HALTIGU LA BARBARECON !

elŝutu la PDF

Dum Covid 19, la flegistinoj en Ramdam-hospitalo portis esencan mesaĝon: “Ni rifuzas esti malamikoj! Por justa kaj daŭra paco! »

10/10/2023

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/haltigu-la-barbarecon.html

Bildo: Dum la Kovima pandemio, la flegistinoj de la malsanulejo Ramdam portas esencan mesaĝon:  « Ni rifuzas esti malamikoj ! Por paco justa kaj daŭra ! »

Denove la milito ekflamas en la Palestina/Israela regiono. Ĉi-foje la Hamaso prenis la iniciativon komenci la barbarecon. Ĝi ne estas sola en tiu atako, ankaŭ sturmantoj de la FPLP partoprenas la armitajn agojn. La bildoj estas neelteneblaj: civiluloj murditaj sur la stratoj aŭ hejme, ostaĝigoj.

Kvankam la israela registaro kondukas politikon kvalifikitan apartismo, eĉ de la eks-direktoro de la israelaj spionservoj Tamir Prado, tio tute ne pravigas plenkonsciajn murdojn de civiluloj. Tio estas tiel kondamnindaj kiel mortigo de palestinaj civiluloj fare de la israela armeo !

Sendube, la milita respondo de la israela registaro estos same terura kaj blinda. Jam konstruaĵoj de Gazao estis bombaditaj kaj elektro estas interrompita en la tuta teritorio.        

Ni nur povas esprimi la plej grandajn timojn por la civilaj loĝantoj, palestinaj kaj israelaj, ostaĝigitaj de la iliaj respektivaj registaroj en tiu konflikto kaj tio, dum tiuj loĝantoj manifestaciis de monatoj kontraŭ siaj propraj registaroj kaj ties mortigaj politikoj: dum la lastaj semajnoj, kaj precipe la pasintan 30an de julio, miloj da Palestinanoj manifestaciis en Gazao kontraŭ la politiko de la Hamaso per la slogano « ni volas vivi ».

Samtempe en Israelo, dekoj da miloj da israelanoj multfoje surstratiĝis kontraŭ la politiko de la dekstra registaro, kiu ne plu kapablis kontroli la manifestaciojn kaj direktiĝis al kolapso.

La atako de la Hamaso do okazas, kiam – ambaŭflanke de la muro de la honto – la loĝantoj komencis memorganiziĝi kontraŭ siaj estroj.

La perforto senbridigita de tiu atako tute male unuigos la loĝantaron ĉirkaŭ tiuj koruptitaj estroj, plifortigante la naciismajn sentojn nutratajn per deziroj de reciproka venĝo.                     

En Gazao, la Hamaso alvokas la sakralan unuiĝon malantaŭ sia flago. Jam Netanjahu anoncas registaron de nacia unuiĝo ; la miloj da rezervistaj soldatoj, kiuj strikis de semajnoj anoncis interrompon de sia movado !

Tiu atako aliparte intervenas, dum la ĉefo de la Hamaso renkontis la ajatolon Ali Khamenej en Teherano pasintan junion, kaj ke Sauda Arabio  – reĝimo malamegata de Irano – interdiskutas kun Israelo por starigi oficialajn rilatojn. Jam la Hizbulaho, terorisma marioneto de Irano, anoncis, ke « la ofensivo de la Hamaso kontraŭ Israleo konsistigas mesaĝon al tiuj, kiuj provas normaligi siajn rilatojn kun Israelo por esprimi, ke la palestina lukto ne mortas ».

Post la israela loĝantaro, ja la loĝantaro de Gazao pagos la prezon de tiuj sangoplenaj ludoj inter Ŝtatoj por certigi sian potencon.

Unu plian fojon tiuj, kiuj decidas militojn ne estas tiuj, kiuj mortas en ĝi…

Unu plian fojon, la civiluloj suferos, de Sderoto ĝis Gazao. Ĉiuj ĉi ideologioj uzitaj de la potenco, nome naciismojn kaj religiojn, estas la pilieroj de tiu mortiga logiko, kiu instigas la homojn intermortigi sin por la plej granda profito de la estroj de tiu mondo.

 http://cnt-ait.info/2023/10/09/halte-a-la-barbarie/

=====

dankon al nia amiko http://neniammilitointerni.over-blog.com/ pro la traduko

Leave a comment

Website Built with WordPress.com.

Up ↑