LA DIA PESTO

LA DIA PESTO

de

JOHANN MOST

EL LA GERMANA ORIGINALO TRADUKIS

SEMAN TARANO

*

ELDONITA DE D‑RO TOBIAS SIGEL
2916 E. GRAND BOULEVARD
DETROIT, MICH., USONO

1932


ANTAŬVORTO

de D‑RO TOBIAS SIGEL


La ateista literaturo en Esperanto pliriĉiĝis je malgranda, sed tre interesa verko,—”La Dia Pesto” de Johann Most.

Tuj en la komenco la leganto povas vidi, ke la libreto celas “kontraŭ Dion kaj Mesion”. La faktoj estas donitaj klare kaj evidente, kaj mi volas nur diri vorton pri la Esperanta traduko.

Seman Tarano uzas facile legeblan Zamenhofan lingvon. En la tuta libreto li eĉ konservis la humorajn kaj satirajn esprimojn de la verkinto. Krom tio, dum la legado de “La Dia Pesto” oni tute forgesas, ke oni legas ion tradukitan, ĉar la stilo estas laŭ la karaktero de nia lingvo, kaj la libreto estas legata kvazaŭ Esperanta originalo.

Mi deziras al “La Dia Pesto” sukcesan vojaĝon.

D‑RO TOBIAS SIGEL.


LA DIA PESTO


El ĉiuj spiritmalsanoj, kiujn “la homo dum sia malluma vadado” sisteme inokuladis en sian kranion, la dia pesto estas la plej terura.

Ĉio havas sian historion, kaj ankaŭ tiu‑ĉi epidemio ne estas escepta. Oni povas nur bedaŭri, ke en tiu‑ĉi “historio” mankas la ordinara evoluo, la transirado de sensenco al prudento, kiel kutime estas en aliaj historioj. La antikva Zeŭso kaj lia samulo, Jupitero, estis tamen sufiĉe bonordaj, gajaj, ni povas diri, kvazaŭ kleraj estuloj, kompare kun la lasta naskotrio en la dia genealogio, kiu, sen ia dubo, povas kuraĝe konkursi kun Futzliputzli pri brutaleco kaj krueleco.

Cetere, ni ne volas procesadi kun la pensionitaj aŭ eksigitaj dioj, ĉar ili plu ne kaŭzas ian malutilon. Sed tial ni volas pli senrespekte kritiki, senvalorigi kaj forigi la ankoraŭ funkciantajn nuben‑puŝantojn kaj infero‑timigistojn de la ĉielo.

La kristanoj havas trioblan dion; iliaj antaŭuloj, la hebreoj, kontentiĝis je unu sola. Krom tio ambaŭ grupoj estas sufiĉe intima rondo. “La Malnova kaj Nova Testamentoj” estas por ambaŭ ili la fonto de la tuta saĝo. Tial oni vole‑ne‑vole devas legi tiujn “sanktajn skribojn”, se oni volas lerni trarigardi ilin kaj priridi.

Se ni nur prenas la “historion” de tiuj diecoj, ni trovas sufiĉon por karakterizi la tuton. En mallonga resumo la afero estas jena:

“En la komenco dio kreis la ĉielon kaj la teron”. Li sekve troviĝis antaŭe en la ĉiuflanka “nenio”, kio gajnis esti tiel senkolora kaj senamuza, ke li, kiel dio, certe enuis. Kaj ĉar por dio estas bagatelo, elsorĉi mondojn el nenio, kiel ekzemple ĵonglisto elgutas kokinajn ovojn aŭ arĝentajn talerojn el la manikoj, tial li kreis la ĉielon kaj la teron. Poste li bonorde eltornis la sunon, la lunon kaj la stelojn.

Certaj herezuloj, oni nomas ilin astronomoj, jam de longe konstatis, ke la tero nek estas centra punkto de la universo, nek ĝi iam povis esti, nek ĝi entute povis ekzisti antaŭ la suno, ĉirkaŭ kiu ĝi rondiras. Tiuj homoj pruvis, ke estas kruda idiotaĵo, paroli pri la “suno, luno kaj steloj” kaj pri la tero, kaj diri, ke la lasta estas io speciala kaj supera kompare kun la unuaj. Ili jam de longe entamburis al ĉiu lerneja knabo, ke ankaŭ la suno estas nur astro, la tero estas satelito de la suno, la luno estas, por tiel diri, subsatelito de la tero; ke la tero ne ludas la plej eminentan rolon, sed kontraŭe, ĝi apenaŭ estas kvazaŭ sunpolvereto, kompare kun la vastega universo.

Kial devas dio ĉagreniĝi pri astronomio? Li faras kion ajn li volas kaj fajfas pri scienco kaj logiko. Tio estas la kaŭzo, ke post la fabrikado de la tero li antaŭe faris la lumon kaj poste la sunon. Eĉ hotentoto nuntempe povas kompreni, ke sen la suno ne povas esti lumo sur la tero; sed dio,—hm! li ne estas ja hotentoto!

Sed ni aŭdu plue! La “kreaĵo” estis sufiĉe prosperita, sed tamen ankoraŭ ne estis vera vivado en la mondeto. La kreinto ankaŭ volis sin amuzi. Tial li faris fine la homon. Nun li rimarkinde dekliniĝis de sia antaŭe uzita maniero de kreado. Anstataŭ fari tiun-ĉi “kreaĵon” per simpla vorto Estu! li uzis tre multajn ceremoniojn dum la “kreado”. Li prenis sufiĉe prozan argilbulon en la manon, elmodelis el ĝi virfiguron “laŭ sia propra bildo” kaj enblovis animon en ĝin. Sed ĉar dio ĉiam estas bona, favora kaj justa, unuvorte—la ĝentileco mem—li do ekpensis, ke lia ellaboraĵo Adamo certe treege enuas estante sola. (Eble li ekmemoris sian antaŭan enuigan estadon en la nenio.) Kaj tial li produktis sufiĉe belan kaj ĉarman Evon. Dume la sperto evidente instruis lin, ke ellaborado el argilaj buloj estas por dio tro malpura laboro, kaj li ekuzis novan metodon de fabrikado. Li eltiris ripon el Adamo kaj—lerteco ne estas sorĉado, precipe ĉe dio—aliformigis ĝin en beletan fraŭlinon. Ĉu Adamo poste reakiris alian ripon, aŭ li devis kuradi kiel “unuflankulo”,—pri tio silentas la ĝentileco de la biblia historiisto.

La moderna naturscienco konstatis, ke animaloj kaj plantoj, el simplaj primitivaj molusko‑substancoj, daŭre de milionoj da jaroj, disvolviĝadis pro multoblaj diverĝoj, ĝis ili ekhavis la nunajn formojn. Ĝi plue konstatis, ke la homo estas ne pli, ol la plej perfekta produktaĵo de tiu evoluado, kaj ke li, antaŭ tiom kaj tiom da miljaroj, ne nur havis—en malvasta senco de l’vorto—bestan aspekton kaj ne havis paroleblecon, sed ke li ankaŭ—ĉiu alia supozo estas falsa per si mem—certe devenis el pli malaltaj bestklasoj.

La naturscienco sekve lasas dion aperi kun sia memproklamita homfarado kiel naivega fanfaronulo. Sed kion ĝi utilas? Dio ne lasas iun ŝerci kun li. Ĉu liaj rakontoj sonas science aŭ sensence, li ordonis, ke la homo kredu je ili, alie li permesos okazi, ke lia konkuranto, la diablo, forprenu lin, kio certe estas tre malagrabla. En la infero ne nur regas konstanta kriegado kaj dentbatado, sed tie ankaŭ bruladas eterna fajro, vermo nelaciĝema mordetadas, kaj peĉo kaj sulfuro fiodoras netolereble. Al ĉio‑ĉi estas elmetata homo sen korpo. Stufiĝas lia karno, kiun li ne havas kun si; li grincigas la dentojn, kiuj jam de longe elfalis; li kriegas sen gorĝo kaj pulmo; liajn dispolviĝintajn ostojn mordetas la vermo; li flaras sen nazo,—kaj ĉio‑ĉi estas por eterne. Diabligita rakonto!

Dio estas entute, kiel li tre malkaŝe komunikis en sia memverkita kroniklibro, la biblio, eksterordinare kaprica kaj venĝema—vere, modela despoto.

Tuj kiam Adamo kaj Evo estis faritaj, li mem ekkomprenis, ke tiu gentaĉo devas esti regata; tial li donis punkodon, kiu dekretis severe: Ne manĝu de la arbo de l’scio! De tiu tempo ne ekzistis iam kronita aŭ nekronita tirano, kiu ne alĵetis al la popoloj tiun‑ĉi diktaton.

Adamo kaj Evo ne respektis tiun malpermeson. Tial ili estis elpelitaj kaj kondamnitaj, kun ĉiuj generacioj, por ĉiuj tempoj, al intensa laboro. De Evo, krom tio, estis deprenitaj la “burĝaj honorrajtoj”, estante deklarita servantino de Adamo, kiun ŝi devas obei. Ili ambaŭ ankaŭ jam estis sub dia policobservo. Eĉ la plej kruela despoto ne agus tiel severe kun siaj regatoj.

Tamen la severeco de dio kontraŭ la homoj nenion utilis, ili pli ĉagrenis lin; ju pli ili multiĝis, des pli ili fariĝis malobeemaj. Kaj kiel rapide tiu plimultiĝo prosperis, oni povas rimarki jam ĉe la historio pri Kain kaj Habel. Kiam la lasta estis mortigita de sia frato, Kain iris “en fremdan landon” kaj prenis al si edzinon. De kie subite venis tiu “fremda lando” kun la tie troveblaj virinoj, tion ja la kara dio ne notis, kio estas ne mirinda pro lia tro laciga laborego.

Fine la mezuro estis plena. Dio decidis ekstermi la tutan homaron per akvo. Nur al kelke da homoj li favoris escepton, por ankoraŭ unu fojon provi la samon. Sed malfeliĉe li, malgraŭ sia tuta saĝo, denove enfalis en eraron, ĉar Noa, la ĉefo de la savitoj, tuj montris sin granda drinkulo, kun kiu liaj filoj moke ŝercis. Kio do bona povas elveni el tia malnobla familio?

Ree disvastiĝis la homaro; ree ĝi disvolviĝis en tiujn senrespektajn pekulojn, pri kiuj la konata Mecklenburg’a Kantlibro povas sciigi tiom multe da malbonaj aferoj. Dio preskaŭ krevis de kolero, vidante, ke eĉ liaj lokaj punoj, la detruado de tutaj urboj per peĉo kaj sulfuro, ankaŭ helpis kiel kupoj al mortinta kato. Li jam decidis ekstermi la tutan popolaĉon, sed rimarkinda okazintaĵo ree mildigis lin:

En unu tago aperis iu certa “sankta spirito”. Okazis same kiel kun la “Knabino el la Fremdlando”—neniu sciis, de kie tiu spirito alvenis. La verkinto de la biblio (dio mem) nur diras, ke li mem estis tiu sankta spirito. Nun ni dume havas aferon kun dio‑duunuo. Tiu “sankta spirito” ekpensis konatiĝi, en formo de virkolombo, kun simpla fraŭlino, nomita Mario. Li “superombris” en dolĉa horo la elektitinon de sia koro, kaj jen! ŝi naskis knabeton; kaj tio tamen, kiel dio klare akcentas en la biblio, tute ne difektis ŝian virgecon. La antaŭe‑rimarkita dio nun nomis sin dio‑patro, kaj tamen li certigis samtempe, ke li estas identa ne nur kun la “sankta spirito”, sed ankaŭ kun la dia filo. Oni pripensu! La patro estas sia propra filo, la filo—sia propra patro, kaj krom tio ambaŭ kune estas ankaŭ “sankta spirito”. Tiamaniere formiĝis la “sankta triunuo”.

Kaj nun, kompatinda homcerbo, tenu vin firme, ĉar tio, kio nun sekvos, povas eĉ ĉevalon senvivigi! Ni scias, ke dio‑patro decidis frakasi la tutan homamason. Tion dio‑filo bedaŭris. Li (konata samtempe kiel diopatro), prenis sur sin la tutan kulparon de la homoj, kaj por kvietigi la furiozecon de sia patro (konata samtempe ankaŭ kiel dio‑filo), lasis sin ĝismorte senspirigi de flu “savota” popolaĉo,—kompreneble ne tiel simple; li devis reveni por ree veturi gaje kaj ĝoje en la ĉielon. Tiu oferiĝo de la filo (kiu kun la patro estis nur unu), tiel dolĉe kontentigis la patron (kiu kune kun la filo estis nur unu), ke li tuj deklaris ĝeneralan amnestion, kiu estas parte valida ĝis nun.

Tio estas la “historia parto” de la “sankta skribo”. Oni vidas, ke la absurdeco estas elmontrita tiel reliefe, ke tilu, kiu jam estas sufiĉe blindigita, kaj ankoraŭ kredas kin, devas esti konsiderata kiel homo kun frenezaj iluziaĵoj.

Al tiu parto apartenas antaŭ ĉio la dogmoj pri rekompenco kaj puno por la homo en la tiel‑nomata “alia flanko”. De longe oni jam pruvadis science, ke ne ekzistas anima vivo sendepende de la korpo; ke tio, kion la religio-ĉarlatanoj nomas animo, estas ne pli ol la pensorgano (cerbo), kiu ricevas impresojn de la vivaj sentorganoj, kaj tial ĝi fariĝas funkcia, kaj sammomente kiam la korpo mortas, ankaŭ devas kunmorti tiu cerba moviĝo. Sed tiuj ĝismortaj malamikoj de la homa prudento ne ĉagreniĝas pri la rezultoj de scienca esplorado. Ili nur tiom interesiĝas pri scienco, kiom estas necese por kontraŭbatali ĝian influon.

Tial ili predikas la “eternan vivon” por la homa “animo”. Ve al la animo en la “alia flanko”, kies korpo, en kiun ĝi estis enŝovita en “tiu‑ĉi flanko”, ne respektis precize la punleĝon de dio! Kiel tiuj homoj certigas, estas evidente, ke ilia “plej bona, plej justa, plej kompatema, plej favora, ktp., dio” estas tre pedanta flarnazulo, kiu ĉagreniĝas pri ĉiu malgravaĵo de ĉiu unuopulo, kaj enskribas en la “tutmondan dokumentaron” ĉiun erareton, kiun la homo faras. Krom tio li estas tre originala strangulo. Li deziras esti honorata per tio, ke ĵusnaskitaj infanoj, sub danĝero de malsaniĝo, estu supervergataj per akvo, kaj oni nomas tion baptado. Li havas sovaĝan plezuron, kiam sennombraj kredemaj ŝafoj blekas al li litanie en siaj preĝo‑staloj, aŭ kiam la plej fervoraj el la ŝafaro aŭdigadas senĉese pian katmuzikon kaj preĝas, petante pri ĉio ebla kaj neebla,—dum li partoprenas en sangaj militoj, kaj la venkintoj flatas lin per incenso kaj dankoj kaj nomas lin “dio de bataloj”.

Li ekestas furioze kolera, se iu dubas pri lia ekzisto, aŭ se katoliko manĝas viandon en vendredo aŭ ne defrotas sufiĉe la pekojn en sia konfesado; aŭ se protestanto ne malestimas la ostojn de la sanktuloj, la madonajn ĉifonojn kaj bildojn, donitajn al la katolikoj, aŭ, entute, se li ne somnambas kun kapromiena vizaĝo, suprenturnitaj okuloj, kurbigita dorso kaj kunplektitaj manoj.

Kiam tia homo mortas ne pentinte, tiam lia “kompatema dio” diktas por li punon, kompare kun kiu ĉiuj batoj per skurĝoj kaj naŭvostaj katoj, ĉiuj suferoj de malliberejoj kaj ekziloj, ĉiuj doloroj de la kondamnitoj al la eŝafodo, ĉiuj torturoj per ĉiuspecaj turmentiloj, kiujn homa tirano povus iam elpensi, estas nur tiklantaj agrablaĵoj. Tiu‑ĉi “dio” superas per bestiala krueleco ĉion kanajlan, kion oni povus trovi sur la tero.

Lia malliberejo estas nomata infero, kiun ni jam konas, lia ekzekutisto estas la diablo, kaj liaj punoj daŭras eterne. Li nur, en okazo de malgravaj pekoj, post sufiĉe longa tempo, favoras amnestion, kondiĉe, se la pekinto mortis katoliko. Por tia favorata pekinto li preparis, sub certaj cirkonstancoj, “purgatorion”, kiu diferencas de la infero proksimume kiel pundomo de malliberejo. Ĝi nur estas aranĝita por nedaŭra ensidigo kaj havas iom malpli severan disciplinon. Sed tamen, ankaŭ en la purgatorio vi sentegos la diablan fajron. La tiel‑nomataj “fundamentaj pekoj” neniam estas punataj per purgatorio, sed  la iam per infero. Al tiuj pekoj apartenas, ekzemple, “blasfemado”, ĉu per vorto, skribo, aŭ penso. Dio sekve ne toleras ne nur liberecon de preso kaj parolo, sed li ankaŭ jam trafas la neesprimitajn pensojn. Tio per si mem jam sufiĉas, ke li superu per brutaleco eĉ la plej friponajn despotojn de ĉiuj landoj kaj tempoj, sed li kompletigas tiun superecon per sia punmaniero. Tiu‑ĉi dio estas sekve la plej terura monstro imagebla.

Lia kondutado estas tiom pli aroganta, ke li altrudas la aserton, ke la tuta mondo, kaj precipe la homaro, kun ĉiuj agoj kaj movoj, estas reguligata de lia “providenco”. Li do malbontraktas la homojn por agoj, de kiuj li mem estas la iniciatinto! Kiel ĝentilaj estas la tiranoj de la tero, de la pasinta kaj estanta tempoj, kompare kun tiu‑ĉi monstro!

Sed se al dio plaĉas lasi iun homon vivi kaj morti feliĉe, laŭ lia koncepto, tiam li malbontraktas tiun homon en ĝusta maniero, ĉar la promesita “ĉielo”, precize konsiderata, estas multe pli malbona restejo ol la infero. Oni tie ne havas iajn bezonojn, sed oni estas ĉiam kontenta, ne havante antaŭe deziron por io kontentiga. Sed ĉar sen deziro kaj sen atingo ne povas esti ia ĝuo, do la restado en la ĉielo estas tute senĝua. Eterne oni observadas dion; eterne estas ludata la sama melodio de la sama harpo; ĉiam estas kantata “la nova kanto, la bela kanto”,—eĉ se ĝi ne estas la enuiga kantaĵo pri “la ebria najlfaristo”, ĝi tamen ankaŭ ne povas esti pli vigliga. Tio‑ĉi estas la plej alta grado de enuigeco. Restado en izolita karcero certe estus preferinda.

Ne mirinde, ke tiuj, kiuj estas sufiĉe riĉaj kaj potencaj por ĝui la paradizon sur nia tero, povas ride kanti kun Heine:

“Apartenu la ĉieloj
Al paseroj kaj anĝeloj!”

Kaj tamen la riĉaj kaj potencaj estas tiuj, kiuj nutras kaj flegas la dian idiotecon kaj religian stultecon. Tio estas nepre necesa por ilia profito.

Jes, por la regantaj kaj ekspluatantaj klasoj estas fakte demando pri vivo aŭ morto, ĉu la popolamaso estu tenata en religio aŭ ne. Kun la religia frenezeco sin tenas kaj falas ilia potenco.

Ju pli la homo algluiĝas al religio, des pli li kredas. Ju pli li kredas, des malpli li scias. Ju malpli li scias, des pli idiota li estas. Ju pli idiota li estas, des pli facile li povas esti regata.

Tio estis la pensmaniero de la tiranoj de ĉiuj landoj kaj tempoj, kaj tial ili ĉiam estis en bonaj rilatoj kun la pastroj. Okazaj malpacoj inter tiuj ambaŭ specoj de homaj malamikoj havis nur hejman karakteron; ili estis nur konfliktoj pri supereco. Ĉiu pastro scias, ke lia rolo estus finita, se li ne havus plu la subtenon de la “grasa kremo”. Por ĉiu riĉulo kaj potenculo ne estas sekreto, ke la homoj povas esti sklavigataj kaj ekspluatataj nur tiam, kiam la ekleziaj historionoj enplantas en la korojn de la popolamaso sufiĉe da sklavemo, ke ili konsideru la teron kiel valon de larmoj, ke ili obeu la “dian” ordonon: “Servu viajn mastrojn” kun promeso, ke post la morto ili havos apartan porcion da kolbaso, rostitan ie en nekonataj nestoj super la nuboj.

La ĉefjezuito Windthorst foje dum ardanta debato en la germana parlamento sufiĉe klare elmontris, kion la friponoj kaj kanajloj de la mondo pensas pri tiu ĉi afero.

“Se la popolo perdos la kredon”—li diris—”ĝi ne povos plu toleri la mizeregon, kaj ĝi ribelos!” Tio estis klare esprimita, kaj ĝi devus elvoki la seriozan konsideron de ĉiu laboristo, se–jes, se tiom multe da ili ne estus tiel alnajlitaj al la religio, ke ili eĉ ne povas aŭdi per normalaj oreloj kaj koncepti la plej simplajn ideojn.

Ne vane la pastroj—t.e. la nigra ĝendarmaro de la despotismo—ĉiam fortege klopodadis malhelpi la malprosperon de la religia sentimento, kvankam ili mem, kiel oni scias, povus krevi de rido pri la sensencaĵo, kiun ili predikas por bona pago.

Daŭre de jarmiloj tiuj cerbdifektistoj simple kondukis terur‑regimenton, sen kiu la religia frenezo jam de longe estus malaperinta. Pendigilo kaj glavo, karcero kaj katenoj, veneno kaj ponardo, insida kaj jura mortigoj,—tio estis la rimedoj por subteni la religian frenezon, kiu restos por ĉiam hontinda makulo en la historio de la homaro. Centoj da miloj estis malrapide rostataj sur la ŝtiparoj “en la nomo de dio”, ĉar ili kuraĝis trovi fiodoron en la biblia sterko. Milionoj da homoj estis devigataj, senkapigi unu la alian en longedaŭraj militoj, ruinigi tutajn landojn kaj kaŭzi la pestojn post la mortigado kaj bruligado,—nur por konservi la religion. La plej originalaj torturoj estis elpensitaj de la pastraĉoj kaj iliaj helpantoj por, per diablaj ruzaĵoj, timigi kaj ree alpuŝi al la religio tiujn, kiuj ne volis plu timi dion.

Se homo kripligas ies manojn aŭ piedojn, oni nomas lin krimulo. Kiel oni nomu tiujn, kiuj kripligas la cerbojn de homoj kaj, ne povante tion sukeese atingi, pereigas la tutan korpon, ĝis la lasta colo, per ĉiu trovebla krueleco?

Certe estas vere, ke nuntempe ili ne povas plu praktikadi tiun kriman “dian” banditprofesion, kvankam procesoj de blasfemo ankoraŭ nun okazas; anstataŭ tio ili sin ĵetis al aliaj okupaĉoj, kiel enmiksi sin en privatajn familiajn aferojn, influi virinojn, ĉasi infanojn kaj malbonuzi la lernejojn. Ilia hipokriteco, pli ĝuste, kreskis, ol pli malgrandiĝis. Eĉ la preson ili konkeris en tre alta grado, post kiam ili konvinkiĝis, ke tute forigi la presarton estas neeble.

“Kie pastro staris, dek jarojn herbo ne kreskos”, diras malnova proverbo. Ĝi signifas per aliaj vortoj: Se iu falis foje en la ungegojn de la pastroj, lia intelekto ĉesas esti fekunda. La funkcio de lia cerb‑mekanismo haltas, kaj religiaj akaroj kaj vermoj enrampas en la kranion kaj okupas la cerbon. Li similas ŝafon, kiu malsaniĝis je ŝanceliĝo.

Tiuj ĉi trompitaj malfeliĉuloj estas devojigitaj de la propra celo de la vivo; kaj, kio estas pli malbona, ili formas la grandan bandon de la malamikoj de scienco kaj klereco, de revolucio kaj libereco. Kiam ajn novaj katenoj por la homaro estas forĝotaj, ili estas pretaj, pelataj de sia malspriteco, labori ĉe la amboso. Kiam ajn traboj estas metotaj por bari la vojon al progreso,—la tuta amaso de tiuj ĉi hotentotoj vigle ĵetas sin kontraŭ la fluon de la tempo. Ĉiu peno por kuraci tiajn spiritmalsanojn estas bona faro ne nur rilate al la malsanulo mem, sed ĝi ankaŭ estas peno por kaŭterizi kanceron, de kiu la tuta popolo suferas, kaj kiu nepre davas fine esti ekstermita, por ke la mondo fine estu komforta vivejo por la homoj, anstataŭ, kiel ĝis nun, ludejo por dioj kaj diabloj, kiuj nur liveras al ni turmentojn.

*     *     *

Ni eligu do la religion el niaj kapoj, kaj for la pastraron! La lastaj kutime diras, ke la celo sanktigas la rimedojn. Bonege! Ni uzu fine la saman maksimon ankaŭ kontraŭ ili! Nia celo estas liberigi la homaron de dia sklaveco, de la jugo de socia servpremo, de la katenoj de politika tiraneco, kaj ankaŭ—kaj eĉ antaŭ ĉio—de la religia mallumo. Ĉiu rimedo, kaj ĉiu okazo, por atingi tiun altan celon, devas esti konsiderata de ĉiuj homamikoj justa kaj ĝusta.

Ĉiu senreligia homo pekas kontraŭ sia devo, se li tage kaj nokte ne uzas ĉion eblan por ekstermi la religion. Ĉiu homo, kiu jam liberiĝis de la kredo je dio, kaj ne batalas kontraŭ la pastraro kiam kaj kie kaj kiel li nur trovas okazon, estas perfidanto de siaj ideoj. Do, militon kontraŭ la nigraj friponoj!—sencedan militon ĝis finbato! Ni incitu kontraŭ la trompantoj, ni klerigu la trompitojn! Ni uzu ĉiun rimedon de batalo: la skurĝon de moko, kiel la torĉon de scienco; kaj kie tiuj ne sufiĉas,—pli konkretajn kaj pli senteblajn argumentojn!

Antaŭ ĉio oni sin gardu mencii diajn frazojn kaj religian babilaĉon en la laborista movado. Same kiel en la atmosfero de la socia revolucio—kaj ĉio ekster ei estas reakcia–ne povas esti monarkia agitado aŭ aprobaj paroloj por privata propraĵo, tiel same ne estas tie loko por dia frenezaĵo. Kaj, rimarkinde, tiuj, kiuj volas kumniksi la malbenindan religion kun la celoj de la laboristoj, ju pli “konvenaj” kaj “bonaj” tiuj ŝajnas esti, des pli danĝeraj ili estas. Ĉiu, kiu predikas la dian trompon en ia ajn formo, povas nur esti aŭ idioto aŭ fripono. Ambaŭ specoj tute ne taŭgas por la akcelo de afero, kies celo estas atingebla nur tiam, kiam ĝi staras firme kaj plene sur la supro de scienca ekkono kaj posedas honestajn defendantojn.

Oportunista politiko ne estas nur abomenaĵo, sed ĝi estas krimo. Se la laboristoj lasos iujn pastrojn enmiksi sin en iliajn aferojn, ili estos ne nur trompitaj, sed ankaŭ tuj perfiditaj kaj venditaj.

Same kiel estas memkompreneble, ke la ĉefbatalo de la proletaro devas esti direktata kontraŭ la kapitalismon kaj, kune kun ĝi, por la detruado de ĝia potenca mekanismo, la ŝtato, tiel ankaŭ la eklezio ne devas esti lasita sen atento. La religio en la homaro devas esti sisteme subfosata, kiam ĝi, la homaro, prudentiĝos, alie ĝi ne povos gajni la liberecon.

Al la malsaĝuloj, aŭ pli bone malsaĝigitoj, se en ili ankoraŭ restis iomete da prudento, oni metu la jenajn demandojn:

“Se dio volas, ke oni lin konu, amu kaj timu, kial li ne montras sin?—Se li estas tiel bona, kiel la pastroj certigas, kian kaŭzon oni havas por timi lin?—Se li estas ĉionscia, kial oni tedas lin per privataj aferoj kaj preĝoj?–Se li estas ĉieesta, por kio oni devas konstrui templojn por li?—Se li estas justa, kial oni supozas, ke li punos la homojn, kiujn li mem kreis plenaj da malbonaj inklinoj’—Se la homoj faras bonon nur per la favoro de dio, kian kaŭzon li havas por rekompenci ilin por tio?—Se li estas ĉionpova, kiel li povas lasi, ke oni blasfemu lin?—Se li estas nekonceptebla, kial do ni okupas nin pri li?—Se la kono de dio estas bezona, kial li ŝvebas en malklareco?” Tiaj demandoj estas por la kredema homo kvazaŭ enigmoj.

Sed ĉiu pensema homo devas konsenti, ke neniam estis donita la pruvo por la ekzisto de dio. Krom tio, ne estas la plej malgranda bezono por lia ekzisto. Sciante jam la proprecojn kaj regulojn de la naturo, dio en aŭ ekster ĝi simple estas senutila, tute superflua, kaj sekve tute neakceptebla. Lia “morala” celo por ekzisto estas ankoraŭ pli senvalora.

Estas granda imperio, regata de potenculo, kies procedoj kreas diversajn opiniojn inter la regatoj. Li volas, ke oni lin konu, amu kaj honoru, sed li ĉiam penas, konfuzi la imagojn, kiujn oni povus havi pri li. La popolo, submetita al lia potenco, havas nur tiajn ideojn pri la karaktero kaj leĝoj de sia nevidata imperiestro, kiajn liaj ministroj komunikas, kvankam tiuj konfesas, ke ili mem ne povas ekhavi imagon pri sia mastro, ke lia volo ne estas esplorebla, ke liaj vidpunktoj kaj proprecoj estas nesondeblaj. Kaj tamen liaj servantoj mem neniam konsentas inter si pri la ordonoj, kiujn ili donas al la popolo, kiel liveritajn de li mem, ĉar en ĉiu provinco de la imperio liaj ordonoj diferencas. Ili riproĉas sin reciproke kaj kulpigas unu alian pri rompado kaj falsigado. La ediktoj kaj ordonoj, kiujn ili pretendas sin rajtigitaj por prezenti al la popolo, estas nubaj; ili estas enigmoj por tiuj, al kiuj ili estas donitaj kvazaŭ por klerigado, kaj ili ne povas ilin kompreni, nek diveni. La leĝoj de la kaŝita monarko bezonas klarigojn, sed tiuj, kiuj klarigas ilin, mem neniam estas konsentaj inter si. Ĉio, kion ili rakontas pri la nevidata imperiestro, estas kaoso de kontraŭdiroj. Ili eĉ ne diras vorton, kiu tuj ne povus esti pruvata kiel mensogo. Oni diras, ke li estas eksterordinare bona, tamen ne estas iu, kiu ne plendas pri lia agado. Oni diras, ke li estas eksterordinare saĝa, sed ĉio en lia administrado ŝajnas esti sensenca kaj senprudenta. Oni gloras lian justecon, sed la plej bonaj el liaj servantoj estas ordinare la malplej favorataj. Oni certigas, ke li vidas ĉion, tamen lia ĉieesteco ne forigas malĝojon kaj ĉagrenon. Li estas, oni diras, amiko de bonordo, sed en lia regno ĉio estas konfuza kaj malorda. Li faras ĉion laǔ propra decido, sed la faritaĵoj malofte estas laǔ liaj planoj. Li ĉion antaǔvidas, sed li ne scias, kio baldaǔ okazos. Li ne lasas iun ofendi lin, sed li toleras ofendojn de ĉiu ajn. Oni admiras lian scion kaj la perfektecon de liaj verkoj, tamen liaj verkoj estas neperfektaj kaj por mallonga daǔro, ĉar li kreas, detruas kaj plibonigas tion, kion li faris, ne estante kontenta pri ĝi. Ĉiuj liaj entreprenoj estas por lia propra gloro, tamen la celon, esti glorata de ĉiu, li ne atingas. Li laboras nur por la bonstato de siaj regatoj, sed tiuj plej ofte suferas pro manko de la plej necesaj bezonaĵoj. Tiuj, al kiuj li ŝajnas esti plej favora, estas ordinare plej malmulte kontentaj pri sia sorto; ni vidas preskaŭ ĉiujn ilin riproĉi iun mastron, kies saĝecon ili gloras, kies bonecon ili adoras, kies justecon ili timas, kaj kies ordonojn ili respektas, sed kiujn ili neniam obeas.

Tiu ĉi imperio estas la mondo; la imperiestro estas dio; liaj ministroj estas la pastroj; liaj subuloj estas la homaro,—bela aglomeraĵo!

La dio, precipe de la kristanoj, estas dio, kiel ni vidis, kiu faras promesojn, por ilin rompi; kiu sendas pestojn kaj malsanojn al la homoj, por ilin resanigi. Li estas dio, kiu kreis la homojn laŭ sia propra bildo, kaj ĉio malbona ne estas alskribata al li; kiu vidis, ke ĉiuj liaj verkoj estas bonaj, kaj tamen li tuj ekkomprenis, ke ili estas malbonaj; kiu sciis antaŭe, ke la homo manĝos la malpermesitan frukton, kaj tamen li poste kondamnis por tio la tutan homan posteularon.

Dio, kiu estas tiel malforta, ke li lasas sin superruzi de la diablo; tiel kruela, ke neniu tirano sur la tero povas esti komparata kun li,—tiu estas la dio de la hebrea‑kristana teologio.

Tiu ĉi dio estas trakajtra fuŝulo, kiu kreis la homojn perfektaj, sed li ne povis konservi ilin perfektaj; kiu mem kreis la satanon, kaj tamen ne povis superpotenci lin; ĉionpova, kiu kondamnis milionojn da senkulpaj por la pekoj de kelkaj; kiu ekstermis la tutan homaron, kun escepto de kelkaj homoj, kaj estigis novan generacion, ne pli bonan ol la antaŭa; kiu kreis ĉielon por la malsaĝuloj, kiuj havas kredon en la Evangelio, kaj inferon por la saĝuloj, kiuj malakceptas ĝin.

Li estas dio‑ĉarlatano, kiu kreis sin mem per la “sankta spirito”; kiu sendis sin mem kiel peranton inter si kaj aliaj; kiu, malestimita kaj mokita de siaj malamikoj, estis alnajlita al kruco, kvazaŭ vesperto sur pordo de garbejo; kiu lasis sin enterigi, revivigis sin, vizitis la inferon, flugveturis vivanta en la ĉielon, kaj nun, dum pli ol mil naŭcent jaroj, li sidas ĉe sia propra mano, por juĝi la vivantojn kaj mortintojn, tiam, kiam vivantoj plu ne ekzistos.

Li estas terura tirano, kies historio devas esti skribita per sango, ĉar gi estas religio de teruro.

For, do, la kristanan teologion! Liberiĝu de dio, eltrovita de sang‑ekleziaj pastroj, kiuj sen ia.grava nenio, per kio ili ĉion klarigas, ne povus plu vivadi en diboĉo; predikadi malriĉecon, kaj mem havi brilan vivon; predikadi humilecon, kaj praktikadi fierecon,—sed kiuj, pelataj de la evoluado, fine estos ĵetitaj en la profundon de forgeso.

For la kruelan triunuon—la murdeman patron, la nenaturan filon kaj la volupteman sanktan spiriton! For la falsajn iluziaĵojn, en kies nomo oni malaltigis la homojn ĝis mizeraj sklavoj, kaj per la potenco de mensogo oni trompadis ilin, ke ili havos ĝojon en la ĉielo, kiel kompenson por la malĝojo sur la tero. For la “sanktulojn” kiuj estas kun sia frenezaĵo balbeno al la libero kaj feliĉo!

Dio estas ne pli ol fantomo, eltrovita de ruzaj friponoj, por tenadi ĝis nun la homojn sub teruro kaj tiraneco. Sed la fantomo tuj neniiĝas, kiam ĝi estas observata tra vitro de seniluzia esploro; kaj la trompitaj popolamasoj indigne ĉesos estimi la timigilojn, sed kontraŭe, ili direktos al la pastraro la vortojn de la poeto:

“Malben’ al idoloj, al kiuj senfine
Por varmo kaj pano preĝadis ni kline.
Ni ĉiam atendis kun vana esper’;
Trompataj ni estis en nia mizer’.”

Oni devas esperi, ke ili ne lasos sin plu trompi, moki kaj friponi, sed en iu bela tago ili ĵetos la krucifiksojn kaj sanktbildojn en la fornon; ili faros el la hostivazoj kaj kalikoj utilan vazaron; ili uzos la templojn kiel koncertejojn, teatrojn kaj kunvenejojn, aŭ, se tiuj ne taŭgos por tio, ili uzos ilin kiel grenejojn aŭ ĉevalejojn; ili trovos por la pastroj kaj monaĥinoj utilan laboron,—kaj nur unu aferon ili ne komprenos: kial tio ne okazis de longe.

*     *     *

Tiu ĉi mallonga, preciza kaj sole praktika procedo certe perfektiĝos dum la furiozo de la venonta sociala revolucio, kiam la subtenantoj de la pastraro—la princoj, nobeloj, burokratoj kaj kapitalistoj—estos forbalaitaj kvazaŭ de uragano, kaj nia mondo puriĝos de la koto, kiu amasiĝis dum miloj da jaroj.

JOHANN MOST.


FONTO: Most, Johann. La Dia Pesto, el la germana originalo tradukis Seman Tarano, antaŭvorto de D-ro Tobias Sigel. Detroit: D-ro Tobias Sigel, 1932. 23 p.

http://www.autodidactproject.org/other/diapesto.html

Advertisements
This entry was posted in Ateismo, Brosuroj and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s