ĈE LA PARAPETOJ

En la parapetoj okuloj maldormantaj k nelacigeblaj super la celilo de la fusilo plenumas gardostaradon. La tago estas trankvila.

En la oficiala parto certe ne estos registritaj ties incidentoj. Nek almenaŭ oni priatentos la fajron de la kanonoj de longa altuŝo, kiu intermite batas niajn poziciojn, nek la eksplodoj de la obusoj, kiuj kvazaŭ rapidaj meteoroj krozas siblante la bluan kurbon de la ĉielo por disrompiĝi kontraŭ la muroj de la domaro aŭ en la molatero de la grensemajoj. Kolonoj da fumo k flamoj, gigantaj ŝprucaĵoj el la tero, leviĝas el la punktoj batitaj de la eksplodoj.

La soldatoj de la tranĉeoj certigas nin, “ke la tago estas simple iom malkvieta. Oni ja laciĝos kanoni”.

Antaŭ iom estas anstataŭitaj la gardostarantaj grupoj ĉe la parapetoj.

Kelkaj kamaradoj portas panon k keson, kiu pasas de mano en manon rapide. La obusoj plu siblas en la ĉielo k la ŝprucajoj el Ja disskuita tero leviĝas en la kamparo.

Opaj k oblaj pafoj de la aŭtomataj maŝinoj respondas al la bruego de la kanono. Fine montriĝas pli vasta intermito en la pafoj de Ia malamikaro. Nun nur la fusiloj vomadas siajn disŝargaĵojn.

La soldatoj grupiĝas laŭŝajne fremdaj al la pluvo da kugloj.

La observistoj en siaj ardeo-nestoj super la arboj observas atenteme per la prismoj de longa altuŝo la movojn de la malamikaro.

Malaperis la timo al atako.

Ni ĉenstas kolektivan konferencon super milit-taktiko k batalmetodoj. La interŝangado de observoj, la eksponado de konsiloj k rekomendoj flanke de la ĉefoj k la instruktoroj daŭras ĉirkaŭ duonhoron. Poste la grupoj subdividas sin en grupetojn. Ĉiu havas sian instruktoron. Kiam la relativa trankvilo etendiĝas tra la frontoj, la soldatoj de la Revolucio donas sin kontentigi siajn sopirojn kulturajn. La plej diversaj materioj de la homaj priokupiĝoj estas debatataj, komentataj k klarigataj de la soldatoj k la instruktoroj. En ĉiu grupo oni pritraktas malsaman temon.

Estas grupoj jam tre sporadaj, feliĉe, kie ricevas lecionojn de leg- k skribarto la analfabetanoj. Neniu soldato post restado ĉe la batalfrontoj revenos sen scipovi legi k skribi, En ĉi tiu tasko aboli la analfabetismon kunlaboradas ĉiuj batalantoj. Sur kelkaj maldelikataj tabloj improvizitaj kun tabuloj el malnovaj skatoloj la soldatoj pentras siajn desegnajojn sur la kajerojn[1].

Estas emociiga ĉi tiu sopiro komuna de la batalantoj al kultura leviĝo.

Ĉiu divizio havas siajn amuletojn k iun objekton de dubinda valoro, kiun la soldatoj montras kun orgojlo al kiuj ilin vizitas.

En Ia sektoro okupata de la fortoj, kiuj formas la blokadon de Hueska, sudokcidente de la urbo, la soldatoj havas nenion alian ol etan zoologian parkon kun pli ol 50 dresitaj animaloj. Ardeoj, kunikloj kun diverskolora hararo, ratoj, sorikoj, musteloj, gufoj, koturnoj, alaŭdoj, lacertoj, birdoj de la plej variaj specoj, gigantaj griloj. Diversaj serpentoj. Ĉi tiu svarmo da animaloj estas orgojlo de la Divizio. Fakulo de Natura Historio eksplikas, kiam povas, al la kamaradoj je vido de la vivantaj ekzempleroj la karakterizojn k la kutimojn de la animaloj.

Ankaŭ ne eatas divizio sen biblioteko. Kiun ni vizitia estas instalita en kabano kovrita per verda branĉamaso. Tie legas la soldatoj pli librojn ol gazetojn, dum povas, ĝis la horoj de la ŝanĝo de la gardostarantoj.

Plena frateco unuigas ĉiujn ilin. Impresiga unuanimeco en la prijuĝoj super la marŝo k la problemoj de la milito estas videbla en ĉiu vorto. Ĉi tiuj estas la bravutoj, kiuj batalas. Kiuj batalas k laboras.


[1]   La procento de la analfabetanoj en pluraj lokoj de Hispanio atingas 70, 80 k eĉ en kelkaj ĝis 90. La kursoj ĉe la batalfrontoj estas fondataj laŭ iniciativo de la milicanoj, kiel rezulto de fortega strebado al studado, kiu ne eblis antaŭrevolucie pro la ege malfavoraj kondiĉoj. Plej ofte la kursoj estas gvidataj de pli inteligentaj k instruitaj junuloj, kelkiam instruistoj. Ĉe pluraj parapetoj oni fondis ankaŭ kursojn de Esperanto kun, cetere, tre sukcesaj rezultoj. Sed la ioma ripozo k ankoraŭ pli ioma trankvilo, kiujn ĝuas la milicanoj, unuflanke, k la ne tre riĉa literaturo tiacela, aliflanke, iagrade malakcelis la pli bonan aranĝon k gvidadon de la Esperanto-kursoj. Tr.

======

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : TRA LA ALTA ARAGONIO

Sekva ĉapitro : LA TOMBARO DE HUESKA (https://informabulteno.wordpress.com/2024/04/02/la-tombaro-de-hueska)

One thought on “ĈE LA PARAPETOJ

Add yours

Leave a comment

Website Built with WordPress.com.

Up ↑