LA TOMBARO DE HUESKA

La tombaro de Hueska estas unu el la plej konataj punktoj de la ofensivo de la soldatoj de la Revolucio super Ia sie ĝata urbo. Tie flanke estas la unuaj domoj. Je duona pa.f-tiro normala de fusilo. La mitraliloj albatas la enirejon al la urbo certpafe.

La kontrasto estas konsiderinda : la zono de la supera k definitiva paco — la tombaro — aliformiĝis en loko de sen ĉesa luktado.

La fortoj, kiuj ĝuste trovas sin en ĉi tiuj avangardoj intermite ŝercadas :

–      Ĉi tie ni estas en la paco de la mortintoj Tiom riĉe !

Malgraŭ l la duraj aktivecoj okazintaj en ĉi tiu parto de ia fronto de Hueska, 1a tombaro, je unua vido, ne perdis sian karakteron de ilustrajo el rellgia rakonto. La lancoj de la verd-nigraj cipresoj eskortas la stratojn de la urbo de la Morto, galvanigita dumtage k dumnokte de stranga ak tiveco. Stranga por tiu kiu vivas en la zono. Normala por la soldatoj, kiuj defendas la atingitajn poziciojn. La rekonkero de ĉi tiu urbo ne estus certe oportuna promeno.. La kanonoj de la. Revolucio atingis malfermi breĉon en la muroj, kiuj kvadratas Ia teron de la paco relative eterna. Ili estas fortikaj k solidaj por la revolucia milito. Ĉiu tombo estas tranĉeo. Ĉiu maŭzoleo -fortikaĵo por mitralilo. La batalo por la ekposedo de ĉiu vico da niĉoj estis batalo„ en kiu ne nur intervenis la armiloj funkciigitaj por ega ekago, sed ankaŭ a ekprovo mobilizi la mortintojn. La ornbroj de tiuj kiuj trovis relativan ripozon, devis diveni la tagon de la flnala Juĝo. La kvar  Apokalipsaj Rajdantoj[1] ekde du monatoj direktadis sian mortigan frapon tra la cirkaŭajoj de Hueska. Kiel en la profetajo de orakolo de Pathmos, ia tomboj malfermiĝis k danco da skeletoj k ostaroj leviĝis k ekvagis tra la etero ĉe la eksplodo de la obusoj. La sirenoj, kiuj anoncis la alarmon antaŭ la atako de la aviadilaro super la interno de Hueska, estus facile konfuzeblaj de la vagantaj mortintoj kun la klarionado de la trumpetoj de la heroldoj en la tago de la rekarniĝo. Al ĉio devis alkutimi la mortintoj, inkluzive al la konfuzigaj alarmoj. La vivantoj siaflanke kunvivadas kun la mortintoj en perfekte normala reĝimo, laŭ la necesoj de la disciplino de la revolucia milito.

La bona tempo tre florigis ĉi tiun teron sanktan, kie dormas, kiam povas, ĉiuj, niaj fratoj k nia sambatalantoj, la vivantoj. Floras la geranioj k la diantoj, kune al la funeloj de la eksplodoj k kune al la memaj tomboj k la surtomba grundo kovrita de altal herbajoj. Sur la tombeto de infano kreskas rozujo kun brilegaj ruĝaj rozoj. La vivo klopodas florigi ĉiujn angulojn spite al la Morto.

Ĉi tie prezentis malplan k malpiigan batalon la faŝistoj, certe instigataj de sia tre laŭdita profesio kristana k sia respekto al la antaŭuloj.

Kristane ankaŭ, en ega fosaĵo ĉe unu angulo de la tombaro, kiun ili elfosis antaŭ la memaj enterigotoj, —respublikanoj, anarkistoj, socialistoj k maldekstruloj aŭ sirnple parencoj de maldekstruloj el Hueska, Ramon Acin, Sender, tiom k tiom da aliaj martiroj— ili fusilmortigis centojn da homoj k virinoj, kiuj noble proklamis sian fidon k sian aliĝon al la Respubliko k la Revolucio k la rajton de la laboristaro. Ĉi tie kiel furiaj hienoj ili profanis la tombojn de la liberigintoj de la hispana popolo, Galan k Garcia Hernandez, murditaj per la memaj kugloj de la hodiaŭaj faŝistoj en la glora epliogo de la heroa gesto de Haka.

Eĉ dum la plej tragikaj alternativoj ne defalas la sana bonhumoro en la vicoj. La vivo en la urbo de la mortintoj estas pli komforta ol en aliaj sektoroj de la tranĉeoj k Ia parapetoj. Tion scias ĉiuj batalantoj de Ja Aragona fronto, kjuj travivis en ĉi loko konstantan danĝeron k fortan batalon. La pretendaj niĉoj k maŭzoleoj de la mezklasaj familioj de Hueska servas kiel brilegaj okupejoj al la soldatoj.

—Ni najbaras kun la e)itch de Hueska k ni kondutas tre bone—ili ŝercas.—Ili estas dIskretaj k silentemaj.

La familianoj de la batalantoj ankaŭ  havas satisfakciajn komunikojn pri la bonfarto de la vivantoj inter la mortintoj.

Antaŭ  nelonge soldato skribis al siaj gepatroj jene :

Karaj gepatroj. Mi estais ekde certa tempo en la tombaro de Hueska je unu manetendo de la stratoj. Mi fartas brilege bone. Ĉiuj ni estas tre bonfartaj ĉi tie. Ni najbaras kun la elito de Hueska… Mi mem dormas ĉiunokte kun la famino sinjoro Manuel Kamo, enfermita en sia ĉerko tegita el zinko. Ĉiuj ni estas tre bonaj amikoj” …


[1]     “Los Cuatro Jinetes del Apocalipsis”, romano de Blasko Ibanjez.

======

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : CE LA PARAPETOJ (https://informabulteno.wordpress.com/2024/03/02/ce-la-parapetoj)
Sekva ĉapitro : TRA LA EBENAĴO DE TARDIENTA K ALMUDEVAR

One thought on “LA TOMBARO DE HUESKA

Add yours

Leave a comment

Website Built with WordPress.com.

Up ↑