JAMAGA Taiĵi (Taiji Yamaga)

Jamaga Taiĵi

(El Vikipedio)

JAMAGA TaiĵiTaiji Yamaga (naskiĝinta en la 26-a de junio de 1892 en Kioto kaj forpasinta je la 6-a de decembro de 1970 estis japana anarĥiisto, pacifisto kaj esperantisto.

Tre juna li malkovras la anarĥiismon en Tokio kaj ekaktivas en la Japana Esperantista Asocio, el kiu li fariĝas tre baldaŭ sekretario. En 1910, kiam la japana ŝtato provas elradikigi la japanan anarĥiismon, li ankoraŭ estas tre juna kaj ne troviĝas inter la plej serĉataj aktivuloj, kaj tiel sukcesas eskapi el la policaj persekutoj. Li unue forfuĝas al Tajvano kaj poste al kontinenta Ĉinio. Tie, li instaliĝas en Ŝanhajo, kaj kunlaboras kun la ĉina anarĥiisto Sifo, kaj kun la ĵurnalo Ming Sing, en kiu li zorgas pri la esperantista sekcio.

Dum la Unua Mondmilito, li malaprobas la militistajn sintenojn de la Manifesto de la 16.

Li revenis Japanion kun sia kunulino Mika, sed en 1927, li revenas kun Sanŝiro Iŝikaŭa en Ĉinion; en tiu momento Ŝanhajo troviĝas en tre revolucia stato. Li fariĝas instruisto de Esperanto kaj ekzercas fortan anarĥiistan aktivadon. Sed la okupado de Ĉinio fare de japana armeo igas lin forlasi la kontinenton kaj foriri al Filipinoj, kie li laboras kiel redaktisto de manila ĵurnalo dum la Dua Mondmilito. Li verkas ankaŭ tagalogan-japanan vortaron.

Post la milito li revenas al Japanio, kie li kontribuas al la refondado de la anarĥiismo en sia lando, kaj al la kreado, je la 12-a de majo de 1946 de la Japana Anarkista Federacio. Danke al siaj lingvaj konoj, li fariĝas la sekretario de Internaj Rilatoj. Li ankaŭ estas Ĝenerala Sekretario de la Federacio, kaj kunlaboras en la ĵurnalo Heimin Ŝimbun, aperanta de la 15-a de julio de 1946.

Kiel pacisto, li aktive partoprenas la aktivadojn de la War Resister’s International publikigante “Monda Civitano” kaj ĉeestante la 10-an Kongreson en Hindio en 1960.

Jamaga estis granda admiranto de Laozio, kaj li verkas tradukon de la libro Daŭdeĝingo al Esperanto. Tiu versio estas poste uzita de Eduardo Vivancos por fari version en la hispana lingvo kun la titolo “Tao te king ” (1963), tiel ke Esperanto rolas kiel pontolingvo.

De 1961 li malsaniĝas, sed li plu aktivas ĝis sia morto en 1970.

=============================

JAPANA AFIŜO KUN ESPERANTAJ EROJ

 

Tiu ĉi afiŝo aperas en kalendaro eldonita de la anarkista grupo el Japanio CIRA Japana. Ĝi estas membiografia desegno de la japana anarkisto Jamaga Taiĵi. Oni notu la du esperantistajn bildojn: flagon kaj portreton de Zamenhof kun verda stelo. Rimarku ankaŭ la tekston “SOVETO 1917 LENIN Gajnis”.

Aparte bela estas la bildo de la monato oktobro, kiun mi ne povis rezisti skani kaj enretigi.

En tiu bildo aperas klare du desegnaĵoj kun rilato al Esperanto, la verda flago kaj la portreto de Zamenhof, plus malgranda frazero. Sed ĉar la ceteraj tekstoj troviĝas en la japana mi ne povis diveni pri kio ĝi temas. Do, mi demandis, kaj jen malkovriĝas tre interesa historio: temas pri membiografiaj skizoj de grava anarĥiista aktivulo, ankaŭ esperantista, nomata Jamaga Taiĵi (aŭ Taiji Yamaga).

Laŭ informoj de la japanaj amikoj, kiujn mi kopias preskaŭ laŭlitere, la bildo estis prenita de la libro titolita “Anarkismo kaj Esperanto – Jamaga Taiĵi kaj lia vivo”, verkita de MUKAI Kou, eldonita de eldonejo Ĵijuu-Ŝisouŝa, Tokio, en 1984, kiu unue aperigis serion de bildoj konsistigantaj taglibron de Jamaga, nomatan “Tasogare Nikki” (tio estas, “Krepuska-Taglibro”). En la 50-aj jaroj, post la milito, Jamaga komencis skribi kaj desegni siajn memorojn en la formo de skizo kun klarigoj japane, sed li ne kompletigis pro malsano. Nun s-ano Hirajama aperigas ilin en la gazeto “JUU”, kiun li eldonis kun amiko, por ke ili ne malaperu antaŭ niaj okuloj.

En la supre menciita libro troviĝas multaj desegnoj, kiujn Jamaga nomis “Skizoj el Memoroj”. Tiuj bildoj konsistas el jaro, lia aĝo, lia agado, lia familio, privataĵoj, historiaj faktoj, anarkista afero, ktp, pri kiuj Jamaga grave interesiĝis. Ekzemple, en la maldekstra parto de la enretigita bildo, oni vidas ke temas pri la jaro 1916, kiam li aĝis 25. Tiam li laboris en la Japana Esperanto Asocio (tial la flago) kaj loĝis en la hejmo de KUROITA Katumi (vidu dekstran skizon), kiu manĝas servita de s-rino Kuroita. Laŭ Jamaga, Kuroita estis fame multega manĝanto. Sube, li skribas pri KITA Ikki, kiu ankaŭ agadis kiel socialisto (pri lia figuro kaj lia posta evoluo, oni povas legi en la angla vikipedio). Jamaga konatiĝis kun KITA, kaj loĝis en lia hejmo, kie li ankaŭ trovis sian estontan vivkunulinon, Mika. Post la foriro de Kita al Ĉinio, Jamaga laboris en fabriko de gramofonpingloj. En la plej malsupra parto, estas tre kurioza desegno pri okazaĵo, fama en Japanio, dum kiu OOSUGI Sakae, ankaŭ konata anarkisto-esperantisto, estis atakita de s-rino KAMIĈIKA Iĉiko, tiama aktivisto en Virina Movado, kiu laboris por establi leĝon por preventi prostituon, pro iliaj amrilatoj. Temas pri incidento ŝajne tre konata en Japanio, kiu vekis grandan skandalon kaj kiu eĉ naskis filmon.

En la dekstra parto temas pri okazaĵoj de la jaroj 1917 (26 jaroj) kaj 1918 (27 jaroj). Li revenis al Kioto pro morto de sia frato, kaj tie eklaboris. Per la portreto de Zamenhof, kiun mi antaŭe menciis, Jamaga rakontas pri la morto de Zamenhof. Li interkonatiĝis kun anarkistoj en Osaka, kaj krome laboras por disvastigi esperanton. Ankaŭ aperas aludoj al rusia revolucio, japana Insurekcio pro Rizo en Aŭgusto, en kiu li ege aktivis, kaj multe agadis kun la jam citita anarkisto OOSUGI Sakae.

Krom tiuj komentoj de la japanaj amikoj (dankon denove, Isako), mi antaŭe konis la nomon de Jamaga pro lia influo, pere de Esperanto, en la hispanaj anarkistaj rondoj. Temas pri tiuj raraj okazaĵoj en kiuj Esperanto ja rolas kiel kultura ponto trans la oceanoj: la traduko de la “Tao Te Ching” aŭ “Tao Te King” (nun “Dao De Jing”) de Lao-Tse (aŭ Laozi) kiun faris Jamaga al Esperanto estis poste retradukita en la hispanan, fare de Eduardo Vivancos, kun la nomo “El libro del camino y de la virtud”. Ĝi aperis en eldonejo dum la epoko de la hispana ekzilo, kaj do ĝi influis nur la anarkistajn rondojn, sed nun ĝi estas trovebla eĉ en la reto.

Mi unue sciis pri la afero pere de biografio de alia anarĥiisto-esperantisto, Germinal Gracia (plumnomo: Víctor García), kiu ofte rilatis kun Jamaga, kaj poste verkis libron pri Japanio surbaze de siaj vizitoj al tiu lando, kaj verkis la enkondukon al la hispanlingva traduko. Jamaga foje kunlaboris en la revuo de la anarĥiista internacio “Senŝtatano”, kiun redaktoris Vivancos kaj García.

La alia ĉefrolulo de tiuj eventoj, Eduardo Vivancos, feliĉe ankoraŭ vivas kaj aktivas, kaj vi povas tute apude vidi lian foton kun la familio (filino kaj nepino) de Jamaga, en 1993.

http://www.delbarrio.eu/kalendaro.htm

Advertisements
This entry was posted in ANARKIO, Anarkistaj Imagoj, Azio ( Ĉinio - Japanio – Koreio ), Biografio, Historio and tagged , , , , , , , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s