĝis al pli-kaj-plia stirado de la morala vivo apartenanta al la homoj. Ili volis akapari la moralon, kiel ili akaparis la filantropecon, la instruadon, ĉiam sekvante la saman celon: superregi kaj ekspluati la homaron.

La moralo estas tiom malnova kiom la socio mem. Ĉiu socia vivo, tiom rudimenta ĝi estu, estus neebla sen iu moralo, kolektiva sinten-regulo, kia ajn estu ĝi. Oni povas rezigni pri religio, sed oni ne povas rezigni pri moralo.

Resume, la krimeco malaperos kiam la cerboj estos pli bone edukitaj, kiam la degenereco estos batalitaj (per eŭgeniko kaj la racia elekto de la naskoj) kaj, precipe, kiam la socia justeco estos realigita!

Notoj:

(1) «Ĉu oni diros ke ekster iu religio, ne povas esti vera moralo, havanta bazon, regulojn kaj sankcion? Estas ankoraŭ al Gizeo (Guizot) ke Ferio (Ferry) pruntas sian respondon:

«Meze de Sorbono, kaj sen ia kontraŭdiro leviğintu kontraŭ li en tiu elita aŭskultantaro, sinjoro Gizeo iam diris:  «Por tiuj inter vi kiuj faris filozofiajn studojn iom vastecajn, estas, mi kredas, evidenta ke la moralo ekzistas sendepende de la religiaj ideoj; ke la distingo inter la bono kaj la malbono, la devo fuĝi el la malbono, fari la bonon, estas leĝoj ke la homo agnoskas kiom en sia propra ecaro, tiom la leĝoj de la logiko kaj kiuj havas en ĝi iliajn principojn kiel en la nuna vivo ilian aplikadon.» (p.399).  (Citita de Georgo RENARDA (Georges RENARD), profesoro en la Kolegio de Francio, La Onidiro [La Rumeur], 4-10.28.) [—> revenu al eseo]

(2) Religio? . . . Moralo? . . . Krimeco? . . . (Religion?. . . Morale?. . . Criminalité?. . .) (vendata en la Eldonejo de la Libera Ideo). [—> revenu al eseo]

(3) Doktoroj Koro (Corre) kaj Aŭbrio (Aubry), (Dokumentoj pri retrovida krimologio) Documents de Criminologie rétrospective. [—> revenu al eseo]


LIBERA EKZAMENO KAJ TOLEREMO

Al la religia moralo, bazita sur la timo, ni do kontraŭstarigas la laikan moralon, bazitan sur la konscio kaj la homa solidareco.

Kaj ni asertas ke je la morala vidpunkto: oni povas rezigni pri religio.

Sed je intelekta vidpunkto, la nepreco liberiĝi el ĝia dogma kredo aperas ankoraŭ pli evidente.

Efektive, la religioj kiuj pretendas unuigi la homojn ĉiam ili ŝakale dividis.

Ili nur unuigas nedaŭre ĉirkaŭ kelkaj mallarĝaj dogmoj. Sed ili igas malami kaj abomeni la herezulojn, tiuj kiuj deklaras malsaman opinion.

La malbonfaro de la religioj estas tiom granda ke ni vidas mensulon tiel distingita kiel la filozofo Loko (Locke) skribi tiujn abomenajn liniojn:

«Tiuj kiuj neas la ekziston de Dio ne devas esti tolerataj, konsiderante ke la promesoj, la kontraktoj, la ĵuroj kaj la sincereco, kiuj estas la precipaj ligoj la civita socio, ne povus devigi ateiston teni sian promeson kaj ke, se oni ekzilas el la mondo la kredon je Dio, oni tiam nur povus enkonduki la malordon kaj ĝeneralan konfuzon.» (1)

Ni retrovas la saman maltoleremon ĉe Johan-Ĵako Ruso (Jean-Jacques Rousseau) mem kaj ĉe multaj aliaj pensuloj, kies mensostato restis sub la influo de la religia dogmo.

Necesis la Francia Revolucio kaj la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, necesis jarcentoj da penado kaj da sanga ribelado, por ke la libereco de konscio finfine estu agnoskita—relative. . . (La Syllabus [instruprogramo], en 1864, ĉu ĝi ne pliafoje kondamnis ĝin, kategorie?).

La libera pensulo scias ke ne ekzistas absolutajn kaj finofarajn verojn.

La progreso, en sia malrapida sed daŭra marŝo, konstante modifas niajn ideojn, niajn konojn, niajn instituciojn.

Tio, kion ni precipe riproĉas al la religioj, estas ties kristaliĝado de la Scienco; estas ne sufiĉe evolui, resti malmovaj en la adorado de dogmaj kaj eksvalidaj formuloj.

La religio estis la unua formo de la scienco. Tiutitole, ĝi havis sian utilecon kaj ekzistorajton. Spite al la eraroj —neeviteblaj — sur kiuj ĝi estis bazita, spite al siaj naivecoj, ĝi donis servojn al la praa homaro.

Sed la krimo de la pastroj estas kontraŭstari la antaŭenmarŝon, forpuŝi la novajn konceptojn, persekuti la «herezulojn». Ili tiel konservas la homan cerbon en malvigleco; ili ekscitigas la fanatismon kaj la malamon.

Oni neniam tro ripetos ĝin: la klerikalismo, jen la malamiko!

Sed la klerikalismo, estas la ortodokseco, estas la dogmo.

Por venki la klerikalismon, do necesas starigi la liberan ekzamenon, detrui ĝian sistemon bazitan sur absolutismo.

Oni ne povas esti kontraŭklerikala se oni ne estas kontraŭreligia. Oni ne povas venki la tiranecon de la Eklezio, se oni ne kontraŭbatalas ties Fablojn, ties Misterojn kaj ties Absurdaĵojn.

Notoj:

(1) Letero pri Toleremo (Lettre sur la tolérance), publikigita en 1681. [—> revenu al eseo]


SOCIA ROLO DE LA RELIGIOJ

La socia rolo de la religio kaj de la pastro estas tro konata por ke mi longe pri ĝi malfruu.

Ekde kiam la pastroj, divenistoj, magiistoj, grupiĝis en kastoj, dezirante defendi iliajn interesojn kaj pliigi iliajn privilegiojn, ili sin flankenmetis apud la potenculoj kaj la fortuloj. Dum longa tempo, ili mem enkarnigis la Povon kaj la ŝtato. La unua reganto estis la Pastro, la homo de Dio.

Kiam la povo transpasis en la manojn de la batalantoj, poste de la nobeloj, la homoj de la Eklezio interkonsentis kun ili. Ĉu iliaj interesoj ne samis, ĉar ili vivis la unuj kaj la aliaj koste de la prematoj kaj de la servutuloj; tial ke ili bezonis, la unuj kiel la aliaj, konservi la popolon en la ekspluatado kaj la submetiĝo?

Ili dividis inter si la taskon.

Dum la batalantoj, la landsinjoro, la reĝo spade kaj perforte regis, la pastro regis mensoge kaj sagace. Li malhelpis la popolaĉon ribeli kaj instruis al ĝi la respekton de siaj majstroj («ĉiu aŭtoritato devenas el Dio», diris sankta Paŭlo). La religia aktiveco do konsiderinde faciligis la taskon de la premantoj kaj tiel malplimulto de sociaj parazitoj estis permesataj imponi ties volon al la grandega homomulto, kiu ilin facile forbalaintus—se ĝi estus konscia!

Dum jarcentoj (kaj hodiaŭ ankoraŭ) tiu homomulto sin lasis luli kaj dormigi per la malnova kanto de la religia rezigno.

Feliĉaj tiuj kiuj suferas surtere; ĉar ili eniros la ĉielan Reĝolandon!

Viaj suferoj estas volitaj de Dio (li estas la superega majstro, ĉiopotenca). Ili konsistigas bonfaran kvalitprovecon je kiu vi devas senflustre submetiĝi. Ju pli vi penis, ju pli vi eltenis mizerojn, des pli belega estos la kompenso, kiun Dio destinis por vi. . . post la morto.

La humiluloj fleksas la dorson, pacience eltenas, sin konsolas pensante pri la Paradizo. Kaj samtempe, la kapitalistoj, la riĉuloj interkonsentas kun la paroĥestroj kaj la regantoj por dividi ĉiujn privilegiojn kaj por vivi. . . bele. Ili ne estas sufiĉe malsaĝaj liberlasi la kaptaĵon por la neniomo. La tera Paradizo ja plimulte interesas ilin ol tiu de la bona Dio.

La Eklezio tiel iĝis la lasta remparo de la posedanta klaso. Kiom da etburĝoj estas nekredantoj, ateistoj kaj tamene monhelpas la paroĥestrojn, ĉar ili diras ke bezonatas religio por la Popolo.

Senreligia popolo, estus klera popolo, avida je libereco: depostulante sian parton de feliĉo. La popolo estas multe pli facile regebla kaj ekspluatebla.

Ni do ne miru pri la laŭdira religia renovigo kiun ni konstatas en parto de la klasoj tiel nomate superaj de la socio. La plimulto el tiuj konvertiĝoj estas tiom kalkulitaj kiom tiuj de la Musolino, Hervo kaj Milerando, kiuj perfidis la kaŭzon de la Libera Penso kaj de la Socialismo por ekservi (ja pli mondona!) de la Eklezio kaj de la Reakcio.

Ankaŭ ni povas legi en la Pilgrimo, tiu sencerba ĵurnalo tiom disvastigita ĉe la kamparanoj kaj la laboristoj (kaj senpage, ĉar ni kontraŭuloj havas rimedojn):

De la supro ĝis la fundo, la socia konstruaĵo ĉiuparte krakas kaj ŝanceliĝas sur siaj fundamentoj. Kien serĉi la savon? . . . Ĝi ne nur estas en la kruda forto de la glavo, sed en la aŭtoritato kiu sin imponas al la konscio, en la reveno al Dio adorata kaj agnoskata kiel la nekontesta kaj superega Estro de la socioj; en la agnosko de la Eklezio, regantaĵo de la komuna profito, kiu sola faros la unuecon de la mensoj en la vero kaj de la koroj en la karitato (1); en la obeo al Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu, por instrui al la homo obei, sin subiĝis kaj obeanta, kaj obeanta ĝis la kruca morto!

Ĵulo Geda (Jules Guesde) povis prave diri: Dio, forpelita el pordo (la pordo de la Naturo), eniris per alia (la Socia pordo).

Ĉu Karlo Marksa ne diris antaŭ li: La religio, estas la opio de la Popolo!

Ni deziras, ke ĉiuj socialistoj, ĉiuj komunistoj, ĉiuj veraj demokratoj inspiriĝu per tiuj grandaj kaj fruktodonaj veroj!

Notoj:

(1) Di-amego super ĉio. [—> revenu al eseo]


KONKLUDOJ

Mi kredas esti demonstrinta, ke la Religio estas la ido de la malklereco kaj de la homa Malforteco.

La kredo je Dio kuŝas sur la timo antaŭ la nekonataĵo, antaŭ la Mistero.

La Eklezioj—ĉiuj Eklezioj—ekspluatas la religian senton je ties profito. Ili tiras grandegajn monajn rimedojn, sen paroli pri la morala timeginda aŭtoritato—morala aŭtoritato kiun ĝi poste ekservas la regantajn klasojn kontraŭ la malfortuloj kaj la ekspluatatoj.

La hodiaŭa homaro povas rezigni ĉian religion, ĉar la kredo ne plu havos la malplejan lokon en la nova socio kiu kreskas sub niaj okuloj.

Tiu socio estos bazita sur egaleco, sur pozitiva filozofio, sur la scienco—kaj ne sur mistikaj sonĝaĵoj aŭ strangegaj dogmoj.

Je la morala vidpunkto, ni vidis ke la religio ne estas utila; male, ĉar ĝi konservas la individuan egoismon kaj la esperon de la «postvivo».

Je la intelekta vidpunkto, ni vidis ke ili naskas la fanatismon, la stultecon, la maltoleremon.

Je la socia vidpunkto, ni vidis ke la Eklezioj kontraŭstaras la popolan liberigon kaj la demokratecan kaj liberigan agadon.

Do kiu ajn estu la vidpunkto kiun oni elektas, la religio estas malboniga.

Ĝi cetere postvivas nur per la rutino kaj per la senenergieco de la unuj, per la intereso kaj la hipokriteco de la aliaj.

Sciu ni akordi niajn agojn kun niaj ideoj! Eliru ni la Ekleziojn en finofara maniero. Ne plu sendu ni eĉ unu infanon al la kateĥo; ne plu donu ni eĉ unu centimon al la paroĥestro. Ne plu subtenu ni, neniel, la malbonan ellaboraĵon de la superstiĉo kaj male dediĉu ni nian tutan energion por la triumfo de la Racio kaj de la Libereco!

André LORULOT


KONTRAŬRELIGIA KAJ SOCIA KOLEKTO

Unua serio / Première série

1 HAKELA (E.) La Homo ne devenas el Dio, sed el la simio…………….1
HAEKEL (E.) L’Homme ne vient pas de Dieu, mais du singe……………1
2 BOSMANA (J.) Vatikanio kaj la Instruo de la Sciencoj………………3
BOSMANS (J.) Le Vatican et l’Enseignement des Sciences…………….3
3 MOSTA (J.) La religia Pesto…………………………………….0 20
MOST (J.) La Peste religieuse…………………………………..0 20
4 DELVIO La Ŝarkoj de la Negoco…………………………………..0 10
DELVY Les Requins de la Finance…………………………………0 10
5 BRIANA (Aristido) Paroladoj pri Ĝenerala Striko…………………..0 15
BRIAND (Aristide) Discours sur la Gréve générale………………….0 15
6 FORELA (D-ro) Okultismo antaŭ la Scienco…………………………0 20
FOREL (Dr) L’Occultisme devant la Science………………………..0 20
7 ELMASJA (D.) Dio ne ekzistas……………………………………0 10
ELMASSIAN (D.) Dieu n’existe pas………………………………..0 10
9 ŜAŬGIO Malmoraleco de geedziĝo………………………………….0 50
CHAUGHI Immoralalité du mariage…………………………………0 50
10 LORULOT Napoleono 1a monfalsisto……………………………….0 15
LORULOT Napoléon le faux monnayeur……………………………..0 15
11 STRIKSO Religio (bildstriita)……………………………………0 50
Strix Religion (illustrée)……………………………………..0 50
12 HAELA (Lorulot) Kontraŭ la Milit’ (unuakta kontraŭmilita teatraĵo)….1
HAEL (Lorulot) Contre la Guerre (pièce antimilitariste en un acte)….1
13 Klemenco Revoluciulo (siaj pli bonaj pecoj)…………………….0 05
Clémenceau Révolutinnaire (ses meilleures pages)………………….0 05
14 DELGARBEJO (Abato) kaj Viktoro ERNESTA Debato pri la ekzisto de Dio…1 50
DESGRANGES (Abbé) et Victor Ernest Controverse sur l’existence de Dieu ……. 1 50
15 NOVIKAŬO RIŜETO FLAMARIO La patriota Iluzio………………………0 10
NOVICOW RICHET FLAMMARION L’Illusion patriotique………………….0 10
16 HURETA (J.) Roenŝildo kaj la socia Demando……………………….0 10
HURET (J.) Roinschild et la Question sociale……………………..0 10
17 VERNETA (Magdaleno) La libera Amo……………………………….0 50
VERNET (Madeleine) L’Amour libre………………………………..0 50
18 LORULOT (A.) Interparoladoj pri Civilizo………………………..0 50
LORULOT (A.) Causeries sur la Civilisation……………………….0 50
19 Niaj Sinjoroj Episkopoj malagnoskitaj fare de Jesuo…………………..0 10
Nos Seigneurs les Évêques désavoués par Jésus…………………….0 10
20 REKLUA (Elizeo) Al mia kamparana frato…………………………..0 15
RECLUS (Élisée) A mon frère le paysan……………………………0 15
21 LAMOTA (Emilio) La racia Edukado de la Infano…………………….1
LAMOTTE (Émilie) L’Éducation rationnelle de l’Enfant………………1
23 ŜAŬGIO (Renato) La sklava virino………………………………..0 10
CHAUGHI (René) La femme esclave…………………………………0 10
24 PELTJEA (D-ro M.) In anima vili aŭ Scienca krimo (Teatro)………….0 30
PELLETIER (Dr. M.) In anima vili ou Un crime scientifique………….0 30
25 PRUVOSTA (L.) La Vatikania Spionado en Francio……………………0 30
PROUVOSt (L.) L’Espionnage du Vatican en France…………………..0 30
26 TOLSTOJA (Leono) Vi ne mortigos…………………………………0 10
TOLSTOÏ (Léon) Tu ne tueras point……………………………….0 10
27 DENISO (Prof.) Kurso pri hipnotismo kaj pri edukado de la volo (64-paĝa   bildstrio) ….2
DENIS (Profess.) Cours d’hypnotisme et d’éducation de la volonté (64 pages, illustré) ……2
28 MARTSELO La krimegaj kulpuloj…………………………………..0 30
MART-CELL Les coupables au grand crime…………………………..0 30
29 ETJIVA (Ĵorĵo) Deklaroj en Asizo………………………………..0 30
ETIEVANT (Georges) Déclarations en Cours d’Assises………………..0 30
30 HURE_A (Emilio) Pri telepatio…………………………………..0 50
HUREAU (Emilie) Sur la télépathie……………………………….0 50
31 PRUVOSTA (Leono) Johano Husa……………………………………0 10
PROUVOST (Léon) Jean Husse……………………………………..0 10
32 FROMENTENA (A.) Kartoŝoj kaj Mandreno……………………………0 15
FROMENTIN (A.) Cartouches et Mandrin…………………………….0 15
33 STRIKSO For la alkoholon! (bildstrio)…………………………..0 20
STRIX A bas l’alcool ! (Illustré)……………………………….0 20
34 HURO Eklabore kontraŭ katolikismo!……………………………0 15
HUREAU A l’oeuvre contre le catholicisme !……………………….0 15
35 LORULOT (A.) La barono Milrando (bilda kovrilo)………………….0 25
LORULOT (A.) Le baron Millerand (couverture illust.)………………0 25
36 PRUVOSTO Revoluciuloj kaj Kvakeroj antaŭmilite……………………0 15
PROUVOST Révolutionnaires et Quakers devant la guerre……………..0 15
37 La Katolikoj volas restarigi Inkvizicion..……………………….0 10
Les Catholiques veulent rétablir l’Inquisition……………………0 10
38 GORAMO Dio kaj Milito………………………………………….0 15
GORHAM Dieu et la Guerre……………………………………….0 15
39 LORULOT La Alta Banko kontraŭ la Popoloj………………………..0 30
LORULOT La Haute Banque contre les Peuples……………………….0 30
40 SATERŬAJTO Granda plago: Kristanismo…………………………….0 10
SATHERWAITE Un grand fléau: le Christianisme…………………….0 10
41 La Proceso al la Kavaliro Delabaro (bildstriita)………………….0 15
Le procès au Chevalier de La Barre (illustré)…………………….0 15
42 LORULOT (A.) L’Invado (3-akta kontraŭbatalanta dramo)…………….0 60
LORULOT (A.) L’Invasion (drame antiguerrier en 3 actes)……………0 60
43 Bolŝevika kodo pri Geedziĝo…………………………………….0 10
Code Bolchévique du Mariage…………………………………….0 10
44 LORULOT (A.) Ĉu la Homaro degeneras?…………………………..0 60
LORULOT (A.) L’Humanité dégénère-t-elle?………………………..0 60
45 DELVIA (J.-L.) La edukado de la etaj infanoj……………………..0 50
DELVY (J.-L.) L’éducation des petits enfants……………………..0 50
46 La Bolŝevikoj (kion ili volas, kion ili faras)……………………0 15
Les Bolchéviks (ce qu’ils veulent, ce qu’ils font)………………..0 15
47 PRUVOSTA (L.) La Nigra Internacio……………………………….0 15
PROUVOST (L.) L’Internationale noire…………………………….0 15
48 ZOLA (Emilo) La religia hipokriteco……………………………..0 15
ZOLA (Émile) L’hypocrisie religieuse…………………………….0 15
49 ŜRUBSOLO La Milito en la Naturo…………………………………0 15
SHRUBSOLE La Guerre dans la Nature………………………………0 15
50 PŬAREKLEMENTA (J.) La Reĝoj de la Metalurgio; I, La De Ŭendeloj ……0 50
POIRET-CLÉMENT (J.) Les Rois de la Métallurgie ; I Les De Wendel …..0 50
51 BONZA (Jako) La Negoca Internacio (Eŭropo) ………………………0 75
BONZON (Jacques) L’Internationale Financière (L’Europe)……………0 75
52 LINDAFAĤEBIA (Miso) La funkcio de la virino en la socia evoluo……..0 15
LIND-AF-HAGEBY (Miss) Les fonctions de la femme dans l’évolution sociale …..0 15
53 HANRINERO La diversaj specoj de individuismo……………………..1
HAN RYNER Les diverses sortes d’individualisme……………………1
54 LORULOT (Andreo) La Morto de la Religioj………………………..0 75
LORULOT (André) La Mort des Religions……………………………0 75
55 VIOLETO (Abato) kaj Andreo LORULOT Debato pri la Seksa Moralo……..1
VIOLLET (Abbé) et André LORULOT Controverse sur la Morale Sexuelle….1
56 BLAKFORDO Mi kontraŭbatalas Kristanismon ĉar ĝi ne veras……….0 10
BLACHFORD Je combat le Christianisme parce qu’il n’est pas vrai…….0 10
57 LORULOT (Andreo) La negoca Oligarkio (Kiel ĝi sin imponas)………..0 75
LORULOT (André) L’Oligarchie financière (Comment elle s’impose)…….0 75
58 LORULOT (Andreo) Nia Malamikino: la Virino (kontraŭdira pri-interŝanĝado ……..1
LORULOT (André) Notre Ennemie: la Femme (conférence contradictoire)..1
59 LORULOT (Andreo) La Krimo de 1914………………………………1 25
LORULOT (André) Le Crime de 1914………………………………..1 25
60 LIMUZENO La koruptadoj de la Kristanimo………………………….0 50
LIMOUZIN Les corruptions du Christianisme………………………..0 50

Aldonu 0 fr. 15 broŝure por riceve senpagi.

Karaktere de propagando, la prezo de la unua  plena serio estas je 18 frankoj anstataŭ 28 fr. 50.  Ricevsenpago 20 fr. (Eksterlande 24 frankoj).

Ajouter 0 fr. 15 par brochure pou recevoir franco.

A titre de propagande, le prix de la première série complète est de 18 francs au lieu de 28 fr. 50.  Franco 20 fr.  (Étranger 24 francs).

Dua serio / Deuxième série

61 GALIMANTA (P.) La fraŭleco de la Pastroj…………………………0 10
GALIMANT (P.) Le célibat des Prêtres…………………………….0 10
62 BLAĈFORDO Nia Patro kiu estas en la ĉielo………………………..0 05
BLATCHFORD Notre Père qui êtes aux Cieux…………………………0 05
63 PELTJE0 (Doktorino) Direktoroj! (5 aktoj)……………………….0 75
PELLETIER (Doktoresse) Supérieurs! (5 actes)…………………….0 75
64 FAŬRA (Estebano) Tio kion ni volas………………………………0 10
FAURE (Sébastien) Ce que nous voulons……………………………0 10
65 BOSIA (Emilio) La legenda Kristo neniam ekzistis………………….0 75
BOSSI (Emilio) Le Christ légendaire n’a jamais existé……………..0 75
66 OSIPLURIO Sekreta komitato (unuakta komedio)……………………..1
OSSIP-LOURIE Comité secret (comédie en un acte)…………………..1
67 STRIKSETO Impresoj pri Oriento (bildstrio)……………………….0 75
PETIT-STRIX Impressions d’Orient (illustré)………………………0 75
68 BONZA (Ĵako) La Negoca Internacio (II. Azio)……………………..1
BONZON (Jacques) L’Internationale Financière (II. L’Azie)………….1
69 HANRINERO La Ibsena Filozofio (kun portreto)……………………..0 75
HAN RYNER La Philosophie d’Ibsen (avec portrait)………………….0 75
70 LORULOT (Andreo) Framasonaro kaj Milito (multhava broŝuro)………..1 50
LORULOT (André) La Franc-Massonnerie et la Guerre (forte brochure)….1 50
71 BRULO, BARBUSO, RIŜETO, MARESTO, OKTOVINBEREJO, REBUO,
RAŜILDO, ktp. Ĉu oni povas vivi sen aŭtoritato?…………………………………1 25
BRULAT, BARBUSSE, RICHET, MARESTANT, VIGNE D’OCTON, REBOUX,
RACHILDE, etc.     Peut-on vivre sans autorité ?…………………………………..1 25
72 La krimoj de la Inkvizicio (kun 6 gravuraĵoj)…………………….0 75
Les crimes de l’Inquisition (avec 6 gravures)…………………….0 75
73 LORULOT (A.) Kaverno de Rabistoj Montekarlo……………………..0 50
LORULOT (A.) Une Caverne de Brigands Monte-Carlo………………….0 50
74 RUSELA (B.) Filozofio de la Pacismo……………………………..0 50
RUSSELL (B.) Philosophie du Pacifisme…………………………….0 50
75 REKLUA (Elizeo) La mortopuno……………………………………0 10
RECLUS (Élisée) La peine de mort………………………………..0 10
76 REKLUA (Elio) Geedziĝo: kio ĝi estis, kio ĝi estas……………….0 75
RECLUS (Élie) Le Mariage: ce qu’il fut, ce qu’il est……………..0 75
77 LORULOT (A.) La ekspluato de la ruinoj………………………….0 10
LORULOT (A.) L’exploitation des ruines…………………………..0 10
78 MARTENA (Renato) Tiraneco de la Pastroj (3-akta teatraĵo)…………..1 50
MARTIN (René) La Tyrannie des Prêtres (Pièce en 3 actes)…………..1 50
79 BOSMANA (J.) Konvertiĝo!………………………………………0 10
BOSMANS (J.) Conversion!………………………………………0 10
80 GELPO, FRUMUSO, SARTORIO, LOKAPELPASTRO, LEGRENO, DELFENO, RANKULO,
KRAFTO, HERIKURO, MOL_ESO (S-ino), ktp.  Ĉu necesas nekuirite manĝi?.1 25
GUELPA, FRUMUSAN, SARTORY, LAUMONIER, LEGRAIN, DAUPHIN, RANCOULE,
KRAFFT, HERICOURT, MOLL-WEISS (Mme), etc.  Faut-il manger cru ?……..1 25
81 ŜARDA (R.) Eklezio, Kristana Ideo kaj Milito……………………..0 50
CHARDON (R.) L’Église, l’Idée Chrétienne et la Guerre……………..0 50
82 LOJDA (J.) Preĝo (ties deveno, historio kaj absurdeco)…………….1
LLOYD (J.) La Prière (son origine, son histoire et son absurdité)…..1
83 DEGARGEJA (Abato) kaj LORULOT (Andreo)
(Debato inter)
La Konflikto de la Eklezio kaj de la Libera Penso…………………………1 50
DESGRANGES (Abbé) et LORULOT (André)
(Controverse entre l’) Le Conflit de l’Église et de la Libre Pensée……………………………….1 50
84 VIOLETO (Abato) kaj LORULOT (Andreo) (Debato inter) Por aŭ kontraŭ Eklezio? …….1
VIOLLET (Abbé et LORULOT (Andreo) (Controverse entre l’) Pour ou contre l’Église? ……1
85 DELBENDO (M.) Kateĥismo pri raciista moralo………………………1
DELBENDE (M.) Cathéchisme de morale rationaliste………………….1
86 LAROKO, OSIPLURIO Homo kaj Verko (kun portreto)…………………..1
LAROCHE, OSSIP-LOURIE L’Homme et l’oeuvre (avec portrait)………….1
87 ĴOBO La Vero pri loĝantara Demando………………………………0 75
JOB La Vérité sur la Question de population………………………0 75
88 BONZA (S-ino J.) La rusaj Pruntoj kaj la revelacioj de la ĵurnalo La Homaro ……..0 50
BONZON (Mme J.) Les Emprunts russes et les révélations du journal L’Humanité ……….0 50
89 MIĈELA (A.) Kelkaj kristanaj stultaĵoj kaj malmoraloj……………..0 10
MITCHELL (A.) Quelques imbécilités et immoralités chrétiennes………0 10
90 MONTKLARA (P.) La Vera karaktero de Jesuo………………………..1
MONTCLAIR (P.) Le Vrai caractère de Jésus………………………..1
91 BONZA (S-ino J.) La rusaj Pruntoj kaj la Roŝildoj………………..1
BONZON (Mme J.) Les Emprunts russes et les Rotchschild…………….1
92 PŬAREKLEMENTA (J.) La Reĝoj de la Metalugio; II Ŝejdero kaj Lokre_zo.0 75
POIREY-CLÉMENT (J.) Les Rois de la Métallurgie ; II Scheider et Le Creusot………..0 75
93 La Libera Penso. -Kio ĝi estis; kio ĝi estas; kio ĝi devas esti…..0 10
La Libre Pensée. -Ce qu’elle a été ; ce qu’elle est ; ce qu’elle doit être……………0 10
94 HANRINERO, RAPOPORO, ROLANDA (R.), DUNA (Renato), KONDEA (Mikaelo),
ktp, Komunismo kaj Libereco…………………………………….1 25
HAN RYNER, RAPPOPORT, ROLLAND (R.), DUNAN (Renée), CORDAY (Michel),
etc, Le Communisme et la Liberté………………………………..1 25
95 KUTA (Gastono) La knabego kiu perdis l’spiriton (poemo)……………0 10
COUTE (Gaston) Le gars qu’a perdu l’esprit (poème)………………..0 10
96 LORULOT (A.) La katolikoj kontraŭ eksedziĝo……………………..0 10
LORULOT (A.) Les catholiques contre le divorce……………………0 10
97 DELERIKA (Leono) La Mondo Malkompashava…………………….2
DELBRUYERE (Léon) Le Monde déboussolé……………………………2
98 IVETA (G.) La Socialista Pasko………………………………….0 75
IVETOT (G.) La Pâque Socialiste…………………………………0 75
99 IVETA (G.) kaj LORULOT (A.) Sindikatismo kaj la socia transformo…..0 50
IVETOT (G.) et LORULOT (A.) Le Syndicalisme et la transformation sociale …….0 50
100 LORULOT (Andreo) Ĉu la Popolo ekspluatiĝas?…………………….0 20
LORULOT (André) Le Peuple est-il exploité ?………………………0 20

La prezo de la dua plena serio estas 20 frankojn anstataŭ 31 frankojn, ricevsenpago 22 frankojn. (Eksterlande 26 frankojn).

Le prix de la deuxième série complète est de 20 francs au lieu de 31 francs, Franco, 22 francs.  (Étranger, 26 francs).

Eld. “Libera Ideo” Herbleo (S. kaj L.)
Presrespondeculo: Frederiko Lografa

Imp. “Idée Libre”  Herblay (S. et L.)
L’imprimeur-général: Frédéric Lecomte


FONTO: Lorulot, André. Ĉu Oni Povas Vivi Sen Religio? Elfrancigis Martin Lavallée, 1992. (Franca eldono, 1930)

Noto: Min plurloke konfuzas la teksto (aparte la strukturo de piednotoj) kiun sendis la tradukinto al mi en 1992. Mi povas konsulti nek lin nek la francan originalon nun, do mi redaktis kiel eble plej bone, kaj renombris laukonvene la piednotojn. Parto de la sekcio Kio estas religio? estis publikigita en revuo Ateismo, julio 2001. —RD

http://www.autodidactproject.org/other/lorulot1.html

Advertisements
This entry was posted in Ateismo. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s